Arquivos – Arkivoj

Vizitantoj – Visitantes:

Ekumenaj Preĝ-momentoj kaj mia Prelego dum TAKE-BKE – julio 2011

La power-point-dosiero de mia prelego kaj la tekstoj uzitaj dum la Ekumenaj Preĝ-Momentoj, okazintaj ĉe la Kapelo de Fakultato Sankta Marcelina je la 8:30h (do, iomete pli frue ol la oficiala programo de la Kongresoj TAKE/BKE), estas elŝuteblaj !

Jen ili:

Matenaj laŭdoj – 15-a semajno – dimanĉo ĝis ĵaŭdo – TAKE-BKE 10-14-a julio 2011 SP

Matenaj laŭdoj – 15-a semajno – dimanĉo ĝis ĵaŭdo – TAKE-BKE 10-14-a julio 2011 SP – ĉefpaĝoj

Rilato inter Katolikismo kaj Esperanto – Ĉu eblas

Frate en Kristo salutas,

Vitor Luiz

***********************************

Foto de la kapelo de fakultato, kie okazis la supre menciitaj kongresoj de Esperanto:

Kapelo de FASM - Fakultato Sankta Marcelina - dum TAKE-BKE en San-Paŭlo - julio 2011

***********************************

Raporteto pri la pregx-momentoj dum lasta kongreso en Brazilo

Karegaj gefratoj,

Jam pasis pli ol du semajnoj ekde la finigxo de la 46-a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE), 31-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (BEJK) kaj 8-a Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE), kiuj okazis samtempe kaj samloke: de la 9-a gxis la 14-a de julio en Fakultato Sankta Marcelina en kvartalo Perdizes, urbo San-Pauxlo, Brazilo. Pro miaj taskoj en San-Pauxlo kaj en Kuritibo mi ne havis suficxan tempon por skribi, sed nun mi liberigxis kaj tiel povas rakonti al vi kelkajn aspektojn de katolika / ekumena agado dum tiu granda evento.

* La Ekumenaj Pregx-Momentoj

Laux mi informis per retmesagxo, mi zorgis pri la matena kunpregxado en la kapelo de tiu katolika fakultato; por tiu afero, estis verkita la brosxureto “Matenaj Lauxdoj” (disponebla cxe supra parto de tiu cxi pagxo), kies enhavo estas la matenaj lauxdoj de tiuj tagoj laux la liturgia romkatolika kalendaro, ete adaptita por aspekti pli ekumene. Dimancxe kaj lunde aperis mi kaj mia venezuela-brazila-anglikana amiko Leysester Miró, sed marde kaj merkrede aperis aliaj esperantistoj, katolikaj kaj nekatolikaj, kaj sep homoj kunpregxis dum la lastaj du matenaj pregx-momentoj. Wandember Farias (el Fortalezo, Cearao), Amarilio Carvalho (el Mato-Grosso) kaj Paulo Sergio Viana (el San-Pauxlo), inter aliaj brazilanoj, partoprenis nian kunpregxadon kun gxojo. La etoso estis tre humila, trankvila kaj agrabla al cxiuj cxeestantoj, favora al silentigxo ene de bruoplena urbo San-Pauxlo, kaj tiuj aspektoj multe placxis al ni. Eble la suba alineo, elprenita el retejo de brazila E-ligo (http://bit.ly/ppn02H, vizitita en la 31-a de julio) kaj tradukita de mi el la portugala, donos per aliaj vortoj la saman bildon pri la pregx-momentoj:

“Etoso de ekumenismo regis la Kongresegon 2011. La altaro de la kapelo, kiu estas cxe la ter-etagxo de la Fakultato Sankta Marcelina, estis respektoplene kovrita de Esperanto-flago kvazaux liturgia tuko. Tie estis realigataj, cxiumatene, renkontigxoj ekumenaj de kunpregxado, arangxitaj de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista (IKUE).”

“Um clima de ecumenismo dominou o Congressão 2011. A capela, situada no saguão das Faculdades Santa Marcelina, teve seu altar respeitosamente forrado com a bandeira do Esperanto. Naquele local eram realizadas, todas as manhãs, reuniões ecumênicas de prece, organizadas pela União Internacional Católico-esperantista (IKUE).”

Alia speciala partoprenanto de niaj pregx-momentoj estis Fratino Zenaide, kiu apartenas al la kongregacio Fratinoj Marcelinanaj, kiu respondecas pri tiu fakultato, pri lernejoj kaj hospitaloj en aliaj urboj; sxi plenatente kaj simpatie partoprenis kaj multege helpis nin dum la tuta kongreso, ne nur en la pregx-momentoj sed ankaux en aliaj partoj. Sxi parolis pri katolikaj aferoj al tiuj, kiuj alproksimigxis al sxi por konversacii kaj dum la kongreso sxi interesigxis multe pri Esperanto tiel, ke sxi proponos la internacian lingvon kiel parton de fakultata kurso pri Eksterlandaj Interrilatoj post la afabla amikigxo de sxi kun pluraj esperantistoj.

La matenaj lauxdoj estis pregxataj simile al la sistemo de dimancxaj vesperaj lauxdoj cxe Skajpo: cxiu persono eldiris po unu linion aux alineon. Kelkaj homoj ne parolis sed akompanis la kunpregxadon atente, kaj post la finigxo de niaj kongresoj la brosxuretoj presitaj estis je dispono de cxiuj, kaj neniu brosxureto restis en la kapelo !

* La Prelego “Rilato inter Katolikismo kaj Esperanto – cxu eblas?”

La 10-an de julio posttagmeze mi prelegis dum 40 minutoj pri la temo supre menciita, kadre de TAKE. Mia cxefa ideo estis pripensigi cxiujn pri la komunaj vojoj, celoj, punktoj de unuigxo dezirindaj kaj, male, la maldezirindaj aferoj kiuj povas okazis inter ili. Alivorte, per simplaj demandoj “cxu eblas?”, “kiel eblas?”, “kial eblas?”, ktp., la prelego intencis stimuli, ke cxiu el ni profundigxu je tiu esplorado, cxu kiel katolikoj, cxu kiel nekatolikoj. Cxeestis cxirkaux 15 personoj al tiu prelego (malmultaj, cxu ne? sed la konkurenco estis granda…), kelkaj el ili afable montris siajn ideojn kaj demandojn post la prezentado.

Unu demando estis la jena: “cxu la katolikoj nuntempe uzas Esperanton por disvastigi la katolikan doktrinon? kiamaniere?”. Mia respondo estis malgranda kaj temis nur pri klarigo, ke ekzistas retejoj de kristana enhavo (ekz. Kristanaj Fontoj ― www.fontoj.net), de katolikaj E-asocioj (ekz. IKUE), de Radio Vatikana en Esperanto, kaj aliaj, per kiuj oni trovas (ankaux) katolikajn tekstojn. Tamen, mi kredas, ke tiu demando estas dauxra instigo, ke katolikoj virtuale kaj reale uzu Esperanton por disvastigi katolikismon kaj por fari ekumenismon kaj interreligian dialogon.

Alia reago aperis kaj donis esperon al mi: la eks-prezidanto de brazila E-ligo, d-ro José Passini, disponigis sin iri al ie ajn en Brazilo (cxar li povas vojagxi je propra kosto) helpi esperantistajn katolikojn, kiuj bezonas preleganton por diskonigi Esperanton kaj instigi la katolikojn al lernado. Li estas spiritisto kaj scias, ke multaj fusxe diskonigis Esperanton en Brazilo kiel spiritisman aferon; li scias, ke Esperanto tute ne estas tia afero kaj lia helpo-preteco certe estos valora al tiuj, kiuj auxskultos lin.

La tria menciinda reago venis el Leysester Miró, kiu ankaux sin disponigis al pripensado kaj agado en ekumena nivelo per Esperanto dum kunpregxadoj aux sociaj agadoj; pro tio estas rimarkeble, ke ekumenismo estas fekunda kampo de agado por cxiuj kristanoj.

Mi gxojis pro la eblo prelegi dum kongreso kaj pro la akceptemo, kiun mi rimarkis cxe la respondeculo pri la programo, s-ro James Piton (cxefdelegito de UEA por Brazilo). Li ne nur afable akceptis mian proponon prelegi pri tiu temo, sed ankaux helpis min je cxiuj detaloj kaj dankis al mi pro la “katolika” prezentado. Nedankinde !

* La KER-ekzamenoj

Mi estis ekzamenata dum la 12-a de julio je nivelo C1 de tiuj ekzamenoj, kaj espereble mi sukcesis trapasi ilin, en auxdkomprena kaj skriba partoj. Laux mi, sxajnas grave partopreni la KER-ekzamenojn cxar, kune kun aliaj kursoj agnoskitaj de brazilaj universitatoj kaj aliaj institucioj, la diplomo donas pli seriozan aspekton al nia agado kiel brazilaj katolikoj: se multaj brazilanoj ne kredas, ke Esperanto estas internacia lingvo, la diplomo rimarkigos tiun aspekton, kaj tio certe faciligos nian konversacion kun katolikoj pri la lingvo. Mi ne scias, kia estus la reago de lernejoj aux eduk-institucioj kiuj rigardus la diplomon, mi ne scias, cxu ili respektus gxin aux ne, sed mia impreso estas, ke brazilaj katolikoj gxojos scii pri lingvo kiu permesas multajn aferojn en internacia nivelo: konversacio, klerigxo, kunpregxado kaj diplomigxo !

* Sekvaj pasxoj

Post repensi pri la spertoj dum la kongresoj, mi kredas, ke eblas al ni substreki kelkajn ideojn, kiuj, dum venontaj kongresoj, kredeble donos al ni forton kiel esperantistoj el cxiuj kristanaj brancxoj:

1) fari, ke en cxiuj eventoj en nacia nivelo estu pregx-momentoj, ekumenaj aux ne, ekz.: la matenaj lauxdoj, kunpregxado de rozario, diservoj, mesoj, ktp., laux la ebloj de la kristanaj partoprenantoj;

2) arangxi kunvenojn (ekumenajn aux ne) por ke ni babilu pri niaj spertoj ene de niaj lokaj komunumoj, pri niaj realigoj rilate al Esperanto en nia religio, pri pasxoj bonaj kaj malbonaj, ktp., celante, ke oni interamikigxu kaj intersxangxu ideojn, novajxojn, raportojn pri agadoj, kaj cetere;

3) presi kaj disdoni faldfoliojn kun informoj pri katolikaj aferoj en Esperanto, kun bibliaj mesagxoj, kun pregxoj kutimaj en kristanaj pregxejoj, ktp.; eblas ankaux disdoni alispecajn kristanajn materialojn, kiel bildkartojn, pagxo-markilojn, kaj cetere;

4) uzi la momenton de E-kongresoj por babili ankaux pri sociaj agadoj, kiujn oni povas fari: ekzemplo venas de antaux tri jaroj, kiam IKUE kolektis monon por sendi al episkopo Gyorgy Jakubinyi en Rumanio helpante la maljunajn pastrojn de lia diocezo.

Certe tiuj ne estas la solaj kaj la plej gravaj ideoj, kompreneble aliaj esperantistoj havas aliajn ideojn kiuj povos doni al kristanaj esperantistoj pli grandan dinamikecon en niaj estontaj arangxoj.

Do, se iu el tiuj cxi diskut-listoj partoprenis la kongresojn en Brazilo kaj volas montri al ni siajn ideojn, impresojn pri la eventoj, kaj pensojn koncerne al la agado katolika kaj ekumena de esperantistoj, bonvole sendu mesagxojn por ke ni ricxigxu je ideoj kaj nia agado estu kiel eble plej multe fruktodona.

Ke la graco de Dio estu kun ni !

Frate en Kristo salutas cxiujn,
Vitor Luiz
www.vitorluiz.6te.net