Arquivos – Arkivoj

Vizitantoj – Visitantes:

Encikliko de Benedikto la 16a “Karitato en la Vero”

Fonto de origina teksto: http://www.zenit.org/article-22072?l=portuguese (en la portugala lingvo)

<<<neoficiala traduko>>>

Encikliko de Benedikto la 16a “Karitato en la Vero”

Pri la kompleta homa disvolviĝo en karitato kaj vero

VATIKANURBO, mardo, la 7-a de julio 2009 (ZENIT.org).- Ni publikigas la enciklikon “Caritas in Veritate” (Karitato en la Vero), skribita de Benedikto la 16a, pri la kompleta homa disvolviĝo en la karitato kaj la vero. La teksto estis subskribita en la 29-a de junio, Festo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, kaj disdonita hodiaŭ de Sankta Sidejo.

ENCIKLIKO
CARITAS IN VERITATE
DE LA PLEJ ALTA PONTIFIKO
BENEDIKTO XVI
AL LA EPISKOPOJ
AL LA SACERDOTOJ KAJ DIAKONOJ
AL LA KONSEKRITAJ HOMOJ
AL LA LAIKAJ FIDELULOJ
KAJ AL ĈIUJ HOMOJ BONKORAJ
PRI LA KOMPLETA HOMA DISVOLVIĜO
EN LA KARITATO KAJ LA VERO

ENKONDUKO

1. La karitato en la vero, kiun Jesuo Kristo atestis per sia surtera vivo kaj – super ĉio – per sia morto kaj resurekto, estas la ĉefa antaŭeniga forto por la vera disvolviĝo de ĉiu homo kaj de la tuta homaro. La amo — «caritas» — estas eksterordinara forto kiu stimulas la homojn responsi, kuraĝe kaj sindone, en la kampo de justeco kaj paco. Ĝi estas forto kiu devenas de Dio, eterna Amo kaj absoluta Vero. Ĉiuj trovas sian posedaĵon, aliĝante al la projekto kiun Dio havas al ĉiuj por plene ĝin realigi: fakte, en tia projekto oni trovas la veron pri si mem kaj, adherante al ĝi, fariĝas libera (kp. Joh 8, 22). Tial, defendi la veron, proponi ĝin humile kaj konvinkite kaj atesti ĝin je la vivo estas karitataj formoj postulemaj kaj nepre bezonataj. Ĝi, fakte, «kunĝojas kun vereco» (I Kor 13, 6). Ĉiuj homoj sentas la internan impulson ami aŭtentike: amo kaj vero neniam malaperas plene de ili, ĉar tiuj estas la alvoko enmetita de Dio en la koron kaj menson de ĉiu homo. Jesuo Kristo purigas kaj liberigas de niaj homaj mankoj la serĉon de amo kaj vero kaj malkaŝas al ni, plenplene, la agon de amo kaj la prokekton de vera vivo kiujn Dio pretigis al ni. En Kristo, la karitato en la vero fariĝas la Vizaĝo de lia Persono, alvoko al ni donita por ke ni amu niajn gefratojn en la vereco de lia projekto. Fakte, Li mem estas la Vero (kp. Joh 14, 6).

2. La karitato estas la ĉefa parto de la sociala doktrino de la Eklezio. La diversaj responsoj kaj taskoj de ĝi starigitaj devenas de la karitato, de kiu — laŭ instruis Jesuo — dependas la tuta Leĝo (kp. Mat 22, 36-40). La karitato donas veran substancon al la persona rilato kun Dio kaj kun la proksimlo; ĝi estas la principo ne nur de mikro-rilatoj starigitaj inter geamikoj, en la familio, en etaj grupoj, sed ankaŭ de makro-rilatoj kiel socialaj, ekonomiaj kaj politikaj rilatoj. Al la Eklezio — instruita de la Evangelio —, la karitato estas ĉio ĉar, laŭ Sankta Johano instruas (kp. I Joh 4, 8.16) kaj laŭ mi memorigis en mia unua encikliko «Dio estas karitato» (Deus caritas est): de la karitato de Dio ĉio devenas, per ĝi ĉio formiĝas, al ĝi ĉio konverĝas. La karitato estas la plej alta donaco koncedita de Dio al la homoj; ĝi estas Lia promeso kaj nia espero.

Mi scias pri la devojigoj kaj sencaj malplenigoj kiujn la karitato senĉese alfrontas kun la rezultanta risko esti malbone komprenita, esti forigita de la etika vivo kaj, ĉiukaze, esti malpermesita havi sian ĝustan valoron. En kuntekstoj sociala, jura, kultura, politika kaj ekonomia, tio estas, en kuntekstoj pli malfermitaj al tiu danĝero, ne estas malkutime aŭskulti homojn deklari la malgravecon de karitato por interpreti kaj gvidi la moralajn responsojn. Pro tio ĉi, estas la bezono kunigi la karitaton kun la vero, ne nur en la direkto montrita de Sankta Paŭlo nome «veritas in caritate» (vero en amo, Ef 4, 15), sed ankaŭ en la mala kaj komplementa direkto «caritas in veritate» (amo en vero). La veron oni devas serĉi, trovi kaj esprimi je la «ekonomio» de la karitato, sed tiun ĉi, fakte, oni devas kompreni, taksi kaj praktiki sub la lumo de la vero. Per tiu maniero ni estos ne nur farinta servon al la karitato, lumigita de la vero, sed ankaŭ kontribuinta al la kredindigo de la vero, montrante sian potencon je aŭtentikeco kaj persvadeco en la konkreta sociala vivo. Tiun aspekton oni devas konsideri tre bone hodiaŭe, en sociala kaj kulturala kunteksto kiu relativigas la veron kaj estas plurfoje neglekta kaj eĉ kontraŭa al ĝi.

3. Pro sia forta ligo al la vero, la karitaton oni povas rekoni kiel esprimon aŭtentan de humaneco kaj kiel aferon de fundamenta graveco en la homaj rilatoj, kies naturo estas ja publika. Nur en la vero la karitato brilegas kaj povas esti travivata aŭtentike. La vero estas lumo kiu donas sencon kaj valoron al la karitato. Tiu lumo estas samtempe la lumo de racio kaj la lumo de kredo, per kiuj la inteligenteco atingas la naturan kaj supernaturan veron de la karitato: ĝi identigas la signifon de sindonado, akceptemo kaj kuneco. Sen la vero, la karitato fariĝas sentimentaleco. La amo fariĝas malplena ujo kiu povas hazarde fariĝi plena. Tia estas la risko de la amo en kulturo kiu ne havas veron; ĝi estas arestita de emocioj kaj relativaj opinioj de homoj, fariĝas vorto fuŝuzita kaj malbonigita ĝis signifi la malon de sia vera signifo. La vero liberigas la karitaton de sufokoj nome emociemo, kiu de ĝi elĉerpas la socialajn kaj interrilatajn enhavojn, kaj kredismo, kiu al ĝi senigas la homan kaj universalan amplekson. Efektive, la karitato reflektas la dimension samtempe privatan kaj publikan de la kredo je biblia Dio, kiu estas sendivide «Agápe» kaj «Lógos»: Karitato kaj Vero, Amo kaj Vorto.

4. Ĉar estas plena je vero, la karitaton la homo povas kompreni en ĝia riĉeco de valoroj,, kundividi kaj komuniki ĝin. Fakte, la vero estas «lógos» kiu kreas «dia-logo-jn» kaj, sekve, komuniko kaj kundivido. La vero, dum elirigas la homojn el la opinioj kaj sensaĵoj subjektivaj, permesas al ili transpasi determinitaĵojn kulturajn kaj historiajn por atingi la valoron kaj esencon de la aferoj. La vero unuigas kaj malfermas la inteligentojn je la lógos de la amo: tiu estas la anonco kaj atesto kristanaj de la karitato. En la nuna kunteksto sociala kaj kultura, en kiu aperas amase la emo relativigi la veron, vivi la karitaton en la vero kondukas al la kompreno, ke adheri al la valoroj de kristanismo estas afero utila kaj neforĵetinda por konstrui bonan societon kaj veran kompletan homan disvolviĝon. Kristanismon karitatan sed senveran oni povas konfuzi kiel ujon da bonaj sentoj utilaj por socialaj rilatoj sed neĉefaj. Tiel, ne plu estus vere kaj efektive loko por Dio en la mondo. Sen la vero, la karitato fariĝas enkarcerigita en loko fermita kaj sen interrilatoj; fariĝas ekskludita de projektoj kaj procesoj por konstrui homan disvolviĝon universalecan je la dialogo inter la scio kaj la praktika realigo.

5. La karitato estas amo ricevita kaj donita; estas «graco» (cháris). Ĝia fonto estas la radika amo de la Patro al la Filo en la Sankta Spirito. Ĝi estas amo kiu, per la Filo, malsupreniras sur nin. Ĝi estas la krea amo, per kiu ni existas; elaĉeta amo, per kiu ni estas rekreitaj. Amo rivelita kaj vivita de Kristo (kp. Joh 13, 1), kaj «verŝita em niajn korojn per la Sankta Spirito» (Rom 5, 5). Ricevantoj de la Dia amo, la homoj estas faritaj por esti subjektoj de la karitato, alvokitaj fariĝi mem iloj de la graco, por disvastigi la karitaton de Dio kaj teksi retojn de karitato.

Al tiu dinamikeco de karitato ricevita kaj donita klopodas respondi la sociala doktrino de la Eklezio. Tiu doktrino estas «caritas in veritate in re sociali», tio estas, proklamo de la vero de la amo de Kristo en la societo; estas karitata servo, sed en vero. Tiu ĉi konservas kaj esprimas la liberigan forton de la karitato en la varioj ĉiam novaj de la historio. Ĝi estas samtempe vero de la kredo kaj de la racio, je la malsameco kaj, kune, sinergio de tiuj du kognaj areoj. La disvolviĝo, la sociala bonesteco kaj ĝusta solvo al la gravaj soci-ekonomiaj problemoj kiuj tormentas la homaron bezonas tiun veron. Eĉ plie, ili bezonas, ke tiu vero estu amata kaj atestata. Sen vero, sen fido kaj amo al tio kio veras, ne ekzistas konscienco nek sociala responso, kaj la sociala aktivado fariĝas senprotekta al la privataj interesoj kaj potenciĝ-deziroj, kun malagregaj rezultoj en la societo, ĉefe en societo tutmondiĝanta kaj travivanta malfacilajn situaciojn kiel la nunaj.

6. «Caritas in veritate» estas principo, ĉirkaŭ kiu iras la sociala doktrino de la Eklezio, principo, kiu ricevas konkretan formon kiel gvidaj kriterioj por la morala agado. El tiuj, mi deziras memori du specialajn, kiujn postulas ĉefe la responso por disvolviĝo en societo kiu tutmondiĝas: la justeco kaj la komuna bono.

Unue, la justeco. Ubi societas, ibi ius: ĉiu societo starigas propran sistemon de justeco. La karitato transpasas la justecon, ĉar ami signifas doni, oferi al iu ion el tio, kio estas «mia»; sed ĝi neniam ekzistas sen la justeco, kiu induktas doni al alia ion, kio estas «lia/ŝia», kio apartenas al li/ŝi pro lia/ŝia ekzisto kaj agado. Mi ne povas «doni» al alia ion de tio, kio estas mia sen doni, antaŭe, tion kion li juste devas ricevi. Kiu amas aliajn karitate, tiu estas, antaŭ ĉio, justa al ili. La justeco ne nur ne estas fremda al la karitato, ne nur ne estas alternativa aŭ paralela vojo al la karitato, sed estas «nedisigebla de la karitato»[1], estas propia de ĝi. La justeco estas la unua vojo de la karitato aŭ, kiel Paŭlo la 6a diris, «la minimuma mezuro» de ĝi[2], parto de tiu amo «laŭ faro kaj vero» (I Jo 3, 18) al kiu la apostolo Johano nin admonas. Unuflanke, la karitato postulas justecon: la rekonon kaj respekton al la justaj rajtoj de ĉiuj homoj kaj popoloj. La karitato laboradas je la konstruo de la «homa urbo» laŭ la juro kaj la justeco. Aliflanke, la karitato transpasas la justecon kaj kompletas ĝin kun la logiko de dono kaj pardono[3]. La «homa urbo» ne funkcias nur per rilatoj faritaj de rajtoj kaj devoj, sed – antaŭe kaj super ĉio – per rilatoj de senpageco, mizerikordo kaj komuneco. La karitato montras ĉiam, eĉ en la homaj rilatoj, la amon de Dio; ĝi donas valoron dian kaj elaĉetan al ĉia laboro por justeco en la mondo.

7. Poste, bezonatas multe konsideri la komunan bonon. Ami iun egalas al voli ties bonon kaj labori efike por ĝi. Apud la individua bono, ekzistas bono ligita al la sociala vivo de homoj: la komuna bono. Ĝi estas la bono de la «hom-tuto», kiu konsistas el individuoj, familioj kaj grupoj kiuj unuiĝas je sociala komunumo[4]. Ne estas bono serĉata nur por si mem, sed por ĉiuj kiuj apartenas a la sociala komunumo kaj povas, nur en ĝi, falte kaj efike obteni la propran bonon. Voli la komunan bonon kaj por ĝi labori estas postulo de justeco kaj karitato. Iĝi responsa pri la komuna bono signifas, unuflanke, prizorgi kaj, aliflanke, uzi la aron da institucioj kiuj fortikigas jure, civile, politike kaj kulture la socialan vivon, kiu tiel formiĝas pólis, urbo. Des pli efike oni amas la proksimulon ju pli oni laboras por komuna bono kiu donas respondon al ties realaj bezonoj. Ĉiu kristano estas alvokata al tiu karitato, laŭ sia propra alvokiĝo kaj laŭ siaj ebloj aktivi ĉe la pólis. Tia estas la vojo institucia — ni eĉ povas diri politika — de la karitato, kiu ne estas malpli kvalita kaj trafa ol la karitato kiu atingas rekte la proksimulon, ekster la instituciaj iloj de la pólis. Kiam la laborado por la komuna bono estas vigligita de la karitato, ĝi valoras pli multe ol la laborado simple civila kaj politika. La unua, same kiel ĉiu laborado por justeco, aldoniĝas al la atestoj de Dia karitato kiu, dum la tempa agado, pretigas la eternecon. La agado de la homo sur la tero, kiam estas inspirita kaj subtenita de la karitato, kontribuas al la konstruo de tiu universala urbo de Dio, celo al kiu vojiras la historio de la homa familio. En societo tutmondiĝanta, la komuna bono kaj la laborado por ĝi ne povas ne preni sur sin la dimensiojn de la tuta homa familio, tio estas, de la komunumo de popoloj kaj nacioj[5], por doni unuecan kaj pacan formon al la homa urbo kaj igi ĝin, iel, la anticipon kiu antaŭmontras la senliman urbon de Dio.

8. Publikigante la enciklikon Populorum progressio en 1967, mia estimata antaŭanto Paŭlo la 6a lumigis la grandan temon nome disvolviĝo de la popoloj per la splenda vero kaj milda lumo de la karitato de Kristo. Li asertis, ke la anonco de Kristo estas la unua kaj ĉefa faktoro por disvolviĝo[6] kaj postlasis al ni la rekomendon vojiri laŭ la vojo de disvolviĝo kun nia tuta koro kaj nia tuta inteligento[7], tio estas, kun la ardeco de karitato kaj saĝeco de vero. La vero devenanta de la amo de Dio — graco al ni koncedita — estas tio, kio malfermas nian vivon al la difavoro kaj ebligas al ni esperi je «disvolviĝo de la tuta homo kaj de ĉiuj homoj»[8], irante «de kondiĉoj malpli humanaj al pli humanaj»[9], venkante la malfacilaĵojn kiuj nepre estas en la tuta vojo.

Post pli ol kvardek jaroj de publikiĝo de tiu encikliko, mi intencas omaĝi kaj honori la memoron de granda Pontifiko Paŭlo la 6a, reprenante liajn instruojn pri la tuta disvolviĝo homa kaj metante min en la vojon de ili desegnitaj, intencante aktualigi ilin je la nanaj tagoj. Tiu proceso de aktualigo komencis per la encikliko Sollicitudo rei socialis de la Servanto de Dio Johano Paŭlo la 2a, kiu tiel volis celebri la enciklikon Populorum progressio en la dudeka datreveno de ĝia publikiĝo. Ĝis tiam, simila celebro okazis nur al la encikliko Rerum novarum. Post aliaj dudek jaroj, mi esprimas mian konvinkitecon, ke Populorum progressio estas konsiderinda kiel «nuntempa Rerum novarum», kiu lumigas la vojon de la homaro unuiĝanta.

9. La amo en vereco — caritas in veritate — estas granda defio al la Eklezio en mondo kiu tutmondiĝas forte kaj akre. La nuntempa risko estas, ke la reala interdependo de homoj kaj popoloj ne estu korespondita de la etika interinfluo de konscioj kaj inteligentoj, kaj vere humana disvolviĝo ne rezultu.Nur per la karitato lumigita de la lumoj racio kaj kredo eblas atingi celojn de disvolviĝo kiuj havas valoron pli humana kaj humaniga. La kundivido de posedoj kaj rimedoj, de kiu devenas la aŭtenta disvolviĝo, ne estas garantiata de la simpla teknika progreso kaj de simplaj konvenaj rilatoj, sed de la amo-potenco kiu venkas la malbonon per la bono (kp. Rom 12, 21) kaj malfermas ĉion al la reciprokeco de konscioj kaj liberecoj.

La Eklezio ne havas teknikajn solvojn por oferi[10] kaj ne intencas «iel enmiksiĝi en la politiko de ĉiu Ŝtato»[11]; sed ĝi havas plenumendan mision je servo de la vero, en ĉiu momento kaj ĉiu eblo, favore al societo proporcia al la homo, al ties digneco, al ties alvokiĝo. Sen la vero, oni eniras en manieron empirian kaj skeptikan kompreni la vivon, nekapablan transpasi superen de la agado ĉar ne interesiĝas identigi la valorojn — nek la signifojn kelkfoje — per kiuj eblas juĝi kaj gvidi ĝin. La fideleco al la homo postulas la fidelecon al la vero, kiu estas la sola garantio de libereco (kp. Joh 8, 32) kaj de la eblo je humana tuta disvolviĝo. Pro tio la Eklezio ĝin serĉas, ĝin anoncas senĉese kaj rekonas ĝin ĉie, kie ĝi sin montras. Al la Eklezio, tia misio je servo de la vero estas nerezignebla. Ĝia sociala doktrino estas speciala parto de tiu anonco: ĝi estas servo je la liberiga vero. Malfermita al la vero, sendepende de la scio de kiu ĝi devenas, la sociala doktrino de la Eklezio akceptas ĝin, unuigas la trovitajn fragmentojn je kiuj ĝi estis dispecigita, kaj estas al ĝi peranto en la vivo ĉiam nova de la societo de homoj kaj popoloj[12].

ĈAPITRO I

LA MESAĜO DE POPULORUM PROGRESSIO

10. Relegi la enciklikon Populorum progressio, pli ol kvardek jaroj post ĝia publikiĝo, invitas resti fidele al ĝia mesaĝo de karitato kaj vero, konsiderante ĝin en la sfero de specifa magistreco de Paŭlo la 6a kaj, pli ĝenerale, en la tradicio de sociala doktrino de la Eklezio. Poste oni devas taksi la malsimilajn vortojn kun kiuj hodiaŭe, malsame ol tiam, oni diskutas la problemon pri la disvolviĝo. Pro tio, la ĝusta vidpunkto estas tio de la Tradicio de apostola kredo[13], samtempe nova kaj malnova posedaĵo, ekster kiu la Populorum progressio estus dokumento senradika kaj la aferoj pri disvolviĝo estus limigitaj al nur sociologiaj datumoj.

11. La publikiĝo de Populorum progressio okazis tuj post la fermiĝo de la Koncilio Ekumena Vatikano II. Tiu encikliko mem substrekas, ĉe la unuaj paragrafoj, sian intiman rilaton al la Koncilio[14]. Dudek jaroj poste, Johano Paŭlo la 2a substrekis, en la Sollicitudo rei socialis, la fertilan rilaton de tiu enciklikon kun la Koncilio, speciale kun la paŝt-konstitucio Gaudium et spes[15]. Mi, ankaŭ, deziras memori la gravecon de la Koncilio Vatikano II al la encikliko de Paŭlo la 6a kaj al ĉiuj sekvaj socialaj magistrecoj de la Plejaltaj Pontifikoj. La Koncilio profundigis tion, kio de ĉiam apartenas al la vero de kredo; alicorte, la Eklezio, estante je servo al Dio, servas al la mondo rilate al vero kaj amo. Ĝuste de tiu perspektivo Paŭlo la 6a komencis komuniki al ni du grandajn verojn. La unua estas, ke la tuta Eklezio, en sia tuta maniero esti kaj agi, emas promocii, kiam ĝi anoncas, celebras kaj agas je karitato, la tutan disvolviĝon de la homo. Ĝi havas publikan rolon kiu ne limiĝas al agadoj helpaj aŭ edukaj, sed kiu rivelas ĉiajn siajn energiojn je servo de promocio de la homo kaj de la universala frateco kiam oni povas ĝui liberecan staton. En nemalmultaj fojoj, tiu libereco estas haltigita de malpermesoj kaj persekutoj; aŭ ĝi suferas limigon, kiam la publika ĉeesto de la Eklezio estas limigita nur al siaj agadoj sociaj kaj karitataj. La dua vero estas, ke la aŭtenta homa disvolviĝo koncernas ja al la homa tuteco en ties ĉiuj dimensioj[16]. Sen la perspektivo de eterna vivo, la homa progreso en tiu ĉi mondo estas senigita je spiro. Fermita en la historio, ĝi havas la riskon reduktiĝi al simpla komplemento al la posed-volo; tiumaniere, la homaro perdas la kuraĝon resti je dispono de plej altaj aferoj, de grandaj kaj abnegaciaj agoj kiujn la universala karitato petas. La homo ne disvolviĝas nur per siaj fortoj, kaj la disvolviĝo ne estas io, kio simple venas el la ekstero. Plurfoje oni pensis, ke estis sufiĉe krei instituciojn por garantii, ke la homaro satiĝu je la rajto al disvolviĝo. Bedaŭrinde oni troe metis sian fidon je tiuj institucioj, kvazaŭ ili povus aŭtomate atingi la deziratan celon. Fakte, la instuticioj sole ne sufiĉas, ĉar la tuta homa disvolviĝo estas unue alvokiĝo kaj, sekve, postulas liberan kaj solidaran akcepton de responsoj fare de ĉiuj. Krome, tia disvolviĝo postulas transcendan komprenon pri la homo, ĝi bezonas Dion: sen Li, la disvolviĝo estas aŭ neita aŭ fidita sole al la homaj manoj, kiu falas en la egocentra mem-saviĝon kaj promocias disvolviĝon malhumanan. Tio estas, nur la renkontiĝo kun Dio permesas, ke oni ne plu «vidu en la alia ĉiam kaj nur la alian»[17], por rekoni en la alia la Dian bildon, tiel vere malkovrante la alian kaj maturigante amon, kiu «fariĝas zorgemo al kaj por la alia»[18].

12. La rilato inter Populorum progressio kaj la Koncilio Vatikano II ne signifas disiĝon inter la sociala magistreco de Paŭlo la 6a kaj tiu de liaj antaŭantoj Pontifikoj, ĉar la Koncilio estas profundigo de tia magistreco en la daŭro de la Eklezia vivo[19]. Ĉi-sence, ne helpas al la klareco kelkaj abstraktaj subdividoj de la doktrino sociala de la Eklezio, kiuj aplikas al la instruo sociala pontifika kategoriojn, kiuj estas fremdaj al ĝi. Ne ekzistas du socialaj doktrinoj — unu antaŭkoncilia kaj alia postkoncilia —, malsamaj inter si, sed ekzistas ununura instruo, kohera kaj samtempe ĉiam nova[20]. Indas evidentigi la specifikecon de unu aŭ alia encikliko, de la instruo de unu aŭ alia Pontifiko, sed sen forperdi la koherecon de la tuta doktrina korpo[21]. Kohereco ne signifas malfermiĝon en ia sistemo, sed ĉefe fidelecon dinamikan al ricevita lumo. La doktrino sociala de la Eklezio lumigas, per neŝanĝebla lumo, la novajn problemojn kiuj daŭre aperas[22]. Tio konservas la aspekton kaj daŭra kaj historia de tiu doktrina «posedaĵo»[23], kio, kun siaj apartaj aspektoj, estas parto de la Tradicio ĉiam viva de la Eklezio[24]. La sociala doktrino estas konstruita sur la fundamento kion la Apostoloj transdonis al la Patroj de la Eklezio kaj, poste, akceptis kaj ellernis la grandaj kristanaj Doktoroj. Tiu doktrino rememorigas, je profunda analizo, al la nova Homo, al la «lasta Adam fariĝinta viviganta spirito» (I Kor 15, 45) kaj estas principo de la karitata kiu «neniam pereas» (I Kor 13, 8). Ĝi estas atestata de la Sanktuloj kaj de tiuj kiuj oferis sian vivon pro Kristo Savanto je la kampo nome justeco kaj paco. Je ĝi estas esgrimita la profeta misio kion la Plejaltaj Pontifikoj havas por gvidi apostole la Eklezion de Kristo kaj elkoni la novajn postulojn por evangelizi. Tial, la Populorum progressio, unuece kun la granda ĉeno de Tradicio, ankoraŭ kapablas paroli al ni hodiaŭe.

13. Krom sia grava ligo al la tuta doktrino sociala de la Eklezio, la Populorum progressio estas ankaŭ intime ligita al la tuta magistreco de Paŭlo la 6a kaj, speciale, al lia sociala magistreco. Tre grava estis, sendube, lia sociala instruo: li reasertis la neforgesendan postulon de la Evangelio al la konstruo de societo laŭ la libereco kaj justeco en la historia kaj ideala perspektivo de civilizacio vivigita de la amo. Paŭlo la 6a komprenis klare, kiel la sociala afero fariĝis mondskala[25] kaj vidis la interrilaton inter la impulso al homara unuiĝo kaj la kristana idealo pri ununura familio de popoloj, solidara je la komuna frateco. Li indikis la disvolviĝon, komprenita humane kaj kristane, kiel la koro de la sociala mesaĝo kristana kaj proponis la kristanan karitaton kiel ĉefan forton je la servo de disvolviĝo. Movite de la deziro plene videbligi la amon de Kristo al la nuntempa homo, Paŭlo la 6a firme alfrontis gravajn etikajn aferojn sen cedi al la kulturaj malfortaĵoj siatempaj.

14. Poste, per la apostola letero Octogesima adveniens en 1971, Paŭlo la 6a zorgis pri la temo de politika senco kaj la danĝero de utopistaj kaj ideologiaj vidpunktoj kiuj damaĝis ĝian kvaliton etikan kaj humanan. Ili estas argumentoj strikte rilataj al la disvolviĝo. Bedaŭrinde la negativaj ideologioj daŭre floras. Kontraŭ la teknokrata ideologio, hodiaŭe speciale radikiĝinta, Paŭlo la 6a jam de tiam avertis[26], konscie de la granda danĝero alfidi la tutan proceson de disvolviĝo nur al la tekniko, ĉar tiel tiu proceso sengvidiĝus. La tekniko, je si mem, estas ambigua. Se, unuflanke, hodiaŭ ekzistas homoj kiuj emas alfidi al ĝi la tutan disvolviĝo-proceson, aliflanke oni rimarkas la atakon de ideologioj kiuj neas tute la utilecon mem de la disvolviĝo, kiu estas konsiderita radikale kontraŭ-humana kaj portanta nur degeneraĵon. Tamen, tiumaniere oni kondamnas ne nur la manieron eraran kaj maljustan gvidi la progreson, sed ankaŭ la sciencajn malkovrojn kiuj, per bona utiligo, estas oportuna eblo de kreskiĝo al ĉiuj homoj. La ideo pri mondo sen disvolviĝo esprimas mankon de fido je la homo kaj Dio. Sekvas, ke estas granda eraro malkonsideri la homajn kapablojn regi sur la misoj de disvolviĝo aŭ eĉ ignori, ke la homo ja emas «esti pli kaj pli». Absolutigi ideologie la teknikan progreson aŭ amikiĝi kun utopio de homaro reveninta al la komenca stato de la naturo estas du ekstremaj manieroj disigi la progreson de la eblo ĝui ĝin morale kaj, sekve, de nia responso.

15. Aliaj du dokumentoj de Paŭlo la 6a, malgraŭ ne estas strikte ligitaj al la sociala doktrino — la encikliko Humanæ vitæ (la 25-a de Julio 1968), kaj la apostola admono Evangelii nuntiandi (la 8-a de Decembro 1975) —, estas tre gravaj por montri la sencon plene humanan de disvolviĝo proponita de la Eklezio. Pro tio, oportunas ankaŭ legi tiujn tekstojn je rilato al la Populorum progressio.

La encikliko Humanæ vitæ substrekas la signifon samtempe unuigan kaj reproduktan de la sekseco, kaj tiel fiksas kiel fundamenton de la societo la geedzojn, viro kaj virino, kiuj sin akceptas reciproke je la malsameco kaj komplementeco; geedzoj, do, malfermitaj al la vivo[27]. Ne temas pri moralo nur individua: la Humanæ vitæ indikas la fortajn ligojn kiuj ekzistas inter la vivo-etiko kaj la sociala etiko, kaj inaŭguras temon de la Magistreco kiuj iom post iom korpiĝis en pluraj dokumentoj, el kiuj la plej nova estas la encikliko Evangelium vitæ de Johano Paŭlo la 2a[28]. La Eklezio proponas, vigle, tiun ĉi ligon inter vivo-etiko kaj sociala etiko, konsciante ke ne povas «havi fortikajn bazojn societo kio jesas al valoroj kiel digneco de la homo, justeco kaj paco, sed kontraŭdiras al si radikale per akcepto kaj tolero al la plej diversaj manieroj malestimi kaj perforti la homan vivon, ĉefe se tiu estas debila kaj marĝenigita»[29].

Siavice, la apostola admono Evangelii nuntiandi havas tre fortan rilaton al la disvolviĝo, ĉar «la evangelizado — skribis Paŭlo la 6a — ne estus kompleta se ĝi ne konsiderus la reciprokan interpelacion kion konstante faras la Evangelio kaj la vivo konkreta, privata kaj sociala de la homo»[30]. «Inter evangelizado kaj homo-promocio — disvolviĝo, liberigo — estas ja profundaj ligoj»[31]: el tiu certeco, Paŭlo la 6a ilustris klare la rilaton inter la anonco de Kristo kaj la homo-promocio en la societo. La atesto de la karitato de Kristo per faroj de justeco, paco kaj disvolviĝo estas parto de la evangelizado, ĉar al Jesuo Kristo, kiu nin amas, la tuta homo interesas. Sur tiuj gravaj instruoj estas bazita la misiista aspekto[32] de la doktrino sociala de la Eklezio kiel esenca parto de la evangelizado[33]. La doktrino sociala de la Eklezio estas anonco kaj atesto de kredo; ĝi estas ilo kaj gravega loko por eduki pri tiu kredo.

16. En Populorum progressio, Paŭlo la 6a volis diri al ni, antaŭ ĉio, ke la progreso estas, en sia deveno kaj esenco, alvoko: «En la voloj de Deus, ĉiu homo estas alvokata disvolviĝi, ĉar la tuta vivo estas alvokiĝo»[34]. Ĝuste tiu fakto legitimas la intervenon de la Eklezio ĉe la problemoj de disvolviĝo. Se tiu ĉi tuŝus nur teknikajn aspektojn de la homa vivo, kaj ne tuŝus la sencon de la homa promenado en la historio kune kun siaj gefratoj nek la individuecon de la celo de tiu vojo, la Eklezio ne povus priparoli. Sed Paŭlo la 6a, kiel Leono la 13a en Rerum novarum[35] antaŭ li, estis konscianta plenumi propran taskon dum li estis lumiganta per la lumo de la Evangelio la socialajn aferojn de sia tempo[36].

Diri, ke la disvolviĝo estas alvokiĝo egalas al rekoni, ke, unuflanke, la disvolviĝo naskiĝas de transcendenta petego kaj, aliaflanke, estas malkapabla per si mem atribui al si la lastan signifon mem. Do, ne estas senkiala la reapero de vorto «alvokiĝo» en alia parto de la encikliko, en kiu asertiĝas: «Ne estas, do, vera humanismo krom tiu malfermita al la Absoluta, rekonante alvokiĝon kiu esprimas la ĝustan ideon pri tio, kio estas la homa vivo»[37]. Tia kompreno pri la disvolviĝo estas la kerno de Populorum progressio kaj motivas ĉiujn pripensojn de Paŭlo la 6a pri la libereco, la vero kaj la karitato en la disvolviĝo. Ĝi ankaŭ estas la ĉefa kialo de la aktualeco de tiu encikliko ankoraŭ nuntempe.

17. La alvokiĝo estas petego kiu postulas respondon liberan kaj responsan. La tuta homa disvolviĝo supozas la liberecon responsan de la homo kaj popoloj: neniu strukturo povas garantii tian disvolviĝon forlasante la homan responson kaj antaŭmetante sin al ĝi. La «mesiismoj fascinaj sed konstruantaj iluziojn»[38] bazas ĉiam la proprajn proponoj sur la neado de transcendenta dimensio de la disvolviĝo, certaj, ke ili ĝin havas je sia tuta dispono. Tiu ĉi malprava certeco konvertiĝas en malfortecon ĉar ĝi kondukas al subiĝo de la homo, reduktita al ilo de disvolviĝo, dum la humileco de iu, kiu akceptas alvokiĝon fariĝas vera aŭtonomio ĉar la humileco igas la homon libera. Paŭlo la 6a ne dubas pri la esto de obstakloj kaj kondiĉoj kiuj bremsas la disvolviĝon, sed certas ankaŭ ke «ĉiu, kio ajn estu la influoj kiuj estas sur li/ŝi, restas kiel ĉefa aganto por sia sukceso aŭ malvenko»[39]. Tiu libereco rilatas ne nur al la ĝuata disvolviĝo, sed ankaŭ al la situacioj de subdisvolviĝo, kiuj ne estas frukto de la hazardeco nek de historia bezono, sed kiuj dependas de la homa responso. Pro tio «la malsato-popoloj sin turnas nun, sufere, al la lukso-popoloj»[40]. Ankaŭ tio estas alvokiĝo, petego kion liberaj homoj faras al liberaj homoj celante atingon de komuna responso. Estis viva, je Paŭlo la 6a, la percepto de graveco de ekonomiaj strukturoj kaj institucioj, sed je li estis egale klara la kompreno pri ilia naturo kiel iloj por la homa libereco. Nur se la homo estas libera la disvolviĝo povas esti tute homa; nur en etoso de responsa libereco ĝi povas kreski plene.

18. Krom postuli la liberecon, la tuta homa disvolviĝo kiel alvokiĝo postulas ankaŭ la respekton al sia vero. La alvokiĝo al progreso impulsas la homojn «realigi, koni kaj posedi pli por esti pli»[41]. Sed jen la problemo stariĝas: kion signifas «esti pli»? Al tia demando respondas Paŭlo la 6a indikante la esencan aspekton de la «aŭtenta disvolviĝo»: tiu ĉi «devas esti tuteca, tio estas, devas promocii ĉiujn homojn kaj la tutan homon»[42]. En konkurenco kun la diversaj konceptoj pri la homo, kiuj ĉeestas en la societo nuntempa ankoraŭ pli intense ol tiu de Paŭlo la 6a, la kristana vidpunkto havas la specialecon aserti kaj justigi la senkondiĉan valoron de la homo kaj la sencon de ties kreskiĝo. La kristana alvokiĝo al la disvolviĝo helpas al klopodoj promocii ĉiujn homojn kaj la tutan homon. Skribis Paŭlo la 6a: «Gravas al ni la homo, ĉiu homo, ĉiu grupo da homoj, ĝis la tuta homaro»[43]. La kristana kredo okupiĝas pri la disvolviĝo sen rigardi privilegiojn kaj potencajn postenojn kaj meritojn de kristanoj — ĉi tiuj sendube ekzistis kaj ekzistas, malgraŭ la naturaj limoj[44] —, sed kalkulante nur je Kristo, Kiun devas sugesti ĉia aŭtenta alvokiĝo al la tuta homa disvolviĝo. La Evangelio estas fundamenta elemento de la disvolviĝo, ĉar tie Kristo, kun «la mem revelacio de mistero de la Patro kaj de Lia amo, revelacias la homon al li mem»[45]. Instruate de ties Sinjoro, la Eklezio kaptas la tempo-signojn kaj ilin interpretas, donante al la mondo tion, «kion ĝi posedas kiel sian: tuteca kompreno pri la homo kaj la homaro»[46]. Ĝuste ĉar Dio prononcas la plej grandan «jes» al la homo[47], tiu ĉi ne povas ne malfermiĝi al la dia alvokiĝo por realigi la propran disvolviĝon. La vero pri la disvolviĝo konsistas je ties kompleteco: se ne estas disvolviĝo de la tuta homo kaj de ĉiu homo, do ĝi ne estas vera disvolviĝo. Tia ĉi estas la kerna mesaĝo de Populorum progressio, kiu valoras hodiaŭe kaj eterne. La tuta homa disvolviĝo je natura plano, kiel respondo al alvokiĝo de Dio kreinto[48], serĉas sian propran aŭtentikecon en «transcendenta humanismo, kiu kondukas la homon al atingo de ties plej grandan plenecon: tiu estas la plej alta celo de persona disvolviĝo»[49]. Tial, la kristana alvokiĝo al tia disvolviĝo konsistas je ambaŭ planoj natura kaj supernatura, kaj pro tio «kiam Dio estas eklipsita, tiam ekdebiliĝas nia kapablo rekoni la naturan ordon, la celon kaj la “bonon”»[50].

19. Finfine, la koncepto pri la disvolviĝo kiel alvokiĝo inkluzivas en ĝi la centrecon de la karitato. Paŭlo la 6a observis, en la encikliko Populorum progressio, ke la kaŭzoj de la subdisvolviĝo ne estis unuavice materiaj, kaj invitis nin serĉi ilin je aliaj homaj dimensioj. Unue, je la volo, kio multfoje ne zorgas pri la solidaraj devoj. Due, je la penso, kio ne ĉiam scias gvidi konvene la volon; pro tio, por ke la disvolviĝo progresu, estas taŭgaj «pensistoj kapablaj pripensi profunde, je serĉo de nova humanismo kio permesu al la moderna homo la eltrovon de si mem»[51]. Kaj tio ne estas ĉio; la subdisvolviĝo havas ankoraŭ pli gravan kaŭzon ol la penso-manko: estas «la manko de frateco inter la homoj kaj popoloj»[52]. Ĉu tian fratecon la homoj povos iam atingi nur per siaj fortoj? La societo ĉiam pli tutmondiĝa faras nin najbaroj, sed ne faras nin gefratoj. La racio, per si mem, kapablas vidi la egalecon inter homoj kaj starigi civilan kunvivon inter ili, sed ne sukcesas fondi la fratecon. Tiu ĉi devenas de alvokiĝo transcendenta de Dio Patro, Kiu unue nin amis, instruante al ni per la Filo tion, kio estas la frateca karitato. Prezentante la diversajn nivelojn de la proceso de homa disvolviĝo, Paŭlo la 6a metis sur la verticon, post mencii la kredon, «la unuecon en la karitato de Kristo kiu vokas al ĉiuj ni partopreni kiel gefiloj en la vivo de Dio viva, Patro de ĉiuj homoj»[53].

20. Malfermitaj de Populorum progressio, ĉi tiuj perspektivoj restas fundamentaj por doni grandecon kaj gvidon al nia tasko favora al la disvolviĝo de la popoloj. Kaj la Populorum progressio substrekas ree la urĝecon de ŝanĝoj[54], petante ke, surbaze de grandaj problemoj de maljusteco je la disvolviĝo de popoloj, oni agadu kuraĝe kaj senprokraste. Tia ĉi urĝeco estas diktata de la karitato en la vero. Jen la karitato de Kristo nin devigas: «caritas Christi urget nos» (II Kor 5, 14). La urĝeco ne estas enskribita nur en la aĵoj, ne devenas nur de la okazoj kaj problemoj, sed ankaŭ de la celo: realigo de aŭtenta frateco. La graveco de tiu celo estas tiel alta, ke ĝi postulas nian disponecon profunde kompreni ĝin kaj aktivi konkrete, kun la «koro», por progresigi la nunajn ekonomiajn kaj socialajn procesojn al celoj plene humanaj.

ĈAPITRO II

LA HOMA DISVOLVIĜO EN NIA TEMPO

21. Paŭlo la 6a havis komprenon artikitan de la disvolviĝo. Per la vorto «disvolviĝo», li volis indiki, antaŭ ĉio, la celon igi la popolojn eliri el la malsateco, mizero, endemiaj malsanoj kaj analfabeteco. Tio signifis, el la ekonomia vidpunkto, aktivan kaj egal-kondiĉan partoprenon en la internacia proceso ekonomia; el la sociala vidpunkto, la evoluon al societoj kleraj kaj solidaraj; el la politika vidpunkto, la solidigon de demokratiecaj estraroj kapablaj garantii liberecon kaj pacon. Post tiom da jaroj kaj dum ni rigardas, maltrankvile, la evoluojn kaj perspektivojn de krizoj sinsekvaj en tiu periodo, ni al ni demandas, ĝis kiu punkto la esperoj de Paŭlo la 6a estas satigitaj de la modelo de disvolviĝo adoptita dum la lastaj jardekoj. Kaj ni rekonas, ke havis bazon la prizorgoj de la Eklezio pri la kapabloj de nur-teknologia homo sukcese altrudi al si celojn realecajn kaj scii, kiel gvidi ĉiam korekte la ilojn je sia dispono. La profito estas utila se, kiel ilo, oni ĝin gvidas al celo kiu indikas la direkton kaj manieron ĝin produkti kaj utiligi. La celo nur profita, kiam ĝi estas malbone produktita kaj ne celas la finan atingon de komuna bono, riskas detrui la riĉecon kaj estigi malriĉecon. La ekonomia disvolviĝo dezirita de Paŭlo la 6a devis kapabli produkti kreskon realan, malfermitan al ĉiuj kaj konkrete memsubteneblan. Estas vere, ke la disvolviĝo estis kaj ankoraŭ estas pozitiva afero, kio elirigis el la mizereco milionojn da homoj kaj, lastatempe, donis al multaj landoj la eblon fariĝi efikaj roluloj de la internacia politiko. Tamen, oni devas rekoni, ke la ekonomia disvolviĝo mem estis kaj ankoraŭ estas suferanta je anomalioj kaj gravegaj problemoj, evidentigitaj pli multe de la nuna kriza situacio. Tiu ĉi senprokraste metas nin antaŭ elektoj kiuj rilatas pli kaj pli al la celo mem de la homo, kiu ne povas forlasi sian naturon. La teknikaj fortoj aktivaj, la mondskalaj interrilatoj, la damaĝaj rezultoj ĉe la reala ekonomio pro financa agado malbone utiligita kaj plejmulte spekula, la grandegaj migradoj ofte impulsitaj kaj poste malbone regitaj, la ekspluatado senregula de la teraj rimedoj, ĉio ĉi induktas nin pripensi la agojn bezonatajn por solvi problemojn kiuj ne estas nur novaj kompare kun tiuj alfrontitaj de Papo Paŭlo la 6a, sed ankaŭ havas kernan potencon je la bono nuna kaj estonta de la homaro. La aspektoj de la krizo kaj ties solvoj kaj ankaŭ ebla nova estonta disvolviĝo estas pli kaj pli interdependaj, reciproke interkonektitaj, postulas novajn klopodojn je mondskala solvo kaj novan humanistan komprenon. La komplekseco kaj graveco de nuna ekonomia situacio ja afliktas nin, sed ni devas preni sur nin realisme, kuraĝe kaj espere la novajn responsojn al kiuj nin alvokas la reala mondo kiu bezonas profundan kulturan renovigon kaj remalkovron de fundamentaj valoroj por konstrui sur ĝi pli bonan estontecon. La krizo devigas nin reprojekti nian vojon, obei novajn regulojn kaj trovi novajn manierojn agadi, investi je pozitivaj spertoj kaj rifuzi la negativajn spertojn. Tiel, la krizo fariĝas okazo por pripensado kaj starigo de novaj planoj. Per tiu ilo, farita de kuraĝo anstataŭ rezigneco, konvenas alfronti la malfacilaĵojn de nia epoko.

22. Nuntempe la disvolviĝo estas plurcentra. La roluloj kaj la kaŭzoj, kaj de subdisvolviĝo kaj de disvolviĝo, estas pluraj, la kulpoj kaj la meritoj estas diversaj. Tiu fakto devus indukti al la liberiĝo el la ideologioj kiuj simpligas, ofte ruze, la realecon kaj konduki al esplorado objektiva ĉe la homa aspekto de problemoj. Hodiaŭe la lim-linio inter landoj riĉaj kaj malriĉaj ne estas tiel klara kiel en la jaroj de Populorum progressio, laŭ jam montris Johano Paŭlo la 2a[55]. La monda riĉeco kreskas je absolutaj numeroj, sed pligrandiĝas la malegalecoj. En riĉaj landoj, novaj socialaj grupoj malriĉiĝas kaj novaj malriĉecoj naskiĝas. En pli malriĉaj lokoj, kelkaj grupoj ĝuas ian superdisvolviĝon abstraktan kaj konsumema kiu kontrastas, netolereble, kun daŭraj situacioj de malhumaniga mizero. Daŭras «la skandalo de malproporcioj indignigaj»[56]. Bedaŭrinde la koruptado kaj mallegaleco ĉeestas en la agado de roluloj politikaj kaj ekonomiaj kaj de landoj riĉaj, novaj kaj malnovaj, kaj de la malriĉaj landoj mem. Inter tiuj kiuj malrespektas la homajn rajtojn de laboristoj, kelkfoje estas grandaj transnaciaj kompanioj kaj ankaŭ lokaj firmaoj. La internaciaj helpoj estis multfoje devojigitaj de siaj celoj, pro malresponsecoj kiuj sin kaŝas kaj en la aro da donacintoj kaj en la aro da ricevintoj. Ankaŭ ĉe la kaŭzoj nemateriaj aŭ kulturaj de la disvolviĝo kaj subdisvolviĝo, ni povas trovi la saman kuniĝon de responsoj: ekzistas troaj manieroj protekti la konon kiujn la riĉaj landoj faras per utiligo tro rigida de la rajto je intelekta posedo, speciale ĉe sanitara fako; samtempe, en kelkaj malriĉaj landoj, daŭre vivas kulturaj modeloj kaj socialaj reguloj pri vivmaniero kiuj bremsas la disvolviĝan proceson.

23. Ni hodiaŭe konstatas, ke multaj partoj de la terglobo evoluis — en manieroj kelkfoje problemaj kaj nehomogenaj — kaj eniris en la kategorio de grandaj potencaj landoj destinitaj al grava rolo en la estonteco. Tamen oni rimarku ke ne sufiĉas progresi el vidpunktoj ekonomia kaj teknologia; bezonatas, ke la disvolviĝo estu, antaŭ ĉio, vera kaj tuteca. La eliro el la ekonomia malfruiĝo — malgraŭ estas pozitiva fakto — ne solvas la kompleksan problemon de promocio de la homo eĉ en la landoj kiuj aktivas je tiuj progresoj, eĉ en la landoj jam disvolviĝintaj ekonomie, eĉ en la landoj ankoraŭ malriĉaj kiuj, krom la malnovajn formojn je ekspluatado, eble suferos ankaŭ la negativajn rezultojn kiuj devenas de kreskiĝo karakterizita de devojigoj kaj malekvilibrecoj.

Post la disrompiĝo de ekonomiaj kaj politikaj sistemoj de komunistaj landoj de Orienta Eŭropo kaj post la finiĝo de la tiel nomataj «opoziciaj blokoj», bezonatis kompleta revizio de la disvolviĝo. Petis tion Johano Paŭlo la 2a, kiu en 1987 indikis la ekziston de tiaj «blokoj» kiel unu el la ĉefaj kaŭzoj de la subdisvolviĝo[57], dum la politiko ĉerpis rimedojn el la ekonomio kaj kulturo kaj la ideologio minacis la liberecon. En 1991, en la sekvo de okazoj de jaro 1989, la Pontifiko petis, ke la finiĝo de la «blokoj» estu sekvata de nova kompleta plano pri la disvolviĝo, ne nur en tiaj landoj, sed ankaŭ en la Okcidento kaj regionoj evoluintaj de la mondo[58]. Tio, tamen, realiĝis nur parte, kaj ankoraŭ estas postulo reala kiu devas esti plenumita, eble uzante ĝuste la opciojn bezonatajn por transpasi la nunajn problemojn ekonomiajn.

24. La mondo en la jaroj de Paŭlo la 6a enhavis multon da interrilatoj malpli ol nun, malgraŭ la proceso de societiĝo estis jam tiel progresinta, ke li povis paroli pri sociala afero fariĝinta mondskala. Ekonomia funkciado kaj politika agado okazis plejparte en la sama loka spaco kaj, pro tio, ili povis inspiri reciprokan fidon. La produktado okupis lokon plejmulte ene de landaj limoj, kaj la financaj investoj cirkulis tre limigite al aliaj landoj, tiel ke la politiko de multaj Ŝtatoj ankoraŭ povis fiksi la prioritatojn ekonomiajn kaj iel regi iliajn progresojn per la iloj disponeblaj. Pro tio ĉi, la Populorum progressio donis centran rolon, malgraŭ neekskluzivan, al la «publikaj potencoj»[59].

Hodiaŭe la Ŝtato troviĝas en la situacio alfronti la limigojn kiujn al ĝia suvereneco imponas la nova kunteksto ekonomia, komercia kaj financa internacia, karakterizita klare de kreskanta moviĝado de financaj kapitaloj kaj de produktiloj materiaj kaj nemateriaj. Tia ĉi nova kunteksto ŝanĝis la politikan potencon de Ŝtatoj.

Nuntempe, profitante ankaŭ la instruon kiu rezultas de nuna ekonomia krizo kiu rimarkas ke la publikaj potencoj de la Ŝtato rekte klopodas korekti erarojn kaj misfunkciojn, ŝajnas pli realista la renova taksado de la rolo kaj potenco de la Ŝtato, kiujn oni saĝe devas rekonsideri kaj retaksi por fariĝi kapablaj – eĉ per novaj agad-manieroj, alfronti la defiojn de nuna mondo. Per funkcio pli bone alĝustigita, espereble estos fortikigitaj la novaj formoj de partopreno en la politiko nacia kaj internacia, kiuj realiĝas per agado de organizoj aktivaj en la civila societo; ĉi-fadene, estas dezireble, ke kresku atento kaj partopreno pli malkaŝaj de civitanoj ĉe la res publica.

25. El la sociala vidpunkto, la sistemoj de sekureco kaj emeriteco — jam ĉeestantaj en multaj landoj en la jaroj de Paŭlo la 6a — sentas malfacilecon kaj eble sentos ĝin ankoraŭ pli forte estontece dum ili provas atingi siajn celojn de vera sociala justeco ene de kunteksto profunde ŝanĝita. La merkato, dum estis fariĝanta tutmonda, stimulis antaŭ ĉio, pro la riĉaj landoj, la serĉon de lokoj al kiuj devus iri la produktaj firmaoj kun malgranda kosto por malaltigi la koston de multaj aĵoj, altigi la aĉet-povon kaj tiel hasti la gradon de disvolviĝo bazita sur pli granda konsumo de la interna merkato mem. Pro tio, la merkato instigis novajn formojn de komercia disputo inter Ŝtatoj por allogi produktajn centrojn de firmaoj internaciaj per diversaj iloj, kiel favoraj impostoj kaj malreguligo al la laborista mondo. Tiuj procesoj postulis la reduktadon de sistemoj pri sociala sekureco por ricevi pli grandajn avantaĝojn por disputado en la monda merkato, kaj tio donas gravan danĝeron al rajtoj de laboristoj, al rajtoj fundamentaj de la homo kaj al solidareco laŭ la tradiciaj formoj de la sociala Ŝtato. La sistemoj de sociala sekureco eble perdos la kapablon agi laŭ sia funkcio, ĉu en la emerĝaj landoj, ĉu en landoj jam disvolviĝintaj, ĉu en malriĉaj landoj. La politikoj rilataj al la budĝeto kiuj fortranĉas la socialajn elspezojn, kiujn multfoje instigas la internaciaj financaj institucioj mem, eble faros, ke la civitanoj estu senpotencaj antaŭ riskoj novaj kaj malnovaj; kaj tia senpotenco fariĝas ankoraŭ pli granda danke al la manko de efika protekto al la laboristaj asocioj. La aro da ŝanĝoj socialaj kaj ekonomiaj faras, ke la sindikatoj sentu pli grandajn malfacilaĵojn por fari sian taskon reprezenti la interesojn de laboristoj, ĉefe ĉar la estraroj, pro utileco al la ekonomio, limigas la sindikatajn liberecojn aŭ la negocan kapablon de la sindikatoj mem. Tiel, la tradiciaj retoj de solidareco trovas obstaklojn pli kaj pli malfacilaj transpasi. Pro tio, la invito farita de la doktrino sociala de la Eklezio – unue de la Rerum novarum[60] – krei laboristajn asociojn por defendi siajn rajtojn devas esti plenumita, hodiaŭe pli ol antaŭe, donante unue respondon ĝustan kaj klaran al la urĝeco starigi novajn forto-ligojn je internacia nivelo sen forlasi la lokan nivelon.

La laborista nefikseco, kunligita kun la ĝenerala malreguligo, estis grava fenomeno, nemanka je pozitivaj aspektoj ĉar kapablas stimuli la produktadon de novaj riĉecoj kaj la interŝanĝo inter diversaj kulturoj. Tamen, kiam la malcerteco pri la laboro-kondiĉoj fariĝas endemia, rezulto de procesoj de nefikseco kaj malreguligo, tiam naskiĝas formoj de psiĥa nefirmeco, kun la malfacilaĵo konstrui vojojn koherajn en la vivo mem, inkluzive de la vojo al geedziĝo. De tio ĉi rezultas la apero de situacioj de homa damaĝiĝo kaj forperdo de sociala forto. Kompare kun tio, kio okazis en pasinta industria societo, nuntempe la maldungiteco estigas novajn aspektojn je ekonomia sentaŭgeco de la persono, kaj la nuna krizo povas nur malplibonigi tian situacion. La longdaŭra maldungiteco aŭ la longdaŭra dependeco de publika aŭ sociala asisto korodas la liberecon kaj la kreemon de la persono kaj ties socialajn kaj familiajn rilatojn, kaj kaŭzas grandegajn suferojn je nivelo psiĥa kaj spirita. Mi volas rememorigi al ĉiuj, ĉefe al la landestroj kiuj klopodas renovigi la funkcion de sistemoj ekonomiaj kaj socialaj de la mondo, ke la unua kapitalo konservenda kaj valorenda estas la homo, la persono, je ties tuteco: «vere, la homo estas la ĉefrolulo, la centro kaj la celo de la tuta ekonomia-sociala vivo»[61].

26. En la kultura plano, la malsamecoj estas ankoraŭ pli rimarkeblaj, kompare kun tiuj dum la jaroj de Paŭlo la 6a. Tiam, la kulturoj sin prezentis bondifinitaj kaj havis pliajn eblojn sin defendi kontraŭ la provoj de kultura homogenigo. Hodiaŭe, noteble kreskis la ebloj de interago inter kulturoj, kaj spacoj al novaj perspektivoj de interkultura dialogo malfermiĝis; dialogo, kiu – por efiki – devas havi profundan komprenon pri la specifika identeco de la pluraj interparolantoj kiel elirpunkton. Tamen, oni ne forgesu, ke tiu grandiĝinta fluo de kulturaj interŝanĝoj portas, nuntempe, duoblan danĝeron. Unue, rimarkeblas eklektismo kultura multfoje akceptata sendistinge: la kulturoj estas simple lokataj unuj apud la aliaj kaj rigardataj kiel substance ekvivalentaj kaj interŝanĝeblaj unuj al la aliaj. Tio ĉi favoras cedi al relativismo kiu ne helpas al la vera interkultura dialogo; en la sociala plano, la kultura relativismo faras, ke la kulturaj grupoj estu proksime aŭ kune, sed dise, sen aŭtenta dialogo kaj, sekve, sen vera interrilato.Poste, ekzistas la malsama danĝero nome kultura samniveligo kaj homogenigo de kondutoj kaj vivstiloj. Tiel oni perdas la profundan signifon de la kulturo de diversaj landoj, de la tradicio de diversaj popoloj, ĝuste tiuj kulturo kaj tradicio je kiuj la homo alfrontas la fundamentajn aferojn de la ekzistado[62]. Eklektismo kaj kultura samniveligo konverĝas je la disigo inter kulturo kaj homa naturo. Tiel, la kulturoj ne plu scias trovi sian mezuron en naturo, kiu transcendentas al ili[63], rezultante je homa reduktiĝo al simpla kultura aĵo. Kiam tio okazas, tiam la homaro riskas je novaj danĝeroj de sklaveco kaj manipulado.

27. Em multaj malriĉaj landoj, daŭre estas — kaj riskas pligrandiĝi — nesekureco ekstrema je vivo, kiu rezultas de manĝo-manko: la malsateco ankoraŭ defalĉas multajn viktimojn inter la multaj Lazaroj, al kiu ne estas permesate — laŭ imagis Paŭlo la 6a — sidiĝi ĉe la tablo de avara riĉulo[64]. Doni al la malsatuloj manĝi (kp. Mat 25, 35.37.42) estas etika tasko de la tuta Eklezio, respondo al la instruoj de solidareco kaj kundivido de ĝia Fondinto, la Sinjoro Jesuo. Krome, forviŝi la malsaton de la mondo fariĝis, en la tutmondiĝa epoko, ankaŭ celo atingenda por konservi pacon kaj rimedojn de la tero. La malsateco ne dependas pli multe de materiala manko ol ĉefe de manko de socialaj rimedoj, el tiuj ĉi la plej grava estas rimedo de institucia naturo; tio estas, mankas sistemo de ekonomiaj institucioj kiu estu kapabla garantii aliron oftan kaj ĝustan, el nutra vidpunkto, al la manĝaĵoj kaj akvo kaj ankaŭ alfronti la mankojn koncernantaj al la plej gravaj bezonoj kaj al la urĝeco de realaj kaj veraj manĝaĵ-krizoj kaŭzataj de la naturo aŭ malresponso de la nacia kaj internacia politiko. La problemo de manĝaĵa malsekureco devas esti alfrontata je perspektivo longdaŭra, forigante la strukturajn kaŭzojn kiuj estigas ĝin kaj promociante la agrokulturan disvolviĝon de plej malriĉaj landoj per investo je kampaj strukturoj, akvumaj sistemoj, transportiloj, organizado de merkatoj, instruado kaj dissciigo de agrokulturaj teknikoj konformaj, tio estas, kapablaj plej bone uzi la rimedojn homajn, naturajn kaj sociala-ekonomiajn pli disponeblaj en la lokoj, por garantii la longdaŭran ekziston de tiuj rimedoj. Ĉio ĉi devas esti realigita kun la partopreno de lokaj komunumoj en la opcioj kaj decidoj koncernantaj al la utiligo de kultivebla tero. Ĉi-perspektive, povus montriĝi utila la konsidero pri novaj limoj malfermiĝintaj por ĝusta utiligo de teknikoj pri agrokultura produktado, kaj la tradiciaj kaj la plej novaj, kondiĉe ke ĉi tiuj estu – post konforma kontrolo – rekonitaj kiel oportunaj, respektantaj al la médio kaj koncernaj al la malplej favorigitaj popoloj. Samtempe oni ne devus neglekti la aferon pri egaleca kampara reformo en landoj disvolviĝantaj. La rajtoj al manĝaĵoj kaj akvo ludas gravan rolon por obteni aliajn rajtojn, unue la nepra rajto al la vivo. Por tio, bezonatas konsideri la manĝaĵojn kaj la aliron al akvo kiel universalajn rajtojn de ĉiuj homoj, sen fari distingojn kaj diskriminaciojn[65]. Krome, gravas evidentigi, ke la vojo de solidareco al la disvolviĝo de malriĉaj landoj povas esti projekto por solvi la nunan mondan krizon, laŭ la lastatempaj intuicioj de politikistoj kaj estroj de internaciaj institutoj. Subtenante – per financaj planoj inspiritaj de la solidareco – la malriĉajn landojn por ke ili mem provizu al siaj civitanoj iliajn bezonojn je konsumaĵoj kaj disvolviĝo, eblas ne nur naski veran ekonomian kreskon, sed ankaŭ klopodi subteni la produktajn kapablojn de riĉaj landoj kiuj riskas kompromitiĝi pro la krizo.

28. Unu el la aspektoj pli evidentaj de la nuna disvolviĝo estas la graveco de afero respekto al la vivo, kiun oni nepre ne devas disigi de aferoj koncernaj al disvolviĝo de la popoloj. Temas pri aspekto kiu, lastatempe, fariĝas pli kaj pli grava, devigante nin plilarĝigi la konceptojn pri malriĉeco[66] kaj subdisvolviĝo al la aferoj koncernaj akcepton al la vivo, ĉefe tie, kie tia akcepto estas multmaniere malpermesata.

Ne nur okazas situacioj de malriĉeco kiuj ankoraŭ estigas grandan nombron da infanaj mortoj en pluraj regionoj, sed ankaŭ okazas, en pluraj mondopartoj, praktikoj de popola kontrolo faritaj de la landestraroj, kiuj multfoje disvastigas la kontraŭ-koncipilojn kaj eĉ altrudas la abortigon. En landoj ekonomie pli disvolviĝintaj, estas tre kutimaj la leĝoj kontraŭaj al la vivo, kiuj transformas la kutimon kaj la kulturon kaj kontribuas al la disvastiĝo de pensmaniero kontraŭnaskema, kiujn multfoje oni klopodas transmiti al aliaj Ŝtatoj kvazaŭ ili estas kultura progreso.

Ankaŭ kelkaj ne-guberniaj organizoj laboras vigle por disvastigi la abortigon, promociante en malriĉaj landoj la adopton de steriligo, eĉ se la virinoj ne tion scias. Krome, ekzistas la konkreta suspekto, ke kelkfoje la helpoj al disvolviĝo estas kunligitaj kun iaj sanitaraj politikoj kiuj koncernas altrudon de forta kontrolo de naskiĝoj. Same okupiĝindaj estas la leĝoj kiuj permesas la eŭtanazion kaj la instigegoj de naciaj kaj internaciaj grupoj kiuj petadas ĝian juran rekonon.

La malfermeco al la vivo estas centre de la vera disvolviĝo. Kiam societo komencas nei kaj malpermesi la vivon, tiam ĝi ne plu trovas motivojn kaj energiojn necesajn al laborado por la vera bono al la homo. Se oni perdas la sentemon personan kaj socialan koncerne akcepton al nova vivo, ankaŭ putriĝas aliaj akcept-manieroj utilaj al la sociala vivo[67]. La akcepto al vivo revigligas la moralajn energiojn kaj kapabligas nin reciproke nin helpi. La riĉaj popoloj, kultivante la malfermecon al la vivo, povas kompreni pli bone la bezonojn de malriĉaj landoj, povas eviti la uzon de enormaj rimedoj ekonomiaj kaj intelektaj por satigi egoistajn dezirojn de siaj civitanoj kaj povas promocii, anstataŭe, virtajn agojn celante produktadon morale sanan kaj solidaran en respekto al la fundamenta rajto de ĉiu popolo kaj ĉiu homo al la vivo.

29. Alia aspekto de nuna vivo, intime rilata al la disvolviĝo, estas la neado al la rajto al la religia libereco. Mi ne mencias nur la luktojn kaj kverelojn kiuj ankoraŭ daŭras en la mondo por religiaj kaŭzoj, malgraŭ tiuj kelkfoje estas nur ŝajnigo de alispecaj motivoj, ekzemple malsateco je regeco kaj riĉeco. Vere, nuntempe oni ofte aludas al la sankta nomo de Dio por mortigi, laŭ la plurfojaj rimarkigo kaj publika abomenigo faritaj de mia antaŭanto Johano Paŭlo la 2a kaj de mi mem[68]. La perfortoj bremsas la aŭtentan disvolviĝon kaj malpermesas la evoluon de popoloj al plialta bonesteco sociala-ekonomia kaj spirita. Tio taŭgas speciale al la terorismo de fundamentalisma karaktero[69], kiu naskas suferadon, detruiĝon kaj morton, blokas la dialogon inter nacioj kaj devojigas multajn rimedojn de ties utiligo paca kaj civila. Sed estas sciinde ke, dum la religia fanatikeco malpermesas kelkkuntekste la praktikadon de la rajto al religia libereco, ankaŭ la planita promocio de religia indiferentismo aŭ de praktika ateismo fare de multaj landoj kontrastas kun la bezonoj de popola disvolviĝo, fortirante de ili rimedojn spiritajn kaj humanajn. Dio estas la garantio de vera homa disvolviĝo, ĉar, kreinte ĝin je sia bildo, Li fundamentas egalforme ĝian transcendentan dignecon kaj nutras ĝian internan deziron «esti pli». La homo ne estas atomo perdita en hazarda universo[70], sed estas Dia kreaĵo, al kiu Li volis doni senmortan animon kaj al kiu Li deeterne amis. Se la homo estus frukto nur de hazardo aŭ bezono, se ties deziroj devus reduktiĝi al la limigita horizonto de travivataj situacioj, se ĉio estus nur historio kaj kulturo kaj la homo ne havus naturon destinita al transcendentiĝi je supernatura vivo, do oni povus paroli pri aldoniĝo aŭ evoluo, sed ne pri disvolviĝo. Kiam la Ŝtato promocias, instruas aŭ eĉ altrudas formojn de praktika ateismo, tiam ĝi forĉerpas de siaj civitanoj la moralan kaj spiritan forton neforlasinda al la klopodo por la tuta homa disvolviĝo, kaj ĝi malpermesas siajn civitanojn antaŭeniri kun renovita dinamikeco en la propra responso doni respondon humanan pli abundan al la Dia amo[71]. Ankaŭ okazas, ke la landoj ekonomie disvolviĝintaj aŭ tiuj disvolviĝantaj eksportas al la malriĉaj landoj, interne de siaj rilatoj kulturaj, komerciaj kaj politikaj, tian redukteman koncepton pri la homo kaj ĉi ties destino. Tia estas la damaĝo kiun la «superdisvolviĝo»[72] kaŭzas al la aŭtenta disvolviĝo, kiam al tiu akompanas la «morala subdisvolviĝo»[73].

30. Ĉi-fadene, la temo de tuta homa disvolviĝo atingas punkton ankoraŭ pli kompleksa: la rilato inter siaj diversaj eroj postulas, ke ni klopodu interrilatigi la plurajn nivelojn de homa scio celante promocion de vera disvolviĝo de popoloj. Multfoje oni pensas, ke la disvolviĝo aŭ la koncernaj agoj sociala-ekonomiaj necesas nur esti praktikitaj kiel frukto de komuna agado, neglektante ke tiu komuna agado bezonas esti gvidata, ĉar «ĉiu sociala agado koncernas al doktrino»[74]. Pro la komplekseco de problemoj, evidentas ke la diversaj fakoj devas kunlabori per ordigita interfakeco. La karitato ne ekskludas la scion, sed ĝin vokas, promocias kaj vigligas el ties interno. La scio neniam estas verko nur de inteligenteco; ĝin oni povas, sendube, redukti al nur kalkuloj kaj spertoj, sed se ĝi volas esti saĝeco kapabla gvidi la homon je la lumo de unuaj principoj kaj lastaj celoj, tiam ĝi devas esti «spicita» per la «salo» karitato. La agado estas blinda sen la scio, kaj tio ĉi estas sterila sen la amo. Fakte, «kiu estas vigligita de la vera karitato, tiu estas lerta malkovri la kaŭzojn de mizereco, trovi la ilojn por ĝin kontraŭbatali kaj venki ĝin firme»[75]. Koncerne al la fenomenoj analizataj, la karitato en vereco postulas, antaŭ ĉio, koni kaj kompreni en konscia respekto de specifika kompetenteco de ĉiu nivelo de la scio. La karitato ne estas posta aldoniĝo, kvazaŭ apendico al la jam finita laboro de diversaj fakoj, sed ĝi dialogas kun ili ekde la komenco. La postuloj de la amo ne kontraŭdiras tiujn de la racio. La homa scio estas nesufiĉa kaj la konkludoj de scienco ne povos sole indiki la vojon al la tuteca homa disvolviĝo. Ĉiam bezonatas vojiri plu: tion postulas la karitato en vereco[76]. Tamen, “vojiri plu” neniam signifas forlasi la konkludojn de racio, nek kontraŭdiri ties rezultojn. Ne okazas la inteligento kaj poste la amo: ekzistas la amo riĉa je inteligento kaj la inteligento plena je amo.

31. Tio signifas, ke la moralaj konsideroj kaj la scienca esploro devas kune kreski kaj la karitato devas vigligi ilin en kompleta interfaka harmônio farita de unueco kaj distingo. La doktrino sociala de la Eklezio, kiu havas «gravan interfakan dimension»[77], povas ludi, ĉi-perspektive, rolon de eksterordinara efikeco. Tiu permisas al la kredo, la teologio, la metafiziko kaj la sciencoj trovi sian propran lokon en kunteksto de kunlaboro je la servo al la homo; ĉefe ĉi-loke la doktrino sociala de la Eklezio agas kun sia saĝeca dimensio. Paŭlo la 6a vidis klare, ke inter la kaŭzoj de la subdisvolviĝo estas manko de saĝeco, de pripenso, de cerbumo kapabla realigi gvidecan sintezon[78], kiu postulas «plenan vidpovon de ĉiuj aspektoj ekonomiaj, socialaj, kulturalaj kaj spiritaj»[79]. La troa fragmentigo de la scio[80], la izoliĝo de homaj sciencoj rilate al la metafiziko[81], la malfacilaĵoj en dialogo inter sciencoj kaj teologio damaĝas ne nur la pluiron de la scio sed ankaŭ la disvolviĝon de la popoloj ĉar, kiam tio okazas, tiam limiĝas la kompreno pri la tuta bono de la homo en la diversaj dimensioj el kiuj ĝi konsistas. Estas neforlasinda la «larĝiĝo de nia koncepto pri racio kaj ties utiligo»[82] por sukcesi ekvilibrigi ĉiujn partojn de la afero disvolviĝo kaj de la solvo de sociala-ekonomiaj problemoj.

32. La grandaj novaĵoj prezentataj de nuntempa popolo-disvolviĝo postuals, multfoje, novajn solvojn. Tiuj ĉi devas esti serĉataj kune, respektante la leĝojn proprajn al ĉiuj realecoj kaj je lumo de tuteca kompreno prihoma kiu spegulu la plurajn aspektojn de la persono, kontemplata de purigita rigardo de la karitato. Tiam malkovriĝos unikaj konformecoj kaj konkretaj eblaj solvoj, sen forlaso de ĉiaj fundamentaj eroj de la homa vivo.

La digneco de persono kaj postuloj de justeco bezonas, ĉefe nuntempe, ke la ekonomiaj opcioj ne pligrandigu, en maniero troa kaj morale neakceptebla, la malsamecojn je riĉeco[83] kaj ke oni daŭre klopodu atingi prioritate la celon nome aliro al laboro al ĉiuj, aŭ ĝia daŭrigo. Kompreneble, tio ankaŭ estas bezonata de «ekonomia racio». La sistema pligrandiĝo de malsamecoj inter socialaj grupoj interne de unu lando kaj inter popoloj de diversaj landoj, tio estas, la amasa pligrandiĝo de relativa malriĉeco emas ne nur damaĝi la socialan unuecon — kaj, per tiu vojo, minacas la demokration —, sed ankaŭ havas negativan forton je la ekonomia sfero pro la progresanta korodo de la «sociala kapitalo», tio estas, de tiu aro da rilatoj de fido, kredindeco, respekto al reguloj, neforlasendaj en ĉia civila kunvivo.

Kaj ankaŭ la ekonomia scienco diras al ni, ke struktura situacio de malsekureco naskas sintenojn kontraŭproduktajn kaj de misuzo de homaj rimedoj, ĉar la laboristo emas adaptiĝi pasive al la aŭtomatikaj mekanismoj anstataŭ doni spacon al sai kreemo. Ankaŭ ĉi-teme estas konformeco inter ekonomia scienco kaj morala konsidero. La homaj kostoj ĉiam estas ankaŭ ekonomiaj kostoj, kaj la misfunkcioj ekonomiaj ĉiam kaŭzas ankaŭ homaj kostoj.

Oni ankoraŭ devas memori, ke la samniveligo de kulturoj al teknologia dimensio, dum povas favori al obteno de lukroj post mallonge, malfaciligas post longe la reciprokan riĉiĝon kaj la kunlaborajn dinamikojn. Gravas distingi inter ekonomiaj aŭ sociologiaj konsideroj je mallonga kaj je longa tempo. La malgrandiĝo de kapablo kontroli la rajtojn de laboristoj aŭ la rezigno al mekanismoj de redisdonado de lukroj – ambaŭ celas fari, ke la lando estu pli forta en la internacia komerca disputado – malpermesas la firmigon de longdaŭra disvolviĝo. Pro tio, oni devas kalkuli atente la rezultojn kiujn la homoj povas suferi pro la aktualaj inklinoj al ekonomio je mallonga aŭ eĉ mallongega tempo. Tio postulas novan kaj profundan pripenson pri la senco de ekonomio kaj ties celoj[84], tiel kiel revizion profundan kaj klarigan pri la modelo de disvolviĝo, por ke oni korektu ĝiajn misfunkciojn kaj erarojn. Efektive, tion postulas la ekologia san-stato de la tero; tion petas ĉefe la krizo kultura kaj morala de la homo, kies simptomoj estas evidentaj ĉie.

33. Post pli ol kvardek jaroj de publikigo de Populorum progressio, ĝia baza temo — ĝuste la progreso — ankoraŭ restas kiel malfermita problemo, kiu fariĝis pli intensa kaj premanta pro la okazanta financa-ekonomia krizo. Dum kelkaj partoj de la terglobo, antaŭe premegitaj de malriĉeco, montris noteblajn ŝanĝiĝojn je ekonomia kresko kaj partopreno en la monda produktado, ekzistas aliaj partoj kiuj ankoraŭ vivas en mizereca situacio komparebla al tiu, kiu ekzistis en la jaroj de Paŭlo la 6a; fakte, en ajn kazo eblas eĉ paroli pri intensiĝo. Estas signife, ke kelkaj kialoj de tiu situacio jam estis identigitaj en la Populorum progressio, ekzemple de la altaj doganaj tarifoj altrudataj de landoj disvolviĝintaj ekonomie, kiuj ankoraŭ malpermesas, ke la varoj el malriĉaj landoj atingu la merkaton de riĉaj landoj. Tamen, aliaj kialoj, kiujn la encikliko nur antaŭsentis, aperis poste kun pli granda evidenteco; ekzemple, la takso pri la malkoloniiga proceso, tiam okazanta. Paŭlo la 6a celis aŭtonomian vojon kiu devus realiĝi je libereco kaj paco; post kvardek jaroj, ni devas rekoni, kiel malfacila estis tiu vojo, kaj pro novaj manieroj de koloniigo kaj dependeco de malnovaj kaj novaj plej altaj landoj, kaj pro grandaj internaj malresponsoj de landoj kiuj fariĝis sendependaj.

La ĉefa novaĵo estis la eksplodo de monda interdependeco, jam kutime konata kiel tutmondiĝo. Paŭlo la 6a parte antaŭvidis ĝin, sed la manieroj kaj intenso de ĝia evoluo estas suprizaj. Naskiĝinta en la sfero de landoj ekonomie disvolviĝintaj, tiu proceso kaŭzis la partoprenon de ĉiuj ekonomioj pro sia propra karakteristiko. Ĝi estis la ĉefa motoro por ke tutaj regionoj eliru el la subdisvolviĝo kaj estas, je si mem, granda oportunaĵo. Tamen, sen gvido de karitato en vereco, tiu monda impulso povas instigi la kreadon de riskoj kun damaĝoj ĝis nun malkonataj kaj kun novaj dividoj en la homa familio. Pro tio, la karitato kaj la vereco metas antaŭ nin responson novan kaj postuleman, sendube tre vastan kaj kompleksan. Oni devas dilati la racion kaj kapabligi ĝin koni kaj gvidi ĉi tiujn novajn kaj imponajn dinamikojn, vigligante ilin je perspektivo de tiu «amo-civilizacio», kies semon Dio metis en ĉiujn popolojn kaj kulturojn.

ĈAPITRO III

FRATECO, EKONOMIA DISVOLVIĜO KAJ CIVILA SOCIETO

34. La karitato en vereco lokas la homon antaŭ la mirinda sperto je dono. La senpageco estas en lia vivo je multaj formoj, kiuj ofte ne estas rekonataj pro vidpunkto nur produktista kaj utiligema de la ekzistado. La homo estas farita al la dono, kiu esprimas kaj realigas lian transcendentan dimension. Kelkfoje la moderna homo konvinkiĝas, erare, ke li estas la sola aŭtoro de si mem, de sia vivo kaj de la societo. Temas pri missupozo rezultanta de egoisma enprizoniĝo, kiu devenas — esprimite en vortoj de kredo — de la origina peko. En sia saĝeco, la Eklezio ĉiam proponis, ke oni kalkulus je la origina peko eĉ je interpreto de socialaj fenomenoj kaj je konstruado de la societo. «Ignori, ke la homo havas vunditan naturon kiu emas al la malbono, permesas la aperon de grandaj eraroj je edukado, politiko, sociala agado kaj kutimoj» [85]. Al la kampoj kie agas la damaĝaj efektoj de la peko, antaŭ longe estis aldonita ankaŭ la ekonomio. Ni havas evidentan provon pri tio en nunaj tagoj. Unue, la konvinkiĝo pri mem-sufiĉeco kaj pri kapableco forigi la malbonon de la historio nur per si mem kondukis la homon identigi la feliĉon kaj saviĝon kun imanentaj formoj de bonfarteco materiala kaj de sociala agado. Poste, la konvinkiĝo pri postulo je aŭtonomeco al la ekonomio – kiu ne devas akcepti «influojn» moralajn – kondukis la homon trouzi la ilojn ekonomiajn eĉ detrueme. Tagon post tago, tiaj konvinkiĝoj kondukis al ekonomiaj, socialaj kaj politikaj sistemoj kiuj subpremis la liberecon de la homo kaj socialaj grupoj kaj, pro tio mem, ne kapablis certigi la justecon promesitan. Tiel, laŭ mi asertis en la encikliko Spe salvi[86], oni forviŝas de la historio la esperon kristanan, kiu estas potenca sociala rimedo je servo de la tuta homa disvolviĝo serĉata je libereco kaj justeco. La espero kuraĝigas la racion, donas al ĝi forton por gvidi la volon [87], estas en la kredo, per kiu ĝi estas impulsata. Je ĝi la karitato en vereco nutras sin kaj, samtempe, manifestas ĝin. Kiel absolute senpaga donaco de Dio, la espero invadas nian vivon kiel io ne altrudita, kiu superas ajn justecan normon. Pro sia naturo, la donaco transpasas la meriton; ĝia regulo estas la superabundeco. La dono unue lokiĝas en nia animo kiel signo de la ĉeesto de Dio en ni kaj de Liaj esperoj je ni. La vereco, kiu estas dono tiel kiel la karitato, estas pli granda ol ni, laŭ instruas Sankta Aŭgusteno [88]. Ankaŭ la vereco pri ni mem, pri nia persona konscienco estas antaŭ ĉio «donita»; efektive, en ajn koniva proceso, la vereco ne estas produktata de ni, sed estas ĉiam trovata aŭ, pli bone, ricevata. Kiel la amo, tiel la vereco «ne naskiĝas el la inteligento kaj volo, sed iel altrudiĝas al la homo» [89].

Kiel donaco ricevita de ĉiuj, la karitato em vereco estas forto kiu formas la komunumon, unuigas la homojn per manieroj kiuj ne alfrontas obstaklojn nek limojn. La homa komunumo povas esti formata de ni mem; tamen, per niaj malgrandaj fortoj, ĝi neniam povos esti komunumo plene frateca nek sufiĉe larĝa trans ajn limon, tio estas, ĝi ne povas fariĝi komunumo vere universala: la unueco de homaro, la frateca unuiĝo trans ajn divido, naskiĝas el la alvoko de la vorto de Dio-Amo. Dum ni alfrontas tiun ĉi decidan aferon, ni devas klarigi, unuflanke, ke la logiko pri la donaco ne ekskludas la justecon nek algluiĝas al ĝi nur poste kaj el ekstere; kaj, aliaflanke, ke la disvolviĝo ekonomia, sociala kaj politika bezonas, se ĝi volas esti ja humana, doni spacon al la senpageca principo kiel frateca esprimo.

35. La merkato, kaze de ekzisto de fido reciproka kaj ĝenerala, estas la ekonomia institucio kiu permesas la renkontiĝon de homoj, je sia dimensio de ekonomiaj agantoj kiuj uzas la kontrakton kiel regulon de siaj inter-rilatoj kaj interŝanĝas varojn kaj servojn inter si, por plenumi siajn mankojn kaj dezirojn. La merkato estas submetita al la principoj de la justeco interŝanĝa, kiu reguligas ĝuste la rilatojn inter samaj homoj pri dono kaj ricevo. Sed la sociala doktrino neniam forgesis evidentigi la gravecon kiun la justeco disdoneca kaj la justeco sociala havas en la merkata ekonomio mem, ne nur pro sia ekzisto en la pli vasta sfero de politika kaj sociala kunteksto, sed ankaŭ pro la reto de inter-rilatoj je kiu ili funkcias. Fakte, lasita al la principo de valor-egaleco de interŝanĝitaj varoj, la merkato ne sukcesas ĝeneri la socialan kuniĝecon kiun ĝi bezonas por funkcii bone. Sen internaj formoj de solidareco kaj reciproka fido, la merkato ne povas plene plenumi sian tutan ekonomian funkcion. Kaj, hodiaŭe, ĝuste tia ĉi fido ekmankis; kaj la perdo de fido estas grava perdo.

En Populorum progressio, Paŭlo la 6a substrekis oportune, ke la ekonomia sistemo mem havus avantaĝon je la ĝeneraligita praktiko de justeco, ĉar la unuaj kiuj ricevis profiton de la disvolviĝo de malriĉaj landoj estis la riĉaj landoj[90]. Ne temis nur pri korekto de malfunkcioj per asistado. La malriĉuloj ne devas esti konsideritaj kiel «ŝarĝo»[91] sed kiel rimedo, eĉ en vidpunkto nur ekonomia. Oni devas konsideri erara la vidpunkton de tiuj, kiuj pensas, ke la merkata ekonomio strukture bezonas iom da malriĉeco kaj subdisvolviĝo por plej bone funkcii. Al la merkato interesas promocii la memstaron, sed, por tion fari ververe, ĝi ne povas kalkuli nur je si mem, ĉar ĝi ne kapablas per si produkti tion, kio estas trans siaj ebloj; ĝi devas preni moralajn energiojn de aliaj homoj, kiuj kapablas tion ĝeneri.

36. La ekonomia aktivado ne povas solvi ĉiujn socialajn problemojn per la simpla etendo de la merkata logiko. Tiu ĉi devas havi kiel celon la atingon de komuna bono, pri kio devas okupiĝi – ankaŭ kaj super ĉio – la politika komunumo. Pro tio, oni konsciu, ke estas kaŭzo de grandaj malekvilibroj la disiĝo inter ekonomia ago — al kio koncernus nur produkti riĉecon — kaj politika ago, kies funkcio estus serĉi la justecon per redisdonado.

De ĉiam la Eklezio defendas, ke oni ne konsideru la ekonomian agon kontraŭ-sociala. La merkato ne estas, nek devas fariĝi, la loko de arogeco de plej fortaj sur la malplej fortaj. La societo ne devas protekti sin kontraŭ la merkato, kvazaŭ ĉi ties disvolviĝo kondukus ipso facto al la morto de rilatoj aŭtentike homaj. Estas vere, ke la merkaton oni povas gvidi negative, ne ĉar tio estas ĝia naturo, sed ĉar ia ideologio povas gvidi ĝin en tian direkton. Oni ne devas forgesi, ke la merkato, en pura stato, ne existas; sed ĝi formiĝas el la kulturaj konfiguroj kiuj specifigas kaj gvidas ĝin. Fakte, la ekonomio kaj la financoj, kiel iloj, povas esti malbone utiligitaj se iliaj regantoj havas nur egoismajn celojn. Ĉi-maniere eblas sukcesi transformi ilojn bonajn je si al danĝeraj iloj; sed la homa racio malklerigita estas la produktanto de tiaj konsekvencoj, ne la ilo mem. Pro tio, la ilo ne devas esti nomita kiel kaŭzo, sed jes la homo, ties morala konscienco kaj ties respondeco persona kaj sociala.

La doktrino sociala de la Eklezio konsideras, ke eblas sperti rilatojn aŭtentike humanajn de amikeco kaj kamaradeco, solidareco kaj reciprokeco, eĉ en la sfero de ekonomia aktivado kaj ne nur ekster aŭ «post» ĝi. La ekonomia kampo ne estas etike neŭtrala, nek estas nature malhumana kaj kontraŭ-sociala. Ĝi apartenas al la aktivado de la homo; kaj, ĝuste estante humana, oni devas etike strukturigi kaj instituciigi ĝin.

La granda defio kiun ni havas antaŭ ni — rezultanta de problemoj el disvolviĝo en tiu ĉi tutmondiĝa epoko, sed postulanta pli multe pro la krizo ekonomia-financa — estas montri, tiel je penso-nivelo kiel ankaŭ je sinteno-nivelo, ke oni ne nur ne povas forigi aŭ malgrandigi la tradiciajn principojn de sociala etiko, ekzemple la klareco, la honesteco kaj la respondeco, kiel ankaŭ, ke, en komercaj rilatoj, la principo de senpageco kaj la logiko de dono kiel esprimo de frateco povas kaj devas trovi lokon en la ĉiutaga ekonomio. Tio estas postulo de la homo nuntempe, sed ankaŭ de la ekonomio mem. Temas pri postulo samtempa de la karitato kaj vereco.

37. La doktrino sociala de la Eklezio ĉiam defendis, ke la justeco koncernas al ĉiuj etapoj de ekonomia aktivado, ĉar tiu ĉi ĉiam rilatas al la homo kaj ties bezonoj. La akiro de rimedoj, la pruntedonoj, la produktado, la konsumo kaj ĉiuj aliaj partoj de ekonomia ciklo neeviteble havas moralajn rezultojn. Ĉi-maniere, ĉiu ekonomia decido havas konsekvencojn moral-aspektajn. Ĉio ĉi estas agnoskita ankaŭ en socialaj sciencoj kaj tendencoj de nuntempa ekonomio. Eble en pasinteco oni povus pensi, unue, pri fidi al ekonomio la produktadon de riĉeco por, poste, fidi al la politiko la taskon disdoni ĝin; nun, ĉio ĉi montriĝas malpli facile ĉar, dum la ekonomiaj agadoj fariĝis ne plu dependaj de landlimaj sferoj, la aŭtoritato de registaroj ankoraŭ estas loka. Pro tio, la kanonojn de justeco oni devas respekti unuavice dum okazas la ekonomia proceso, ne duavice aŭ pretere. Krome, estas bezonate, ke spacoj malfermiĝu en la merkato por ekonomiaj aktivadoj realigotaj de homoj, kiuj elektas konfiguri sian propran agadon laŭ principoj diversaj de profito, sen forlasi produktadon de ekonomia valoro. La multnombraj esprimoj de ekonomio, kiuj devenis de agadoj religiaj kaj laikaj montras, ke tio konkrete eblas.

En tutmondiĝa epoko, la ekonomio montras la influon de kontraŭaj modeloj ligitaj al kulturoj tre malsimilaj inter si. La agoj ekonomio-entreprenaj rezultantaj havas, plejmulte, unu punkton komunan rilate al interŝanĝa justeco. La ekonomia vivo havas, sendube, bezonon je kontrakto, por reguligi la rilatojn de negoco inter ekvivalentaj valoroj, sed same bezonas leĝojn justajn kaj manierojn de redistribuo gvidataj de politiko, kiuj iru trans verkoj kiuj havas sur si la spiriton de donaco. La tutmondiĝinta ekonomio ŝajne favoras al la unua logiko, nome la logiko de kontrakta negoco, sed rekte aŭ malrekte ĝi donas pruvojn, ke ĝi bezonas ankaŭ du aliajn: la logikon politikan kaj la logikon de donacoj sen interŝanĝoj.

38. Mia antaŭulo Johano Paŭlo la 2a substrekis tiun problemon, kiam, en Centesimus Annus, li rimarkis la bezonon de sistemo kun tri subjektoj: la merkato, la Ŝtato kaj burĝa socio [92]. Li vidis en la burĝa socio la plej propran sferon por ekonomio de senpageco kaj frateco, sed sen intenci nei tion en la aliaj du sferoj. Hodiaŭ ni povas diri, ke ekonomia vivo devas esti komprenita kiel plurtavola fenomeno: en ĉiuj tavoloj la aspekto de frata reciprokeco devas ĉeesti, kvankam en diversaj gradoj kaj laŭ manieroj specifaj. En la tutmonda epoko, la ekonomia agado ne povas malkonsideri senpagecon, kiu kreskigas kaj disvastigas la solidarecon kaj la respondecon pri la justeco kaj la ĝenerala bono ĉe la malsamaj ekonomiaj ludantoj. Ĝi estas konkreta kaj profunda formo de ekonomia demokratio. La solidareco estas unue kaj ĉefe respondecemo de ĉiuj pri ĉiuj [93], kaj, sekve, ĝi ne povas esti simple delegita al la Ŝtato. Dum en la pasinteco eblis pensi, ke justeco devis veni unuavice kaj senpageco poste povis sekvi ĝin kiel komplemento, hodiaŭ bezonatas aserti, ke, sen senpageco, ne eblas eĉ realigi la justecon. Tial, ni bezonas merkaton, kiu permesas la liberan operacion, egalrajte, de entreprenoj kiuj celas al malsamaj instituciaj celoj. Apud la privataj entreprenoj orientitaj al profito kaj la diversaj specoj de publika entrepreno, devas ekzisti loko por enradikiĝo kaj esprimo de komercaj organizoj kiuj havas celojn mutualistajn kaj socialajn. De ilia reciproka renkontiĝo en la merkato, oni povas atendi specon de hibridigo de entreprenaj kondutoj kaj, tial, atentemecon al la civilizado de la ekonomio. Karitato en vereco, en tiu kazo, signifas, ke formo kaj strukturo estu donita al tiuj specoj de ekonomia iniciato kiuj, kvankam sen malaprobi profiton, celas iri pli longen ol la nura logiko de interŝanĝo de ekvivalentoj kaj de profito kiel celo en ĝi mem.

39. Paŭlo la VI-a en Populorum Progressio postulis la kreadon de modelo de merkata ekonomio kapabla inkludi, almenaŭ intence, ĉiujn popolojn kaj ne nur la plej bonkondiĉajn. Li petis, ke ni klopodu promocii pli humanan mondon por ĉiuj, mondon en kiu «ĉiuj povu doni ĉion kaj ricevi ĉion, sen okazi, ke la progreso de unuj estu obstaklo al la disvolviĝo de aliaj» [94]. Li tiel etendis al la tutmonda skalo la samajn komprenojn kaj aspirojn, kiujn enhavas Rerum Novarum, skribita tiam, kiam unuafoje, kiel rezulto da la industria revolucio, oni proponis la ideon — certe iom antaŭa al sia tempo — ke la burĝa ordo, por plu ekzisti, ankaŭ bezonis la redistribuan intervenon de la Ŝtato. Hodiaŭ tiu kompreno, krom minacata de procesoj de malfermo de merkatoj kaj socioj, montriĝas nesufiĉa por kontentigi la postulojn de plene humana ekonomio. Kion la sociala doktrino de la Eklezio ĉiam defendis, surbaze de ĝia kompreno pri la homo kaj la socio, tio estas hodiaŭ postulita de la dinamikaj aspektoj de tutmondiĝo.

Kiam kaj la merkato-logiko kaj la Ŝtato-logiko venas al interkonsento por daŭre ekzerci monopolon super siaj respektivaj areoj de influo, jaro post jaro estas perdataj la solidareco en rilatoj inter civitanoj, la partopreno kaj la adhero, la agoj de senpageco, kiuj estas kontrastaj al la agoj de <<doni por havi>> (la interŝanĝo-logiko) kaj de <<doni pro devo>> (la logiko de publikaj agoj truditaj de la Ŝtata leĝo). La venko kontraŭ la subevoluon postulas ne nur agon por plibonigi interŝanĝ-bazitajn transakciojn, nek nur agon ĉe la transiroj de publikaj asistantaj strukturoj, sed ĉefe sur la kreskanta malfermiteco, en monda kunteksto, al formoj de ekonomia agado markitaj de kvotoj de senpageco kaj komuneco. La ekskluziva duopo marketo-kaj-Ŝtato korodas la socialeblecon, dum la ekonomiaj solidarecaj formoj, kiu trovas sian plej bonan hejmon en la civila socio sen restriktiĝi al ĝi, kreas socialeblecon. La senpageco-merkato ne ekzistas, kaj oni ne povas leĝigi senpagecajn sintenojn, tamen kaj la merkato kaj la politiko bezonas individuojn kiuj estas malfermitaj al la reciproka dono.

40. La internacia ekonomia sceno de hodiaŭ, markita per gravaj devioj kaj fiaskoj, postulas profundajn ŝanĝojn en la maniero koncepti la entreprenon. Malnovaj modeloj de entreprena vivo malaperas, sed esperigaj novaj formiĝas ĉe la horizonto. Sendube, unu el la plej grandaj riskoj por komercoj estas ke ili preskaŭ estas ekskluzive respondecaj al iliaj investantoj, tiel limigante ilian socian valoron. Pro ilia kresko en skalo kaj pro la bezono de pli kaj pli da kapitaloj, pli kaj pli malmultiĝas la komercentreprenoj kiuj estas en la manoj de stabila direktoro kiu sentas sin respondeca je longa perspektivo, ne nur je mallonga perspektivo, pri la vivo kaj la rezultoj de sia entrepreno, same kiel malmultiĝas la komercaj entreprenoj kiuj dependas de ununura teritorio. Krome, la tielnomita subkontraktado de produktado povas malfortigi la respondecemon de la direktoro al la koncernatoj – nome la laboristoj, la liverantoj, la konsumantoj, la natura medio kaj la ĉirkaŭa socio – favore al la akciuloj, kiuj ne estas ligitaj al specifa geografia areo kaj tial ĝuas specialan moviĝeblon. La internacia kapitalmerkato ofertas nuntempe grandan agadliberecon. Ankaŭ pliiĝas la konscio pri la bezono de pli granda «socia respondeco» de la entrepreno. Malgraŭ ne ĉiuj etikaj konsideroj kiuj nuntempe gvidas debaton pri la socia respondeco de la kompanioj estas akcepteblaj laŭ la perspektivo de la socia doktrino de la Eklezio, ekzistas tamen elkreskanta konvinkiĝo, ke la administrado de la entrepreno ne povas konsideri nur la interesojn de ĝiaj posedantoj, sed devas ankaŭ havi respondecon je ĉiuj aliaj koncernatoj kiuj kontribuas al la vivo de la entrepreno: la laboristoj, la klientoj, la liverantoj de diversaj elementoj de produktado, la referenca komunumo. En lastaj jaroj, kreskis nova kosmopolita klaso de manaĝeroj, kiuj ofte respondecas nur al la indikoj de la entreprena akciularo, kiu ĝenerale konsistas el anonimaj financoj kiu fakte determinas ĝian kompenson. Kontraste, tamen, hodiaŭe multaj klarvidaj manaĝeroj iĝas ĉiufoje pli konsciaj pri la profundaj ligoj inter ilia entrepreno kaj la teritorio aŭ teritorioj en kiuj ĝi funkcias. Paŭlo la VI-a invitis homojn serioze atenti al la difekto, kiun la translokigo de kapitalo eksterlanden nur por persona avantaĝo povas kaŭzi al ilia hejmlando [95]. Kaj Johano Paŭlo la II-a avertis, ke investo ĉiam havas moralan, same kiel ekonomian signifon [96]. Ĉio tio – oni emfazu – daŭre validas hodiaŭ, malgraŭ la fakto ke la kapitalmerkato estis signife liberaligita kaj la modernaj teknologiaj pensoj povas indukti al la penso, ke investo esta simple fakto teknika, nek homa nek etika. Ne ekzistas kialo por nei, ke certa kvanto da kapitalo povas esti bona afero, se oni ĝin investas eksterlande prefere ol hejme; sed la postuloj de justeco devas esti protektitaj, ankaŭ konsiderante la manieron, kiel tiu kapitalo estis produkita kaj la damaĝoj kiuj rezultas al la homoj se ĝi ne estos investita tie, kie ĝi estis produktita [97]. Oni devas eviti, ke la motivo por uzi financajn rimedojn estu spekulativa kaj tiel cedu al la tento serĉi profiton nur mallongperspektivan sen egale konsideri la longtempan daŭripovon de la entrepreno, ĝian faktan utilon al la reala ekonomio kaj atenton al la akcelo, laŭ taŭgaj kaj konvenaj manieroj, de pliaj ekonomiaj iniciatoj ankaŭ en landoj kiuj bezonas disvolviĝi. Ankaŭ ne ekzistas motivo por nei, ke la translokigo de investoj kaj kapabloj estas bona afero al la landoj, kiuj akceptas ĝin ― laboro kaj teknika scio estas universalaj bezonataĵoj; sed ne licas translokigi ilin nur por akiri favorajn kondiĉojn aŭ, pli malbone, por ekspluataj celoj, sen fari realan kontribuon al la loka socio per helpi la naskiĝon de fortika produktiva kaj socia sistemo, esenca faktoro por stabila disvolviĝo.

41. En la kunteksto de tiu diskuto, estas utile observi, ke la entreprena spirito koncernas, kaj devas koncerni pli kaj pli, larĝan gamon de valoroj. La daŭra hegemonio de la binara modelo merkato-Ŝtato kutimigis nin pensi nur, unuflanke, pri la privata industria gvidanto de kapitalisma aspekto kaj, aliflanke, pri la Ŝtata direktoro. Fakte, la entreprena spirito devas esti komprenita laŭ artika maniero, pro pluraj kialoj de meta-ekonomia speco. La entreprena spirito, antaŭ ol havi profesian signifon, havas homan signifon [98]. Ĝi estas enskribita en ĉiu laboro, komprenita kiel persona ago, «actus personae» [99], pro kiu ĉiu laboristo devus havi la ŝancon doni sian kontribuon por ke «li mem sciu labori» [100]. Kun bona kialo, Paŭlo la VI-a instruis, ke «ĉiu laboristo estas kreanto» [101]. Por respondi al la postuloj kaj la digneco de la laboristoj, same kiel al la bezonoj de socio, ekzistas diversaj specoj de entreprenoj, multe pli ol la simpla distingo inter «privataj» kaj «publikaj». Ĉiu el ili postulas kaj esprimas specifan entreprenan spiriton. Por konstrui ekonomion kiu baldaŭ estos je la servo al la nacia kaj tutmonda komun-bono, estas konvene pensi pri tiu pli larĝa signifo de entreprena spirito. Ĝi estas favora al la interŝanĝo kaj la reciproka fekundigo inter la malsamaj specoj de entreprenoj, kun transloko de kompetentecoj el la “soci-utila” mondo al la “profita” mondo kaj inverse, el la publika sfero al la civil-societa sfero, el la mondo de progresintaj ekonomioj al la landoj disvolviĝantaj.

«Politika aŭtoritato» ankaŭ koncernas larĝan gamon de valoroj, kiujn oni ne povas preteratenti en la procezo de konstruo de nova ordo ekonomio-produktiva, socie respondeca kaj en homa skalo. Kiel oni intencas kultivi nuancitan formon de entreprena spirito en la tutmonda sfero, tiel ankaŭ oni devas promocii politikan aŭtoritaton necentrigitan kaj aktivan je diversaj niveloj. La arigita ekonomio nuntempa ne redundigas la rolon de Ŝtatoj, sed ja devigas la registarojn al pli intensa reciproka kunlaboro. Kialoj saĝaj kaj prudentaj indikas, ke oni ne tro rapide deklaru la forpason de la Ŝtato. Rilate al la solvo de la nuna krizo, la rolo de la Ŝtato ŝajnas destinita al kresko, reakirante multajn el siaj kompetentecoj. Krome, ekzistas nacioj, kie la konstruo aŭ rekonstruo de la Ŝtato restas kerna faktoro de ilia disvolviĝo. La internacia helpo, ene ja de solidarec-bazita plano por solvi la nuntempajn ekonomiajn problemojn, devus prefere subteni la firmiĝon de konstituciaj, juraj kaj administraj sistemoj en landoj kiuj ankoraŭ ne plene ĝuas tion. Krom la ekonomia helpo, devus ekzisti aliaj subtenoj intence al plifortikigado de la garantioj de la Ŝtato de leĝo, de sistemo de publika ordo kaj de karceroj efika por respekti homajn rajtojn, de vere demokrataj institucioj. La Ŝtato ne bezonas havi identajn aspektojn ĉie: la subteno al fortigo de malfortaj konstituciaj sistemoj povas facile esti akompanata de la disvolviĝo de aliaj politikaj roluloj de kultura, socia, teritoria aŭ religia naturo, apud la Ŝtato. La artikulacio de politika aŭtoritato en loka, nacia kaj internacia niveloj estas unu el la plej bonaj vojoj por ke oni sukcesu gvidi la ekonomian tutmondiĝon. Estas ankaŭ la maniero eviti, ke tia tutmondiĝo fakte subfosu la fundamentojn de la demokratio.

42. Foje tutmondiĝo estas rigardita en fatalecaj esprimoj, kvazaŭ la aktivaj dinamikoj estus la produkto de anonimaj nepersonaj fortoj kaj de strukturoj kiuj ne dependas de la homa volo [102]. Rilate al tio, estas utile memori, ke la tutmondiĝon oni devas certe kompreni kiel sociekonomian procezon, sed tio ne estas ĝia ununura dimensio. Sub la pli videbla procezo, ekzistas la homaro kiu fariĝas ĉiufoje pli interligita; ĝi konsistas el individuoj kaj popoloj, al kiuj tia procezo devus oferti avantaĝojn kaj disvolviĝon [103], ĉar ili prenas sur sin siajn respektivajn respondecojn, unuope kaj kolektive. La rompo de limoj ne estas simple materiala fakto, ĝi ankaŭ estas kultura en siaj kaŭzoj kaj efektoj. Se oni rigardas tutmondiĝon laŭ determinisma maniero, oni perdas la kriteriojn por esplori kaj direkti ĝin. Temas pri homa realeco kiu povas havi, en sia fonto, diversspecajn kulturajn tendencojn, kiuj devas esti submetitaj al juĝado. La vero de la tutmondiĝo kiel procezo kaj ĝia fundamenta etika kriterio venas de la unueco de la homa familio kaj ties disvolviĝo je la bono. Tial, estas bezonate senĉese engaĝiĝi por antaŭenigi kulturan vojon person-bazitan, komunum-orientitan, malfermitan al la transcendenco, por la procezo de tutmonda integriĝo.

Malgraŭ kelkaj ĝiaj strukturaj limoj, kiujn oni ne devus nei nek absolutigi, «la tutmondiĝo a priori estas nek bona nek malbona. Ĝi estos tio, kion la homoj faras de ĝi» [104]. Ni ne devus esti ĝiaj viktimoj, sed ĝiaj protagonistoj, agante racie, gviditaj de karitato kaj vero. Blinda opozicio estus misago, frukto de antaŭjuĝo, kiu fine ignoros proceson markita ankaŭ de pozitivaj aspektoj de la procezo, kun la sekva risko maltrafi grandan ŝancon eluzi la multajn eblecojn de disvolviĝo oferitaj de ĝi. La procezoj de tutmondiĝo, konvene elpensitaj kaj direktitaj, malfermas la senprecedencan eblecon de granda riĉeco-redistribuo en mondskalo; se malbone direktitaj, aliflanke, ili povas konduki al pliiĝo de malriĉeco kaj malegaleco, kaj ankaŭ povas eĉ ekigi tutmondan krizon. Estas bezonate korekti ties malfunkciojn, inkluzive la gravajn, ĉar ĉiuj tiuj starigas novajn dividojn inter popoloj kaj ene de ili, kaj ankaŭ fari, ke la riĉeco-redistribuo ne okazu per la redistribuo aŭ eĉ pliiĝo de malriĉeco, kion ni povus timi se okazus malbona direktado de la nuna situacio. Dum longa tempo oni opiniis, ke malriĉaj popoloj devus resti en fiksa disvolviĝo-stato, kaj devus esti kontentaj ricevi filantropian asistadon de la disvolviĝintaj landoj. Kontraŭ tiu pensmaniero Paŭlo la VI-a forte montriĝis en la enclikliko Populorum Progressio. Hodiaŭ la materialaj rimedoj kiujn oni povas eluzi por fari, ke tiaj popoloj eliru el la malriĉeco estas potence pli grandaj ol ili estis antaŭe, sed ili alvenis plejparte al la manoj de la popoloj de disvolviĝintaj landoj, kiuj sukcesis uzi pli bone la proceson de liberaligo de moviĝeblo de kapitaloj kaj laboro. Tial, la mondskala disvastiĝo de formoj de prospero ne estu bremsita de projektoj memcentraj, protektismaj aŭ regitaj laŭ la privataj interesoj. Efektive, hodiaŭe, la enmiksiĝo de landoj disvolviĝantaj permesas, ke la krizo estu pli bone administrita. La transiro propra de la procezo de tutmondiĝo prezentas grandajn malfacilaĵojn kaj danĝerojn, kiujn oni povos venki nur se oni sukcesos havi konsciencon pri tia spirito antropologia kaj etika, kiu, el sai profundeco, movas la tutmondiĝon direkte al celoj de humaniga solidareco. Bedaŭrinde tiu spirito ofte estas superfortita aŭ subpremita de etiko-kulturaj perspektivoj de individuisma kaj utilisma naturo. Tutmondiĝo estas plurdimensia kaj kompleksa fenomeno, kiun oni devas kompreni en la diverseco kaj unueco de ĉiuj siaj dimensioj, inkluzive de la teologia dimensio. Tio ĉi permesos travivi kaj gvidi la tutmondiĝo de la homaro koncerne interrilatojn, komuneco kaj dividado de varoj.

ĈAPITRO IV

DISVOLVIĜO DE LA POPOLOJ, RAJTOJ KAJ DEVOJ, NATUR-MEDIO

43. «La universala solidareco estas por ni ne nur fakto kaj avantaĝo, sed ankaŭ devo» [105]. Multaj homoj hodiaŭ asertus ke ili ŝuldas nenion al iu ajn, krom al si mem. Ili estas koncernitaj nur al iliaj rajtoj, kaj ili ofte alfrontas grandan malfacilecon por maturigi respondecon en sfero de tuteca disvolviĝo de si kaj de aliaj. Tial gravas starigi novan pripensadon, kiu videbligu, ke rajtoj antaŭsupozas devojn, sen kiuj ilia praktiko fariĝas arbitra [106]. Nuntempe oni travivas gravan kontraŭdiron: dum, unuflanke, oni postulas rajtojn de aspekto arbitra kaj liberaĉaj, kaj volas, ke ili estu agnoskitaj kaj antaŭenigitaj de publikaj strukturoj, aliflanke bezonataj kaj fundamentaj rajtoj restas malobservitaj kaj neagnoskitaj al granda parto de la homaro [107]. Ofte estas ligo inter la postuloj de rajto je la nenecesaĵo, kaj eĉ je la krimoj kaj la malvirtoj, en la riĉegaj socioj malobeo kaj ŝarĝo, kaj la manko de manĝaĵoj, trinkebla akvo, baza instrukcio kaj elementaj sanservoj en regionoj de la subdisvolviĝintaj landoj kaj en la ĉirkaŭaĵoj de la plej grandaj urbaj centroj. La ligo konsistas el tio, ke la individuaj rajtoj, dekroĉitaj de ia devaro kiu donus al ili ilian plenan signifon, fariĝas senregulaj kaj permesas preskaŭ senliman, senkriterian kaj spiralecan kreskadon de postuloj. La tronumeraj rajtoj kondukas al neglekto de devoj. Tiuj ĉi donas limon al la rajtoj ĉar ili kondukas al la antropologia kaj etika kadro, kies vero estas la sfero, kie la rajtoj estas kaj, tiumaniere, ili ne eniras en la arbitrecon. Tial, la devoj plifortigas la rajtojn kaj proponas ilian defendon kaj promocion kiel sindevigon preni sur sin la servon al la bono. Se, tamen, la homaj rajtoj trovas sian fundamenton nur en la decidoj de asembleo de civitanoj, oni povas ŝanĝi ilin en ajna momento kaj, tiel, la devo respekti kaj promocii ilin malfortiĝas en la komuna konscienco. Sekvas, ke la registaroj kaj internaciaj organizoj eble forgesos la objektivecon kaj «nedisponeblecon» de la rajtoj. Kiam tio okazas, oni endanĝerigas la veran disvolviĝon de la popoloj [108]. Similaj pensmanieroj subfosas la aŭtoritaton de internaciaj organizoj, speciale je la okuloj de la landoj plej mizeraj je disvolviĝo. Fakte, tiuj landoj postulas, ke la internacia komunumo havu kiel sian la devon helpi ilin esti «la konstruantoj de sia propra destino» [109], isto é, mem preni sur sin siajn devojn. La dividado de reciprokaj devoj estas pli potenca instigo al ago ol la nura aserto de rajtoj.

44. La koncepto pri rajtoj kaj devoj en disvolviĝo ankaŭ devas konsideri la problemojn ligitaj al la loĝantar-kreskado. Temas pri gravega aspekto de la aŭtenta disvolviĝo, ĉar ĝi koncernas la neforigeblajn principajn valorojn de la vivo kaj la familio [110]. Estas erare konsideri la loĝantar-kreskadon kiel la unuan kialon de la subdisvolviĝo, eĉ laŭ ekonomia vidpunkto: sufiĉi konsideri, unuflanke, la signifan redukton de la kvanto de infanoj mortintaj kaj la averaĝan pliiĝon je vivdaŭro en landoj ekonomie disvolviĝintaj, kaj, aliflanke, konsideri la krizosignojn observeblaj en la socioj kiuj montras alarman malkreskon je kvanto de naskiĝintoj. Sendube oni devas ĝuste atenti al respondeca naskado, kiu certe estas reala kontribuo al la tuta homa disvolviĝo. La Eklezio, en sia koncerno pri la aŭtenta disvolviĝo de la homaro, instigas ĝin havi plenan respekton por la humanaj valoroj ankaŭ en la praktikado de la sekseco: tion oni ne povas simple redukti al ago plezuraĉa kaj distreca, same kiel la seksinstruadon oni ne povas redukti al teknika instruado sole direktita por defendi la interesiĝintojn kontraŭ la eblaj kontaĝioj aŭ la «risko» de gravediĝo. Tio signifus malriĉigi kaj neglekti la profundan signifon de sekseco, kiu devas esti agnoskita kaj akceptita respondece kaj de ĉiu individuo kaj de la komunumo. Fakte, estas nerespondece rigardi seksecon simple kiel fonton de plezuro, aŭ ke ĝi estu reguligita per politikoj de deviga kontraŭkoncipo. Ambaŭkaze, ni estas antaŭ materialismaj politikoj kaj konceptoj, en kiuj la individuoj estas finfine submetitaj al diversaj formoj de perforto. Kontraŭ ĉio ĉi, ekzistas bezono defendi la fundamentan kompetentecon de la familio en tiu sfero[111] kontraŭ la Ŝtato kaj ties restriktemaj politikoj, kaj ankaŭ certigi, ke la gepatroj estu pretaj je sia respondeco per konvena edukado.

La malfermiteco morale respondeca al la vivo estas riĉeco socia kaj ekonomia. Popolriĉaj nacioj sukcesis elveni el mizereco ĝuste danke al la grandeco kaj la inteligento de iliaj loĝantoj. Male, nacioj iam prosperaj nun trapasas momentojn de necerteco kaj, en kelkaj kazoj, malkresko, ĝuste pro ilia malgranda kvanto de naskiĝintoj, problemo kiu estas grava al la socioj bon-stataj. La malkresko en kvanto de naskiĝintoj, kelkfoje sub la «nivelo de anstataŭo», metas en krizon ankaŭ la sistemojn de socia asistado, multekostigas ilin, kunpremas la akumuladon de ŝparmono kaj, sekve, la financajn rimedojn bezonataj por investoj, malgrandigas la disponeblecon de edukitaj laboristoj kaj la eblojn preni «cerbojn» por uzi je la bezonoj de la nacio. Krome, la malgrandaj kaj, kelkfoje, malgrandegaj familioj havas la riskon malriĉigi la sociajn rilatojn kaj ne certigi efikajn formojn de solidareco. Tiuj estas situacioj kiuj montras simptomojn de malabunda fido je la estonteco kaj de morala laceco. Pro tio, fariĝas socia kaj eĉ ekonomia neceso daŭre proponi al novaj generacioj la belecon de la familio kaj de la geedziĝo, la fakton ke tiuj institucioj favoras al la plej profundaj bezonoj de la homa koro kaj digno. En tia perspektivo, la Ŝtatoj estas vokataj realigi politikojn, kiuj antaŭenigu la centrecon kaj la integrecon de la familio, fondita sur geedziĝo inter viro kaj virino, la fundamenta kaj vivoplena ĉelo de la socio [112], kaj okupiĝi ankaŭ pri ties problemoj ekonomiaj kaj impostaj, respektante ties esence interrilatan karakteron.

45. Klopodi renkonti la plej profundajn moralajn bezonojn de la homo ankaŭ havas gravajn kaj utilajn rezultojn je la ekonomia sfero. La ekonomio ja bezonas etikon por funkcii ĝuste; ne ajna etiko, sed etiko kies centro estas la homo. Hodiaŭe ni aŭdas multe pri etiko en la sferoj de ekonomio, financo kaj komerco. Esplorcentroj kaj seminarioj pri etikaj komercoj naskiĝas; la sistemo de etika atestado disvastigas ĝenerale en la disvolviĝinta mondparto kiel parto de la movado de ideoj asociitaj al la socia respondeco de la entreprenoj. Bankoj proponas «etikajn» kontojn kaj investajn fondusojn. Disvolviĝas la «etikaj financoj», precipe per mikro-kredito kaj, pli ĝenerale, mikro-financo. Tiuj procezoj estas laŭdindaj kaj meritas multan subtenon. Iliaj pozitivaj efikoj ankaŭ estas sentataj en la lokoj malpli disvolviĝintaj de la mondo. Tamen, estas konsilinde formi validan juĝ-kriterion, ĉar oni rimarkas, ke la adjektivon «etika» oni povas misuzi; se la vorton oni uzas ajnmaniere, ĝi povas signifi interpretojn tre diversajn, eĉ interpretoj inkludantaj decidojn kaj elektojn kontraŭaj al justeco kaj aŭtenta socia bonfarto de la homo.

Fakte, multaj aferoj dependas de morala sistemo sur kiu ili sin bazas. Pri tio, la socia doktrino de la Eklezio havas propran kaj specifan kontribuon, bazita sur la kreo de la homo «laŭ la bildo de Dio» (Gen 1, 27), fakto de kiu venas la netuŝebla digno de la homa persono kaj ankaŭ la transcendenta valoro de naturaj moralaj normoj. Kiam ekonomia etiko malkonsideras tiujn du kolonojn, ĝi neeviteble riskas perdi sian karakterizan naturon kaj disponas sin al manipulado; pli specife, ĝi riskas submeti sin al ekzistantaj ekonomiaj kaj financaj sistemoj kaj ne al korektado de iliaj malfunkciaj aspektoj. Interalie, ĝi riskas eĉ pravigi la financadon de projektoj, kiuj fakte ne estas etikaj. Aliflanke, oni ne devas uzi la vorton «etika», por fari ideologiajn distingojn, ŝajnigante, ke iniciatoj ne formale nomumitaj «etikaj» ne estus etikaj. Estas esence diri, ke estas necese labori ne nur por krei «etikajn» sektorojn aŭ segmentojn de la ekonomio aŭ la financoj, sed ankaŭ por certigi, ke la tuta ekonomio kaj financoj estu etikaj, ne simple per ekstera etikedo, sed per la respekto al postuloj internaj al ĝia propra naturo. Tiurespekte, tre klaras la socia doktrino de la Eklezio, kiu memoras, ke la ekonomio, en ĉiuj ĝiaj branĉoj, konstituas sektoron de homa agado [113].

46. Kiam oni pripensas la temojn koncerne la rilaton inter komerco kaj etiko kaj la evoluon farata nuntempe de la produkta sistemo, ŝajnas, ke la tradicie valida distingo inter profit-bazitaj firmaoj kaj ne-profitaj organizaĵoj jam ne plu juste taŭgas al la realeco, nek doni praktikan direkton por la estonteco. En lastaj jardekoj, larĝa meza areo aperis inter tiuj du specoj de entrepreno. Ĝi konsistas el firmaoj tradiciaj sed aprobantaj paktojn de subteno al subevoluintaj landoj, el bonfaraj fondaĵoj asociitaj al individuaj firmaoj, el grupoj de firmaoj orientitaj al celoj de sociala subteno, kaj el la multfaceta mondo de agantoj de la tielnomita “ekonomio civila kaj de komuneco”. Tio ne estas simple “tria sektoro”, sed larĝa kaj nova kompleksa realeco, kiu ampleksas la privatajn kaj publikajn sferojn kaj ne ekskludas profiton, sed konsideras ĝin rimedo por atingado de homaj kaj sociaj celoj. Ĉu tiaj firmaoj distribuas dividendojn aŭ ne, ĉu ilia jura strukturo estas unu aŭ alia el la establitaj normoj, ĉio tio iĝas sekundara rilate al ilia volemo kompreni profiton kiel rimedon por atingi celojn de pli humanaj merkato kaj socio. Estas dezirinde, ke tiuj novaj specoj de entrepreno sukcesu trovi taŭgan juran kaj impostan strukturon en ĉiu lando. Sen forigo de ajna graveco kaj utileco socia kaj ekonomia de la tradiciaj formoj de entrepreno, ili evoluigas la sistemon por ke la ekonomiaj subjektoj pli klare kaj komplete respondeciĝu je siaj devoj. Kaj ne nur tio. La plureco de instituciaj formoj de entrepreno naskas merkaton kiu estas ne nur pli civilizita sed ankaŭ pli konkurencema.

47. La fortigo de malsamaj specoj de komercoj, aparte de tiuj kapablaj rigardi profiton kiel rimedon por atingi celojn de pli humanaj merkato kaj socio, devas ankaŭ okazi en landoj ekskludataj aŭ preterlasataj de la influaj cirkloj de la tutmonda ekonomio. En tiuj landoj estas gravege antaŭeniri per projektoj bazitaj sur subsidiareco konvene planita kaj administrita, direktita al potencigo de rajtoj kaj akcepto de siaj koncernaj respondecoj. En disvolvigaj programoj, oni devas konservi la principon de centreco de la homa persono, kiu estas la aganto ĉefe respondeca je la disvolvo. La ĉefa zorgo estas plibonigi la aktualajn vivkondiĉojn de la homoj en ia regiono, tiel ke ili estu ebligita plenumi tiujn devojn, kiujn ilia malriĉeco aktuale ne permesas al ili plenumi. Socia zorgo neniam povas esti abstrakta sinteno. Por adaptiĝi al individuaj situacioj, la disvolvigaj programoj devas esti flekseblaj; kaj la homoj kiuj profitas el ili devus esti rekte implikitaj en ilia planado kaj efektivigo. Estu ankaŭ uzitaj la kriterioj de progresiĝo kaj akompanado ― kun zorgema kontrolado de rezultoj ― ĉar ne ekzistas solvoj universale validaj; ĉio multe dependas de administrado de la programoj. «La popoloj estas la aŭtoroj kaj unuaj respondeculoj je laboro por sia propra disvolviĝo. Sed ili ne povos fari tion izolece» [114]. Tiu averto de Paŭlo la 6a estas pli multe valida nuntempe, pro la procezo de senĉesa tutmondiĝo okazanta en nia mondo. La inkluzivaj dinamikoj estas apenaŭ aŭtomataj. La solvojn oni devas projekti laŭ la vivo de popoloj kaj homoj, kaj bazi sur prudenta taksado de ĉiu situacio. Apud la makro-projektoj, ekzistas loko por mikro-projektoj, kaj, ĉefe, ekzistas bezono de aktiva mobilizado de ĉiuj agantoj de la civila socio, de juraj kaj fizikaj personoj.

Internacia kunlaboro bezonas homojn, kiuj povas esti parto de la procezo de ekonomia kaj homa disvolviĝo, per la solidareco de ilia ĉeesto, inspektado, trejnado kaj respekto. Per tiu vidpunkto, internaciaj organizaĵoj mem devus demandi al si pri la fakta efikeco de ilia burokratia kaj administra sistemoj, kiuj ofte estas tro multekostaj. Kelkfoje okazas, ke la ricevantoj de helpoj fariĝu uzitaj por favori al la helpo-donantoj, kaj la malriĉuloj estu taŭgaj por eternigi multekostajn burokratiajn organizaĵojn, kiuj, por konservi sin, rezervas tre altan procenton da financoj anstataŭ ĝin destini al la disvolvado. Ĉi-respekte, estas dezirinde, ke ĉiuj internaciaj organizaĵoj kaj la ne-registaraj organizaĵoj respondeciĝu je plena travideblecon, per informado al donantoj kaj al la ĝenerala publiko pri la procento de ilia enspezo destinita al programoj de kunlaboro, pri la fakta enhavo de tiuj programoj kaj, finfine, pri la detala elspezo de la institucio mem.

48. Hodiaŭ la temo de evoluo ankaŭ estas proksime rilatigita al la devoj kiuj naskiĝas de nia rilato al la natura medio. Tia medio estas la donaco de Dio al ĉiuj, kaj uzi ĝin estas por ni respondeco, kiun ni havas rilate al la malriĉuloj, la venontaj generacioj kaj la tuta homaro. Kiam la naturo, inkluzive de la homo, estas rigardata kiel rezulto de hazardo aŭ evolua determinismo, nia respondecemo malkreskas. En la naturo, la kredanto rekonas la mirindan rezulton de la kreiva agado de Dio, rezulto kiun ni povas uzi respondece por kontentigi niajn legitimajn bezonojn ― materialan aŭ ne ― respektante la ekvilibron interna al la kreaĵaro. Se tiu kompreno mankas, ni sukcesas ĉu konsideri naturon kiel netuŝeblan tabuon, ĉu, kontraŭe, misuzadi ĝin. Neniu el tiuj sintenoj estas kongruaj kun la kristana kompreno pri la naturo kiel la frukto de la krea agado de Dio.

Naturo esprimas deziron de amo kaj vero. Ĝi estas antaŭ ni, kaj ĝi estis donita al ni, fare de Dio, kiel la medio por nia vivo. Ĝi parolas al ni pri la Kreinto (laŭ Rom 1,20) kaj Lia amo al la homaro. Ĝi estas destinita, ĉe la fino de la tempo, esti «sumigita» en Kristo (laŭ Efe 1,9-10; Kol 1,19-20). Sekve, ĝi ankaŭ estas «alvokiĝo» [115]. Naturo estas je nia dispono ne kiel «amaso da rubaĵo hazarde disigita» [116], sed kiel donaco de la Kreinto, kiu donis al ĝi internan ordon, el kiuj la homo konos la ĝustajn principojn por ĝin «kultivi kaj konservi» (Gen 2,15). Sed ankaŭ devas esti emfazite, ke kontraŭas al la aŭtenta disvolviĝo rigardi naturon kiel ion pli grava ol la homo. Tiu ideo kondukas al sintenoj novpaganaj aŭ al nova panteismo: homa savo ne povas veni sole de la naturo, komprenita en pure naturalisma signifo. Aliflanke, estas ankaŭ necese malaprobi la kontraŭan ideon, kiu alstrebas totalan teknikizon de la naturo, ĉar la natura medio estas pli ol simpla materio por esti manipulita je nia plezuro; ĝi estas mirinda laboro da la Kreinto enhavanta «gramatikon» kiu prezentas finojn kaj kriteriojn por uzi ĝin saĝe, ne malzorgeme nek ekspluate. Hodiaŭ multa damaĝo estas farita al disvolviĝo ĝuste pro tiuj miskonceptoj. La redukto de la naturo al simpla amaso da realaĵoj fariĝas la fonto de perforto al la medio kaj eĉ instigas agadojn, kiuj ne respektas homnaturon mem. Tia naturo, konsistigita ne nur je materio sed ankaŭ je spirito kaj, pro tio, riĉa je transcendentaj signifoj kaj aspiroj, tia naturo havas normigan karakteron ankaŭ al la kulturo. La homo interpretas kaj formas la naturan medion per kulturo, kiu, siavice, estas gvidita de la respondeca uzo de libereco, laŭ la diktaĵoj de la morala leĝo. Pro tio, la projektoj por integrita homa disvolviĝo ne povas ignori venontajn generaciojn, sed devas esti markitaj de la solidareco kaj la justeco intergeneracia, enkalkulante gamon da kuntekstoj: ekologia, jura, ekonomia, politika kaj kultura [117].

49. Demandoj ligitaj al la prizorgo kaj konservado de la naturmedio hodiaŭ devas sufiĉe konsideri la energioproblemon. La fakto, ke iuj Ŝtatoj, potencaj grupoj kaj firmaoj monopoligas la energiajn fontojn nerenovigeblajn reprezentas gravan malhelpon al disvolviĝo de malriĉaj landoj. Ĉi tiuj ne havas la ekonomiajn rimedojn por uzi la ekzistantajn fontojn nerenovigeblajn, nek por financi esploradon pri fontoj novaj kaj alternativaj. La monopoligo de naturaj rimedoj, kiuj en multaj kazoj estas trovataj ĝuste en la malriĉaj landoj, kaŭzas ekspluaton kaj oftajn konfliktojn inter nacioj kaj ene de ili. Tiuj konfliktoj ofte okazas sur la grundo de tiuj samaj landoj, kaj rezultas je amasa kvanto da mortoj, detruadoj kaj granda damaĝoj. La internacia komunumo havas la urĝan devon trovi la instituciajn ilojn por reguli la ekspluatadon de nerenovigeblaj rimedoj, implikante malriĉajn landojn en tiu procezo, por plani kune pri la estonteco.

Ankaŭ tiuaspekte, ekzistas urĝa morala bezono je renoviĝinta solidareco, precipe en rilatoj inter landoj disvolviĝantaj kaj altagrade disvolviĝintaj [118]. La teknologie progresintaj socioj povas kaj devas malaltigi ilian hejman energikonsumon, ĉu pro la evoluo en metodoj de produktado, ĉu pro la pli granda ekologia sentemo inter iliaj civitanoj. Krome, devas esti aldonite, ke, nuntempe, eblas plibonigi la energian efikecon kaj samtempe instigi al esplorado pri alternativaj fontoj de energio; sed ankaŭ estas bezonate, tamen, mondskale redistribui la energiajn rimedojn, tiel, ke landoj malhavantajn tiujn rimedojn povas uzi ilin. La sorto de tiuj ĉi rimedoj ne povas esti forlasata en la manoj de la unua kiu atingas ilin, nek esti submetata al la logiko de la plej forta. Temas pri gravaj temoj, kiuj, se oni volas alfronti ilin adekvate, postulas de ĉiuj respondecan konscienciĝon pri la konsekvencoj, kiuj okazos al la venontaj generacioj, precipe al la amaso da junuloj en la pli malriĉaj nacioj, kiuj «petas ilian aktivan rolon en la konstruo de pli bona mondo» [119].

50. Tiu respondeco estas de la tuta mondo, ĉar ĝi koncernas ne nur la energion, sed ankaŭ la tutan kreaĵaron, kiun ni ne devas lasi malplenigita de siaj rimedoj al venontaj generacioj. La homoj povas praktiki respondecan regadon sur la naturo por ĝin protekti, fruktigi kaj kultivi eĉ per novaj manieroj kaj modernaj teknologioj, por ke ĝi digne akceptu kaj donu manĝaĵojn al la popolo, kiu loĝas en ĝi. Sur tiu ĉi tero ekzistas loko por ĉiuj: ĉi tie la tuta homa familio devas trovi la rimedojn bezonatajn por vivi digne, per la helpo de la naturo mem ― donaco de Dio al liaj gefiloj ― kaj per sia laborado kaj kreivo. Samtempe ni devas rekoni nian gravan devon doni la teron al venontaj generacioj en stato tia, ke ili ankaŭ povu digne loĝi en ĝi kaj daŭre kultivi ĝin. Tio signifas «la klopodo fari komunajn decidojn post respondece pripensadi la vojon trairotan, celante la fortigadon de tiu pakto inter homo kaj naturmedio, kiu devus speguli la kreivan amon de Dio, de Kiu ni venas kaj al Kiu ni iras» [120]. Estas dezireble, ke la internacia komunumo kaj la pluraj registaroj sukcesu efike distingi la manierojn de utiligado de la naturmedio, kiuj estas damaĝaj al ĝi. Estas simile bezonate, ke la kompetentaj aŭtoritatoj faru ĉiujn klopodojn necesajn por certigi, ke la ekonomiaj kaj sociaj kostoj de uzado de komunaj mediaj rimedoj estu agnoskitaj je travidebleco kaj subtenitaj plene de tiuj, kiuj eluzas ilin, ne de aliaj popoloj aŭ de venontaj generacioj: la protekto al naturo, al rimedoj kaj al klimato postulas, ke ĉiuj internaciaj gvidantoj agu kune kaj montriĝu pretaj por agi laŭ bona volo, respektante la leĝon kaj la solidarecon al la plej malfortaj partoj de la planedo [121]. Unu el la plej grandaj taskoj de la ekonomio estas ĝuste la plej efika uzo ― ne la misuzo ― de la rimedoj, ĉiam komprenante, ke la nocio de efikeco ne estas neŭtrala je morala valoro.

51. La manieroj per kiuj la homaro traktas la medion influas la manierojn oni traktas sin, kaj inverse. Tio invitas la nuntempan socion al grava revizio de sia vivmaniero, kiu, en multaj mondopartoj, emas al hedonismo kaj konsumismo, sen konsideri la sekvantajn damaĝojn [122]. Estas bezonata reala ŝanĝiĝo en pensmaniero por konduki nin al la adopto de novaj vivmanieroj, «en kiuj la serĉado de vereco, beleco, boneco kaj la komuneco kun aliaj homoj por komuna kresko estu la faktoroj kiuj determinas la opciojn de konsumado, ŝparado kaj investoj» [123]. Ĉia damaĝo al la solidareco kaj civita amikeco kaŭzas damaĝojn al la medio, tiel kiel media detruado, siaflanke, kreas malĝuon en sociaj rilatoj. La naturo, precipe niatempe, estas tiel ligita je la sociaj kaj kulturaj dinamikoj, ke ĝi apenaŭ konstituas sendependan variablon. Dezertiĝo kaj mizera produktiveco en kelkaj agrikulturaj areoj ankaŭ estas la sekvoj de malriĉiĝo kaj subevoluo de ties loĝantoj. Instigante la ekonomian kaj kulturan disvolviĝon de tiuj loĝantoj, oni protektas ankaŭ la naturon. Krome, kiom multaj natur-rimedoj estas detruataj de militoj! La paco en kaj inter popoloj ankaŭ permesus pli grandan protekton al la naturo. La eluzado de rimedoj, speciale de la akvo, povas generi gravajn konfliktojn inter popoloj engaĝitaj. Paca interkonsento pri la konsumo de rimedoj povas protekti la naturon kaj, samtempe, la bonfarton de la koncernaj socioj.

La Eklezio sentas sian respondecon je la kreataĵaro kaj devas realigi tiun respondecon ankaŭ en la publika sfero. Tion farante, ĝi ne devas defendi nur teron, akvon kaj aeron kiel donacojn ekde la kreado kiuj apartenas al ĉiu, sed ĝi devas ĉefe protekti homaron de sindetruado. Estas postulata speco de hom-ekologio, komprenata en la ĝusta senco. Fakte, la detruado de naturo estas tre proksime ligita al la kulturo kiu formas homan kunvivadon: kiam la «hom-ekologio» [124] estas respektataj ene de la socio, tio portas bonajn rezultojn ankaŭ al la media ekologio. Kiel la homaj virtoj estas interkomunikiĝantaj – la malfortigo de unu endanĝerigas ankaŭ la aliajn –, tiel ankaŭ la ekologia sistemo estas bazita sur respekto al plano kiu rilatas kaj al la sana socia kunvivado kaj al la bona rilato kun naturo.

Por protekti naturon, ne sufiĉas interveni per ekonomiaj instigoj aŭ punoj, nek sufiĉas taŭga instruado. Tiuj estas gravaj iloj, sed la kerna problemo estas la morala solideco de la tuta socio. Se ne ekzistas respekto al la rajto al vivo kaj al natura morto, se homa koncepto, gravedeco kaj naskiĝo fariĝas artefaritaj, se homaj embrioj estas detruataj dum esploradoj, do la komuna konscienco fine perdas la koncepton de hom-ekologio kaj, kune kun ĝi, la koncepton de media ekologio. Estas kontraŭdiro peti al novaj generacioj, ke ili respektu la naturan medion se la edukado kaj la leĝoj ne helpas ilin respekti sin mem. La natura libro estas unika kaj nedividebla, ĉu pri la medio, ĉu pri la vivo, la sekseco, la geedziĝo, la familio, la sociaj rilatoj – unuvorte, la tuta homa disvolviĝo. Niaj devoj koncerne la medion estas ligitaj al niaj devoj koncerne la homaron, konsiderata en si mem kaj en rilato al aliaj; oni ne povas postuli kelkajn devojn kaj rifuzi aliajn. Tiu ĉi estas grava antinomio de la nuntempaj pensmaniero kaj kutimoj, ĝi fiigas la homojn, kaŭzas problemojn al la medio kaj damaĝas la socion.

52. La vero kaj la amo de ĝi rivelata ne povas esti produktataj, ili nur povas esti ricevataj kiel donaco. Ilia principa fonto ne estas — nek povas esti — la homaro, sed nur Dio, tio estas, Tiu, Kiu estas Vero kaj Amo. Tiu principo estas tre grava por la socio kaj la disvolviĝo, ĉar ambaŭ ne povas esti produkto nur de la homoj; la propra alvokiĝo al disvolviĝo de la homoj kaj popoloj ne baziĝas sur simpla homa elekto, sed estas parto de plano kiu antaŭas al ni kaj por ĉiuj ni konsistas je devo, kiun oni libere akceptu. Kio antaŭas al ni kaj konsistigas nin — la Amo kaj la Vero kiuj vivas — montras al ni, kio estas la bono kaj je kio konsistas nia feliĉo. Kaj, sekve, ĝi montras al ni la vojon al la vera disvolviĝo.

ĈAPITRO V

LA KUNLABORADO DE LA HOMA FAMILIO

53. Unu el la plej profundaj formoj de malriĉeco kiun homo povas sperti estas izoliteco. Se ni bone pripensas la aferon, aliaj specoj de malriĉeco, krom la materiala, ankaŭ naskiĝas de la izoliteco, de ne esti amata aŭ de la malfacileco ami. Malriĉeco ofte naskiĝis de rifuzo al la amo de Dio, de principa kaj tragedia fermiĝo de la homo en si mem, kredante, ke li sufiĉas por si mem aŭ, ke li estas nur sensignifa kaj efemera fakto, «fremdulo» en hazarde farita universo. La homo fremdiĝas tiam, kiam li restas solece aŭ malproksimiĝas de la realeco, kiam li rezignas pensi kaj kredi je Fundamento [125]. La tuta homaro fremdiĝas tiam, kiam sindonas al projektoj nur homaj, al ideologioj kaj al malveraj utopioj [126]. Hodiaŭe la homaro montras sin multe pli interaktiva ol pasintece: tiu pli granda proksimeco devas transformiĝi al vera komuneco. La disvolviĝo de la popoloj dependas, ĉefe, de la rekono, ke ili estas ununura familio, kiu kunlaboras en vera komuneco kaj konsista je subjektoj kiuj ne kontentiĝas je flank-al-flanka kunvivado [127].

Paŭlo la 6-a notis, ke «la mondo suferas pro manko de konvinkiteco» [128]. La aserto volas esprimi ne nur fakton, sed ankaŭ deziron: nepras nova penso-impulso por pli bone kompreni la rezultojn de la fakto, ke ni estas unu familio; la interagado inter mondaj popoloj vokas nin al tiu impulso tiel, ke la unuiĝo realiĝu sub la signo de la solidareco [129], ne de la marĝenigo. Tia pensado postulas kritikan kaj moralan profundiĝon pri la kategorio de rilato. Tio estas tasko, kiu ne povas esti farita nur de la socio-sciencoj, sed ankaŭ postulas la kontribuon de disciplinoj kiel metafiziko kaj teologio por klare kompreni la transcendentan dignecon de la homo.

Kiel estaĵo de spirita naturo, la homo plenumiĝas en la interhomaj rilatoj: ju pli aŭtentike li vivas tiujn rilatojn, des pli lia propra persona identeco maturiĝas. La homo ne valoriĝas per izoliteco, sed per rilato al aliaj homoj kaj al Dio, tial tiuj rilatoj havas fundamentan gravecon. La samo validas ankaŭ al la popoloj; pro tio, estas tre utila por ĝia disvolviĝo la metafizika kompreno pri la rilato inter homoj. Koncerne tion, la racio trovas inspiron kaj direkton en la kristana revelacio, laŭ kiu la homa komunumo ne absorbas la individuon ekstermante sian aŭtonomion, kio okazas en la diversaj formoj de totalismo, sed prefere valorigas lin pli multe ĉar la rilato inter individuo kaj komunumo estas rilato inter unu tutaĵo kaj alia tutaĵo [130]. Kiel la familia komunumo ne nuligas en si la individuajn membrojn kaj la Eklezio valorigas plene la «novan kreitaĵon» (Gal 6, 15; 2 Kor 5, 17) kiu eniras per la bapto en sian vivantan Korpon, tiel ankaŭ la unueco de la homa familio ne nuligas en si la individuojn, popolojn kaj kulturojn, sed igas ilin reciproke pli travideblaj, pli interligitaj en sia legitima diverseco.

54. La temo de disvolviĝo kongruas kun la temo de interrilata inkludo de ĉiuj individuoj kaj ĉiuj popoloj en la ununura komunumo homa familio, konstruebla en la solidareco sur la bazo de la fundamentaj valoroj de justeco kaj paco. Tiu perspektivo trovas finan klarigon en la rilato inter la Personoj de la Triunuo en la ununura Dia Substanco. La Triunuo estas absoluta unueco, dum la tri Diaj Personoj estas plena rilato. La reciproka travidebleco inter la Diaj Personoj estas totala, kaj la ligo inter ili estas kompleta, ĉar ili konstituas unuon kaj absolutan unikecon. Dio deziras integrigi nin ankaŭ en tiu realeco de komuneco: «por ke ili estu unu tiel same, kiel ni estas unu» (Joh 17, 22). La Eklezio estas signo kaj ilo de tiu unueco [131]. La rilatoj inter homoj, dum la tuta historio, nur povas riĉiĝi per la referenco al tiu Dia Modelo. Speciale, je la lumo de la rivelita mistero de la Triunuo, oni komprenas, ke vera malfermiteco ne signifas elcentran disiĝon, sed profundan centriĝon. La samo rezultas el la komunaj homaj spertoj de la amo kaj la vero. Kiel la sakramenta amo inter geedzoj unuigas ilin spirite por esti «unu karno» (Gen 2, 24; Mat 19, 5; Efe 5, 31) kaj faras de ili realan kaj interrilatan unuecon, tiel ankaŭ la vero unuigas la spiritojn inter si kaj igas ilin pensi konkorde, allogante kaj unuigante ilin en ĝi mem.

55. La kristana revelacio pri la unueco de la homa raso antaŭsupozas metafizikan interpreton de la “humanum” en kiu la rilato estu esenca elemento. Aliaj kulturoj kaj religioj ankaŭ instruas fratecon kaj pacon, fariĝante, tial, aferoj de granda graveco al tuteca homa disvolviĝo; sed ne mankas religiaj kaj kulturaj sintenoj en kiuj oni ne plene vivas laŭ la principo de la amo kaj de la vero, kaj tio helpas bremsi aŭ eĉ malpermesi la veran homan disvolviĝon. La nuntempa mondo montras la ĉeeston de iaj religiemaj kulturoj kiuj ne instigas la homon vivi en komuneco, sed prefere izolas lin al la serĉo por individua bonfarto, limigita al la kontentigo de siaj psikologiaj deziroj. Ankaŭ ia proliferado de malsamaj religiaj “vojoj” de grupetoj aŭ eĉ de individuoj, kune kun religia sinkretismo, povas kaŭzi disdividon kaj malviglecon. Unu ebla negativa rezulto de la procezo de tutmondiĝo estas la emo favori al tiu speco de sinkretismo [132], nutrante formojn de «religio» kiuj, anstataŭ unuigi la homojn, fremdigas ilin reciproke kaj malproksimgas ilin de la realo. Samtempe, foje restas religiaj kaj kulturaj tradicioj kiuj blokas la socion en fiksaj sociaj grupoj, en magiaj kredoj kiuj ne respektas la homan dignon, en sintenoj de subiĝo al okultaj potencoj. En tiuj kuntekstoj, la amo kaj la vero havas malfacilecon aserti sin, damaĝante la aŭtentan disvolviĝo.

Pro tio, se estas vere, ke la disvolviĝo bezonas la religiojn kaj kulturojn de diversaj popoloj, aliflanke estas same vere bezonata adekvata juĝo. La religia libereco ne signifas religian indiferentismon, nek signifas, ke ĉiuj religioj estas egalaj [133]. Por konstrui la socian komunumon baze de respekto al la komuna bono, nepras – precipe al tiuj kiuj ekzercas politikan potencon – juĝi pri la kontribuo de kulturoj kaj religioj. Tia juĝo devas baziĝi sur la kriterio de karitato kaj vero. Konsiderante la disvolviĝon de homoj kaj popoloj, tia juĝo devos pripensi la eblon de emancipiĝo kaj inkludo kuntekste de vere universala homa komunumo. La kriterio nome «la tuta homo kaj ĉiuj homoj» servas por taksi ankaŭ la kulturojn kaj la religiojn. Kristanismo, la religio de «Dio kiu havas homan vizaĝon» [134], enhavas tian kriterion.

56. La kristana religio kaj aliaj religioj nur povas doni sian kontribuon al disvolviĝo se Dio trovos lokon ankaŭ en la publika sfero, nome la sferoj kultura, socia, ekonomia, kaj precipe politika. La sociala doktrino de la Eklezio naskiĝis por postuli tiun «civitanecan statuson» [135] de la kristana religio. Kaj nei la rajton publike konfesi ies religion, kaj fari, ke la kredo-veroj muldu la publikan vivon, tiuj du situacioj donas negativajn sekvojn al la vera disvolviĝo. La ekskludo de religio el la publika sfero kaj, ĉe la alia ekstremo, la religia fundamentismo malpermesas renkontiĝon inter homoj kaj ilia kunlaboro por la progreso de la homaro. La publika vivo fariĝas malriĉa je motiviĝoj, kaj la politiko ekhavas superregeman kaj agreseman aspekton. La homaj rajtoj riskas esti ignorataj, ĉar ili estas senigitaj de sia transcendenta fundamento aŭ ĉar la persona libereco ne estas agnoskata. En la laikismo kaj la fundamentismo, oni perdas la eblon de fruktodona dialogo kaj efika kunlaboro inter racio kaj religia kredo. La racio ĉiam bezonas esti purigata de kredo; tio ankaŭ veras al politika racio, kiu ne rajtas konsideri sin ĉiopova. Siaflanke, la religio ĉiam bezonas esti purigata de la racio por montri sian aŭtentikan homan vizaĝon. La rompo de tiu dialogo rezultas je grandega damaĝo al homara disvolviĝo.

57. La fruktodona dialogo inter kredo kaj racio ne fiaskas pliefikigi la karitatan agadon en la socio, kaj ĝi estas la pli utila ilo por antaŭenigi fratan kunlaboron inter kredantoj kaj ne-kredantoj en la komuna perspektivo de laborado por la justeco kaj la paco de la homaro. En pastreca konstitucio Gaudium et Spes, la konciliaj pastroj asertis: «kio ekzistas sur la tero, ĉio estu ordigita rilate al la homo, kiel ties centro kaj celo; en tiu punkto ekzistas konsento preskaŭ ĝenerala inter kredantoj kaj ne-kredantoj» [136]. Laŭ kredantoj, la mondo ne devenas de blinda ŝanco nek de strikta neceso, sed de projekto de Dio. De tie naskiĝas la devo, laŭ kiu la kredantoj unuigu siajn klopodojn kun tiuj de ĉiuj bonvolecaj viroj kaj virinoj alireligiaj aŭ ne-kredantaj, tiel ke tiu ĉi mondo efike kongruu al la Dia projekto: vivi kiel familio sub la rigardo de la Kreinto. Speciala manifestiĝo de la karitato kaj direktanta kriterio por frata kunlaboro de kredantoj kaj ne-kredantoj estas sendube la principo de subsidiareco [137], esprimo de netransdonebla homa libereco. Subsidiareco estas, antaŭ ĉio, formo de helpo al la homo per la aŭtonomio de perantoj. Tia helpo estas proponita tiam, kiam individuoj kaj sociaj grupoj ne kapablas mem fari ion, kaj tio havas ĉiam emancipiĝajn celojn, ĉar ĝi favoras al libereco kaj partopreno kiel formoj de respondeciĝo. Subsidiareco respektas personan dignon, rekonante lin kiel subjekton ĉiam kapabla doni ion al aliaj. Konsiderante la reciprokecon kiel la intiman konstituon de la homo, subsidiareco estas la plej efika antidoto kontraŭ ĉia formo de patreca ŝtata asistado. Ĝi povas instigi kaj la multoblan artikulacion de niveloj – kaj tial la plurecon de subjektoj – kaj ilian kunordigon. Do, temas pri principo partikulare senmakula por administri tutmondiĝon kaj direkti ĝin al vera homa disvolviĝo. Por ke ne produktiĝu danĝera universala potenco de tirana naturo, la administrado de tutmondiĝo devas esti subsidiareca, artikulaciita en pluraj kaj malsamaj niveloj kiuj povas reciproke kunlabori. Tutmondiĝo certe bezonas aŭtoritaton, dum ĝi prezentas la problemon de atingota tutmonda ĝenerala bono; sed tiu aŭtoritato devas esti organizita subsidiarece kaj multarkie [138], kaj por ne damaĝi al la libereco, kaj por doni efikajn rezultojn en praktiko.

58. La principo de subsidiareco devas resti strikte ligita al la principo de solidareco, kaj reciproke, ĉar kiel la subsidiareco sen solidareco falas en socian privatismon, tiel ankaŭ la solidareco sen subsidiareco falas en patrecan socian asistadon, kiu humiligas la malfeliĉulon. Tiu ĝenerala regulo devas esti larĝe konsiderata ankaŭ dum oni traktas temojn koncerne la internaciajn helpojn al la disvolviĝo. Tiaj helpoj, sendepende de la intencoj de la donacintoj, povas foje ŝlosi homojn en stato de dependeco kaj eĉ favori al situacioj da loka subpremo kaj ekspluatado en la helpata lando. Por esti fidela al ĝia celo, ekonomiaj helpoj ne rajtas havi sekundarajn celojn. Ili estu konceditaj implikante ne nur la registarojn de ricevontaj landoj, sed ankaŭ lokajn ekonomiajn agentojn kaj la portantojn de kulturo ene de civila socio, inkluzive de lokaj Eklezioj. Help-programoj devas havi pli kaj pli la karakterizaĵojn de programoj integritaj kaj partoprenitaj en la plej baza nivelo. Fakte, la plej valoriginda rimedo en landoj helpataj je la disvolviĝo estas la homa forto: tiu estas la aŭtenta kapitalo kiun oni devas kredkigi por certigi en plej malriĉaj landoj veran aŭtonoman estontecon. Oni devas memori ankaŭ, ke, en la ekonomia sfero, la ĉefa helpo bezonata de la disvolviĝantaj landoj estas la helpo permesi kaj instigi la progresan eniron de siaj varoj en la internaciaj merkatoj, tiel ebligante ĝian plenan partoprenon en la internacia ekonomia vivo. Ofte, en la pasinteco, la helpoj servis nur por krei marĝenajn merkatojn por la varoj de tiuj landoj. Tio normale okazas pro manko de vera postulo je tiuj produktoj; tial, estas necese helpi al tiuj landoj plibonigi iliajn produktojn kaj adapti ilin pli efike al ekzistanta postulo. Krome, kelkaj homoj timas la konkuradon kun la importitaj produktoj, normale agrikulturaj, el ekonomie malriĉaj landoj; tamen, oni devas memori, ke, al tiuj landoj, la ebleco merkatigi siajn produktojn signifas ofte la garantion de sia supervivo en mallonga kaj longa perspektivo. Justa kaj ekvilibra internacia komerco en agrikultura sfero povas alporti bonojn al ĉiuj, kaj al liverantoj kaj al klientoj. Pro tiu motivo, estas nepre ne nur gvidi komercie tiujn produktadojn, sed ankaŭ establi internaciajn komerciajn regulojn kiuj fortikigu ilin kaj plifortigi la financadon al disvolviĝo por pliigi la produktivecon de tiuj ekonomioj.

59. Kunlaboro en disvolviĝo ne devas koncerni ekskluzive la ekonomian sferon, sed ĝi devas fariĝi mirinda ebleco de kultura kaj humana renkontiĝo. Se la subjektoj de la kunlaboro de landoj ekonomie disvolviĝintaj ne konsideras – kiel foje okazas –la kulturan identecon, propran kaj fremdan, faritan de humanaj valoroj, do ili ne povas starigi profundan dialogon kun la civitanoj de malriĉaj landoj. Se tiuj lastaj, siaflanke, malfermiĝas senpripense kaj sendistinge al ajn kultura propono, do ili ne estos en pozicio preni sur sin la respondecon je sia aŭtenta disvolviĝo [139]. Teknologie progresintaj socioj ne devas konfuzi sian propran teknologian disvolviĝon kun imagita kultura supereco, sed ili devas trovi en si la virtojn, foje forgesitajn, kiuj igis ilin prosperi dum la historio. Disvolviĝantaj socioj devas resti fidelaj al ĉio, kio estas vere humana en siaj tradicioj, evitante la tenton aŭtomate survestiĝi je la mekanismoj de tutmondigita teknologia civilizacio. En ĉiuj kulturoj ekzistas unikaj kaj diversaj etikaj konverĝoj, esprimo de ununura homa naturo dezirata de la Kreinto kaj nomita “natura leĝo” de la etika homara saĝeco [140]. Tiu universala morala leĝo disponigas solidan bazon al ĉia kultura, religia kaj politika dialogo, kaj ĝi permesas, ke la multfaca plurismo de la diversaj kulturoj ne eliru el la komuna serĉado de la vero, de la bono kaj de Dio. Pro tio, la adhero al tiu leĝo enskribita en la koroj estas la antaŭkondiĉo de ĉiu ajn konstruema socia kunlaboro. Ĉiu kulturo havas ŝarĝojn, de kiuj oni volas liberiĝi, kaj ombrojn, kiuj devas malaperi. La kristana kredo, kiu enkarniĝas en la kulturoj kaj transcendas ilin, povas helpi ilin kreski en la universalaj frateco kaj solidareco, por la akcelo de komunuma kaj tutmonda disvolviĝo.

60. En la serĉo por solvoj al la nuna ekonomia krizo, helpo al disvolviĝo de malriĉaj landoj devas esti konsiderita valida ilo de kreado de riĉaĵoj por ĉiuj. Kiu helpa programo povas malfermi tiajn signifajn perspektivojn de plus-valoro – eĉ de la monda ekonomio – kompare kun la subteno al popoloj kiuj daŭre estas en la komencaj aŭ fruaj fazoj de sia ekonomika disvolviĝo? Ĉi-respekte, pli ekonomike disvolviĝintaj nacioj devas fari ĉion kion ili povas por uzi pli grandajn partojn da ilia malneta enlanda produkto al disvolviĝaj helpoj, respektante la respondecojn kiujn oni akceptis tiurilate en nivelo de internacia komunumo. Oni povas fari tion eĉ reviziante la internajn politikojn de socia asistado kaj subtenado, uzante la principon de subsidiareco kaj kreante pli bone integremajn socihelpajn sistemojn, kun la aktiva partopreno de individuoj kaj de la tuta socio. Tiel, oni povas eble eĉ plibonigi socialajn servojn kaj asistadon kaj samtempe ŝpari resursojn, eliminante malutilaĵojn kaj troajn subvenciojn, kaj asigni ilin al la internacia solidareco. Socialsolidareca sistemo pli bone partoprenata de ĉiuj kaj pli bone organizata, malpli burokratia sen malpli bona kunlaborado, ebligus valorigi multajn neaktivajn energiojn, por la avantaĝo de solidareco inter popoloj.

Eblo de helpo por disvolviĝo povus deveni de efika apliko de la tiel nomata imposta subsidiareco, kiu permesus, ke civitanoj decidu la asignon de parto de siaj impostoj pagitaj al la Ŝtato. Evitante partikularistajn degeneriĝojn, tio povas stimuli formojn de sociala solidareco de malsupre, kun evidentaj avantaĝoj ankaŭ en la areo de solidareco por disvolviĝo.

61. Pli granda solidareco en internacia nivelo esprimiĝas precipe en la daŭranta antaŭenigo – eĉ meze de ekonomika krizo – de pli granda aliro al edukado, ĉar tiu estas la esenca kondiĉo al efika internacia kunlaboro. Per la vorto «edukado» oni ne volas esprimi nur la lernejan instruadon kaj la formadon al laboro – ambaŭ estas gravaj faktoroj en disvolviĝo –, sed la kompletan formadon de la persono. En tiu rilato, oni devas elstarigi aspekton de tiu problemo: por eduki, estas necese koni la naturon de la persono, scii, kiu li aŭ ŝi estas. La kreskanta disvastiĝo de relativista vidpunkto pri tiu naturo aperigas gravajn problemojn al edukado, aparte al morala edukado, endanĝerigante ĝian etendiĝon en universala nivelo. Cedante al tia relativismo, ĉiuj malpliriĉiĝas, kaj negativaj konsekvencoj ankaŭ damaĝas la efikecon de helpo al plej bezonantaj popoloj, kiuj bezonas ne nur ekonomikajn kaj teknikajn rimedojn, sed ankaŭ pedagogiajn metodojn kaj ilojn kiuj helpu homojn atingi sian kompletan humanan plenumiĝon.

Ekzemplo de elstareco de tiu problemo estas montrata de la fenomeno de internacia turismo[141], kiu povas esti grava faktoro de ekonomika disvolviĝo kaj kultura kreskado, sed povas ankaŭ fariĝi okazo de ekspluatado kaj morala degenero. La nuna situacio donas unikajn eblecojn por ke la ekonomikaj aspektoj de disvolviĝo – tio estas, la monfluo kaj la loka apero de signifaj entreprenaj spertoj – estu kombinitaj kun kulturaj aspektoj, de kiuj la eduka aspekto estas la unua. En kelkaj kazoj tio okazas, sed en multaj aliaj kazoj la internacia turismo estas maledukanta fenomeno kaj al la turisto kaj al loka loĝantaro. Tiu ĉi ofte estas alfrontataj de malmoralaj aŭ eĉ perversaj kondutoj, kiel en la tielnomita “seksa turismo”, en kiu ruiniĝas multaj homoj, eĉ tre junaj. Estas malĝoje noti, ke tia agado ofte okazas danke la subtenon de lokaj estroj, la silenton de landoj, de kiuj la turistoj venas, kaj la kunagadon de multaj turismaj laborantoj. Eĉ en malpli ekstremaj kazoj, la internacia turismo nemalofte okazas en forkonsuma kaj hedonisma manieroj, kiel formo de eskapismo kaj en organizo-manieroj tipaj de la devenlandoj, tial ĉio ĉi ne gvidas al aŭtentika renkontiĝo inter homoj kaj kulturoj. Pro tio, oni devas elpensi alian specon de turismo, kiu estu kapabla antaŭenigi veran reciprokan interkomprenon, sen forpreni la ripozon kaj la sanan distraĵon: tian turismon oni pli kaj pli instigu, ankaŭ danke al pliforta ligo kun la spertoj de internacia kunlaborado kaj de entreprenado por la disvolviĝo.

62. Alia atentinda aspekto, koncerne la tutan homan disvolviĝon, estas la fenomeno nome migrado. Tiu estas okulfrapa fenomeno pro la kvanto da homoj implikitaj, pro la sociaj, ekonomikaj, politikaj, kulturaj kaj religiaj problemoj kiujn ĝi levas, kaj pro la dramaj defioj kiujn ĝi prezentas al naciaj kaj internacia komunumoj. Oni povas diri, ke ni estas antaŭ socia fenomeno de epoka naturo, kio postulas aŭdacan kaj antaŭvidantan politikon de internacia kunlaboro, por ke tiu problemo estu konvene pritraktata. Tia politiko devos disvolviĝi ekde proksima kunlaboro inter la landoj de elmigrantoj kaj landoj de enmigrado; ĝin devos akompani la adekvataj internaciaj normoj kapablaj harmoniigi malsamajn leĝdonajn sistemojn, celante la protektadon de postuloj kaj rajtoj de enmigrantaj individuoj kaj familioj kaj, samtempe, de gastigantaj landoj. Neniu lando povas konsideri sin kapabla pritrakti solece la hodiaŭajn problemojn de migrado. Ni ĉiuj estas atestantoj de la ŝarĝo de suferoj, kontraŭaĵoj kaj aspiroj kiuj akompanas la migrantajn fluojn. Laŭ oni scias, tia fenomeno estas malfacile administrebla; tamen, sendube la fremdaj laboristoj, malgraŭ iuj malfacilaĵoj koncerne sian integriĝon, donas signifan kontribuon per sia laborado al ekonomika disvolviĝo de gastiganta lando kaj ankaŭ de devenlando per mono-sendado. Evidente, tiajn laboristojn oni ne povas konsideri kiel simplan varon aŭ laborforton; tial, oni ne devas trakti ilin kiel ajn alian faktoro de produktado. Ĉiu enmigranto estas humana persono kaj, estante tia, posedas fundamentajn kaj netransdoneblajn rajtojn, kiuj ĉiuj devas respekti en ĉiu cirkonstanco[142].

63. Dum konsidero de la problemoj asociitaj al disvolviĝo, oni ne povas neevidentigi la direktan ligon inter malriĉeco kaj senlaboreco. En multaj kazoj, la malriĉuloj estas la rezulto de malobservo de digneco de homa laboro, ĉar ties ebloj estas limigitaj (pro senlaboreco aŭ malbona laboro) aŭ ĉar estas malvalorigataj «la rajtoj kiuj venas de ĝi, speciale la rajto al justa salajro kaj al sekureco de la laboristo kaj lia familio»[143]. Pro tio, jam en la 1-a de majo 2000, mia antaŭulo Johano Paŭlo la II-a, de venerinda memoro, faris apelacion, okaze de la Jubileo de Laboristoj, por «tutmonda koalicio favore al deca laboro»[144], kuraĝigante la strategion de la Internacia Organizacio de Laboro. Tiel, li donis fortan moralan impeton al tiu celo kiel aspiro de familioj en ĉiu modaj landoj. Kiu estas la signifo de la vorto «deco» aplikita en laboro? Ĝi signifas laboron, kiu en ĉiu socio esprimu la esencan dignecon de ĉiu viro kaj virino: laboro libere elektita, kiu efike asociu laboristojn, virojn kaj virinojn, al la disvolviĝo de ilia komunumo; laboro kiu tiel permesu la laboristojn esti respektataj sen ia ajn formo de diskriminacio; laboro kiu ebligas la satiĝon de bezonoj de familioj kaj donu la eblon al gefiloj studadi, sen ke tiuj ĉi estu devigataj labori; laboro kiu permesu la laboristojn organizi sin libere kaj aŭdigi siajn voĉojn; laboro kiu lasas sufiĉan spacon por ke oni retrovu la proprajn radikojn je nivelo familia kaj spirita; laboro kiu asekuru al emeritaj laboristoj dignecan kondiĉon.

64. Pensante pri la temo de laboro, estas oportune atentigi ankaŭ al la urĝa bezono, ke la sindikataj organizacioj de laboristoj – de ĉiam kuraĝigataj kaj kaj apogataj de la Eklezio – malfermiĝu al la novaj perspektivoj kiuj aperas en la labora sfero. Superante la limojn proprajn de la laboristaj sindikatoj, la sindikataj organizacioj estas alvokataj responsi pri la novaj problemoj de niaj socioj: mi parolas, ekzemple, pri la aro da temoj kiujn la spertuloj de sociaj sciencoj identigas en la konflikto inter laboristo kaj konsumanto. Sen nepre apogi la tezon de efektiva movo de centreco de la laboristo al la konsumanto, ĉiukaze ŝajnas, ke ankaŭ tiu ĉi estas tereno por renovigaj sindikataj spertoj. La tutmonda kunteksto kie la laboro okazas egale postulas, ke naciaj sindikataj organizacioj, fermitaj plejmulte en la defendado de interesoj de siaj registritaj membroj, turnu sian rigardon ankaŭ al la nemembroj, speciale al laboristoj en landoj disvolviĝantaj, kie sociaj rajtoj ofte estas malobservitaj. La protekto al tiuj ĉi laboristoj, antaŭenigataj per oportunaj iniciatoj ankaŭ en devenaj landoj, permesos, ke la sindikataj organizacioj evidentigu la aŭtentikajn motivojn etikajn kaj kulturajn kiuj ebligis al ili, en malsamaj sociaj kaj laboraj kuntekstoj, esti decida faktoro al disvolviĝo. Daŭre validas la instruado de la Eklezio, kiu proponas la distingon de roloj kaj funkcioj inter sidikato kaj politiko. Tia distingo permesos al sindikataj organizacioj uzi en la civila socio la aspekton pli kongruan al ties necesa agado por defendi kaj promocii la laboristaron, ĉefe favore al laboristoj ekspluatatoj kaj nemembroj, kies amara kondiĉo estas ofte ignorita de la malatentema rigardo de la socio.

65. Sekve, estas bezonate, ke la financoj – per strukturoj kaj funkciantaj metodoj nepre renovigitaj post la misutilizado kiu damaĝis la realan ekonomion – reestu instrumento, kiu celu la plej bonan kreadon de riĉaĵoj kaj la disvolviĝon. Estante instrumentoj, la ekonomio kaj financoj en siaj tutaj grandecoj, ne nur en kelkaj el siaj sektoroj, devas esti uzataj laŭ etika maniero por krei taŭgajn kondiĉojn por la disvolviĝo de la homo kaj de popoloj. Certe utilas, kaj eĉ neforlasendas en iaj cirkonstancoj, lanĉi financajn iniciatojn, en kiuj la humana dimensio regas. Tamen, tio ne devas obskuri la fakton, ke la tuta financa sistemo devas esti direktata por subteni veran disvolviĝon. Ĉefe, estas bezonate, ke oni ne kontraŭigu la deziron fari bonajn aferojn al la efektiva kapablo produkti varojn. Financistoj devas retrovi la etikan fundamenton da sia agado, por ke ili ne misuzu la sofistikajn instrumentojn kiuj povas trompi la investantojn. La bona intenco, la travidebleco kaj la serĉo pri pozitivaj rezultoj estas reciproke kongruaj kaj neniam estu dekroĉitaj unuj de la aliaj. Se la amo estas saĝa, ĝi ankaŭ scias trovi manierojn por agi laŭ antaŭzorga kaj justa taŭgeco, kiel multaj spertoj en la sfero de kooperativaj kreditoj signife indikas.

Kaj la reguligo de la financa sektoro por protekti pli malfortajn homojn kaj malpermesi skandalajn konjektojn, kaj la eksperimentado de novaj formoj de financo por apogi projektojn de disvolviĝo, ambaŭ estas pozitivaj spertoj, kiujn oni devas plue esplori kaj apogi, elstarigante la respondecon de la investanto. Ankaŭ la sperto de mikrofinancado, kiu havas siajn radikojn en pripensado kaj verkoj de la civilaj humanistoj (mi pensas precipe pri la naskiĝo de sistemo de Monte Pio) devas esti refortigata kaj sistemigata, ĉefe en tiu ĉi tempo, kiam la financaj problemoj povas fariĝi severaj al multaj el la plej malfortaj sektoroj de la popolo, kiujn oni devas protekti kontraŭ la riskoj de uzuro aŭ la malespero. La plej malfortaj homoj devas esti edukataj por defendi sin kontraŭ uzuro, same kiel la malriĉaj popoloj devas esti edukataj por havi realan profiton el mikrokredito, tiel malkuraĝigante la eblajn ekspluatajn formojn en tiuj ĉi du sferoj. Ĉar riĉaj landoj ankaŭ travivas novajn formojn de malriĉeco, do la mikrofinanco povas doni konkretajn helpojn al lanĉado de novaj iniciatoj kaj sektoroj favore al la plej malfortaj partoj de la socio, eĉ en tempo de ebla malriĉiĝo de la socio mem.

66. Tutmonda interligiteco aperigis novan politikan potencon: la konsumantojn kaj iliajn asociojn. Tio estas fenomeno, kiu devas esti plue esplorata, kies pozitivajn aspektojn oni devas instigi kaj kies kromaĵojn oni devas eviti. Estas bone, ke homoj konsciiĝu, ke la aĉeto estas ĉiam morala ago, ne simple ekonomika ago. Tial, krom la socia respondeco de la kompanioj, ankaŭ ekzistas la socia respondeco de la konsumanto. Tiu ĉi estu kontinue edukata[145] al la rolo, kiun li ekzercas ĉiutage kaj povas ekzerci respektante la moralajn principojn, sen malgrandigi la ekonomikan raciecon de la aĉeto. Ankaŭ en sektoro de aĉetado – precize en tempoj kiel la nunaj, kiam oni vidas la aĉetpovon malgrandiĝi, kaj tial la konsumo devas okazi pli sobre – estas necese esplori aliajn vojojn, kiel, ekzemple, la formojn de kooperativo de aĉetado simile al la konsumaj kooperativoj aktivaj de la 19-a jarcento danke al la iniciato de katolikoj. Krome, estas utile antaŭenigi novajn manierojn de komercado de varoj venantaj de malriĉaj partoj de ĉiu lando por garantii la produktantoj decan profiton, kondiĉe, ke estu vere travidebleca merkato, ke la produktantoj havu ne nur pli grandan profiton, sed ankaŭ pli ampleksan instruadon, profesiecon kaj teknologion, kaj finfine, ke la partiaj ideologiaj vidpunktoj ne estu miksitaj en en tiaj ekonomikaj spertoj. Pli aktiva rolo de konsumantoj, se ili mem ne estas manipulitaj de asocioj nevere reprezentivaj, estas dezirinda elemento por konstruado de ekonomika demokratio.

67. Antaŭ la senĉesa kreskado de la tutmonda interligiteco, estas forte sentata – eĉ meze de recesio egale tutmonda – la urĝeco de reformo ĉe la Organizacio de Unuiĝintaj Nacioj kaj ĉe la ekonomika kaj financa internacia strukturo tiel, ke estu ebla la reala konkretiĝo de la koncepto de familio de nacioj. Oni egale sentas la urĝan bezonon trovi renovigajn manierojn de efektiviĝo de la principo de protekto-respondeco[146] kaj por atribui ankaŭ al plej malriĉaj landoj efikan voĉon en komunaj decidoj. Tio montriĝas nepra precize en la sfero de politika, jura kaj ekonomika ordo, kiu pligrandigu kaj gvidu la internacian kunlaboradon al solidareca disvolviĝo de ĉiuj popoloj. Por administri la mondan ekonomion, por resanigi la ekonomiojn trafitaj de krizo celante eviti la profundiĝon de tiu krizo kaj, sekve, pli grandajn malekvilibrojn, por realigi oportunajn kaj kompletajn malarmiĝon, nutraĵan sekurecon kaj pacon, por asekuri la protektadon de naturo kaj por reguligi la migrantajn movojn, urĝas la ekzisto de vera mondpolitika aŭtoritato, laŭ mia antaŭulo Beata Johano la 23-a indikis antaŭ kelkaj jaroj. La menciita aŭtoritato devos reguli sin per juro, observi konstante la principojn de subsidiareco kaj solidareco, gvidi sin al establo de la ĝenerala bono[147], kaj engaĝiĝi en realigo de aŭtenta kaj kompleta homa disvolviĝo inspirata de la valoroj de karitato en la vero. Krome, tia aŭtoritato devos esti universale rekonata kaj esti komisiita kun reala efektiva potenco por asekuri al ĉiuj sekurecon, observadon de justeco kaj respekton al rajtoj[148]. Evidente, tia aŭtoritato devas havi la potencon por fari, ke la partoj respektu siajn proprajn decidojn, kiel ankaŭ la iniciatojn ordigitaj kaj adoptitaj en diversaj internaciaj forumoj. Sen tio, malgraŭ la grandaj progresoj plenumitaj en diversaj sferoj, la internacia juro riskus suferi influon de potenco-ekvilibro inter la plej fortaj nacioj. La kompleta disvolviĝo de popoloj kaj la internacia kunlaboro postulas la establadon de pli alta grado de internacia ordo, markita de subsidiareco, por administri la tutmondiĝo[149] kaj por ke ankaŭ konstruiĝu socia ordo obeanta la moralan ordon kaj tian interligon inter morala kaj socia sferoj, inter politiko kaj la ekonomia kaj civila sferoj, kiel antaŭvidite de la Statuto de la Unuiĝintaj Nacioj.

ĈAPITRO VI

LA DISVOLVIĜO DE POPOLOJ KAJ LA TEKNIKO

68. La temo de disvolviĝo de popoloj estas intime ligita al la temo de disvolviĝo de individuoj. Laŭnature, la homa persono estas dinamike gvidata al sia propra disvolviĝo. Ne temas pri disvolviĝo certigita de naturaj mekanismoj, ĉar ĉiu el ni scias, ke ni kapablas fari liberajn kaj respondecajn elektojn; ankaŭ ne temas pri disvolviĝo regata de nia kaprico, ĉar ni ĉiuj scias, ke ni estas donaco, ne io memgenerita. En ni, la libereco estas origine karakterizita de nia estaĵo kaj ĝiaj limoj. Neniu formas arbitre sian konsciencon, sed ĉiuj konstruas sian personecon surbaze de ia naturo donita al ĝi. Ne nur la aliaj personoj estas ekster nia kontrolo; ankaŭ ĉiu el ni estas ekster sia propra kontrolo. La disvolviĝo de la individuo damaĝiĝas, se li intencas esti la sola produktanto de si mem. Analoge, la disvolviĝo de popoloj damaĝiĝas, se la homaro pensas, ke ĝi povas rekrei sin uzante la «mirindaĵojn» de teknologio. Simile, la ekonomika disvolviĝo montriĝas fikcia kaj damaĝiĝa, kiam ĝi konfidas sin al la «mirindaĵoj» de financoj por subteni kreskadojn nerealajn kaj konsumemajn. Antaŭ tia prometea pretendo, ni devas fortikigi la amon al libereco ne simple arbitra, sed farita vere humana per agnosko de la bono kiu venas antaŭ ol ĝi. Kun tia celo, estas bezonate, ke la homo reeniru en sin mem por rekoni la fundamentajn normojn da la natura moralleĝo, kiun Dio skribis en lia koro.

69. Nuuntempe, la problemo de disvolviĝo estas strikte ligita al teknologia progreso, kun ĝiaj frapantaj aplikoj en la biologia kampo. Teknologio – estas bone emfazi – estas realaĵo profunde homa, ligata al aŭtonomio kaj libereco de la homo. En ĝi esprimiĝas kaj konfirmiĝas la hegemonio de la spirito super materio. La spirito, «tiel fariĝinte “pli libera de sklaveco al estaĵoj, povas pli facile leviĝi al kulto kaj kontemplo de la Kreinto”»[150]. Teknologio permesas, ke ni regu super la materio, reduktu la riskojn, ŝparu laborojn, plibonigu la vivkondiĉojn. Ĝi respondas al la alvokiĝo mem de homa laboro: en teknologio, rigardata kiel la produkto de homa genio, la homo rekonas sin kaj forĝas la homaron. Teknologio estas la objektiva aspekto de homa ago[151], kies origino kaj ekzistmotivo estas en la subjektiva elemento: la aganta laboristo. Pro tio, teknologio neniam estas simple teknika. Ĝi rivelas la homon kaj liajn aspirojn al disvolviĝo, ĝi esprimas la internan homan tension kiu instigas lin venki iom post iom iajn materialajn limigojn. Tiel, la teknologio estas parto de la ordono «prilaboradu kaj gardu la teron» (laŭ Gen 2, 15) konfidita de Dio al la homaro, kaj ĝi devas esti gvidata por plifortigi la aliancon inter homo kaj medio, en kiu devos speguli la kreivan amon de Dio.

70. Teknologia disvolviĝo povas indukti al la ideo, ke teknologio estas memproviza, kaj la homo, demandante sin nur kiel, ne plu konsideras la multajn kialojn, per kiuj li estas instigata agi. Pro tio, la teknologio prezentiĝas ambivalence. Produktita de homa kreivo kiel ilo de persona libereco, teknologio povas esti komprenata kiel elemento de absoluta libereco, kiu volas malkonsideri la limojn esencajn de la aĵoj. La procezo de tutmondiĝo povus anstataŭigi ideologiojn per teknologio[152], kio igas la lastan esti ideologia potenco kiu eksponus la homaron al la risko vidi sin fermita en io apriora, de kio oni ne povus eliri por trovi la eston kaj la veron. En tiu kazo, ni ĉiuj konus, taksus kaj decidus la situaciojn de nia vivo ekde la interno de kultura teknokratia horizonto, al kiu ni apartenus strukture, sen iam ajn povi malkovri signifon ne produktita de ni. Tia vidpunkto nuntempe igas la teknikistan pensmanieron tiel forta, ke igas la veron koincidi kun la eblo. Tamen, kiam la sola kriterio de vero estas efikeco kaj utileco, tiam la disvolviĝo aŭtomate fariĝas neita. Fakte, vera disvolviĝo ne konsistas ĉefe el farado; la ŝlosilo al disvolviĝo estas la kapablo pensi pri la teknologio kaj individuizi la sencon plene homan de homa agado, en la senca horizonto de la individuo rigardata en sia tuteco. Eĉ se la homo agas per satelito aŭ malproksima elektronika komando, ties agado ĉiam estas humana, esprimo de respondeca libereco. Teknologio allogas intense la homon, ĉar liberigas lin de fizikaj limigoj kaj plilarĝigas lian horizonton. Sed la homa libereco estas ja aŭtenta nur tiam, kiam ĝi reagas al la fascino de teknologio per decidoj, kiuj estas fruktoj de morala respondeco. De tio aperas la urĝa bezono de formado pri etika respondeco en uzado de teknologio. Ekde la fascino kiun teknologio kaŭzas al la homo, oni devas rekuperi la veran signifon de libereco, kiu ne konsistas el ebrieco de totala aŭtonomio, sed el respondo al krio de la estaĵo, komenciĝante kun nia propra persona estaĵo.

71. Tiu eblo, ke la teknikista pensmaniero deviu de sia origine solida humanisma principo vidiĝas, nuntempe, en fenomenoj de teknikizo de disvolviĝo kaj paco. Ofte la disvolviĝo de popoloj estas konsiderita kiel problemo de financa inĝenierio, de malfermeco de merkatoj, de redukto de eniraj tarifoj, de investoj en produktado, de instituciaj reformoj; en aliaj vortoj, problemo simple teknika. Ĉiuj tiuj faktoroj gravegas, sed ni devas demandi, kial teknikaj elektoj ĝis nun donis rezultojn nur relative. Oni devas profunde serĉi la kialon. Disvolviĝo neniam estos plene garantiita de fortoj iel aŭtomataj aŭ nepersonaj, ĉu fortoj de merkato aŭ de internacia politiko. Disvolviĝo estas malebla sen virtaj homoj, sen financistoj kaj politikistoj kies konsciencoj sentas intense la postulojn de la komuna bono. Kaj profesia kompetenteco kaj morala kohereco estas necesaj. Kiam la absolutigo de teknologio regas, tiam la rezulto estas konfuziĝo inter celoj kaj iloj: kiel la sola ago-kriterio, la entreprenisto konsideros la maksimuman profiton de produktado; la politikisto, la solidiĝon de sia potenco; la sciencisto, la rezulton de siaj esploroj. Tiel, ofte okazas, ke, sub la reto de ekonomikaj, financaj aŭ politikaj interligoj, daŭras la miskomprenoj, afliktoj kaj maljustaĵoj; la fluado de teknologiaj konoj multobliĝas, sed por profito de ties posedantoj, dum la reala situacio de popoloj kiuj vivas malproksime de tia fluado, kaj preskaŭ ĉiam en totala ignoreco, daŭras senŝanĝa kaj sen efektivaj ebloj de emancipiĝo.

72. Foje, eĉ paco havas riskon esti konsiderita kiel teknika produkto, rezulto simple de interkonsentoj inter registaroj aŭ de iniciatoj direktitaj al asekurado de efikaj ekonomikaj helpoj. Estas vere, ke pac-konstruado postulas la konstantan teksadon de diplomatiaj kontaktoj, ekonomikaj kaj teknologiaj interŝanĝoj, kulturaj renkontiĝoj, akordoj pri komunaj projektoj, kaj ankaŭ la respondeciĝo pri komunaj strategioj por haltigi la minacojn de armea konflikto kaj elradikigi la eblajn teroristajn tentojn. Tamen, por ke tiaj klopodoj havu daŭrantajn efektojn, ili devas esti bazitaj sur valoroj radikantaj en la vero de la vivo. En aliaj vortoj, oni devas aŭskulti la voĉon de koncernataj popoloj kaj konsideri ilian situacion por interpreti ĝuste iliajn aspirojn. Iel, oni devas akordigi sin al anonimaj klopodoj de tiel multaj individuoj profunde respondeciĝintaj antaŭenigi la renkontiĝon inter popoloj kaj faciligi la disvolviĝon sur la bazo de amo kaj reciproka kompreno. Inter tiuj homoj, ankaŭ estas kristanaj kredantoj, engaĝiĝintaj en la granda tasko doni al disvolviĝo kaj al paco sencon plene humanan.

73. Ligita al teknologia disvolviĝo estas la kreskanta ĉeesto de sociaj komunikiloj. Jam preskaŭ maleblas imagi la ekziston de la homaro sen ili. Por bono aŭ por malbono, ili estas tiel integritaj en la vivo de la mondo, ke ŝajnas tre absurda la aserto de homoj defendantaj ilian neŭtralecon, sekve postulantaj ilian aŭtonomion rilate al la moralaj konsideroj koncerne homojn. Ofte tiaj vidpunktoj, kiuj substrekas la strikte teknikan naturon de la amaskomunikiloj, efike apogas ties subiĝon al ekonomikaj interesoj, al la celo domini merkaton kaj, ne lastavice, al deziro altrudi kulturajn modelojn kiuj servas projektojn de ideologia kaj politika potenco. Konsiderante la fundamentan gravecon kiun ili havas por determini ŝanĝojn en la maniero rigardi kaj koni la realaĵon kaj la homan persono mem, oni devas atente mediti pri ilia influo, ĉefe en la etika-kultura aspekto de la tutmondiĝo kaj la solidara disvolviĝo de popoloj. Laŭ la postulo por korekta administrado de tutmondiĝo kaj disvolviĝo, la signifo kaj la celo de la amaskomunikiloj devas esti serĉataj en la antropologia perspektivo. Tio signifas, ke ili fariĝi okazo por humanizo, ne nur dum ili donas pli grandajn eblojn de komunikiĝo kaj informiĝo danke al teknologia disvolviĝo, sed ĉefe ankaŭ dum ili estas organizataj kaj gvidataj laŭ ia bildo de persono kaj komuna bono, kiu reflektas ties universalajn valorojn. La sociaj komunikiloj ne favoras la liberecon nek tutmondigas la disvolviĝon kaj la demokration al ĉiuj simple ĉar ili multobligas la eblojn de interligo kaj cirkulado de ideoj; por atingi tiujn ĉi celojn, estas bezonate, ke ili estu celantaj la antaŭenigon de la digno de homoj kaj popoloj, ke ili estu klare vigligataj de karitato kaj disponataj je la servo de vero, bono kaj natura kaj supernatura frateco. Fakte, en la homaro, la libereco estas intime ligita al tiuj pli altaj valoroj. La amaskomunikiloj povas fari gravan kontribuon por kreskigi komunecon de la homa familio kaj socian ethos, kiam ili fariĝas iloj de antaŭenigo de universala partopreno en la komuna serĉo de tio, kio estas justa.

74. Nuntempe, baza kaj decida kampo de kultura lukto inter la absolutismo de teknologio kaj morala respondeco de la homo estas la kampo de bioetiko, kie oni radikale traktas la eblecon de integrita homa disvolviĝo. Temas pri tre delikata kaj kritika areo, kie elaperas plen-forte la fundamenta demando: ĉu homo estas la produkto de siaj propraj laboroj aŭ li dependas de Dio? Sciencaj eltrovaĵoj en tiu kampo kaj la eblecoj de teknika interveno ŝajnas tiom progresintaj, ke ili devigas elekton inter ĉi tiuj du konceptoj: racio malfermita al transcendeco aŭ racio fermita en imanenteco. Oni estas antaŭ decida opcio. Tamen, la racia koncepto de teknologio centrita en si mem montriĝas neracia, ĉar ĝi enhavas decidan malakcepton de signifo kaj valoro. Ne pro hazardo la fermiteco al transcendeco alfrontas la malfacilecon pensi, kiel eblis, ke ĉio ĝermis de nenio kaj, ke la inteligenteco naskiĝis de hazardo[153]. Antaŭ tiuj dramaj problemoj, racio kaj kredo asistas sin reciproke; nur kune ili savos la homon: Sorĉita de eksklusiva teknologio, la racio sen kredo estas kondamnita perdi sin en la iluzio de sia propra ĉiopoveco, dum la kredo sen racio riskas esti fortranĉita de konkreta vivo de la homoj[154].

75. Paŭlo la VI-a jam rekonis kaj indikis la tutmondan horizonton de la socia problemo[155]. Sekvante tiun ĉi vojon, oni devas aserti, ke nuntempe la socia problemo fariĝis radikale antropologia tiel, ke ĝi koncernas la manieron koncepti kaj ankaŭ manipuli la vivon, pli kaj pli metata sub la kontrolo de la homo per bioteknologio. La fekundigo in vitro, la esplorado pri embrioj, la ebleco kloni kaj la homaj hibridoj aperas kaj estas antaŭenigitaj en la tute seniluziigita nuntempa kulturo, kiu kredas, ke jam malkovris ĉiujn misterojn ĉar jam atingis la originon de vivo. Ĉi tie, la absolutismo de teknologio trovas sian plej klaran esprimon. En tia kulturo, la konscienco estas simple invitita montri simplan teknikan eblon. Tamen, oni ne povas subtaksi la perspektivojn maltrankviligantaj al la homa estonteco kaj la potencajn kaj novajn ilojn kiujn la «kulturo de morto» havas je sia dispono. Al la tragedia kaj ĝeneraligita plago nome abortigo, oni eble povos aldoni estontece – malgraŭ jam ĉeestas malleĝe in nuce – sistema eŭgenika planado de naskiĝoj. Ĉe la alia ekstremo, vojiras pro-eŭtanazia pensmaniero, same damaĝema manifestiĝo de kontrolo de vivo, kiu estas rigardata, en iaj cirkonstancoj, kiel maldigna por vivi. Malantaŭ tiuj perspektivoj troviĝas kulturaj vidpunktoj kiuj neas humanan dignecon. Siavice, tiuj ĉi praktikoj estas destinitaj nutri materialan kaj mekanikisman komprenon de la homa vivo. Kiu povos mezuri la negativajn efektojn de tia pensmaniero al la disvolviĝo? Kiel iu povos admiri la indiferentecon montrata antaŭ situacioj da homa dekadenco, kiam oni agas indiferente rilate al kio estas homa kaj al kio ne estas homa? Estas surpriziga la arbitra selektemo de tio, kio nuntempe estas proponita kiel respektinda: multaj homoj, kiuj rapide skandaliĝas pro sensignifaj aferoj, ŝajne toleras senprecedencajn maljustaĵojn. Dum la malriĉuloj de la mondo daŭre frapas ĉe la pordoj de la monhavantoj, la monhavanta mondo havas la riskon ne plu aŭdi tiujn kriojn ĉe sia pordo danke al konscienco jam malkapabla rekoni la homon. Dio rivelas la homon al la homo; racio kaj kredo kunlaboras por montri al li la bonon, kondiĉe ke li volas vidi ĝin; la natura leĝo, en kiu briladas la kreiva Racio, indikas la grandecon de la homo, sed ankaŭ ties mizerecon, kiam li ne rekonas la vokon de la morala vero.

76. Unu el la aspektoj de la moderna teknikista pensmaniero estas videbla en la emo konsideri la problemojn kaj emociojn de la interna vivo nur laŭ psikologia perspektivo, eĉ ĝis la punkto de neŭrologia reduktismo. Tiel, oni malplenigas la internecon de la homo kaj, progrese, oni perdas la komprenon pri la ontologia konsisto de homa animo kaj ties profundaĵojn saĝe montritaj de la sanktuloj. La problemo de disvolviĝo estas proksime ligita ankaŭ al nia kconepto de homa animo, ĉar nia egoo multfoje estas reduktita al psika aspekto, kaj la sano de animo estas konfuzita al emocia bonfarto. Tiuj simpligoj devenas de profunda malsukceso kompreni la spiritan vivon kaj kondukas nin ignori, ke la disvolviĝo de individuoj kaj popoloj vere dependas ankaŭ de solvo al problemoj de spirita naturo. Krom la materialan kreskiĝon, la disvolviĝo devas inkludi ankaŭ spiritan kreskiĝon, ĉar la persono estas «unueca estaĵo, konsistanta je animo kaj korpo»[156], naskiĝinta de la kreiva amo de Dio kaj destinita al eterna vivo. La homo evoluas tiam, kiam li kreskas en la spirito, kiam lia animo konas sin mem kaj lernas la verojn kiujn Dio plantis profunde en ĝin, kiam li dialogas kun si mem kaj kun sia Kreinto. Malproksime de Dio, la homo vivas maltrankve kaj malsane. Socia kaj psikologia alieniĝo kaj la multaj neŭrozoj kiuj karakterizas la riĉajn sociojn ankaŭ devenas de faktoroj de spirita naturo. Bonfarta socio, materiale disvolviĝinta sed subpremanta al animo, per si ne estas gvidita al aŭtentika disvolviĝo. La novaj formoj de drogo-sklaveco kaj la malespero, en kiun falas multaj homoj, havas klarigon ne nur sociologian kaj psikologian, sed ankaŭ esence spiritan. La malpleneco en kiu la animo sentas sin forlasita, malgraŭ ene de sennombraj terapioj por korpo kaj psiko, kondukas al suferado. Ne ekzistas plena disvolviĝo nek universala komuna bono sen la spirita kaj morala bono de la homoj, konsideritaj en sia tutaĵo de korpo kaj animo.

77. La absolutismo de teknologio emas produkti malkapablon percepti tion, kion oni ne klarigas simple per la materio; kaj, tamen, ĉiuj homoj spertas la multajn aspektojn nemateriajn kaj spiritajn de sia vivo. Scii ne estas ago simple materiala, ĉar la konita objekto ĉiam kaŝas ion, kio estas preter la empiria datumo. Nia tuta scio, eĉ la plej simpla, ĉiam estas malgranda miraklo, ĉar ĝi neniam povas esti plene klarigata de la materialaj iloj uzataj de ni. En ĉiu vero, ĉiam ekzistas io pli ol ni mem pensis; en la amo kiun ni ricevas, ĉiam ekzistas io ajn kiu surprizas nin. Ni neniam devos ne plu miri antaŭ tiuj mirakloj. En ĉiu scio kaj en ĉiu ago de amo, la homa animo spertas «ion plian», kiu tre multe ŝajnas ricevita donaco, alteco al kiu ni sentas nin allogataj. Ankaŭ la disvolviĝo de individuoj kaj popoloj situas en tia alteco, se ni pripensas la spiritan aspekton, kiu devas voki tian disvolviĝon por ke ĝi estu aŭtentika. Tio postulas novajn okulojn kaj novan koron, kapabla superi la materialisman vidpunkton pri homaj okazaĵoj kaj kompreni en disvolviĝo «ion preteran», kiun la teknologio ne povas doni. Per tiu vojo, eblos atingi tian totalan homan disvolviĝon kiu havas sian direktan kriterion en la propulsa forto de karitato en vero.

KONKLUDO

78. Sen Dio, la homo ne scias kien iri, nek sukcesas kompreni eĉ kion li estas. Antaŭ la grandegaj problemoj de la disvolviĝo de la popoloj, problemoj kiuj preskaŭ kondukas nin al malvigleco kaj al rezignado, konsolas nin la vorto de la Sinjoro Jesus Kristo, kiu instruas nin pri tiu fundamenta fakto: «Sen mi vi nenion povas fari» (Joh 15, 5), kaj kuraĝigas nin: «Mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo» (Mat 28, 20). Antaŭ la vasteco de la realigenda laboro, ni estas subtenataj de la kredo je la ĉeesto de Dio ĉe tiuj, kiuj unuiĝas je Lia nomo kaj laboras por la justeco. Paŭlo la 6-a memorigis nin, en Populorum Progressio, ke la homo ne kapablas solece zorgi pri sia propra progreso, ĉar li mem ne povas fondi veran humanismon. Nur kiam ni konscias pri nia alvoko, kiel individuoj kaj kiel komunumo, esti parto de la familio de Dio kiel Liaj gefiloj, tiam ni kapablos generi novan pensmanieron kaj esprimi novajn energiojn je la servo de vere tuteca humanismo. Pro tio, la plej granda forto je la servo al disvolviĝo estas kristana humanismo [157], kiu revigligu la karitaton kaj lasu sin esti gvidata de la vero, akceptante ambaŭ ilin kiel restantan donacon de Dio. La disponebleco al Dio malfermiĝas al disponebleco al la gefratoj kaj al vivo konsiderata kiel solidareca kaj ĝojiga tasko. Male, la ideologia fermiĝo al Dio kaj la ateismo de indiferenteco, kiuj forgesas la Kreinton kaj havas la riskon forgesi ankaŭ la homajn valorojn, estas nuntempe kelkaj el la ĉefaj obstrukcioj al la disvolviĝo. Humanismo kiu ekskludas Dion estas nehoma humanismo. Nur humanismo malfermita al la Absolutulo povas gvidi nin en la antaŭenigo kaj realigo de formoj de socia kaj civita vivo — el la sfero de strukturoj, institucioj, kulturo kaj ethos — sen eksponi nin al la risko enprizoniĝi en la nunaj modoj. La konscio pri la nedetruebla Amo de Dio daŭrigas nin en nia pena kaj glorigema laboro por justeco, por la disvolviĝo de la popoloj, inter sukcesoj kaj fiaskoj, en la konstanta serĉado de justa ordo por homaj aferoj. La amo al Dio vokas nin eliri el tio, kio estas limigita kaj efemera, donas al ni kuraĝon agi daŭre serĉante la bonon al ĉiuj, eĉ se tio ne realiĝas tuj, eĉ se la atingita afero — de ni kaj de la politikaj aŭtoritatoj kaj de la laboristoj en la ekonomio — estas ĉiam malpli granda ol ni deziras [158]. Dio donas al ni la forton batali kaj suferi pro amo al la komuna bono, ĉar Li estas nia Ĉio, nia plej granda espero.

79. La disvolviĝo bezonas kristanojn kun brakoj etenditaj al Dio en preĝa sinteno, kristanoj movataj de la konscio, ke la amo plena je vero ― caritas in veritate ―, de kiu devenas la aŭtenta disvolviĝo, ne estas produktita de ni, sed estas donita al ni. Pro tio, inkluzive en momentoj plej malfacilaj kaj kompleksaj, krom reagi konscie ni ankaŭ devas nin turni al Lia amo super ĉio. La disvolviĝo postulas atenton al la spirita vivo, seriozan konsideron pri la spertoj de fido je Dio, de spirita frateco je Kristo, de sindono al la providenco kaj dia mizerikordo, de amo kaj pardono, de rezigno je si mem, de akceptemo al la proksimulo, de justeco kaj de paco. Ĉio ĉi estas neforlasenda por transformi la «ŝtonajn korojn» al «karnajn korojn» (Jeĥ 36, 26), por igi «dia» kaj sekve pli digna al la homo la vivon sur la tero. Ĉio ĉi estas de la homo, ĉar la homo estas la subjekto de sia ekzisto; kaj samtempe ĉio ĉi estas de Dio, ĉar Dio estas en la komenco kaj fino de ĉio, kio valoras kaj ĝin elaĉetas: «[…] aŭ la mondo, aŭ la vivo, aŭ la morto, aŭ estantaĵoj aŭ estontaĵoj: ĉio apartenas al vi, kaj vi al Kristo, kaj Kristo al Dio.» (1 Kor 3, 22-23). La aspiro de la kristano estas, ke la tuta homa familio povu alvoki Dion kiel la «Patron nian». Kune kun la ununura Filo, ke ĉiuj homoj povu lerni preĝi al la Patro kaj peti al Li, per la vortoj instruitaj de Jesuo mem, por ke ili sciu sanktigi Lin vivante laŭ Lia volo, kaj poste por havi la panon bezonantan al ĉiu tago, la komprenon kaj donacemon al la ofendintoj, por ke ili ne estu kondukitaj en tenton kaj ili estu liberaj de la malbono (kp. Mat 6, 9-13).

Fine de la Paŭlo-Jaro, plaĉas al mi formuli la jenajn dezirojn per la vortoj de tiu Apostolo prenitaj el lia Letero al la Romanoj: «Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluiĝu al la bona. En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian» (12, 9-10). Ke la Virgulino Maria, proklamita de Paŭlo la 6a kiel Mater Ecclesiæ (Patrino de la Eklezio) kaj honorata de la kristana popolo kiel Speculum Iustitiæ (Spegulo de la Justeco) kaj Regina Pacis (Reĝino de la Paco), protektu kaj obtenu al ni, per sia ĉiela intercedo, la forton, la esperon kaj la ĝojon necesajn por ke ni daŭre dediĉu nin sindoneme al la responso realigi la «tutan disvolviĝon de la homo kaj de ĉiuj homoj»[159].

En Romo, ĉe Sankta Petro, la 29-an de Junio — Soleno de Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo — de la jaro 2009, la kvina de mia Pontifikeco.

BENEDICTUS PP. XVI

[1] Paŭlo la 6a, Encikliko Populorum progressio (la 26-a de Marto 1967), 22: AAS 59 (1967), 268; kp. Dua Vatikana Ekumena Konsilio, Pastra Konstitucio pri la Eklezio en la moderna mondo Gaudium et spes, 69.

[2] Prelego en la Kongreseto pri la Disvolvigo (la 23-a de Aŭgusto 1968): AAS 60 (1968), 626-627.

[3] Kp. Johano Paŭlo la 2a, Mesaĝo al la Monda Tago de la Paco 2002: AAS 94 (2002), 132-140.

[4] Kp. Dua Vatikana Ekumena Konsilio, Pastra Konstitucio pri la Eklezio en la moderna mondo Gaudium et spes, 26.

[5] Kp. Johano la 23a, Encikliko Pacem in terris (la 11-a de Aprilo 1963): AAS 55 (1963), 268-270.

[6] Kp. n. 16: AAS 59 (1967), 265.

[7] Kp. samverke, 82: o.c., 297.

[8] Samverke, 42: o.c., 278.

[9] Samverke, 20: o.c., 267.

[10] Kp. Dua Vatikana Ekumena Konsilio, Pastra Konstitucio pri la Eklezio en la moderna mondo Gaudium et spes, 36; Paŭlo la 6a, Apostola letero Octogesima adveniens (la 14-a de Majo 1971), 4: AAS 63 (1971), 403-404; Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Centesimus annus (la 1-a de Majo 1991), 43: AAS 83 (1991), 847.

[11] Paŭlo la 6a, Encikliko Populorum progressio (la 26-a de Marto 1967), 13: AAS 59 (1967), 263-264.

[12] Kp. Pontifika Konsilio «Justeco kaj Paco», Kompendio de la Sociala Doktrino de la Eklezio, n. 76.

[13] Kp. Benedikto la 16a, Prelego en la Malfermo de laboroj de la 5-a Ĝenerala Konferenco de Episkoparo Latin-Amerika kaj Kariba (la 13-a de Majo 2007): Insegnamenti III/1 (2007), 854-870.

[14] Kp. nn. 3-5: AAS 59 (1967), 258-260.

[15] Kp. Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Sollicitudo rei socialis (la 30-a de Decembro 1987), 6-7: AAS 80 (1988), 517-519.

[16] Kp. Paŭlo la 6a, Encikliko Populorum progressio (la 26-a de Marto 1967) 14: AAS 59 (1967), 264.

[17] Benedikto la 16a, Encikliko Deus caritas est (la 25-a de Decembro 2005), 18: AAS 98 (2006), 232.

[18] Samverke, 6: o.c., 222.

[19] Kp. Benedikto la 16a, Discurso à Cúria Romana durante a apresentação de votos natalícios (la 22-a de Decembro 2005): Insegnamenti I (2005), 1023-1032.

[20] Kp. Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Sollicitudo rei socialis (la 30-a de Decembro 1987), 3: AAS 80 (1988), 515.

[21] Kp. samverke, 1: o.c., 513-514.

[22] Kp. samverke, 3: o.c., 515.

[23] Kp. Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Laborem exercens (la 14-a de Septembro 1981), 3: AAS 73 (1981), 583-584.

[24] Kp. Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Centesimus annus(la 1 de Majo 1991), 3: AAS 83 (1991), 794-796.

[25] Kp. Encikliko Populorum progressio (la 26-a de Marto 1967), 3: AAS 59 (1967), 258.

[26] Kp. samverke, 34: o.c., 274.

[27] Kp. nn. 8-9: AAS 60 (1968), 485-487; Benedikto la 16a, Prelego al la partoprenantoj de Internacia Kongreso aranĝita okaze de la 40-a datreveno de encikliko «Humanae vitae» (la 10-a de Majo 2008): Insegnamenti IV/1 (2008), 753-756.

[28] Kp. Encikliko Evangelium vitae (la 25-a de Marto 1995), 93: AAS 87 (1995), 507-508.

[29] Samverke, 101: o.c., 516-518.

[30] N. 29: AAS 68 (1976), 25.

[31] Samverke, 31: o.c., 26.

[32] Kp. Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Sollicitudo rei socialis (la 30-a de Decembro 1987), 41: AAS80 (1988), 570-572.

[33] Kp. samverke, 41: o.c., 570-572; Encikliko Centesimus annus (la 1-a de Majo 1991), 5.54: AAS83 (1991), 799.859-860.

[34] N. 15: AAS 59 (1967), 265.

[35] Kp. samverke, 2: o.c., 481-482; Leono la 13a, Encikliko Rerum novarum (la 15-a de Majo de 1891): Leonis XIII P. M. Acta, XI (1892), 97-144; Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Sollicitudo rei socialis (la 30-a de Decembro 1987), 8: AAS 80 (1988), 519-520; Encikliko Centesimus annus (la 1 de Majo 1991), 5: AAS 83 (1991), 799.

[36] Kp. Encikliko Populorum progressio (la 26-a de Marto 1967), 2.13: AAS 59 (1967), 258.263-264.

[37] Samverke, 42: o.c., 278.

[38] Samverke, 11: o.c., 262; kp. Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Centesimus annus (la 1-a de Majo 1991), 25: AAS 83 (1991), 822-824.

[39] Encikliko Populorum progressio (la 26-a de Marto 1967), 15: AAS 59 (1967), 265.

[40] Samverke, 3: o.c., 258.

[41] Samverke, 6: o.c., 260.

[42] Samverke, 14: o.c., 264.

[43] Samverke, 14: o.c., 264; kp. Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Centesimus annus (la 1-a de Majo 1991), 53-62: AAS 83 (1991), 859-867; Encikliko Redemptor hominis (la 4-a de Marto 1979), 13-14:AAS 71 (1979), 282-286.

[44] Kp. Paŭlo la 6a, Encikliko Populorum progressio (la 26-a de Marto 1967), 12: AAS 59 (1967), 262-263.

[45] Dua Vatikana Ekumena Konsilio, Pastra Konstitucio pri la Eklezio en la moderna mondo Gaudium et spes, 22.

[46] Paŭlo la 6a, Encikliko Populorum progressio (la 26-a de Marto 1967), 13: AAS 59 (1967), 263-264.

[47] Kp. Benedikto la 16a, Prelego al la partoprenantoj de 4-a Kongreso Eklezia Nacia de la Eklezio en Italio (la 19-a de Oktobro 2006): Insegnamenti II/2 (2006), 465-477.

[48] Kp. Paŭlo la 6a, Encikliko Populorum progressio (la 26-a de Marto 1967), 16: AAS 59 (1967), 265.

[49] Samverke, 16: o.c., 265.

[50] Benedikto la 16a, Prelego al la junuloj en la kajo de Barangaroo (la 17-a de Julio 2008): L’Osservatore Romano (portugala eldono de la 19-a de julio 2008), 4.

[51] Paŭlo la 6a, Encikliko Populorum progressio (la 26-a de Marto 1967), 20: AAS 59 (1967), 267.

[52] Samverke, 66: o.c., 289-290.

[53] Samverke, 21: o.c., 267-268.

[54] Kp. nn. 3.29.32: o.c., 258.272.273.

[55] Kp. Encikliko Sollicitudo rei socialis (la 30-a de Decembro 1987), 28: AAS 80 (1988), 548-550.

[56] Paŭlo la 6a, Encikliko Populorum progressio (la 26-a de Marto 1967), 9: AAS 59 (1967), 261-262.

[57] Kp. Encikliko Sollicitudo rei socialis (la 30-a de Decembro 1987), 20: AAS 80 (1988), 536-537.

[58] Kp. Encikliko Centesimus annus (la 1-a de Majo 1991), 22-29: AAS 83 (1991), 819-830.

[59] Kp. nn. 23.33: AAS 59 (1967), 268-269.273-274.

[60] Kp. Leonis XIII P. M. Acta, XI (1892), 135.

[61] Dua Vatikana Ekumena Konsilio, Pastra Konstitucio pri la Eklezio en la moderna mondo Gaudium et spes, 63.

[62] Kp. Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Centesimus annus (la 1-a de Majo 1991), 24: AAS 83 (1991), 821-822.

[63] Kp. Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Veritatis splendor (la 6-a de Aŭgusto 1993), 33.46.51: AAS 85 (1993), 1160.1169-1171.1174-1175; Prelego al la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en la celebro de ĝia 50-jariĝo (la 5-a de Oktobro 1995), 3: Insegnamenti XVIII/2 (1995), 732-733.

[64] Kp. Encikliko Populorum progressio (la 26-a de Marto 1967), 47: AAS 59 (1967), 280-281; Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Sollicitudo rei socialis (la 30-a de Decembro 1987), 42: AAS 80 (1988), 572-574.

[65] Kp. Benedikto la 16a, Mesaĝo okaze de la Monda Tago de la Nutraĵo 2007: AAS 99 (2007), 933-935.

[66] Kp. Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Evangelium vitae (la 25-a de Marto 1995), 18.59.63-64: AAS87 (1995), 419-421.467-468.472-475.

[67] Kp. Benedikto la 16a, Mesaĝo al la Monda Tago de la Paco 2007, 5: Insegnamenti II/2 (2006), 778.

[68] Kp. Johano Paŭlo la 2a, Mesaĝo al la Monda Tago de la Paco 2002, 4-7.12-15: AAS 94 (2002), 134-136.138-140; Mesaĝo al la Monda Tago de la Paco 2004, 8: AAS 96 (2004), 119; Mesaĝo al la Monda Tago de la Paco 2005, 4: AAS 97 (2005), 177-178; Benedikto la 16a,Mesaĝo al la Monda Tago de la Paco 2006, 9-10: AAS 98 (2006), 60-61; Mesaĝo al la Monda Tago de la Paco 2007, 5.14: Insegnamenti II/2 (2006), 778.782-783.

[69] Kp. Johano Paŭlo la 2a, Mesaĝo al la Monda Tago de la Paco 2002, 6: AAS 94 (2002), 135; Benedikto la 16a, Mesaaĝo al la Monda Tago de la Paco 2006, 9-10: AAS 98 (2006), 60-61.

[70] Kp. Benedikto la 16a, Homilio de la Sankta Meso en «Islinger Feld» de Regensburg (la 12-a de Septembro 2006): Insegnamenti II/2 (2006), 252-256.

[71] Kp. Benedikto la 16a, Encikliko Deus caritas est (la 25-a de Decembro 2005), 1: AAS 98 (2006), 217-218.

[72] Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Sollicitudo rei socialis (la 30-a de Decembro 1987), 28: AAS 80 (1988), 548-550.

[73] Paŭlo la 6a, Encikliko Populorum progressio (la 26-a de Marto 1967), 19: AAS 59 (1967), 266-267.

[74] Samverke, 39: o.c., 276-277.

[75] Samverke, 75: o.c., 293-294.

[76] Kp. Benedikto la 16a, Encikliko Deus caritas est (la 25-a de Decembro 2005), 28: AAS 98 (2006), 238-240.

[77] Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Centesimus annus (la 1 de Majo 1991), 59: AAS 83 (1991), 864.

[78] Kp. Encikliko Populorum progressio (la 26-a de Marto 1967), 40.85: AAS 59 (1967), 277.298-299.

[79] Samverke, 13: o.c., 263-264.

[80] Kp. Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Fides et ratio (la 14-a de Septembro 1998), 85: AAS 91 (1999), 72-73.

[81] Kp. samverke, 83: o.c., 70-71.

[82] Benedikto la 16a, Prelego en la Universitato de Regensburg (la 12-a de Septembro 2006): Insegnamenti II/2 (2006), 265.

[83] Kp. Paŭlo la 6a, Encikliko Populorum progressio (la 26-a de Marto 1967), 33: AAS 59 (1967), 273-274.

[84] Kp. Johano Paŭlo la 2a, Mesaĝo al la Monda Tago de la Paco 2000, 15: AAS 92 (2000), 366.

[85] Katekismo de la Katolika Eklezio, 407; kp. Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Centesimus annus (la 1-a de Majo 1991), 25: AAS 83 (1991), 822-824.

[86] Kp. n. 17: AAS 99 (2007), 1000.

[87] Kp. samverke, 23: o.c., 1004-1005.

[88] Sankta Aŭgusteno klarigas, detale, tiun ĉi instruon en la dialogo pri la libera volo (De libero arbitrio, II, 3, 8s.). Li montras la ekziston de «interna sentumo» en la homa animo. Tiu ĉi sentumo konsista el ago kio realiĝas ekster la normalaj funkcioj de la racio, ago ne refleksa kaj preskaŭ instinkta, per kio la racio, post kompreni sian kondiĉon neeterna kaj neperfekta, agnoskas ke super si mem ekzistas io eterna, absolute vera kaj prava. La nomo donita de Sankta Aŭgusteno al tiu interna vero estas kelkfoje Dio (Konfesoj X, 24, 35; XII, 25, 35; De libero arbitrio, II, 3, 8, 27), alifoje kaj plej ofte estas Kristo (De magistro 11, 38; Konfesoj VII, 18, 24; XI, 2, 4).

[89] Benedikto la 16a, Encikliko Deus caritas est (la 25-a de Decembro 2005), 3: AAS 98 (2006), 219.

[90] Kp. n. 49: AAS 59 (1967), 281.

[91] Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Centesimus annus (la 1-a de Majo 1991), 28: AAS 83 (1991), 827-828.

[92] Kp. n. 35: AAS 83 (1991), 836-838.

[93] Kp. Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Sollicitudo rei socialis (la 30-a de Decembro 1987), 38: AAS80 (1988), 565-566.

[94] N. 44: AAS 59 (1967), 279.

[95] Kp. samverke, 24: o.c., 269.

[96] Kp. Encikliko Centesimus annus (la 1-a de Majo 1991), 36: AAS 83 (1991), 838-840.

[97] Kp. Paŭlo la 6a, Encikliko Populorum progressio (la 26-a de Marto 1967), 24: AAS 59 (1967), 269.

[98] Kp. Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Centesimus annus (la 1-a de Majo 1991), 32: AAS 83 (1991), 832-833; Paŭlo la 6a, Encikliko Populorum progressio (la 26-a de Marto 1967), 25: AAS 59 (1967), 269-270.

[99] Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Laborem exercens (la 14-a de Septembro 1981), 24: AAS 73 (1981), 637-638.

[100] Samverke, 15: o.c., 616-618.

[101] Encikliko Populorum progressio (la 26-a de Marto 1967), 27: AAS 59 (1967), 271.

[102] Kp. Kongregacio de Doktrino de la Kredo, Instruo pri la kristana libereco kaj la liberigo Libertatis conscientia (la 22-a de Marto 1987), 74: AAS 79 (1987), 587.

[103] Kp. Johano Paŭlo la 2a, Intervjuo al la katolika ĵurnalo «La Croix» de la 20-a de Aŭgusto 1997.

[104] Johano Paŭlo la 2a, Prelego al la Pontifika Akademio de Socialaj Sciencoj (la 27-a de Aprilo 2001): Insegnamenti XXIV/1 (2001), 800.

[105] Paŭlo la 6a, Encikliko Populorum progressio (la 26-a de Marto 1967), 17: AAS 59 (1967), 265-266.

[106] Kp. Johano Paŭlo la 2a, Mesaĝo al la Monda Tago de la Paco 2003, 5: AAS 95 (2003), 343.

[107] Kp. samverke, 5: o.c., 343.

[108] Kp. Benedikto la 16a, Mesaĝo al la Monda Tago de la Paco 2007, 13: Insegnamenti II/2 (2006), 781-782.

[109] Paŭlo la 6a, Encikliko Populorum progressio (la 26-a de Marto 1967), 65: AAS 59 (1967), 289.

[110] Kp. samverke, 36-37: o.c., 275-276.

[111] Kp. samverke, 37: o.c., 275-276.

[112] Kp. Dua Vatikana Ekumena Konsilio, Dekreto pri la apostola laboro de laikoj Apostolicam actuositatem, 11.

[113] Kp. Paŭlo la 6a, Encikliko Populorum progressio (la 26-a de Marto 1967), 14: AAS 59 (1967), 264; Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Centesimus annus (la 1-a de Majo 1991), 32: AAS 83 (1991), 832-833.

[114] Paŭlo la 6a, Encikliko Populorum progressio (la 26-a de Marto 1967), 77: AAS 59 (1967), 295.

[115] Johano Paŭlo la 2a, Mesaĝo al la Monda Tago de la Paco 1990, 6: AAS 82 (1990), 150.

[116] Heraklito de Efeso (± 535-475 a.C.), Fragmento 22B124, en H. Diels-W. Kranz, Die Fragmente der Vorsokratiker (Weidmann, Berlino [6]1952).

[117] Kp. Pontifika Konsilio «Justeco kaj Paco», Kompendio de la Sociala Doktrino de la Eklezio, nn. 451487.

[118] Kp. Johano Paŭlo la 2a, Mesaĝo al la Monda Tago de la Paco 1990, 10: AAS 82 (1990), 152-153.

[119] Paŭlo la 6a, Encikliko Populorum progressio (la 26-a de Marto 1967), 65: AAS 59 (1967), 289.

[120] Benedikto la 16a, Mesaĝo al la Monda Tago de la Paco 2008, 7: AAS 100 (2008), 41.

[121] Kp. Benedikto la 16a, Prelego al la partoprenantoj en Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (la-a 18 de Aprilo 2008): Insegnamenti IV//1 (2008), 618-626.

[122] Kp. Johano Paŭlo la 2a, Mesaĝo al la Monda Tago de la Paco 1990, 13: AAS 82 (1990), 154-155.

[123] Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Centesimus annus (la 1-a de Majo 1967), 36: AAS 83 (1991), 838-840.

[124] Samverke, 38: o.c., 840-841; kp. Benedikto la 16a, Mesaĝo al la Monda Tago de la Paco 2007, 8:Insegnamenti II/2 (2006), 779.

[125] Kp. Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Centesimus annus (la 1-a de Majo 2009), 41: AAS 83 (1991), 843-845.

[126] Kp. samverke, 41: o.c., 843-845.

[127] Kp. Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Evangelium vitae (la 25-a de Marto 1995), 20: AAS 87 (1995), 422-424.

[128] Encikliko Populorum progressio (la 26-a de Marto 1967), 85: AAS 59 (1967), 298-299.

[129] Kp. Johano Paŭlo la 2a, Mesaĝo al la Monda Tago de la Paco 1998, 3: AAS 90 (1998), 150; Prelego al la Membroj de Fondaĵo «Centesimus annus» (la 9-a de Majo 1998), 2: Insegnamenti XXI/1 (1998), 873-874; Prelego al la Aŭtoritatoj Civilaj kaj Politikaj kaj la Diplomataro dum la renkontiĝo en «Wiener Hofburg» (la 20-a de Junio 1998), 8: Insegnamenti XXI/1 (1998), 1435-1436; Mesaĝo al la Magnifika Rektoro de la Katolika Universitato «Sacro Cuore» okaze de la Jara Tago de tiu Institucio (la 5-a de Majo 2000), 6: Insegnamenti XXIII/1 (2000), 759-760.

[130] Laŭ Sankta Tomaso de Akveno, «ratio partis contrariatur rationi personae», en III Sent. d. 5, 3, 2; kaj ankaŭ «homo non ordinatur ad communitatem politicam secundum se totum et secundum omnia sua», en Summa Theologiae I-II, q. 21, a. 4, ad 3um.

[131] Kp. Dua Vatikana Ekumena Konsilio, Dogma konstitucio pri la Eklezio Lumen gentium, 1.

[132] Kp. Johano Paŭlo la 2a, Prelego al la partoprenantoj de la Publika Sesio de Akademioj Pontifikaj de Teologio kaj de Sankta Tomaso de Akveno (la 8-a de Novembro 2001), 3: Insegnamenti XXIX/2 (2001), 676-677.

[133] Kp. Kongregacio de la Doktrino pri la Kredo, Deklaro pri la unueco kaj universaleco elaĉeta de Jesuo Kristo kaj de la Eklezio Dominus Iesus (la 6-a de Aŭgusto 2000), 22: AAS 92 (2000), 763-764; Doktrinaj rimarkoj pri kelkaj aferoj koncernaj al la partopreno kaj sinteno de katolikoj en la politika sfero (la 24-a de Novembro 2002) 8: L’Osservatore Romano (portugala eldono de la 25-a de Januaro 2005), 11.

[134] Benedikto la 16a, Encikliko Spe salvi (la 30-a de Novembro 2007), 31: AAS 99 (2007), 1010; Prelego al la partoprenantoj de la 4-a Kongreso Eklezia Nacia de la Eklezio en Italio (la 19-a de Oktobro 2006): Insegnamenti II/2 (2006), 465-477.

[135] Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Centesimus annus (la 1-a de Majo 1991), 5: AAS 83 (1991), 798-800; kp. Benedikto la 16a, Prelego al la partoprenantoj de la 4-a Kongreso Eklezia Nacia de la Eklezio en Italio (la 19-a de Oktobro 2006): Insegnamenti II/2 (2006), 471.

[136] N. 12.

[137] Kp. Pio la 11a, Encikliko Quadragesimo anno (la 15-a de Majo 1931): AAS 23 (1931), 203; Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Centesimus annus (la 1-a de Majo 1991), 48: AAS 83 (1991), 852-854; Katekismo de la Katolika Eklezio, n. 1883.

[138] Kp. Johano la 23a, Encikliko Pacem in terris (la 11-a de Aprilo 1963): AAS 55 (1963), 274.

[139] Kp. Paŭlo la 6a, Encikliko Populorum progressio (la 26-a de Marto 1967), 10.41: AAS 59 (1967), 262.277-278.

[140] Kp. Benedikto la 16a, DPrelego al la membroj de la Komisio Teologia Internaciona (la 5-a de Oktobro 2007): Insegnamenti III/2 (2007), 418-421; Prelego al la partoprenantoj de Kongreso internacia pri la «Leĝo Morala Natura» aranĝita de Pontifika Universitato Laterana (la 12-a de Februaro 2007): Insegnamenti III/1 (2007), 209-212.

[141] Kp. Benedikto la 16a, Prelego al la membroj de Episkopa Konferenco de Tajlando en Vizito «ad Limina» (la 16-a de Majo 2008): Insegnamenti IV/1 (2008), 798-801.

[142] Kp. Pontifika Konsilio de Paŝtlaboro pri la Migrantoj kaj Nomadoj, Instruo Erga migrantes caritas Christi (la 3-a de Majo 2004): AAS 96 (2004), 762-822.

[143] Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Laborem exercens (la 14-a de Septembro 1981), 8: AAS 73 (1981), 594-598.

[144] Prelego en la finiĝo de Kuncelebro Eŭkaristia okaze de Jubileo de Laboristoj (la 1-a de Majo 2000): Insegnamenti XXIII/1 (2000), 720.

[145] Kp. Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Centesimus annus (la 1-a de Majo 1991), 36: AAS 83 (1991), 838-840.

[146] Kp. Benedikto la 16a, Prelego al la partoprenantoj de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (la 18-a de Aprilo 2008): Insegnamenti IV/1 (2008), 618-626.

[147] Kp. Johano la 23a, Encikliko Pacem in terris (la 11-a de Aprilo 1963): AAS 55 (1963), 293; Pontifika Konsilio «Justeco kaj Paco», Kompendio de la Sociala Doktrino de la Eklezio, n. 441.

[148] Kp. Dua Vatikana Ekumena Konsilio, Pastra Konstitucio pri la Eklezio en la moderna mondo Gaudium et spes, 82.

[149] Kp. Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Sollicitudo rei socialis (la 30-a de Decembro 1987), 43: AAS80 (1988), 574-575.

[150] Paŭlo la 6a, Encikliko Populorum progressio (la 26-a de Marto 1967), 41: AAS 59 (1967), 277-278; kp. Dua Vatikana Ekumena Konsilio, Pastra Konstitucio pri la Eklezio en la moderna mondoGaudium et spes, 57.

[151] Kp. Johano Paŭlo la 2a, Encikliko Laborem exercens (la 14-a de Septembro 1981), 5: AAS 73 (1981), 586-589.

[152] Kp. Paŭlo la 6a, Apostola letero Octogesima adveniens(la 14-a de Majo 1971), 29: AAS 63 (1971), 420.

[153] Kp. Benedikto la 16a, Prelego al la partoprenantoj de la 4-a Kongreso Eklezia Nacia de la Eklezio en Italio (la 19-a de Oktobro 2006): Insegnamenti II/2 (2006), 465-477; Homilio en la Sankta Meso ĉe «Islinger Feld» de Regensburg (la 12-a de Septembro 2006): Insegnamenti II/2 (2006), 252-256.

[154] Kp. Kongregacio de la Doktrino pri la Kredo, Instruoj pri kelkaj bioetikaj aferoj Dignitas personae (la 8-a de Septembro 2008): AAS 100 (2008), 858-887.

[155] Kp. Encikliko Populorum progressio (la 26-a de Marto 1967), 3: AAS 59 (1967), 258.

[156] Dua Vatikana Ekumena Konsilio, Pastra Konstitucio pri la Eklezio en la moderna mondo Gaudium et spes, 14.

[157] Kp. n. 42: AAS 59 (1967), 278.

[158] Kp. Benedikto la 16a, Encikliko Spe salvi (la 30-a de Novembro 2007), 35: AAS 99 (2007), 1013-1014.

[159] Paŭlo la 6a, Encikliko Populorum progressio (la 26-a de Marto 1967), 42: AAS 59 (1967), 278.