Arquivos – Arkivoj

Vizitantoj – Visitantes:

MI KREDAS – Raporto pri la 65a Kongreso de IKUE en Pécs, Hungario

65a Kongreso de IKUE
Pécs, Hungario, de la 14-a ĝis la 21-a de julio 2012

=====================================

MI KREDAS, n-ro 1

La 1-a tago de la 65-a Kongreso de IKUE

En Pecs la 14-an de julio komenciĝis la 65-a Kongreso de IKUE. La inaŭguro okazis jam la unuan tagon en la Ŝtona muzeo apud la katedralo kun la ĉeesto de la episkopo de Pecs d-ro György Udvardy.

La ĉeestantojn salutis la prezidanto de IKUE Giovanni Daminelli kaj la reprezentantino de la kongresa organiza teamo Marija Belosevic, vicprezidantino de IKUE. Sekvis la bonveniga parolo de la episkopo per kio mi inaŭguris la Kongreson.

Jen la teksto de la parolo de la episkopo György Udvardy:

Plene de amo mi salutas en urbo Pécs niajn karajn gastojn, la partoprenantojn de la kongreso de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Grandan ĝojon kaŭzas por ni, ke vi en la nuna jaro elektis ĝuste nian urbon kiel lokon de via aranĝo. Antaŭ 100 jaroj okazis en Hungario la unua kongreso de IKUE en Budapeŝto, sed Pécs nun por la unua fojo estas gastiganto de tiu ĉi elstara kongreso.

La urbo Pécs, kaj aliaj urboj kaj vilaĝoj de la diocezo, havas sennombrajn memorojn el la komenca periodo de la kristanismo, kiun ankaŭ vi povos rigardi. La kristana kredo kreas kulturon, en kiu ĉiu popolo, gento povas senti sin kiel hejme, povas rigardi ĝin kiel propraĵon kaj povas ankaŭ ĝin formi. Tion ni atestas kaj observas en urbo Sopianae en la Romia Imperio, en la hodiaŭa Pécs, kie ni vidas la postsignojn de la sanktigo de la paganaj kultoj kaj kutimoj fare de la kristanoj, la postsignojn de „la vestigo en Kriston” en la memoroj de la tie ĉi malkovritaj preĝejoj kaj entombigaj lokoj.

Elstare bela elemento de tiu kulturkrea agado estas la frata komunumo kaj la komuna lingvo bazita sur la agoj de la amo estas speciala elemento de la sperto de la unueco, kiu lingvo estas fundamente kaj esence la lingvo de la amo. Tiu komuna lingvo estas unuavice la faraĵo de la Spirito. La Spirito de la Dio faras ja la unuecon. Tiun unuecon, kiun Jesuo deziris kaj per sia ofero realiĝis. Ĉiu, kiu portas, konstruas tiun unuecon, laboras por ĝi, tiu servas kiel infano de la Eklezio.

Estas ĝoje vidi, ke la partoprenantoj de la kongreso estas kune laŭ tiu nova maniero de la frateco kaj unueco, ekkonas unu la alian kiam ili kultivas novan komunan lingvon, formas kulturon pere de la lingvo Esperanto. Pere de tia lingvo kiu disponas kun la adekvata aprobo de la oficejoj de la Sankta Seĝo por la riĉigo de nia kristana kredo kaj kulturo.

Mi deziras, ke tiu ĉi kongreso servu la spiritan, animan riĉiĝon de la alte respektitaj partoprenantoj, la enprofundiĝon en nia kristana kredo. Precipe bonan okazon donas al tiu la destinita temo de la kongreso: „Mi kredas je unu Dio”, kiu donas bonan eblecon por la preparo al la Jaro de la Kredo.

La beno de Dio akompanu la strebojn kaj laborojn de la partoprenantoj, prelegantoj, organizantoj de tiu ĉi kongreso! Fartu ege bone en Pécs, kaj en la diocezo Pécs!

——————————–
Post la muzika paŭzo far de Ĉambro ĥoro Fenikso sekvis la enkonduka prelego al la kongresa temo „Mi kredas je unu Dio“.

La prelegon titolitan „Naturo de la kredo – kredo kiel donaco“ prezentis la episkopo György Udvardy kaj tradukis sac. Attila Szep, kaj episkopa kanceliero.

Li komence diris: „La kredo rezultas savon. Eternan vivon. Kiam ni konfesas nian kredon, aŭ persone aŭ en la komunumo de la kredantoj, per vortoj aŭ per agoj niaj, ni konfesas la eternan vivon. Ni kredas je la eterna vivo, je la pleneco. La kredo signifas ĉion. La credo estas granda donaco de nia vivo kaj ankaŭ ĝia granda tasko. Samtempe ni havas ĝin, ĝi estas nia, samtempe ĝi estas ekster ni, ĉiutage denove ni devas lukti por ĝi kaj kun/per ĝi.”

Parolante pri la naturo de la kredo, al episkopo substrekis ke „al la naturo kaj esenco de la kredo apartenas la libereco de la kredo. Por ke la respondo de la kredo estu homa, estas grava, ke la homo per sia kredo libere respondu al Dio. Tio signifas la liberecon de la homo rilate la akcepton aŭ la malakcepton de la kredo kaj tio estas konvena al la digno de la persono, estas nemalhavebla elemento ĝia. La ekkono, akcepto de la kredo, praktiko de la agoj de la kredo ne forprenas la liberecon de la homo. Ĝuste kontraŭe, ĝi riĉigas, nutras kaj daŭre kreas tion”.

Li antaŭ atentigis pri la homaj komponentoj de la kredo, ĉar „ni kredas laŭ homa maniero, kaj nia homa naturo gravan rolon ludas en la esenca sperto de nia kredo”.

Dum la prelegoj la episkopo klarigis la egzistencajn elementojn de la kredo kaj atentigis pri la karaktero de la kredo, de la kredanto-sinteno. Ĉe la fino de la prelego la episkopo György Udvardy ke la vorto „Amen” venas el la sama radiko kiel la vorto kredi, kio signifas firmecon, fidindecon, fidelecon. Tiel jam estas komprenebla kial esprimas la vorto „Amen” la fidelecon de Dio al ni, kaj same ankaŭ nian fidon al Li. „Dio de la vero” kaj „Dio de Amen” parolas pri Dio, kiu estas fidela al liaj promesoj.

La programo finiĝis per la preĝado de Anĝeluso kaj kanto de la Fiŝbarko” kaj episkopa beno.

——————————–
Parolante pri al unua kongresa tago, menciindas, ke la bonvenigan servon ĉe la stacidomo prizorgis la loka fervojista E-grupo.

Fotoj:

65a Kongreso de IKUE - 1a tago 1

65a Kongreso de IKUE – 1a tago 1

65a Kongreso de IKUE - 1a tago 2

65a Kongreso de IKUE – 1a tago 2

65a Kongreso de IKUE - 1a tago 3

65a Kongreso de IKUE – 1a tago 3

65a Kongreso de IKUE - 1a tago 4

65a Kongreso de IKUE – 1a tago 4

65a Kongreso de IKUE - 1a tago 5

65a Kongreso de IKUE – 1a tago 5

======================================

MI KREDAS, n-ro 2

Dimanĉo, la 15a de julio

————————–
Prelego „Porta Fidei“
————————–

La duan tagon de la 65a Kongreso de IKUE la prelegon pri la “Porta Fidei” prezentis Carlo Sarandrea. Enkonduke li klarigis kial la Papo decidis starigi la Jaron de la kredo.

La temo de nova evangelizado estis ĉiam kunligita fadelo ne la agado de la papo Benedikto la 16a. Li starigis eĉ la Papan kongregacion dediĉitan al la nov-evangelizado kaj li ĉiutage estas unuavice en tiu tasko, anonci la parolon de Dio al la mondo. Oni pova srimarki ke dum al merkredaj aŭdiencoj la papo ĉiam faras katehizadon, ĉiam donas temon al siaj predikoj, meditoj ĉiam farante katekizadon.

Tamen, la prelaganto atentigis ke ne estas la unuan fojon ke okazas la Jaro de la Kredo, kiu ĝis nun okazis du foje kaj kiuj konincidis kaj kun la gravaj kristanaj datdevenoj, sed ankaŭ koincidis kun aparta momento en la historio (1967/68).

La Jaro de la Kredo kiu estas antaŭ ni, ne koincidas kun la datdeveno de la apostoloj, sed kun aliaj gravaj datdevenoj. Unue estas la datdeveno de la komenco de la Dua Vatikana Koncilio kaj la datdeveno de la apero de la Katekismo de la Katolika Eklezio kiu estas unu el la rimedoj kiujn la Papo indikas en la apostola letero kiel valoran ilon antaŭen puŝi la novan evangelizadon.

Do, 50 jaroj post la Dua Vatikana Koncilio la okazigo de la Jaro de la Kredo utilus ankaŭ por kompreni la heredaĵonnde tiu koncilion, kiun la Papo priskribas kiel granda orientilo por nia agado.

La celo de la Jaro de la Kredo estas “plifortigi nian fidon”, instigi kaj estas unu frazo kiu aparte trafis min, instigi ankaŭ la pastroj unuavice roli por veki la kristanojn, por skui la konsciencon kaj havi pliprofundan konsciiĝon pri la fakto ke ni estas kristanoj.

——————————
Traduko de “Porta Fidei”
——————————

Dum la prelego estis prezentita ankaŭ la traduko de Porta Fidei kiu okaze de la 65-a Kongreso de IKUE tradukis: Vitor Luiz Rigoti dos Anjos (Brazilo), Daniel Chevalier (Francio), Mike Leon (Novzelando), Doris Legat (Aŭstrio), Pavol Petrik (Slovakio), Carlo Sarandrea (Italio) kaj Bogusław Sobol (Pollando); reviziis Antonio De Salvo (Italio) kaj Attila Szép (Hungario).

La teksto estos disponebla pere de ttt-ejo de IKUE.

———————————————————-
Meso en la katedralo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
———————————————————-

La dimanĉan meson en la katedralo de staj Petro kaj Paŭlo ĉefcelebris sac. Attila Szep kaj kuncelebris sac. Lajos Kobor, sac. Luigi Alfano kaj sac. Hatto von Hatzfeld.

Komence de la prediko sac. Szep aparte atentigis pri la vortoj de la Evengelio (Mak3,12-15), laŭ kiuj Marko diras ke “En tiu tempo Jesuo alvokis al si la dek du apostolojn, kaj komencis sendi ilin duope tien kaj aliloken.”

Povas esti ke ni aŭdis la plej malnovan regularon por laboro. Ne estas longa listigo de tio kion vi rajtas kaj ne rajtas fari, Jesuo diras du aferoj al la disĉpiloj: ili devas iri sen rimedoj kaj oni ne rajtas esti perfortaj se iu kontraŭstaras.

Esti sen rimedoj, eble sonas ŝokige, ĉar ni multon havas eĉ foje ni estas malkontentaj, ni kredas multoje pli je aĵoj ol je Dio kiu forsendis la apostolojn kaj forsendas ankaŭ nin. Sed tio ne signifas, ke ni ne uzu la novajn rimedojn en la evangelizado. Tio signifas esti: la predikanto, la anoncanto de la evangelio estas nur katalizilo ĉar proklamas la vortojn de Dio, la vivantajn kaj efikajn vortojn de Dio ni devas kredi je la potenco de la dia vorto. Tute sen rimede sed ne sole, ĉar Dio akompanas nin sur la vojo kaj Li ĉion donas kion ni bezonas por nia misio, atentigis sac. Szep, kaj aldonis ke Jesuo sendis apostolojn iri duope kio donas multajn avantaĝojn: ili povas helpi unu al la alia, ili fortigi unu la alian, ili povis priparoli la aferojn, ili devis dividi la taskojn laŭ la ricevitaj donoj de Dio ili estis en komuneco, povis konfesi la kredon komune per la vortoj „ni kredas“.

Sac. Szep koncerne la unua legaĵo (Amos 7,12-15) pri la vokiĝo de Amos, diris ke temis pri la homo kiun Dio vokis “iru kaj profetu” kaj li ne kontraŭtaris. Temis pri simpla homo kiel ni vidas el la linioj. Tiuj vortoj de Dio estas direktitaj ankaŭ al ĉiuj inter ni.

Mi ne estis profeto, nek filo de la profeto, sed inĝeniero kaj Dio vokis min el la atomcentalo kaj sendis min al sia popolo. Ni ĉiuj estas vokitaj ni ĉiuj faras la saman mision. Nin ĉiujn vokas Dio por prediki per vortoj, faroj, vivoekzemplo la evangelion, diris la predikanto.

Dum la meso orgenludis Stefan Lepping kaj Franz-Georg Rossler kaj akompanis flute Rita Rossler.

———————————————————————–
Prelego „Liszt Franc kaj la koncepto de la muzika unueco“
———————————————————————–

La prelegon prezentis Rita kaj Franz-Georg Rossler. La prelego okazis en la Episkopa palaco, kie Liszt eĉ mem loĝis kaj proksime de la elirejo oni trovas lian statuon kliniĝantan de la balkono por pli bne aŭdi la sonorilojn de la katedralo.

La prelegantoj substrekis ke la prelego estas omaĝo al la granda muzikisto kaj ĝenerale al la hungara muziko kiu enorme kontribuis al la muziko de la mondo.

Dum la prelego estis prezenta vivvojo de la komponisto, sed same de lia familio kaj en tio enplektiĝo de aliaj gravaj komponistoj kiuj aperis en la „vivo de Liszt“.

——————————————
Orgenkoncerto de Stefan Lepping
——————————————

La tago finiĝis per la orgenkoncerto de Stefan Lepping en la franciskana preĝejo. La orgenisto prezentis la verkojn de Bach, Boehm, Bŭtehude: tri germanaj barokaj komponistoj: en preludoj, fugoj kaj kantprilaboroj; (komparataj kun ties bazaj melodioj en Esperanta traduko el “Adoru”

———————
Lunda programo
———————

Oni pilgrimos al la plej granda hungara maria pilgrimejo MARIAGYUD, kaj oni vizitos Siklos kaj Villany.

Certe en niaj preĝoj estos ankaŭ vi ĉiuj, karaj legantoj.

Fotoj:

65a Kongreso de IKUE - 2a tago - vizito al la prakristana tombejo

65a Kongreso de IKUE – 2a tago – vizito al la prakristana tombejo

65a Kongreso de IKUE - 2a tago - meso en la katedralo 1

65a Kongreso de IKUE – 2a tago – meso en la katedralo 1

65a Kongreso de IKUE - 2a tago - meso en la katedralo 2

65a Kongreso de IKUE – 2a tago – meso en la katedralo 2

65a Kongreso de IKUE - 2a tago - prelego en la episkopa palaco 1

65a Kongreso de IKUE – 2a tago – prelego en la episkopa palaco 1

65a Kongreso de IKUE - 2a tago - prelego en la episkopa palaco 2

65a Kongreso de IKUE – 2a tago – prelego en la episkopa palaco 2

65a Kongreso de IKUE - 2a tago - prelego pri Porta Fidei 1

65a Kongreso de IKUE – 2a tago – prelego pri Porta Fidei 1

65a Kongreso de IKUE - 2a tago - prelego pri Porta Fidei 2

65a Kongreso de IKUE – 2a tago – prelego pri Porta Fidei 2

======================================

MI KREDAS, n-ro 3

———–
VIZITOJ
———–

Dum la dimanĉa tago oni vizitis la Prakristanan tombejon el la 4-a jarcento kiun la Komitato de Mondheredajoj registris en la liston de kulturhistoriaj valoraĵoj, ĉar la malkovrita aro da konstruaĵoj havas tiel variajn arkitekturajn elementojn kaj murpentraĵojn, ke ili nekutime multflanke kaj komplekse reprezentas la fruan kristanan tombejan arkitekturon kaj arton, kiuj estis karakterizaj en la nordaj kaj okcidentaj romiaj provincoj. La subteraj kriptoj kaj la tombaj kapeloj atestas la persiston kaj kredon de la kristanaj komunumoj, kiuj vivis en Eŭropo dum la malfrua epoko de Romio, aliflanke tiuj konstruaĵoj prezentas la radikojn de la kulturo kaj civilizacio, kiuj vivas kaj efikas ĝis nun.

———————————————
Katedralo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
———————————————

La historio de la katedralo kaj la ĉirkaŭanta placo kuniĝis dum la jarcentoj kun la historio de urbo Pécs. La baziliko fariĝis la simbolo de la urbo, ĝi estas la plej konata konstruaĵo de Pécs. Historian, arthistorian kaj religian signifon de la katedralo agnoskis papo Beata Johano Paŭlo la 2a kiam li donacis la titolon baziliko (basilica minor) al ĝi en la jaro 1991.

El inter la ĉefpreĝejoj de la hungaraj diocezoj nur la kvartura baziliko de Sanktaj Petro kaj Paŭlo konservis sian mezepokan formon. Origino de la katedralo perdiĝas en la ombro de la nekonateco. Onidire staris anstataŭ ĝi prakristana baziliko, kion rekonsekris la arĥiepiskopo de Salzburg en 871 kaj iom pli ol unu jarcenton poste en 1009 Sankta Stefano hungara apostola reĝo ĉi tie difinis la sidejon de la novfondita diocezo Pécs.

Laŭ la mezepokaj kronikoj la konstruon de la preĝejo de Sankta Petro – laŭ la patrono de la diocezo – (Sankta Paŭlo nur ĉe la trakonstruo en la 19a jarcento fariĝos protektanto de la preĝejo) komencis posteulo de Sankta Stefano, reĝo Petro Orseolo (1011-1046). Laŭ la kronikoj li estis ĉi tie entombigita. Reĝo Petro paske en 1064 gastigis ĉi tie reĝon Salamonon kaj la du dukojn Géza kaj Ladislao (kiu fariĝis poste Sankta Ladislao hungara reĝo). Ilin invitis al Pécs la loka episkopo, la grandan prestiĝon havanta Sankta Maŭro. Tiun nokton la preĝejo pereis pro granda fajro. Post tiu okazaĵo, komenciĝis grandaj renovigaj laboroj, ankaŭ arkeologie pruvitaj.

La pli ol centjara konstruo rezultigis la hodiaŭ konatan strukturon de la baziliko. Verŝajne fine de la 11a jarcento pretiĝis la subpreĝejo kaj la trinava preĝejo kun tri apsidoj kaj sen transepto. La turoj starantaj ĉe la anguloj, kiuj sekvas la tradiciojn de la germana preĝej-arkitekturo, devenas el la 12-a jarcento, kiel ankaŭ la riĉa skulptita ŝtonornamaĵo. La laboroj finiĝis dum la episkopado de Kalán (1188-1218). Granda trakonstruo okazis dum la 15a jarcento en gotika stilo. Tiam oni forigis la plejparton de la romiaj ornamaĵoj. Kelkajn oni parte uzis ĉe la konstruado, aliajn oni trovis poste ĉe alia trakonstruo kaj nun estas videblaj en la ŝtonmuzeo de la baziliko.

Turkoj ne detruis la preĝejon, sed uzis kiel moskeon kaj nomis ĝin pri sultano Sulejmano. La fama turka vojaĝanto Evlia Celebi en 1663 kun raviĝo skribas pri la moskeo. Kvankam li multfoje ekscese skribas, tamen gravajn informojn ni ekscias de li. Li mencias sur la sudokcidenta turo ekzistantan minareton faritan el ligno, kiun oni konstruis verŝajne post fulmofrapo (1631). Tiam tuta etaĝo falis teren desur la turo. La renovigon farigis agao Ahmed, pri kio turka surskribo eĉ hodiaŭ legeblas en la turo. La tuta restarigo de la turo okazis nur en la 19a jarcento. Dum la reokupo de la urbo gravajn damaĝojn suferis ankaŭ la katedralo. Tial la unua episkopo post la turka periodo, Mathiaso Radanay, devis uzi kiel katedralon la preĝejon de Ĉiuj Sanktuloj ekster la urbo. La sekvaj episkopoj klopodis renovigi la katedralon. Dum la regno de episkopo Sigismundo Berényi la interna parto de la katedralo akceptis barokan aspekton. Episkopo Georgo Klimo krom la internaj laboroj deziris ŝanĝi ankaŭ la eksteron fare de Nicolais Pacassi, imperiestra arkitekto, sed tio ne okazis.

Vere nur en 1807 komenciĝis grava ŝanĝo de la ekstero de la katedralo. La kapitulo de la katedralo akceptis la novgotikan planon de Miĥaelo Pollack. Ĉe la suda flanko oni konstruis la kapelon de Sankta Maŭro kaj la fronton ekipis kulismuro dekorita per kolonoj. Sur la muron en 1854 oni starigis statuojn de la 12 apostoloj faritajn de Miĥaelo Bartalits. Simile al la suda muro oni formis ankaŭ la okcidentan kaj, sed iom pli simple, la nordan murojn. La apsidojn de la orienta flanko oni ne tuŝis. La sudokcidentan turon oni rekonstruis kaj plialtigis per unu etaĝo. La konstruo finiĝis en la jaro 1825. Tiel la katedralo fariĝis vere impona kaj vidalloga konstruaĵo, ŝatata de la lokaj enloĝantoj.

Sed la gotikaj elementoj ne konformis al la romiaj fundamentoj. La adeptoj de la denova trakonstruo al romia stilo ricevis protektanton en la persono de episkopo Nándor Dulányszky, nomumita en 1877. Ili apelaciis pri statikaj problemoj kaj tiel komenciĝis la lasta ŝanĝo en la historio de la katedralo. La majstro estis Friedrich von Schmidt kiu planis ankaŭ la urbodomon en Vieno. Ĉion oni forigis kio ne apartenis al la romia stilo, tiel multaj vilaĝoj ricevis meblojn kaj aliajn el la katedralo. Tiujn oni ankaŭ hodiaŭ rekonas en diversaj preĝejoj de la diocezo. La novajn meblojn oni faris laŭ okcident-eŭropaj modeloj, sed uzis ankaŭ la trovitajn restaĵojn el la romia tempo. La konsekro de la katedralo okazis la 22an de junio 1891 kun ĉeesto de imperiestro kaj hungara reĝo Francisko Jozefo kaj multaj ŝtatviroj kaj ĉefpastroj.

La internon de la baziliko ornamas tapiŝeca geometria murpentrado, la plata plafono kun kasonoj estas ilustrita per la bildoj de la apostoloj kaj sanktuloj. Sur la muroj en la ĉefa navo ni vidas pentraĵojn el la malnova kaj nova testamentoj faritaj de la germana Moritz von Beckerath. Li pentis ankaŭ la scenojn el la vivo de Sankta Paŭlo trovitajn en la flankaj navoj. La ciklo pri vivo de Sankta Petro laŭdas la manlaboron de la germana Karl Andreä.

Sub la sanktejo troviĝas la kvin-nava subpreĝejo kiu estas la plej antikva parto de la baziliko. Ĉi tie estas entombigita episkopo Dulánszky kaj ankaŭ la fama renesanca poeto kaj episkopo de Pécs Janus Pannonius. La bildojn en la apsido pentris hungara pentristo Bertalan Székely. Li ornamis ankaŭ la kapelon de Sankta Maŭro, dua episkopo kaj protektanto de la diocezo.

Ĉe la norda flanko troviĝas la kapeloj Virgulino Maria kaj Jesukoro. En la Maria-kapelo estas trezorejo, kie kadre de malgranda ekspozicio oni povas trarigardi la liturgiajn objektojn uzitajn de la episkopoj de la pasintaj 300 jaroj. La pentraĵojn de la kapelo de Santa Koro de Jesuo faris la fama hungara pentristo de tiu epoko Károly Lotz.

„Kiu manĝas mian korpon tiu vivos poreterne” – tiu ĉi surskribo legeblas sur la orienta muro de la kapelo Corpus Christi, kiu situas je la sudokcidenta flanko de la baziliko. La murpentraĵojn pentris la jam menciista Károly Lotz. En tiu kapelo troveblas la plej valora juvelo de la tuta baziliko, la pruvaĵo de la altkvalita renesanco en Pécs, la tiel nomata pastorforio (sakramentejo) de Szatmáry. La nomon ĝi ricevis pro la episkopo Georgo Szatmáry kiu mendis la pastorforion en la 16a jarcento. Ĝi estas skulptita el ruĝa marmoro, la skulptistoj laboris laŭ italaj, florencaj modeloj.

La plej lasta renovigo de la katedralo okazis en 2009, kiam la diocezo festis sian miljariĝon. Tiam ne nur la muroj de la baziliko estis purigitaj, sed ankaŭ la aliaj konstruaĵoj de la placo ricevis novan aspekton.

————————
La episkopa palaco
————————

La palaco originas el la mezepoko sed videblaj partoj malmulte restis. La kronikoj parolas pri la konstruo en la 11a jarcento. La unua skriba mencio estas el 1064 kiam incendio detruis ne nur la katedralon sed ankaŭ la palacon, kaj poste oni devis ĝin rekonstrui. Sub la suda koridoro de la palaco en direkto okcidenta-orienta ankaŭ nun staras 2,4 metrojn larĝa muro el tiu tempo. Alia 3 metrojn larĝa mezepoka muro troveblas sub la suda fronto de la palaco, kiu estis en tiu tempo la ekstera muro de la burgo.

Dum la 14a jarcento en multaj paŝoj la palaco estis trakonstruita. El tiu tempo restis la ununura videbla memoraĵo de la mezepoko. Ĝi estas gotika fragmento de fenestro aŭ balkono en la nuna subtegmentejo. La barbakanon konstruigis verŝajne episkopo Janus Pannonius (1459-72). Dum la regado de episkopo Georgo Szatmáry (1505-21) estis la renasanca trakonstruo de la palaco, tiam oni pligrandigas la palacon kaj suprenkonstruas super la sudan praan muron. Tiel oni ricevis la tiel nomatan malhelan koridoron trans kiu oni povis iri okcidenten, kaj en la okcidenta parto de la palaco troveblis la renesanca ornamita ŝtuparejo.

En la jaro 1774 episkopo Georgo Klimó (1751-1777) plilongigis la sudan flankon kaj ĝis la turo el la 15a jarcento, kaj tie li trovis lokon por la fama biblioteko kaj moner-kolektaĵo. Li konstruigis plian etaĝon super la norda kaj orienta alo kaj la ŝanĝigis la fasadon laŭ baroka stilo. Episkopo Johano Scitovszky (1839-49) malkonstruigis la parton de la okcidenta alo kaj ankaŭ la renesancan ornamitan ŝtuparon, kaj anstataŭ la iama episkopa kapelo estigis la novan hodiaŭan ŝtuparejon. Sekve de tiu trakonstruo estiĝis ankaŭ la hodiaŭa episkopa kapelo, kaj en tiu tempo la orienta fasado ricevis novrenesancan aspekton.

En la palaco plejparte ni trovas meblojn el la 18a kaj 19a jarcentoj. Sur la muroj pendas olepentraĵoj de la iamaj episkopoj kaj aliaj pentraĵoj el la 18-20a jarcentoj, eroj el la kolektaĵo de episkopo Klimó. Grandan valoron havas 2 bruselaj gobelinoj en la ŝtuparejo, kiuj originas el la 17a jarcento kaj estas donacoj de imperiestrino Maria Tereza.

Apud la suda muro de la palaco oni trovas promenejon kun la statuo de episkopo-poeto Janus Pannonius.

P.S. La tekstoj prenitaj el la Kongresa libro kaj „Gvidlibreto“.

======================================

MI KREDAS, n-ro 4

Lundo, la 16a de julio

Dum la tria tago de la 65a Kongreso de IKUE la partoprenantoj pilgrimis al la plej granda hungara Maria pilgrimejo Mariagyud.

La meson ĉefcelebris sac. Lajos Kobor kaj kuncelebris sac. Luigi Alfano kaj sac. Attila Szep.

Predikante, sac. Kobor atentigis pri la graveco de patrino en la familio, ĉirkaŭ la kiu la familianoj kolektiĝas.

Same, oni kolektiĝas ĉirkaŭ la ĉiela Patrino Maria en pluraj Mariaj pilgrimlokoj.

Oni diras “per Mariam ad Iesum”, per Maria al Jesuo. Do, la ĉeesto de la pilgrimloko ĉiam signifas ke Maria kondukas nin pli proksimen al Jesuo kaj en via vivo devas vidiĝi ties sekvaĵo, ke ni estis ĉe Maria, diris sac. Kobor.

Donante ekzempleron de sia vilaĝo, kie unu persono fanfaronis pri plurfoja ĉeesto en la Maria pilgrimloko, kaj reveninte batalis kun la frato kaj blasfemis, la predikanto starigis demandon: ĉu vere tiu ŝanĝis per tio, ĉu li pli proksimiĝis al Jesuo?

Sac. Kobor atentigis ke en nia vivo devas vidiĝi ke ni estis ĉe Maria kaj Maria kondukas nin pli proksimen al Jesuo. Pro tio nia vivo ĉe Maria havas celon kaj donas eblecon pli proksimiĝi al Jesuo.

Ofte oni mokas nin pro ebla troiga estimo al Maria, sed tio ne veras, ĉar ni estimas Marian kiel nian ĉielan Patrinon kaj Maria havas ĝojon pri la infanoj, se ili amas pli bone ŝian filon, Jesuon.

Do nia hodiaŭ pilgrimo havos ties sukceson, se nia ĉiutaga vivo ne nur en kongreso, hejme montros ke ni estis en Mariagyud, ĉe la loko de Maria kaj mi kiel donacon al miaj konatuloj kunportas ne iun bagatelaĵon aĉetitan pro mono, sed kion mi ricevis de Maria la gracon en mia koro, li diris.

Fine de la meso antaŭ la ĉefa altaro kun la statuo de Maria la katolikaj Esperantistoj renovigis konsekron al Maria.

Post la meso oni preĝis la Krucvojon ĉe la apuda Kalvaria-monteto.

Dum posttagmezo oni vizitis la ubon Siklos, tiesan parokan preĝejon kaj fortikaĵon.

Reveninte al Pecs oni haltis en Vilany kie oni vizitis la plej grandan regionan vinkelon (tamen sen la gustumo de la vino!).

——————-
Pri Mariagyud:
——————-

Vojo de la romianoj jam trairis tiun lokon kaj la fonto estis haltejo, ripozejo. Post la romianoj hunoj, avaroj, slavoj, fine hungaroj vivis en tiu loko.

Sub la monto ĉe la akvofonto troviĝis la statuo de la Dipatrino, kiun tie starigis la lokaj kristanoj. En la jaro 1006 abatoj de Pécsvárad tie konstruis la kapeleton.

La hungar-kroata reĝo Geza la 2-a kiu militis kontraŭ Bizanco, ĉi tie trovis ŝirmejon, kaj kiel signo de danko en la jaro 1148 pligrandigis la kapelon.

Post la bataloj ĉe Mohács (1526), la turkoj ne detruis la preĝejon. Unue ĝi servis kiel moskeo, kaj poste ĝin uzis serbaj ortodoksuloj kaj hungaraj protestantoj. La statuo de la Dipatrino malaperis.

En la regiono okazis pluraj miraklaj aperoj de la Dipatrino. Ŝi prezentiĝis al du vilaĝanoj, kaj ilin ŝi petas ke la preĝejo denove iĝu katolika. En la jaro 1687 Gábor Vechi, la posedanto de la fortikaĵo de Szigetvár, ĝin donacas al katolikoj. En la jaro 1698 la preĝejo ricevis novan statuon de la Dipatrino el Koprivnica. Sed tiu nova statuo same ne tro longe restis tie. Dum la ribelo Rákóczi en la jaro 1704 oni ĝin konservis unue en Siklós kaj poste en Osijek, kie ankaŭ hodiaŭ ĝi troviĝas en la franciskana preĝejo. La nunan statuon en la jaro 1713 donacis la episkopo de Pécs Francisko Nesselrode.

Dank’ al la donacoj de la kredantoj kaj la familio Batthyány inter la 1739-1742 oni pligrandigis la preĝejon.

Daŭre okazas miraklaj resaniĝoj, pri kio oni raportas en la monaĥejaj analoj. Inter la jaroj 1723-1799 oni mencias eĉ 302 resaniĝojn.

Pro tio, la 31-an de majo 1805 papo Pio VII ĉi lokon proklamis kiel marian pilgrimejon.

Krom la statuo de la Dipatrino, oni estimas ankaŭ la sanktan puton, de kiu la pilgrimantoj forportadis la akvon.

Ankaŭ ŝatata pilgrimcelo ĉe la pilgrimantoj estas la statuo de la Diapatrino dolorata en la monto.

De la statuo la vojo direktiĝas al la jubilea kruco, kiun okaze de 900-a jubileo de katolikismo en Hungario starigis la episkopo de Pécs Sámuel Hettyei.

Kaŭze de la politikaj okazaĵoj la sanktejon en al jaro 1950 forlasas franciskanoj, kaj de tiam pri la sanktejo zorgas pastroj.

Post la renovigoj, de la jaro 1996 la preĝejo havas nunan aspekton.

Okaze de la festo de la Gloro de la Sankta Kruco, la 14-an de septembro 2008-a, papo Benedikto la 16-a levis la preĝejon je rango de baziliko (basilica minor).

Bazaj informoj: longeco 37 m, larĝeco: 14 m, alteco: 22 m, alteco de du turoj: 49 m.

La ĉefa festotago estas la 2-a de julio. Ankaŭ gravaj estas la pilgrimoj okaze de Pentekosto (precipe cigana), dimanĉo de Sankta Triunuo, Vizito de Maria (junulara), tago de Ĉieliro de Maria kaj tago de Naskiĝo de Maria (precipe germana).

Fotoj:

65a Kongreso de IKUE - 3a tago - ekspozicio 1

65a Kongreso de IKUE – 3a tago – ekspozicio 1

65a Kongreso de IKUE - 3a tago - ekspozicio 2

65a Kongreso de IKUE – 3a tago – ekspozicio 2

65a Kongreso de IKUE - 3a tago - kalvaria vojo

65a Kongreso de IKUE – 3a tago – kalvaria vojo

65a Kongreso de IKUE - 3a tago - meso en Mariagyud 1

65a Kongreso de IKUE – 3a tago – meso en Mariagyud 1

65a Kongreso de IKUE - 3a tago - meso en Mariagyud 2

65a Kongreso de IKUE – 3a tago – meso en Mariagyud 2

65a Kongreso de IKUE - 3a tago - meso en Mariagyud 3

65a Kongreso de IKUE – 3a tago – meso en Mariagyud 3

65a Kongreso de IKUE - 3a tago - Siklos 1

65a Kongreso de IKUE – 3a tago – Siklos 1

65a Kongreso de IKUE - 3a tago - Siklos 2

65a Kongreso de IKUE – 3a tago – Siklos 2

65a Kongreso de IKUE - 3a tago - Vinkelo

65a Kongreso de IKUE – 3a tago – Vinkelo

======================================

MI KREDAS, n-ro 5

Salutoj senditaj al la 65a Kongreso de IKUE, tralegitaj komence de la Ĝenerala kunsido, la 17an de julio

Estimataj kongresanoj,

Al la 65a Kongreso de IKUE, okazanta en Pecs, Hungarujo de la 14a ghis la 21a de julio 2012, mi sendas korajn salutojn en mia propra nomo kaj en tiu de Universala Esperanto-Asocio.

UEA interesighas ne nur tute ghenerale pri la lingva justeco kaj pri chiaspeca uzado de Esperanto por la interfratigo de la personoj trans lingvaj kaj kulturaj baroj, sed ankaŭ pli specife pri la ekvilibrigo de la rilataro en mondo distordita de homaro-dividaj hegemonioj – de iuj mondpartoj, de iuj kulturoj, de iuj homtipoj (ekz viroj), de iuj lingvoj.

Miakomprene la katolika mondo nun alfrontas tiun defion en sia propra maniero. Kiel persono el la sudo, kiu hazarde ok jarojn knabis en lernejoj katolikaj – specife jezuitaj – mi trovas interesa la nuntempan tendencon de katolikaj pastroj el niaj landoj servi en preghejoj en nordaj landoj, iasence renversante la iaman trafikon. Tiu chi nova migrado eventuale povas doni shancon al novaj manieroj varbi por Esperanto – ne nur por la lingvo mem, sed por la esperantista aliro al la maksimumigo de la reciprokeco kaj la simetriemo inter kulturoj, inter lingvoj, inter homtipoj.

Miaj pastraj instruistoj estis atentinde ekumenaj. Ili ne klopodadis rekte varbi nin nekristanojn al sia katolika fido. Ili strebis ekzemplule vivi, por ke ilia ekzisto-stilo aspektu modela kaj pozitive efiku sur nin. Mi lernejis che ili ekde 1962. Vershajne iom influis ilian tiuepokan konduton la papa deklaro de 1961, se mi ne eraras pri la jaro, laŭ kiu ankaŭ nekristanoj vivintaj modele laŭ la katolika priskribo de la optimuma homa konduto estu oficiale rigardataj kiel ne pekantaj kaj ne kondamnendaj. Mi ne rajtas rekomendi al vi la ekzemplon de la pastraj instruistoj de miaj lernejoj – mi prezidas neŭtralan asocion – sed mi volas persone raporti al vi la fakton, ke pozitive impresis min ilia ekumena konduto, kiu semis che mi universalismajn semojn esence ne malsimilajn al tiuj de Esperanto. Chiu serioza enterpreno povas ion lerni de aliaj seriozaj entreprenoj.

Kore salutas vin kaj deziras al via kongreso sukceson

Probal Dasgupta, prezidanto
Universala Esperanto-Asocio

——————————–

Saluto de prezidanto de KELI

“Komenciĝis la kongreso de IKUE.
Mi volas saluti vian kongreson en la nomo ĉiuj membroj de KELI kaj de ĝia estraro.
Mi deziras al vi utilajn kaj riĉigajn diskutojn kaj celebrojn.
Mi preĝas ke nia Sinjoro akompanu vin.
Mi esperas ke venontjare ni eble kunkongresos.

Philippe Cousson, prezidanto de KELI”

——————————–

Saluto ILEI al la Kongreso de IKUE

Nome de ILEI – la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), mi kore salutas la 65an Kongreson de IKUE okazanta en Pecs, Hungario de la 14a ĝis la 21a de julio. Efika instruado de nia lingvo en katolikaj aŭ religiaj rondoj povas kontribui grave al la bonfarto de la Esperanto-komunumo, kaj estas pli-malpli necesa agado por certigi la pluvivon kaj generacian renovigon ene de IKUE. ILEI staras preta fari fakan kontribuon al planoj, kiujn vi evoluigas pri kursogvidado. Starigo de kunlaboraj rilatoj inter IKUE kaj ILEI estas imagebla kaj dezirinda, laŭ la modelo realigita inter ILEI kaj IFEF en majo ĉi-jare.

Dum vi kongresas en Hungario, instruistoj konferencos en Kunming, suda Ĉinio – kie atendatas cento da partoprenontoj – temos sekve pri la plej granda ekstereŭropa konferenco iam ajn en la 63-jara historio de nia ligo.

Nia ĉina sekcio kreskis en tri jaroj de nulo ĝis la nuna punkto, kiam ĝi estas nia dua plej granda sekcio entute – jen elokventa atesto al la tutmondigo okazanta en la instruado de nia lingvo.

Kun plenaj bondeziroj por agrabla restado kaj fruktodonaj laboroj!

Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI

======================================

MI KREDAS, n-ro 6

———–
Aliĝintoj
———–

Al la 65a Kongreso de IKUE aliĝis 68 kongresanoj. Laŭ lande: Brazilo (1, bedaŭrinde ne ĉeestas), Ĉehio (11), Francio (2), Germanio (8), Hungario (14), Italio (12), Kroatio (2), Pollando (15) kaj Slovakio (3). Al unuopaj programeroj aliĝas ankaŭ lokaj esperantistoj, membroj de la loka Fervojista E-grupo.

————-
Asembleo
————-

La Asembleo de IKUE okazis mardon, la 17an de julio. Post la preĝo oni rememoris pri al mortintoj inter du kongresanoj: p. Florio Giannini, p. Sandor Szenasi, p. Carlo Fortunato Capuzzi, diakono Janos Kirsch.

Sekvis la raporto pri al agado kaj financa raporto kiu donis superrigardon pri la pasinta jaro. Ĉefaj punktoj estas: funkciado de la CO de IKUE, eldonado de Espero Katolika, membraro, E-elsendoj de la Radio Vatikana, ekumenaj rilatoj.

Oni ankaŭ prezentis la raportojn kaj planojn de la landaj reprezentantoj kaj sekcioj: Brazilo, Ĉehio, Germanio, Italio, Kamerunio, Kroatio, Kubo, Latvio, Nederlando, Novzelando, Pollando, Rumanio, Slovakio, Ukrainio. La raportoj reliefigis la diversajn agadmanierojn, sed ankaŭ la malfacilaĵojn kiuj estas „karakterizaj“ por unuopaj landoj. (la raportoj baldaŭ aperos ĉe la ttt-ejo de IKUE).

Rilate al la venontjara kongreso, oni decidis ke ĝi okazu en la regiono de Trento (Italio). Probable la kongreso estos la ekumena, do kune kun KELI. Parolante pri estonta agado esti substrekita neceso de t.e. strategio aŭ direktilo de kiu generiĝas unu- kaj plurjaraj planoj de IKUE. En la strategio la ĉefaj punktoj estus: membreco (servoj, varbado, organizo de etaj rondoj laŭ la intereso/fako de la membroj), informado (Espero Katolika, Radio Vatikana, kaj alia en- kaj ekster IKUE), eksteraj rilatoj kaj kunlaboro (en E-ujo kaj ekster ĝi, ĉeesto en la arangoj), Liturgia komisiono (revizio de la Meslibro, subteno al la lokaj organizantoj de la mesoj en E-o, k.a.).

Kun ĝojo oni informis, ke aŭtune IKUE ricevos la ttt-ejon kun tute nova „vizaĝo“.

———————
Komputila kurso
———————

Dum posttagmezo okazis iu ne tema, tamen interesa programero: komputila kurso gvidata de Carlo Sarandrea kiun ĉeestis pluraj kongresanoj.

——-
Meso
——-

La meson kun la intenco por la unuigo por kristanoj en la moskeo-preĝejo ĉefcelebris Hatto von Hatzeld.

En la prediko li atentigis pri la folio kiu entenas la Dialogon inter sankta Francisko kaj la Sultano Malek-el Kamil kiun la kongresanoj ricevis en la sako.

La predikanto substrekis, ke temas pri la ekzemplo de sukcesa dialogo inter anoj de du religioj. Ekzemplo kiu bedaŭrinde ĝis nun estas malofta, li konstatis.

Kvankam multaj el ni vivas najbare al alikredantoj – en la kvartaloj de mia paroko la nombro de islamanoj kvazaŭ egalas al tiu de katolikoj – kvankam do la kontaktoj inter la religioj multobliĝis, ni kristanoj ofte agas malsperte kaj malcerte, li diris, kaj klarigis ke ni inklinas al du ekstremoj:

Aŭ ni estas konvinkitaj ke ni devas konverti la aliajn por ke ili ne malhavu la savon, aŭ ni pensas ke ĉiu ajn vojo taŭgas por atingi la celon kaj do ĉiuj simple vivu trankvile kaj pace unu apud la alia.

Ambaŭ pensoj iel estas pravaj. Sed ambaŭ povas iĝi ideologioj. Nome, unuflanke estas la fanatikismo kiu neas la vivorajton de alipensantoj kaj aliflanke la ŝajna toleremo al kiu fakte ĉio estas samvalora aŭ sammalvalora, do indiferenta.

Sed, ambaŭ pens- kaj agadmanieroj perfidas la mision kiun ni ricevis de Jesuo, atentigis sac. Hatto, kaj substrekis ke la fama dialogo inter Francisko kaj Malek-el Kamil de la jaro 1219 povas helpi nin por pli bone dialogi kun la alikredantoj de nia tempo.

Tiukoncerne li atentigis pri tri aspektoj kiuj karakterizas ĉi tiun dialogon.

Unue: la renkontiĝo.

Francisko faris la unuan paŝon. Li montris sinceran intereson pri la dialogo, kaj riskis multon, eĉ sian vivon, por paroli kun la sultano. Tiel komencis interŝanĝo, kiu iĝis fruktodona por ambaŭ. Unu de alia lernis. Por ni hodiaŭaj homoj tio signifas: Ne hezitu fari la unuan paŝon! Ne sufiĉas atendi ke iu akceptos iun ĝeneralan inviton. Ne varbu nur per iuj revuoj, paperaĵoj aŭ eĉ filmoj.

Por vera dialogo vi devas interesiĝi pri la aliulo, pri ties persono, pri liaj pensmanieroj kaj konvinko. Dialogo sukcesas nur en la konvinko ke la aliulo povas malfermi novajn horizontojn ankaŭ por mi.

Dua aspekto estas la ekzemplodona vivo.

Francisko sukcesis konvinki la sultanon pri sia honesteco pere de sia vivmaniero. Li fakte vivis, kion al la kredo signifis. Li eĉ pretis trairi la fajron por konfesi sian konvinkon. Samtempe pasie kaj pace li atestis sian kredon, kaj tiel li impresis la sultanon. Kio tio ĉi signifas al ni? Ni pripensu tion: kio signifas nia kredo en nia vivo?

Ĉu nia kredo karakterizas, penetras ĉiujn niajn grandajn kaj malgrandaj vivodecidojn?

Ĉu nia vivostilo kaj nia pozicio rilata al la aktualaj temoj estas influataj de nia kredo, kaj de la maniero kiel Jesuo traktis la malsanajn, malriĉajn kaj misgviditajn homojn?

Eble la elkora donaco, per kiu Francisko vidis ĉiun homon, estas taŭga gvidlinio en niaj klopodoj.

La tria aspekto, kiun Francisko montris antaŭ la Sultano, estas bone esprimita en la hodiaŭa evangelio: Ni estu enradikigitaj en Kristo!

Francisko povis vivi sian elkoran bonecon nur ĉar li sciis pri kaj vivis el sia radiko en Kristo Jesuo.

Kiu ajn volus vivi tian bonecon nur el si mem, tiu aŭ spertus seniluziiĝon kaj malsukceson aŭ trompus sin mem pri siaj kapabloj. Eĉ perforto povus esti rezulto kiam tia konvinko pri la provo de la propra pozicio ĉesigas ĉian dialogeblecon.

Nur kiu lasas sin transformi de la amo, ni estas unuiĝintaj en Kristo kaj povas kun karitato dialogi kun la aliaj, eĉ kun alikredantoj, nekredantoj aŭ malamikoj.

Ni do petu Dion ke li faru el ni iloj de la paco, komkludis la predikanto.

————————
Vespera programo
————————

Vespera programo disvolviĝis en la episkopa helo, kie post la vespermanĝo sekvis la gaja vespero kun kantado kaj loterio favore al la kongresa kaso.

======================================

MI KREDAS, n-ro 7

—————-
Muzika horo
—————-

En la moskeo-preĝejo marde posttagmeze ankaŭ okazis la „Muzika horo“ gvidata de Rita Rössler-Buckel kaj Franz-Georg Rössler.

Temis pri la programero kiu ne estis pura koncerto, sed donis eblecon al la ĉeestintoj ankaŭ kunkantadon de unuopaj muzikpecoj akompe per orgeno kaj fluto.

——————–
Foto-ekspozicio
——————–

En la enira halo de la gimnazio kaj kolegio dum la kongresa semajno estis starigita foto-ekspozicio. Temas pri la fotoj de Marija Beloŝeviĉ kiun ŝi fotis okaze de la beatigo de Johano Paŭlo la 2a (1a de majo 2011, Romo) kaj de la Martirinoj de Drina (24a de septembro, Sarajevo).

Ĉar la konstruaĵo troviĝas sur la ĉefa urba placo, kaj estas malfermita dum la tuta tago, la ekspozicio allogas ankaŭ aliajn vizitantojn.

Fotoj:

65a Kongreso de IKUE - 4a tago - gxenerala kunveno de IKUE 1

65a Kongreso de IKUE – 4a tago – gxenerala kunveno de IKUE 1

65a Kongreso de IKUE - 4a tago - gxenerala kunveno de IKUE 2

65a Kongreso de IKUE – 4a tago – gxenerala kunveno de IKUE 2

65a Kongreso de IKUE - 4a tago - meso en prapregxejo-moskeo

65a Kongreso de IKUE – 4a tago – meso en prapregxejo-moskeo

65a Kongreso de IKUE - 4a tago - vespermangxo en la episkopa kelo 1

65a Kongreso de IKUE – 4a tago – vespermangxo en la episkopa kelo 1

65a Kongreso de IKUE - 4a tago - vespermangxo en la episkopa kelo 2

65a Kongreso de IKUE – 4a tago – vespermangxo en la episkopa kelo 2

======================================

MI KREDAS, n-ro 8

La kvina kongresa tago (merkredo, 18.7.) komenciĝis per la meso en la moskeo-preĝejo kiun ĉefcelebris sac. Luigi Alfano.

Dum antaŭtagmezo okazis tri prelegoj en la salono Ladislao Kocsis).

—————————————————————————————
„Sankta Maŭro episkopo de Pecs, benediktana abato de Pannonhalma”
—————————————————————————————

Sac. Attila Szep (Hungario) prelegis pri „Sankta Maŭro episkopo de Pecs, benediktana abato de Pannonhalma”.

Komence de la prelego li atentigis, ke en la mezepoko oni ne skribis legendon pri Sankta Maŭro episkopo de Pecs, aŭ se jes, tiam ĝi ne postrestis por ni. Sed helpe de la aliaj literaturaj memoroj ni povas desegni la figuron de tiu sanktulo. Se mi diris desegni, mi uzos en mia prelegeto desegnojn, bildojn, pentraĵojn. Danke al la laboro de Bertalan Szekely, fama hungara pentristo en la katedralo de Pecs estas videbla en Hungario unika prezento de Sankta Maŭro. Sur 7 bildojn ni povas sekvi lian vivon.

Prezentante tiel la vivon de la saktulo, Attila diris, ke laŭ la tradicioj li naskiĝis en hungara familio ĉirkaŭ la jaro 1000. La loko de la naskiĝo kun tuta certeco ne estas konstatebla, ŝajnas ke ĉirkaŭ Nitra, nun en Slovakio, tiam apartenanta al la hungara reĝlando li naskiĝis. Laŭ lia propra rimarko en iu verko (legendo de Sanktaj Andreo Zoerard kaj Benedikto) dum la regado de la reĝo Sankta Stefano li jam estis lernanto (puer scholasticus) en la monaĥejo de la monto de Sankta Marteno. Tiu loko hodiaŭ nomiĝas Pannonhalma. La nomon Maŭro li ricevis en la monaĥejo. Maŭro estis la unua disĉiplo de Sankta Benedikto, kaj nia Maŭro estis unua el la hungardevenaj benediktanaj monaĥoj. En la komenco la monaĥoj en Pannonhalma estis bavaro-devenaj, german-devenaj, sed de la mezo de la 11a jarcento francoj prenas la gvidadon inter la hungara ĉefpastraro kaj verŝajne ankaŭ en la monaĥejoj. Tamen la ekzemplo de Sankta Maŭro prezentas al ni, ke ekde la komencoj en la monaĥejoj troveblas ankaŭ hungaroj sub la gvido de eksterlandaj instruistoj.

Donante pliajn detalojn el al vivo de la sanktulo kaj ilustrante tion per la bildoj, la preleganto aparte atentigis pri la fondoletero de la abatejo en Tihany (ĉe Balatono) en la jaro 1055 kiun subskribis Sankta Maŭro. Por hungaroj tiu letero estas bone konata, ĉar inter la latinaj frazoj de tiu dokumento ni trovas la unuajn hungarlingvajn fragmentojn (sur la militan vojon al Fehérvár).

La meslibroj eldonitaj en la 15a jarcento mencias lin kiel sanktulo, lia nomo aperas ankaŭ en nomlisto de martiroj (tn. Martirologium), tial je la peto de la episkopo de Pecs Johano Scitovszky (poste kardinalo kaj arhiepiskopo de Esztergom) papo Beata Pio la 9a, la 4an de aŭgusto 1848 aprobis kaj konfirmis la publikan kulton formiĝintan en la diocezo Pecs.

En la aproba buleo papo Pio la 9a skribas:

„Pro la evidenta sankteco de lia vivo li meritis la publikan kulton fare de la kredantoj. Kvankam la malnovan epokon kovras multe da mallumo, kaj pro la multaj batoj kiun la landon tuŝis la memoroj de la hungara Eklezio preskaŭ ĉiuj mankas, el la historio kaj el la tradicioj tio estas klara. Kaj tion, ke la kulto eĉ ĝis hodiaŭ vivas pruvas la harmonia atesto de tiuj skribantoj kiuj memoras Maŭron keil beatulo kaj sanktulo. Al tio aldoniĝas ke lian bildon kelkfoje pentris kun la titulo sankta. Estas meslibroj el 1499, kiuj sonoras laŭdon de Maŭro kaj ankaŭ en listo de martiroj aperas lia nomo. Troveblas ankaŭ komentarioj pri liaj agoj kaj eksterordinara vivsankteco. Ĉiun menciitan konsiderante kaj vidante la publikan kaj eklezian kulton de Beata Maŭro kiu superpasas la homan memoron, laŭ la humila peto de episkopo de Pecs neniu obstaklo estas por ke ĝi gajnu aprobon laŭ la ordoj kaj manieroj.”

Tiu papa aprobo donis la fundamenton de la novepoka kulto de Sankta Maŭro. Post unu jaro la episkopo en letero proklamis ke papo Pio la 9a aprobis la kulton de la episkopo Maŭro. Tial la feston de Sankta Maŭro konfesanto kaj episkopo oni devas en la tuta diocezo de Pecs kaj ankaŭ en monakaj preĝejoj per meso kaj breviero la 4an dimanĉon de oktobro soleni. La feston poste en la jaro 1913 oni fiksis al la 25a de oktobro.

Papo Pio la 11a la 4an de decembro 1925 deklaris Sanktan Maŭron kiel kunpatrono de la diocezo.

En urbo Pecs lian nomon portas strato en la urbocentro, kapeloj en la katedralo kaj urbocentra (moskeo) preĝejo kaj ankaŭ katolika lerneja centro. Kompreneble ankaŭ en aliaj preĝejoj de la diocezo ni trovas pentraĵon de Sankta Maŭro.

La 25an de oktobro en la diocezo de Pecs estas soleno en la katedralo kiu estas festo por la instruistoj de diocezaj katolikaj lernejoj kaj ankaŭ kateketoj.

—————————————————————
„Unu Dio, unu Eklezio: multaj kredoj-unu homaro“
—————————————————————

La duan prelegon titolitan „Unu Dio, unu Eklezio: multaj kredoj-unu homaro“ prezentis Stefan Lepping (Germanio).

Mi kredas je unu Dio. En tiu frazo, la atento ŝajnas iri sur la vorto Dio, kiel la objekto de la kredo. Tamen, por la ago de kredo necesas du personoj: Dio, la „kredato“ kaj la homo, „mi“, la kredanto. Trie, la ago de kredado konsistigas la rilaton de tiuj du personoj, mi la kredanto, kaj Dio, la kredato. (Tamen, oni ne forgesu la inversan direkton de la rilato inter ambaŭ: Dio, kiu donas la gracon, ke iu kredu, kaj „MI“, aŭ pli ĝenerale iu homo, kiu akceptas tiun donon.), diris la preleganto enkonduke, kaj atentigis ke la kredado ankaŭ ne nur estas interekta afero, tiel ke homo agnoskas, ke ekzistas Dio, ke Dio estas io, kaj la plej ĉefa aĵo, kiu ekzistas ekster li kaj kio influas la vivon de la homo. Ĝi ankaŭ ne nur estas ideologio, aŭ ideaaro mensa. La plena senco de kredado ankaŭ inkluzivas fidadon, kaj amon al Dio, kio koncernas ne nur la pensadon, sed la tutan vivon. En plena formo, kredado estas iu sintransdono al al bona Dio; kaj per tio sintransdono, la homo gajnas sian plej altan dignon de infano de Dio. Ĉar samtempe Dio sin transdonas al li.

Inter la homoj en la mondo, tiu rilato kun Dio kutime estas pli aŭ malpli damaĝita. Peko kaj la sperto de malbono malhelpas al homoj, ekkoni kaj ekfidi la simplan veron pri unu bona Dio, kiu nin gvidos patre tra ĉi tiu mondo, al plena feliĉo en la transa mondo, kune kun la aliaj savitoj kaj kun Dio mem. Ekzistas kono de Dio, kaj de Vero ĝenerale, per du fontoj: unuflanke revelacio aŭ inspiro, kaj duaflanke perceptado per la sensoj, kaj homa pensado. Pri tio temas la tre valora encikliko de Johano Paŭlo la 2a „Fides et ratio“, en kiu unu el la bazaj frazoj estas: Per du flugiloj la animo sin levas al la ekkono de Dio: la Fido kaj la racio. Tiuj du elementoj tamen interefikas kaj interkunlaboras al kredo. Tiu kredo ne estas nur spirita afero, sed ĝi havas tre konkretajn sekvojn en la homa vivo. „El falsaj kredoj venas falsaj agoj“ (tiel diris en nazia tempo beata Bernhard Lichtenberg el Berlino) kaj la miskredo de Naciismo, kiu havis ankaŭ religiecan dimension. Tre klare montras al kio povas konduki miskredo.

Por ne erari pri Dio kaj la Homo kaj al Vero ĝenerale, oni bezonas kaj puran tradicion de religio kaj kristana humanismo, kaj rektan inspiran rilaton al la vivanta, ĉeestanta Dio. Unuflanke oni lernas pri Dio (kaj la mondo), kaj aliflanke, oni fars siajn proponojn spertojn. La fama koncilia teologo Karl Rahner profetis, ke „la kristano de la estonteco estos mistikisto (t.e. iu, kiu spertis Dion), aŭ li ne plu estos. Efektive, la pludonado de kristana tradicio estas en okcidentaj socioj en profunda krizo.

Mi kredas je unu Dio,…. unu sanka, katolika, apostola Eklezio. Kial unu Eklezio? Ĉu oni ne sur diversaj vojoj povas iri al unu Dio? Estas pro la amo. Jesuo volas kaj preĝas al la Patro, ke ĉiuj estu unu, kiel Li estas unu kun la Patro. La unueco (en amo) estu signo de Dio, kaj de la vero de la instruo de Jesuo, por ke la mondo kredu, ke la Patro sendis Jesuon. Alimaniere dirite: la Eklezio aŭ pli ĝenerale la popolo de Dio estas kiel familio de Dio. Se oni komprenas tion en konkreta senco, ne estas eble ke estu du aŭ pli da familioj. Ĉiu povas partopreni nur al unu familio (en malnova senco de klano). La popolo de Israel evoluis el la familio de Jakobo, kun liaj dekdu filoj. Kiam ĝi ne donis la esperantajn fruktojn, Dio sendis sian FIlon, por forigi la pekojn kaj spirite renovigi la familion kiel nur spirita familio, sur la bazo de la dekdu apostoloj. En familio povas esti interfrataj kvereloj, miskomprenoj, skismoj, sed tamen ĝi estas unu familio. Kaj restas espero, ke tiuj skismoj povos esti sanigataj.

Finante la prelegon, Stefan diris:

Kiam Jesuo naskiĝis, la anĝeloj anoncis pacon sur la tero por ĉiuj homoj de bona volo. Tio ne nepre estis nur judoj, aŭ estontaj kristanoj! La savo venas de Jesuo (kaj perita de Lia Eklezio), ĉu la mondo jam plene komprenas tion, aŭ ne. Dio vidas la koron de homoj kaj havas multe da pacienco kaj toleremo kaj espero, ke ankoraŭ venos bonaj fruktoj kaj vera konvertiĝo. Ni faru kiel li!

————————
„Jesuo de Nazaret”
————————

La trian prelegon titolitan „Jesuo de Nazaret” (pri la 1-a volumo de la libro de la papo Benedikto la 16-a) prezentis Gottfried Noske (Germanio).

La preleganto mem resumis sian prelegon, kaj tion mi prezentas:

La referaĵo ne ripetrakontas la enhavon de tiu ĉi libro, kvankam ĝi mencias ties strukturon kaj la temojn de la unuopaj 10 ĉapitroj.

Unue ĝi referas pri la pozitiva kaj negativa reago de teologoj al ties eldono, kiu estis unika kaj ne komparebla evento.

Plie ĝi okupiĝas pri la intenco de la papo, kiun li havas per ĉi tiu libro. Li traktas ja science la vivon de Jesuo kaj ne forgesas mencii kaj kritiki la tiel nomatan historie-kritikan ekzegezon, sed tute ne detale ĝi traktas ties temojn konatajn ekde la du lastaj jarcentoj. Kontraŭe la Papo volas sanigi kaj superi la disiĝon inter la moderna kaj la tradicia eklezia ekzegezo. Tio eblas laŭ la Papo nur per la tiel nomata „kanona ekzegezo“, kies signifo estas klarigata.

Tiam estas raportata pri la origina enkonduko de Benedikto 16a al la personeco de Jesuo. Tiun li komparas kun Moseo. Tiu temo donas al li la eblecon, detale trakti la rilaton inter Izraelo kaj la Eklezio kaj la gravecon de la Malnova Testamento por la Nova Testamento. En tiu konekso Ratzinger tute klare distancigis sin de ĉiu kristana kontraŭjudaismo kaj konfesas sian altestimon de la juda teologio kaj la judaro mem.

Krome la referaĵo raportas pri la konvinkiĝo de la Papo, kiu elvokis la kritikon de kelkaj ekzegistoj, nome ke ne estas diferenco inter la prezentado de la vivo de Jesuo kaj la tiamaj okazintaĵoj per la tiel nomataj sinoptikaj evangelioj kaj Johano; kaj estas menciataj ankaŭ la motivigoj de la papo. Entute Benedikto 16a konfidas al la evangelioj. Ĉar en ili estas prezentata la vera historia Jesuo, kiu laŭ li estas pli logika kaj pli komprenebla ol la rekonstrucioj de la lastaj jarcentoj. La referaĵo finas per la postulo de la papo diferencigi en la kristologio vivon kaj doktrinon de Jesuo Kristo en tri manieroj, kiuj estas citataj.

Finante la referanto donas tre personan konfeson kaj juĝon pri la erudicio kaj lerteco, la modesteco kaj pieco de Benedikto la 16-a malgraŭ ties tre alta stato kaj ofico kaj nomas la profiton, kiun li tiris el la legado.

—————————————————————–
Bildretrospektivo: la 63a kaj 64a Kongresoj de IKUE
—————————————————————–

La bildretrospektivon de du lastaj kongresoj okazintaj en Parizo (2010) kaj Zagrebo (2011) prezentis Miloslav Ŝvaĉek (Ĉehio).

======================================

MI KREDAS, n-ro 9

Kvankam la 65a Kongreso de IKUE okazas en la centro de Pecs, tiesa ĉefa placo, la merkreda posttagmezo estis rezervita por la pli bona kono de la gastiganta urbo.

Unue ĉiuj kongresanoj „entrajniĝis“ antaŭ la kongresejo kaj dum unu horo ĉirkaŭis kaj la centron de la urbo kaj iom foran Zsolnay kvartalon. La gvidado okazis en Esperanto dank’ al loka esperantistino Maria Eszes. Sekvis la komuna vizito al la Muzeo Zsolnay.

——————-
Muzeo Zsolnay
——————-

Estas daŭra ekspozicio en la strato Káptalan numero 2 en kiu estas videblaj la ornamaj produktoj de la fabriko laŭ kronologia ordo, pli detale grupigitaj eĉ laŭ stiloj kaj plan-artistoj. En la kadro de la ekspozicio estas prezentataj ankaŭ la mebloj, hejmaj instalaĵoj kaj ornamaj objektoj de la familio Zsolnay, cetere pentraĵoj, desegnaĵoj kaj fotoj pri ili. Pri la domo enhavanta la muzeon oni trovas la unuan noton el 1324.

Plurfoje oni trakonstruis ĝin. Sur ĝia fronta muro (fasado) estas videblaj restaĵoj de renesancaj freskoj. En 1477 en tiu ĉi domo kapitulestro Georgo Handó fondis la unuan publikan bibliotekon de Hungario. La fabrikon fondis Nikolao Zsolnay, komercisto de Pécs, en 1853 por sia filo. La gvidadon de la malgranda manufakturo kun kelkaj laboristoj en 1865. transprenis Vilhelmo Zsolnay, kiu en la komencaj jaroj okupiĝis pri la plibonigo de teknologio kaj pri eksperimentoj koncerne substancojn. Li atingis sian unuan sukceson en la tutmonda ekspozicio de Vieno en 1873. La tutmonda ekspozicio de Parizo en 1878 alportis por Vilhelmo Zsolnay internacian sukceson. Pro lia inventaĵo, pro la porcelana fajenco, ornamita per alt-temperature bakita emajlo, li gajnis la oran medalon de la ekspozicio, kaj li estis distigita de la franca registaro per la Honora Legio (Légion d’ Honneur).

En la lasta triono de la 19-a jarcento la ornamaj ceramikaĵoj estis kreitaj laŭ la karaktero de historiismo. La malkovrado kaj praktikado de diversaj stilaj formoj, kulturoj, teknologioj havis grandan rolon en la elformiĝo de la art-industrio kaj en la planado de art-nivelaj objektoj.

La ornamitaj vazoj „verde antique” (antikve verdaj) ricevis sian nomon pri la verda emajlo, ili estis karakterizaj produktoj en la jaroj inter 1870 kaj 1880. En tiuj jaroj ankaŭ Vilhelmo Zsolnay mem planadis. La servico, ornamita per kobaltkrajona* desegnaĵo, produktita por grafino Degenfeld, verŝajne realiĝis laŭ liaj planoj. Ekde 1857. ankaŭ liaj filinoj, Tereza kaj Julia, partoprenis la planadon. Ili komencis kiel aŭtodidaktoj, sed ili rapide atingis la altnivelan artindustrian kvaliton. Tereza adaptis popolartajn figurojn kaj figurojn de la “aristokrata brodado”, Julia planadis laŭ orientalisma stilo. Ŝi preferis preni la formojn de la otomana-turka kaj japana artoj. La pol-devena edzo de Julia, s-ro Tadeo Sikorski ekde 1883 laboris por la fabriko, multaj altnivelaj artaj planoj ligiĝas al lia nomo. Vilhelmo Zsolnay surbaze de siaj eksperimentoj inventis la tielnomatan “eozin-emajlon”, kiu estis prezentita en la Tutlanda Miljariĝa Ekspozicio en 1896. La teknologio de eozen-emajlo inspiris la disvolviĝon de nova stilo, la secesiismo**.

Post la morto de Vilhelmo Zsolnay en 1900 lia filo ekgvidis la fabrikon. Ĉirkaŭ 1910 la formoj kaj teknologio de ornam-objektoj simpliĝis, la produktado de malgrandaj ornam-objektoj estis preferata.

La prosperan periodon de la fabriko interrompis la unua mondmilito. Post la packontrakto de Trianon la fabriko perdis la plejparton de siaj aĉetantoj kaj material-fontoj. Inter la du mondmilitoj la fabriko produktis ĉefe porcelanajn figurojn kaj ornam-vazojn pentritajn sub la emajlo, sed meze de la jaroj inter 1920 kaj 1930 ankaŭ la eozin-emajla teknologio estis rekondukita, kvankam laŭ realigo pli modesta.

Ekde la fino de la 19-a jarcento la financan bazon de la fabriko donis la produktado de konstruaj ceramikaĵoj, forno-kaheloj, murkaheloj, poste ankaŭ produktado de instalaĵoj por banĉambroj. La fabriko Zsolnay en 1948. estis alŝtatigita. Eĉ nuntempe ĝi funkcias sub la nomo Porcelanmanufakturo Zsolnay, respektive Porcelanfabriko Zsolnay.

——————————–
Daŭra vizito al la urbaj vidindaĵoj disvolviĝis en tri grupoj: la trarigardo de la urbocentraj vidindaĵoj (de ekstere) gvidataj de la membroj de la loka Fervojista E-grupo. La dua grupo vizitis la bibliotekon Klimo, gvidata de Attila Szep kaj la tria grupo gvidata de Maria Eszes vizitis la moskeon de paŝao Jakovali Hassan.

——————————
LA BIBLIOTEKO KLIMO
——————————

Georgo Klimo (1751-1777), episkopo de urbo Pécs (pron: peĉ) en 1774 fondis la Episkopan Bibliotekon de Pécs, la rektan juran originon de la nuntempa biblioteko, kiu apartenas al la Scienca Universitato de Pécs. Li estis la unua, kiu malfermis bibliotekon en Hungario por publika utilo. La originala loko de la biblioteko estis la sud-okcidenta parto de la episkopa palaco.

La episkopo planis refondi la universitaton, kiu pli frue, inter 1367 kaj 1543, funkciis en la urbo Pécs, kaj li aranĝis la librostokon konforme al tiu plano. Tion montras ankaŭ la temaro de la libroj, ja tie troviĝas la bazaj volumoj de ĉiuj sciencaj branĉoj aperintaj ĝis la 18-a jarcento: volumoj pri teologio, medicino, juro, krome historio kaj ĝiaj kunsciencoj, natursciencoj, lingvistiko, kaj elstaraj pecoj de la literatur-scienco.

La latinlingva regularo, ĉizita sur marmora tabulo, informas pri la detalaj instrukcioj por la legantoj de la biblioteko:

“La sojlon de la biblioteko trapaŝu ne kaŝe. La bretojn ne tuŝu. Petu la libron, kiun vi intencas legi. Vi rajtas ĝin uzi, sed konservu ĝin en stato pura, ne difektu ĝin per fendado aŭ pikado, ankaŭ signojn ne enskribu. Vi rajtas enmeti paĝmontrilon, kaj noti el la verko ion ajn. Dum kopiado ne kubutumu sur la libro, ne metu paperon sur ĝin, la inkujon kaj sorbilon tenu dekstre, malproksime. Ventokapaj babilemuloj restu for. Silentu, ne ĝenu aliajn per laŭtlegado. Forironte fermu la libron. Malgrandan ekzempleron redonu al la bibliotekisto, grandan volumon lasu sur la tablo por lia zorgo. Pagi vi devas neniom. Foriru riĉiĝinte, revenu kiel eble plej ofte.”

La bazon de la kolektaĵo konsistigis proksimume 3000 ekzemplera libraro de grafo Sigimundo Berényi, kiu estis antaŭulo de Georgo Klimo, kaj 1000 ekzemplera libraro de la Ĉef-kapitulo. Sur tiu bazo la episkopo ampleksigis sian bibliotekon sen malŝpari tempon kaj energion. La aĉetakirado de libroj okazis precipe pere de Italio kaj Aŭstrio, krome la kolektaĵo ampleksiĝis per aĉetado de gravaj eŭropaj libraroj. La episkopo sukcesis akiri ne malgravan kvanton da libroj devenantaj el la jezuita monaĥa ordeno, malfondita en 1773. En 1788 kune kun ceteraj 193 volumoj eĉ la dua eldono de la Franca Enciklopedio fariĝis parto de la kolektaĵo. Al la Episkopa Biblioteko krom libroj apartenis ankaŭ gravaj minerala kaj numismatika kolektaĵoj.

La bibliotekistoj Jozefo Koller kaj Stefano Szalágy (pron: soladj) multe helpis en la kolekta agado de la episkopo. Lia moŝto Klimo havis bonan rilaton kun gravaj librokolektantoj, inter ili kun tri menciindaj: la unua estis kanoniko de Romo, Paolo Bernardo Giordano, kiu dum la regado de Klemento la 14-a, kaj dum tiu de Pio la 6-a en Vatikano estis referanto pri la aferoj de la diocezo de Pécs; la dua estis kanoniko Giuseppe Garampi, kiu samtempe estis nuncio en Vieno, kaj gardisto de la sekreta vatikana arkivo, kaj kiu poste ricevis eĉ kardinalan postenon; cetere Klimo korespondis kun la dominikana scienculo, Francesco Pietro Maria Gazzaniga, kies aktiva subteno helpis akiri mankajn pli fruajn verkojn kaj la plej freŝajn eldonaĵojn. Krom tiuj interrilatoj la episkopo observis ankaŭ la enlandajn eblojn por aĉeti librojn. En la daŭro de kelkaj jaroj li elspezis plurmil forintojn por pliampleksigi la bibliotekon.

La episkopo zorge klopodis pliampleksigi sian kolektaĵon. Li volis establi la bazon por estonta universitata biblioteko, do lia ĉefa celo estis akiri la verkojn de la fakliteraturoj koncerne la instruotajn sciencajn branĉojn krom la verkoj teologiaj kaj liturgiaj. Por subteni la libroeldonadon li fondis paperfarejon en la kvartalo Tekijo (Tettye), kaj li vokis al Pécs la presiston Johano Jozefo Engel. Post la morto de Klimo la sekvaj episkopoj klopodis konservi la enciklopedian karakteron de la biblioteko, kvankam ili malfacile povis ebligi ĝian daŭran funkciadon, eĉ la publika viziteblo reduktiĝis.

Post la morto de la fondinto, dum la regado de episkopo Paŭlo Ladislao Esterházy (1780-1799) la biblioteko nur malmulte kreskis, ĉefe samperiodaj francaj verkoj kompletigis ĝin, sed liaj posteuloj jam ne zorgis pri la biblioteko, la aĉetado reduktiĝis, kaj manke de bibliotekisto ĝia publika funkciado estis limigita.

Oni konsideras, ke la dua fondinto de la biblioteko estis episkopo barono Ignaco Szepesy. Li fondis la originon de la jura fakultato, la Episkopan Liceon de Filozofio kaj Juro. Je lia peto estis kompilita la unua indeksa katalogo de la biblioteko en tri alfabetaj kaj tri laŭtemaj volumoj. La biblioteko en 1832 translokiĝis el la episkopa palaco al la nuntempa adreso: strato Szepesy numero 3. La nunan, klasikisman konstruaĵon de la biblioteko konstruigis episkopo Szepesy en 1830. laŭ la planoj de Jozefo Piacsek (pron: piaĉek) sur parcelo donacita de la urbo. La kolektaĵo estis stokita en apartaj barokaj ejoj sur bretaroj kun supra rokoka ornamaĵo, la libroj estis aranĝitaj laŭ la bindaĵoj kaj mezuroj. En la Ora Ĉambro troviĝis la libroj kun ledaj bindaĵoj kaj orumitaj ornamaĵoj, en la meza – solena – ĉambro la 4000 volumoj kolektitaj de episkopo Szepesy, fine por la pergamena ĉambro estis elektitaj la libroj kun pergamena bindaĵo. La kolektaĵo en la 19-a jarcento estis kompletigita per la heredaĵoj el la Ĉef-kapitulo, kiuj ricevis sian definitivan lokon en la malantaŭa ĉambreto.

Post la morto de Szepesy, dum la oficado de episkopo Johano Scitovszky, la biblioteko ankoraŭ estis zorge pliampleksigata. Tiam sur la bretaroj aperis bustoj pri la gravuloj de antikvo kaj universala scienco, cetere pri personoj elstaraj en la hungaria eklezia kaj kultura vivo. La bustoj estis verkoj de skulptisto Mikaelo Bartalits. Post la periodo de Scitovszky oni malpli zorgis pri la biblioteko, ĝia stoko kreskis nur per heredaĵoj kaj donacoj.

En 1923 la Reĝa Scienca Universitato Elizabeta ricevis rajton uzi la kolektaĵon laŭ la grandanima oferto de la departementa episkopo grafo Julio Zichy (1905-1926). Tiel fine plenumiĝis la deziro de episkopo Klimo: lia kolektaĵo fariĝis universitata biblioteko. Laŭ kontrakto pri utiliga prunto (1925) la biblioteko restis posedaĵo de la aktuala departementa episkopo, kaj la universitato ricevis rajton uzi ĝin.

La biblioteko povas esti fiera pro ĉirkaŭ 35 000 volumoj, inter ili ĝi enhavas 8 kodeksojn, 23 prapresaĵojn el la 15-a jarcento, proksimume 700 muzeajn librojn el la 16-a jarcento kaj proksimume 17 000 volumojn presitajn antaŭ 1851. La plejparto de la libroj enhavas latinlingvan tekston, sed troviĝas ne malmultaj volumoj verkitaj germane aŭ hungare. En malpli granda kvanto ĉeestas ankoraŭ la lingvoj itala, franca, greka, hebrea, kroata, angla, hispana, portugala, slovaka, nederlanda, armena, ĉeĥa kaj pola.

—————————————————
MOSKEO DE PAŜAO JAKOVALI HASSAN
—————————————————

La moskeo de paŝao Jakovali Hassan estas la restanta turka konstruaĵo en Hungario en plej bona stato. La ununura, kie ne nur la moskeo sed apud ĝi ankaŭ la svelta minareto senŝanĝe konserviĝis. El la skriboj de la turka vojaĝanto Evlia Celebi ni scias ke la moskeon konstruigis paŝao Jakovali Hassan en la dua parto de la 16a jarcento. En la epoko de la turka konkero ĉi tie staris ankaŭ ĉeflernejo kaj monaĥejo por derviŝoj, kiujn ankaŭ paŝao Jakovali Hassan konstruigis. El tiu tempo ni trovas en Pécs ankaŭ aliajn memoraĵojn.

La moskeo estis kontruita laŭ la tradicia turka maniero. Ĝi estas orientita al Mekko, tiel ĝia akso estas en la direkto nordokcidenta-sudorienta. La fundamento kaj la suba parto de la moskeo estas kvarangula kaj supre kupolo kovras ĝin. Por la konstruo oni uzis ŝtonon kaj brikon. Origine ĉe la nordokcidenta flanko apartenis al la moskeo ankaŭ kvarkolona malfermita antaŭhalo, kiu estis kovrita per kupoloj, kaj tuj apud ĝi estis la minareto. La nuna meblaro en ĝi estas donaco de la turka registaro. La moskeo estas ne nur historia vidindaĵo, sed ankaŭ nun ĝi estas uzata kiel preĝejo.

La enirejo de la minareto estas atingebla el la interno de la moskeo laŭ ligna ŝtuparo. La minareto estas konstruita el skulptita ŝtono, la turo havas 12-angulan bazon kiu estas 6,5 metrojn alta. Super ĝi estas parto en la formo de trunkita konuso kio jam ne kontaktas la moskeon. Super ĝi staras la proprasenca turo kun ĝia 14,5 metra alteco. Laŭ 87 ŝtuparoj oni povas supreniri al la ronda balkono. Iam ĝin ornamis ŝtona balustrado.

Post la la venko kontraŭ la turkoj kaj reokupo de la urbo ĝi havis la saman sorton kiel aliaj turkaj memoraĵoj. En la tempo de episkopo Francisko Nesselrode oni ĝin trakonstruis al katolika kapelo de Sankta Johano Nepomuka. Oni ŝanĝis la tegmenton al barokstila kaj konstruis en la moskeo ĥorejon. Ankaŭ en tiu tempo oni forigis la antaŭhalon, kiam oni konstruis la teretaĝan parton de la hospitalo. La minareto estis uzata kiel turo de sonorilego.

La moskeon renoviĝis por la unua fojo en la 1960-aj jaroj. Oni forigis la barokajn elementojn kaj klopodis refari ĉion en la originala formo. Por tiu laboro oni uzis la ĉi tie trovitajn originalajn partetojn de la moskeo, tiel ankaŭ la mihrab-niĉo estis rekonstruita. Komence de la 21a jarcento estis la lasta renovigo, kaj ekde majo de 2010 ĝi estas denove vizitebla.
——————————–

Kvankam la resto de la posttagmezo kaj vespero estis libera, la kongresanoj kune kantis sur la ĉefa placo kaj poste aktive ĉeestis la surstratan instruadon de la kroataj dancoj kiuj okazis sur la placo antaŭ la teatro.

Fotoj:

65a Kongreso de IKUE - 5a tago - meso

65a Kongreso de IKUE – 5a tago – meso

65a Kongreso de IKUE - 5a tago - prelegoj 1

65a Kongreso de IKUE – 5a tago – prelegoj 1

65a Kongreso de IKUE - 5a tago - prelegoj 2

65a Kongreso de IKUE – 5a tago – prelegoj 2

65a Kongreso de IKUE - 5a tago - vizito al biblioteko Klimo

65a Kongreso de IKUE – 5a tago – vizito al biblioteko Klimo

65a Kongreso de IKUE - 5a tago - surstrata instruado de dancoj kroataj 1

65a Kongreso de IKUE – 5a tago – surstrata instruado de dancoj kroataj 1

65a Kongreso de IKUE - 5a tago - surstrata instruado de dancoj kroataj 2

65a Kongreso de IKUE – 5a tago – surstrata instruado de dancoj kroataj 2

65a Kongreso de IKUE - 5a tago - vizito al la urbo per trajneto

65a Kongreso de IKUE – 5a tago – vizito al la urbo per trajneto

======================================

MI KREDAS, n-ro 10

La sesan tagon de la 65a Kongreso de IKUE, jaŭdon la 19an de julio dum la antaŭtagmeza programo en la Episkopa palaco okazis tri prelegoj.

———————-
Kredo en la Biblio
———————-

Estis la titolo de la prelego de Viktor Nyul, universita kapelano, profesoro de la loka teologia altlernejo en Pecs.

Papo Benedikto la 16a baldaŭ malfermos la jaron de la kredo, kiu donas okazon al ĉiuj kristanoj kaj ankaŭ al ĉiuj bonintencaj homoj por mediti kio estas kredo, kion signifas esti kredanto. Tiu ĉi jaro povos helpi ankaŭ en tio ke ni enprofundiĝu kaj fortiĝu en nia kredo. Por ke ni malkovru nian kredon, estas necese esplori la instruon de la Biblio pri la kredo, pri la sinteno de la kredanta homo, li diris komence la preleganto.

En la unua parto de la prelego li respondis al la demandoj: Kio estas la diferenco inter la rilato al Biblio de kredanto kaj nekredanto, kaj kio estas la kontakto inter la Biblio kaj la kredo.

La nekredanta homo rigardante la Biblion ne sanktan skribon vidas, sed nur interesaĵon kultur- kaj literaturhistorian kaj malnovan memoron. La kredanta homo kaj la judo kaj la kristano opinias ke la Biblio estas sankta libro kaj ankaŭ tiel ĝin nomas: libro de libroj, ĉar ĝi estas la kolektaĵo de Vortoj de Dio, kion la sanktaj aŭtoroj dum la jarcentoj surpaperigis. Do la kredanto vidas en la Biblio la formuligon de la Vortoj de Dio fare de homoj, kaj ankaŭ tiun libron per kiu la Sinjoro alparolas la homon kaj komencas dialogon kun li.

Por ni kristanoj la Biblio estas gravega, sed ne la Sankta Skribo, la skribita vorto staras en la centro de nia kredo. La kristanismo ne estas religio de libro, tio estas ni ne la Biblion adoras, kvankam ni ĉirkaŭprenas ĝin kun granda estimo, sed la enkarniĝintan Vorton, Jesuon Kriston, kiu por ni fariĝis karno kaj parolas al ni per homaj vortoj por ke ni respondu al lia voka vorto. Tial la Biblio estas grava rimedo por ke Dio atingu la homon, ĝi estas ponto, tra kiu la kredanto povas al Dio proksimiĝi. Tiel ni vidis, ke la Sankta Skribo kaj la kredo estas en konekso unu kun la alia, ne ekzistas kredo sen la Biblio kiu respegulas la Vorton de Dio, kaj ne povus naskiĝi la libro de libroj sen la kredanta komunumo, la Eklezio.

Parolante pri la karakterizaj proprecoj de la kredo en la Biblio, li atentigs ke tion kion la Sankta Skribo deziras diri pri la kredo, oni ne povas nur per unu vorto esprimi. La Biblio uzas nuancojn, diversajn esprimojn por malkovri la karakterizajn proprecojn de la kredo kaj por malkovri kion signifas kredi je iu. Ĉefe du vortoj elfoniĝas el inter la multaj terminoj priskribantaj la kredon: vorto aman (amen), kio signifas firmecon kaj sekurecon, kaj la vorto batah, kio signigas fidon, certecon.

La kredo estas iagrada kono pri Dio memkomreneble ne elĉerpa, kompleta kono, Dion ja oni ne povas tute ekkoni. La kredo estas rekono de la revelacio de Dio, opinio ke ĝi estas vera. La unua paŝo estas paŝo de la Sinjoro, kiu parolas pri si mem, ekkonigas sin mem, kaj tion la homo akceptas, opinias vera kaj konfesas ĝin.

Laŭ la instruo de la Biblio kredo estas ankaŭ fido: ĉar la kredanta homo konfesas kaj akceptas la amon bonecan de Dio tial lasas sin al Dio, fidas al Li. La popolo Izrael tion spertis por la unua fojo dum la vagado en la dezerto: ĝi povas fidi je Dio, ĉar Li zorgas pri sia popolo. Al tiu ĉi travivaĵo ĉiu kredanta judo ĉiam kaj ĉiam revenas por renovigi lian fidon en la Sinjoro kiam malamiko minacas ilin.

Ankaŭ en la nova testamento ni multfoje renkontas la fidon je Dio, je Jesuo, kio estas esprimo de la kredo. Petro marŝas sur la akvo nur ĝis tiam, kiam rigardas sian majstron, tio estas ĝis kiam li fidas je Li. Kiam li fortiras sian rigardon de Li, kiam li dubas pri la forto de la vortoj de Jesuo, li komencas sinki.

La Sankta Skribo interpretas la kredon ankaŭ kiel obeemon al la ordonoj de Dio. En la greka vorto de la obeemo (hüpakoé) troviĝas la esprimoj de “aŭdo” kaj “sub”. Do la obeema homo kiu aŭskultas la vortojn de Dio, laŭvorte estas sub la aŭdo, aŭskulto de la vortoj de Dio kaj agas laŭ tiuj. La kredo kiel obeemo signifas tion, ke la kredanta homo aŭskultas la vortojn de Dio kaj laŭ tiu formas sian vivon.

Kaj fine la kredo havas ankaŭ komunuman dimension. Legante la foliojn de la Biblio ni ne nur unu kredantan homon renkontas sed multajn. La preleganto atentigis pri la Biblio kiel unu el la ĉefaj fontoj de nia kredo.

Kiam ni jam vidis la karakterizaĵojn de la kredo kaj ankaŭ la grandajn figurojn de la kredo el la Biblio ni devas starigi la demandon por nin mem: Kian kontaknton mi havas kun la vorto de Dio? Kiom mi konas la Biblion? Ja laŭ la instruo de Sankat Paŭlo: “La fido venas do per aŭdado, kaj aŭdado per la vorto de Kristo.” (Romanoj 10,17) Por tio ke nia kredo estu laŭbiblia ni devas plipfrofundigi nia kontakton kun la vorto de la Sinjoro. Unue ni aŭskultu la legitajn partojn atenteme dum la mesoj, diversaj liturgioj. Ni faru tion kun la konvinko sciante ke Dio alparolas nin kaj ni devas aŭdi, aŭskulti Lin. Poste ni legu regule la Biblion. Tiu ĉi legado povas esti kontinua (ekzemple unu libron elektinte ĝin ni tralegas) aŭ liturgia (tiun parteton ni legas kion la Eklezio donas al ni tiun tagon en la liturgio). Estas grave ke la legitajn liniojn ni pli kaj pli ekkonu kaj komprenu. Tion helpas la meditado pri la koncerna teksto kaj pristudo de ĝi helpe de iu klariga komentario.

Kardinalo Martini diris unufoje, ke la kristano estas feliĉa homo ĉar ĉiutage legante la Sanktan Skribon scias, kion de li Dio deziras. La volon de Dio kio koncernas nin ni povas malkovri legante Liajn Vortojn. Tiel obeeme al la aŭdita, legita, pristudita kaj medita dia Vorto mi povas formi miajn ĉiutagajn farendaĵojn. La Vorto de la Sinjoro tiel fariĝas referencpunkto de miaj tagoj laŭ kio mi povas ordigi mian vivon. Alivorte tion ni nomas kredo, tio estas obeema al la Vorto de Dio kaj fidante al Dio vivas mian vivon kiel faris tion ankaŭ Abrahamo, Maria kaj Jesuo.

Kaj en fina parto li diris: Tra la Sankta Skribo Dio multajn homojn alparolis jam kaj alparolas ankaŭ hodiaŭ por ke submetite nin al Li ni respondu al la voka voĉo kaj tiel nia vivo transformiĝu. Fine estu tie ĉi kazo de la iama ĉefrabeno de Romo Eugenio Zolli kiu esplorante fidele la Biblion je la efiko de papo Pio la 12a kaj kompreneble ne kontraŭstare al la graco de Dio en 1945 baptiĝis. El la roma juda komunumo multaj turnis sin kontraŭ li, opiniis lin perfidanto. Sed li ne okupiĝis pri tio kun ĝojo ĉirkaŭbrakis la katolikan kredon. Foje kiam en universitato Gregoriana en la ĉambron lian envenis lia jezuita amiko, trovis li Eugenion ploranta dum la legado de la Sankta Skribo. La iama rabeno alrigardis la patron kaj nur tiom diris al li: “Kiel feliĉaj vi estas, ĉar vi jam ekde via infanaĝo konas Jesuon, la Filon de Dio, la Elaĉetanton! Mi devis multajn jarojn esplori ĝis kiam mi ekkonis Lin kaj kredis je Li.”

Ankaŭ la emociiga vivovojo de Eugenio Zolli fervorigu nin ke daŭre esplorante la vorton de Dio pliprofundiĝu nia kredo je Kristo Jesuo. Ni akceptu la vortojn el la letero al la hebreoj: “Tial ankaŭ ni, havante ĉirkaŭ ni tian nubegon da atestantoj, formetu ĉion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antaŭ ni metitan, direktante la rigardon al la aŭtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la ĝojo antaŭ li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidiĝis dekstre de la trono de Dio. Ĉar pripensu tiun, kiu suferis tian kontraŭdiradon de pekuloj kontraŭ li, por ke vi ne laciĝu kaj ne malfortiĝu en viaj spiritoj.” (Hebreoj 12,1-3)

——————-
Kredo kaj racio
——————-

La duan prelegon prezentis Agota Kirschne. Ŝi prelego baziĝis sur la encikliko de la papo Johano Paŭlo la 2a “Fides et ratio” (datita je la 14a de septembro 1998). Ŝi prezentis parton de la encikliko (bv. Trovi laŭ la numeroj kiuj korespondas al la numeroj de la Encikliko mem) en la traduko en Esperanto kion faris Laszlo Vizi.

100. Estas evidente, kiel gravan rolon havas filozofia pensmaniero en la disvolviĝo de kulturoj kaj en la formado de persona kaj socia sintenoj. La filozofia pensmaniero grave efikis ankaŭ al la teologio kaj al ĝiaj branĉoj malgraŭ tio, ke tiu efiko ne nepre ŝajnas evidenta. Mi konsideris, ke estas ĝusta kaj necesa aliro same emfazi la valoron de filozofio koncerne la komprenon de kredantoj, kiel emfazi la limojn, kiujn oni kolizios forgesinte revelaciajn dogmojn, aŭ malkonfesinte ilin. La Eklezio ja estas profunde konvinkita, ke la kredo kaj la raciismo “reciproke subtenas unu la alian”, dum ili faras kritikan-klarigan esploron, alivorte ili plifortigas unu la alian en la kampo de esplorado kaj profundiĝo.

102. Kiam la Eklezio emfazas la gravecon kaj veran valoron de filozofia pensmaniero, ĝi protektas kaj la homan dignon, kaj la disvastigon de evangelio. Nuntempe ne ekzistas tasko pli urĝa, ol tiu preparo, ol montri vojon al la homoj, por ke ili rekonu sian kapablon trovi kaj kompreni la veron, kaj la sopiron por la fina, plenumita signifo de la ekzistado. Konsiderante tiujn sopiron kaj kapablon, kiujn Dio plantis en la homa naturo, pli klare evidentiĝas la porhoma signifo de la dia mesaĝo, kiu plifirmigas la homecon de homoj. Tiel – dank’ al la filozofio – la nuntempa homo povas rekoni, ke li ju pli malfermiĝos por Kristo akceptante la evangelion kun kredo, des pli homeca li fariĝos.

105. Mi sentas neceson, ke mi finu ĉi tiun enciklikon per la ideo, kiu celas precipe teologojn, ke ili aparte observu la filozofiajn rilatojn de la dia mesaĝo, kaj ili ekspliku laŭ tia logiko, kiu reflektas la gravecon de la teologia scienco koncerne teorion kaj praktikon. Mi deziras danki ilin pro la eklezia servo. La strikta rilato inter la teologia scienco kaj filozofia racio estas unika valoro de la kristana tradicio esploranta relevaciajn dogmojn. Do mi alvokas la teologojn, ke ili denove malkovru, kaj pli klare prezentu la metafizikan karakteron de la vero, por ke ili povu aranĝi kritikeman kaj altnivelan dialogon kun la filozofoj de nia epoko, kaj kun la tuta tradicio de filozofio sendepende de tio, ĉu ili harmonias kun la dia mesaĝo, ĉu ili kontraŭas ĝin. La teologoj ĉiam observu la diron de la supera majstro pri psiko kaj filozofio, la diron de Sankta Bonaventuro, kiu avertis sian leganton komence de la verko Itinerarium mentis in Deum: “neniel oni kredu, ke sufiĉas legado sen pripento, meditado sen devoto, analizado sen admiro, singardemo sen jubilo, klopodo sen pieco, scienco sen amo, kompreno sen humileco, lernado sen dia graco, pensado sen relevacia dia saĝo.”

Miaj ideoj celas ankaŭ tiujn, kiuj estas respondecaj pri la pastro-edukado ĉu en nivelo akademia, ĉu en nivelo seminaria: Ili zorge observu la teologian edukadon de tiuj, kiuj devos prediki la evangelion por la nuntempaj homoj, kaj ili eĉ pli zorge observu tiujn, kiuj fariĝos la esploristoj kaj profesoroj de la teologio. La edukantoj plenumu sian laboron laŭ la ideoj de la 2-a Sinodo Vatikana kaj laŭ la dokumentoj post ĝi, kiuj evidentigas la urĝan, ne ignoreblan, por ni ĉiuj devigan taskon, ke ni sincere kaj profundiĝeme penadu por peri la dogmojn de la kredo. Same oni ne forgesu pri la respondeco eduki de taŭgajn profesorojn, kiujn poste atendos la instruado de filozofio en seminarioj kaj ekleziaj fakultatoj. Profesora agado kompreneble pretendas taŭgan sciencan edukadon, kiu devas esti regulperioda koncerne la peradon de la granda heredaĵo de kristana tradicio, kaj kiu devas instrui konforman kapablon por ĝuste distingi la bezonojn de la nuntempa Eklezio kaj laika mondo.

107. Mi petas ĉiun, konsideru la profundan kaj senĉesan porveran kaj porracian esploradon de la homoj, kiujn Kristo redemptis per la misterio de sia amo. Diversaj filozofiaj skoloj per mistifikado konvinkis la homojn pri tio, ke li estas absolute sia propra reganto, ke li povas decidi aŭtonome pri sia sorto kaj futuro, se li apogas sin ekskluzive nur per si mem kaj per sia propra forto. Tio neniam povas levi la homojn. Por la homa disvolviĝo povas esti esenca nur tiu decido, per kiu homo povas kompleksiĝi kun la vero per tio, ke li starigos sian tendon en la ombro de saĝeco, kaj restos tie konstanta loĝanto. Nur ĉe tiu horizonto de la vero li ekkomprenos la plenan signifon de sia libereco, li ekkomprenos la elvokon por ekkoni kaj ami Dion, kio estas la plej perfekta disvolviĝo de lia propra personeco. (Figyelem! Nem tévedés! Itt a “lia” helyes, mert az utolsó tagmondat alanya “kio”)

Mia lasta penso ŝvebas al tiu, kiun la preĝo de la Eklezio alparolas tiel: “Sidejo de Saĝeco”. Lia vivo estas vera modelo, kiu povas prilumigi ĉion, kion mi diris. Ja oni povas rimarki puran harmonion inter Beata Maria Ĉiam Virga kaj la elvoko de la vera filozofio. Kiel Maria estis destinita, ke ŝi kiel homo kaj kiel virino oferu sian tutan ekzistadon por tio, ke la Mesaĝo de Dio povu enkorpiĝi kaj fariĝi nia homfrato, tiel la filozofio estas destinita, ke per sia kritika racio ebligu, ke la teologio kiel kredanta kompreno fariĝu fekunda kaj efika. Kiel Maria akceptinte la mesaĝon peratan de Gabrielo nenion perdis el sia vera homeco kaj libereco, tiel same la filozofia pensmaniero perdas nenion el sia aŭtonomeco, se ĝi akceptas la alvokon, kiu venas al ĝi el la vero de evangelio. Eĉ la filozofia pensmaniero ĝuste tiam spertas, ke ĝia tuta esploragado leviĝas al la plej alta realiĝo. La sanktaj monaĥoj de la kristana antikvo tre bone komprenis tiun principon, kiam ili nomis Marian “la racia tablo de la kredo”. [132] Ili rimarkis en ŝi la konforman bildon de la filozofio, kaj ili estis konvinkitaj, ke ili devas filozofadi “en la spirito de Maria” (philosophari in Maria).

La Sidejo de Saĝeco estu sekura haveno por ĉiuj, kiuj transformas sian vivon al la esplorado de la vero. La vojo, kondukanta al la saĝeco, kiu signifas la finan kaj veran celon de ĉiu scienco, estu libera de ĉia obstaklo per la pledo de tiu, kiu naskinte la Veron en la mondon kaj Lin gardante en sia koro peris Lin al la tuta homaro.

—————————————————-
Paŭlanoj: la ununura hungara vira ordeno
—————————————————-

Temas pri Ordo Fratrum Sancti Pauli Primi Eremitae (OSPPE) ordeno de fratoj de sankta Paŭlo la unua eremito kaj ne pri ordeno de Sankta Francisko el Paola (Pauliner-Paulaner). Ilia unua nomo estis fratoj de la sinjoro Kruco aŭ aŭgustenaj fratoj kaj ekde 1309 estas ordeno de sankta Paŭlo la unua eremito.

La ĉeesto de la eremitoj en Hungario estas samaĝa kiel la kristanismo. Ili vivis sole aŭ en pli grandaj aŭ malgrandaj gupoj ĉefe en monteta kaj monta regiono proksime al fonto sen ia forma fondo tamen ĉefe kun scio de la bienulo Ili apartenis al la aŭtoritato de la loka episkopo. La plej malnovaj mencioj pri eremitoj restis el la monto Mecsek. Bartolomeo episkopo de Pecs pr. 1225 donis al ili regulon kaj konstruigis monaĥejon por ili sur la monto de sankta Jakobo (la ruinoj videblas ankaŭ hodiaŭ) kaj ankaŭ teron donis al ili. Alia mencio estas el la jaro 1250 el monto Pilis kie beta Eŭsebio kanoniko en Esztergom fariĝis la gvidanto. Li kun 6 eremitoj konstruis monaĥejon titolitan al la Sankta Kruco (nomo de la ejo estas Klastrompuszta (monaĥej-pusto). Sed ankaŭ aliloke oni fondis monaĥejon. Ĝis la 14a jarcento ili ne havos komunan nomon.

Ni scias ke en la jaro 1263 ili turnis sin la papo Urbano la !a por ke li permesu por ili uzi la regulon de sankta Aŭgusteno. La papo komisiis la episkopon Paŭlo de Veszprém se li opinias sufiĉa la havaĵon de la fratoj tiam permesu al ili la uzon de la regulo. Sed li trovis tion ne sufiĉa tial li mem skribis regulon por ili. Ĉirkaŭ la jaro 1290 ni jam scias pri monaĥejoj de paŭlanoj en Transilvaio (Rumanio) kaj Kroatio.

La ordeno multe evoluiĝis dum la reĝado de Ludovika la Granda, ĉar li favoris multe al paŭlanoj. Li eĉ akiris en 1381 ankaŭ la relikvion de Sankta paŭlo Eremito kaj tion oni gardis en Budaszentlőrinc. Tiam estiĝis Sankta Paŭlo ankaŭ kunpatrono de Hungario.

Tiutempe en 1382 oni fondis la unuan monaĥejon en Pollando apud Ĉenstoĥovo sur la klara monto (Jasna Gora) 16 monaĥoj iris el Hungario tien. En la 14-15 jarcentoj ankaŭ sur lamarbordo en Koatio kaj Istrio fondiĝis novaj monaĥejoj. Kaj en tiuj 2 jarcentoj ili aperis en Romo, kaj en Aŭstrio. Menciindas ke en 1456 aperis la unua hungarlingva kompleta Biblio tradukita de Ladislao Báthori paŭlano.

======================================

MI KREDAS, n-ro 11

—————————————————-
Duontaga vojaĝo al Bataszek kaj Szekszard
—————————————————-

Ĵaŭdon la 19an de julio la partoprenantoj de la 65a Kongreso de IKUE vizitis du urbojn Bataszek kaj Szekszard.

En Bataszek oni vizitis la preĝejoj kun unu el la plej altaj turoj en Hungario.

En Szekszard oni vizitis la ubocentran preĝejon kaj la preĝejon en Szekszard-Ujvaros Novurbo). Ĉe la ĉi lasta preĝejo de la jaro 1998 Johano Kirsch (+) estis diakono kaj parokdirektoro de la jaro 1998.

La meson por ĉiuj mortintoj ĉefcelebris sac. Attila Szep kaj kuncelebris sac. Lajos Kobor, sac. Luigi Alfano kaj sac. Hatto von Hatzfeld. Ankaŭ kuncelebris la parohestro de Szekszard Laszlo Bacsmai.

Dum la tre emocia prediko, sac. Attila diris, ke en tiu preĝejo li estis baptita kaj tie li antaŭ ricevis la unuan komunion kaj konfirmacion. Kortuŝe li ankaŭ parolis pri diakono Johano Kirsch en kies domo renkontiĝis esperantistoj, kaj oni travivis multon belan komune. Tio ne estis simpla movado, sed vera kristana etoso, ĉar oni kolektiĝis kaj komune preĝis. La predinto invitis al la konstanta preĝo por la mortintoj.

Koncerne la kongresan temon “Mi kredas je unu Dio”, li substrekis grave ke oni prifortigu la propran kredon kaj ankaŭ ĉi kongreso helpas al tio. Post la meso, malantaŭ la preĝejo kaj proksime al la domo kie vivas la familio Kirsch oni inaŭguris la tabulon honore al Johano Kirsch. Apude ankaŭ troviĝas du tabuloj, de la unua hungara esperantisto Gabor Balint (1844-1913) kaj Pal Lengyel (1868-1932) kiu estis la unua Esperantisto en Szekszard.

La ĉeestintojn salutis Marija Belošević, vicprezidantino de IKUE. Ŝi esprimis ĝojon ke ene de mallonga tempo estis realigita ĉi tabulo, kiu inter alia estas omaĝo al 125 jaroj de Esperanto kaj 100 jaroj de la unua IKUE kongreso en Budapeŝto. La tabulon malkovris sac. Lajos Kobor kaj Zsofia Kirsch, la plej juna filino de Johano Kirsch.

La parohestro Laszlo Bacsmai benis la tabulon, kaj esprimis ĝojon ke tio trovis ĝuste lokon tie. Sen Johano ni sentas mankon en la preĝejo kaj en la parohejo, sed ĉar lia vizaĝo estas ĉi tie ni sentas lin ĉi tie.

Mi estas certa pri tio kiam ni tapasos ĉi tie kaj kiam ni rigardos la vizaĝon de Johano, ni memoros pri li kaj li helpos al ni ke ni povus ĝuste decidi. Dum la entombiga ceremonio li parolis pri la fruktoj pri la santta spirito, li povas diris ke Johano kelkfoje helpis al li por ke li povu pacienca kun nepaciencaj kredantoj.

Mi esperas ke ankaŭ en estonteco li helpos ne nur al mi, sed al ni ĉiuj. La florkronon metis la vicprezidantoj de IKUE Marija Belošević kaj Miloslav Švaček.

Post la vespermanĝo en Kolping-lernejo kie Johano laboris la partoprenantoj de la Kongreso preĝis ĉe lia tombo kaj la vicprezidantoj surmetis la florkronon. En Szekszard estis ankaŭ ege kortuŝa la renkontiĝo kun la patrino de Johano. Esperantistoj kuraĝigis ŝin kaj promesis preĝon ankaŭ por ŝi.

——————————–
Danko de Agota Kirschne
——————————–

Ĉe la fino de sia prelego, Agota havis tre kortuŝan paroladon en kiu ŝi dankis ke pluraj memoras ŝian edzon. Jen la tuta teksto kion ŝi diris:

Nun mi ŝatus danki ke vi memoran mian edzon. Ni dankas la preĝojn, la kunsenton en vortoj, pentoj, muziko. Ni dankas vian helpon. Al nia Dio mi estas dankema ke ni povi konu unu la alian sur la tero du 22 jaroj.

Kiel vi ĉiuj scias Johano estis bonega, saĝega homo, edzo, patro, diakono… Antaŭ lia foriro mi pensis, ke sen li mi ne povus vivi plu, ĉar dato: 22a de maro ĝuste mia naskiĝtago kaj la tado de sta Rita vidvino, kaj la ĉiela naskiĝtago de mia edzo.

Vivo kaj morto kaj eterna vivo. Io diŝiriĝis, io glaciiĝis, 22 jaroj ŝajnis esti nur unu minuto. Mi povis, se ne – mi devis plu vivi, sed mi tuj sentis ke mi ne restis sola. Mia edzo foriris sed tamen restis en ni, inter ni. Mi povis esti forta kun la helpo de sankta spirito, mi devis diri al niaj surteraj kvin infanoj ke ili ĉi tie sur la tero ne plu povos paroli, renkontiĝi kun la patro. Tion mi provis diri al ili en la kapelo de la lernejo kiun inter ili tri vizitis samtempe antaŭ la sankta eŭkaristio.

Mi provis diri: mi estas forta – ankaŭ vi estu fortaj. Ni estas kune iel alie. Kaj ekde tiam Johano kaj mi kune daŭrigas la servadon al niaj infanoj, de la parencoj. La komunumoj – de du flankoj de la vivo. Estas daŭrigo kaj unueco: vivo estas tio – ne morto, fortiĝas nia kredo, fortiĝas la kontakto kun nia Dio. Ni ĉiuj fortigu plu nian kredon, la kontakton kun nia bona Dio en preĝoj, en meditoj, en atento al nia Dio ĉefe kun la helpo de Sankta Biblio, bonfaroj kaj en karitato.

Kun la graco de Dio estu tiel. Amen.

——————————–
Pri Johano Kirsch bv. legi ĉe http://www.ikue.org/niajpastroj/kirsch/kirsch.htm

Fotoj:

65a Kongreso de IKUE - 6a tago - cxe la tombo de diakono Johano Kirsch 1

65a Kongreso de IKUE – 6a tago – cxe la tombo de diakono Johano Kirsch 1

65a Kongreso de IKUE - 6a tago - cxe la tombo de diakono Johano Kirsch 2

65a Kongreso de IKUE – 6a tago – cxe la tombo de diakono Johano Kirsch 2

65a Kongreso de IKUE - 6a tago - inauxguro de la tabulo pri diakono Johano Kirsch 1

65a Kongreso de IKUE – 6a tago – inauxguro de la tabulo pri diakono Johano Kirsch 1

65a Kongreso de IKUE - 6a tago - inauxguro de la tabulo pri diakono Johano Kirsch 2

65a Kongreso de IKUE – 6a tago – inauxguro de la tabulo pri diakono Johano Kirsch 2

65a Kongreso de IKUE - 6a tago - inauxguro de la tabulo pri diakono Johano Kirsch 3

65a Kongreso de IKUE – 6a tago – inauxguro de la tabulo pri diakono Johano Kirsch 3

65a Kongreso de IKUE - 6a tago - inauxguro de la tabulo pri diakono Johano Kirsch 4

65a Kongreso de IKUE – 6a tago – inauxguro de la tabulo pri diakono Johano Kirsch 4

65a Kongreso de IKUE - 6a tago - meso Szekszard 2

65a Kongreso de IKUE – 6a tago – meso Szekszard 1

65a Kongreso de IKUE - 6a tago - meso Szekszard 3

65a Kongreso de IKUE – 6a tago – meso Szekszard 2

65a Kongreso de IKUE - 6a tago - meso Szekszard 4

65a Kongreso de IKUE – 6a tago – meso Szekszard 3

65a Kongreso de IKUE - 6a tago - prelegoj 1

65a Kongreso de IKUE – 6a tago – prelegoj 1

65a Kongreso de IKUE - 6a tago - prelegoj 2

65a Kongreso de IKUE – 6a tago – prelegoj 2

65a Kongreso de IKUE - 6a tago - prelegoj 3

65a Kongreso de IKUE – 6a tago – prelegoj 3

65a Kongreso de IKUE - 6a tago - vespermangxo

65a Kongreso de IKUE – 6a tago – vespermangxo

======================================

MI KREDAS, n-ro 12

La antaŭlasta tago de la 65a Kongreso de IKUE komencis per la meso en la moskeo-preĝejo kiun ĉefcelebris sac. Hatto von Hatzfeld kaj kuncelebris sac. Lajos Kobor, sac. Luigi Alfano kaj sac. Attila Szep. Oni prenis meson de la „Gloro de la Kruco“.

En la prediko sac. Hatzfeld starigis la demandon „Kia gloro?“ kaj atentigis ke kristanoj hezitis tri jarcentojn montri Kriston krucumitan. Ili ja siis pri la skandaleco de la kruvo, pri kio jam la apostolo Paŭlo skribis, sed ni ŝajne tion forgesis. Klarigante la skandalecon, la predikanto klarigis ke en tio troviĝas la plej profunda vero de kristanismo: Dio mem iĝis domo, prenis sur si nian homecon kun ĉio kio estas homa, inkluzive la morton. Tial la kruco ne plu estas nur kruda montrigilo, sed iĝis signo de Dia amo al ni kaj de la savo kiun li donacis al ni.

Se ni parolas pri la „gloro de la Kruco“ povas temi nur pri la gloro de la Dia amo kiu realiĝis en la sin ofero de Jesuo. Kvankam ni do scias pri la krueleco de la morto kiu en ĉi tiu mondo forigas homojn for de iliaj parencoj kaj amikoj, ni povas glori nian Dion kiu per la krudo de Jesuo nin savas, ĉar li ne deziras ke ni restu en la morto sed donacas ĉion ke ni vivu, diris sac. Hatto.

——————————–
La prelegon „La lumo de la kredo konsumas la mallumon“ prezentis Balazs Garadnay, ĝenerala vikario, kanoniko, paroĥestro de la katedrala paroĥo en Pecs.

Proksimante la signifon de la lumo kaj mallumo en la ĉiuraga vivo, li diris, ke la amo de Dio kaj nia respondo je tio, la lumo de nia kredo konsumas la mallumon: la malhelon de la senscio kaj la peko. La kredo estas pli altranga lumigo, ĉar perceptas ne la lumon de la natura penso ,sed la menso malfermiĝas al la supernatura lumo.

La kredo estas intelekta ago, do ĝi ne estas neiveco, ne estas „mi opinias” sed estas sankta konvinko pri tio kion ni ne vidas. En tiu lumo oni povas vidi pli ol en la natura lumo -en tio aperas la Senfina Dio, kaj en tio ni trovas la respondon por la fiona senco de nia vivo.

Al la demandoj „Kion signifas tio? Kiel montriĝas la miraklo de la kredo?“ la preleganto atentigi ke ni devas vidi nin memkritike, kial ni ne kapablas fari miraklon. Ĉu nia kredo estas tiom malforta? Ĉu laŭ tiu manko volas Jesuo, ke ni estu humilaj kaj ne memfidu nin, kaj ni fanfaronu ke ni estas la farantoj de la miraklo? La kredo donas vidon, kion la nekredo volas forpreni de ni. La kredo donas tiun liberecon, kion la nekredeco volas limigi. La kredo malfermas novan dimension antaŭ ni: ĝi levas nian rigradon,kaj donas novan vidmanieron al ni. Alimaniere ni vidas la eventojn de nia vivo: ne la tera projekcio malfaciligas nin, sed ni vidas la eventojn tiel,kiel mem la Sinjoro volas, krome kiel li vidigas nin. Tial la kredo igas nin al senkondiĉan submeto al Dio: ni lasas nin mem kun plena konfido en la manon de Dio. La kredo fortigas niajn mensojn,kaj igas nin je kuraĝaj paŝoj, agoj.

La preleganto ankaŭ foje atentigis ke la kredo estas donaco. Dio vekas tion en ni sed ne sen ni. La kredo estas homa respondo al la revelacio de Dio: Li envenas en mian vivon kaj mi tion perceptas. Tio estas la sinteno de la kredo. MI ekkonas ke Dio tuŝis min. Uzante ekzemplon mi povas diri: Dio metas la kandelon antaŭy min kaj metas apud ĝin ankaŭ la alumetojn kaj kuraĝigas min ke mi bruligu la kandelon. Kion li jam pretigis kaj donis al mi mi faras kio estas mia tasko. Nur tian rolon mi ludas en la travivo de la kredo, sed tion mi devas fari.

——————————–
Sekvis la lumbildprezento „Lumo fine de la mondo“ de Rita Rössler-Buckel Franz-Georg Rössler pri Jakoba vojo tra Lourdes, Fátima kaj Montserrat al Santiago de Compostela.

——————————–
Ĉe la fino de la antaŭtagmeza programo, Marija Beloŝeviĉ prezentis filmon “Kredo” per kiu oni anona la muzikalon de la Komunumo Cenacolo. Ankaŭ ŝi prezentis novajn eldonaĵojn, i.a. la E-lingvan traduco de la libro de episkopo de Sisak Vlado Koŝiĉ “La paroĥestro ĉe la unua frontlinio” kaj la kolekton de la prelegoj de la pasintjara kongreso.

Ankaŭ estis prezentitaj kolektitaj respondoj koncerne la “Kredo”n, kaj fine oni pridiskutis la kongresan deklaron.

——————————–
Dum posttagmezo oni preĝis Krucvojon sur la Kalvaria monteto, vizitis la terason de la “Ok feliĉanoncoj“, de kie estas videbla bela panoramo de Pecs. Reveninte al la kongresejo, oni metis la florkronojn en la Esperanto-parko.

——————————–
Dum la vespera programo, t.n. adiaŭa vespero kiun kunordigis sac. Hatto von Hatzfeld oni prezentis pluraj muzikaj pecoj kaj recitaloj, i.a. estis prezentita kanto „IKUE en urbo Peĉo“ kiun verkis Franz-Georg Rössler.

Fotoj:

65a Kongreso de IKUE - 7a tago - meso 1

65a Kongreso de IKUE – 7a tago – meso 1

65a Kongreso de IKUE - 7a tago - meso 2

65a Kongreso de IKUE – 7a tago – meso 2

65a Kongreso de IKUE - 7a tago - prelego

65a Kongreso de IKUE – 7a tago – prelego

65a Kongreso de IKUE - 7a tago - kalvaria vojo

65a Kongreso de IKUE – 7a tago – kalvaria vojo

65a Kongreso de IKUE - 7a tago - esperanto-parko 1

65a Kongreso de IKUE – 7a tago – esperanto-parko 1

65a Kongreso de IKUE - 7a tago - esperanto-parko 2

65a Kongreso de IKUE – 7a tago – esperanto-parko 2

======================================

MI KREDAS, n-ro 13

La lastan tagon de la 65a Kongreso de IKUE la meson okazis en la kapelo Corpus Christi de la katedralo.

La meson, kiu estis ankaŭ dankmeso ĉefcelebris sac. Lajos Kobor, kaj kuncelebris sac. Hatto von Hatzfeld kaj sac. Attila Szep.

Dum la prediko sac. Kobor diris, ke dum la tuta semajno oni ricevis pere de la kredo multe da graco, do pro tio invitis danki al Dio.

Sed ne nur la kredo kreskiĝis, ni ankaŭ ricevis plifortigon de la espero kaj poste venos la karitato ĉi tiuj tri estas kune.

Sankta Paŭlo diris: restas la kredo, la espero kaj la karitato, sed la plej granda estas la karitato. Kiam ni nun forlasas la kongresejon kaj foriras hejmen ni kunportos ne nur la kredon, sed ankaŭ la karitaton pere de kiu ni povas travivi vivantan kredon kaj disdoni al la kredantoj, diris la predikanto, kaj daŭris:

Kaj se ni disdonas la kredon kaj la karitaton tiel ni povas ankaŭ esperantigi kelkajn homojn kaj ili eksentos en nia vivo kaj konduton la veran kredon kaj oni povod diri „jen via parolo estas vero, kaj ankaŭ mi sekvos Jesuon Kristo“.

Nun mi kiam mi dankis al Jesuo, ni oferos ĉi sanktan meson unuvice por danki al Dio, alivice petante de Li la gracon por la sekvontaj horoj ke ni povu trankvile vojaĝi kaj atingi niajn konatulojn.

Danku al Dio pere de ĉi tiu meso.

Foto:

65a Kongreso de IKUE - lasta tago - meso en la katedrala kapelo Corpus Christi

65a Kongreso de IKUE – lasta tago – meso en la katedrala kapelo Corpus Christi

adiauxa vespero 01

65a Kongreso de IKUE – adiauxa vespero 01

65a Kongreso de IKUE - adiauxa vespero 02

65a Kongreso de IKUE – adiauxa vespero 02

65a Kongreso de IKUE - adiauxa vespero 03

65a Kongreso de IKUE – adiauxa vespero 03

65a Kongreso de IKUE - adiauxa vespero 04

65a Kongreso de IKUE – adiauxa vespero 04

======================================

MI KREDAS, n-ro 14

DEKLARO DE LA PARTOPRENANTOJ DE LA 65a KONGRESO DE IKUE

NI, ESPERANTISTAJ KATOLIKOJ

membroj kaj simpatiantoj de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), privata asocio de fideluloj agnoskita de la Sankta Seĝo, ariĝis en Pécs (Hungario) en la semajno de la 14a ĝis la 21a de julio 2012 por la 65a Kongreso de la Unuiĝo, en la 102a jaro de ĝia fondiĝo.

Ni alvenis el pluraj landoj de Eŭropo por travivi kune tagojn de spiritualeco, medito, studado kaj frata kunestado, riĉigitajn de la liturgiaj momentoj celebrataj kune.

La temo de la Kongreso estis “Mi kredas je unu Dio”, lige kun la Jaro de la Kredo proklamita de Lia Sankteco Papo Benedikto la 16a.

Kun la deziro povi fariĝi kredindaj kaj ĝojaj atestantoj de la resurektinta Sinjoro, ni volis kompreni des pli profunde la fundamenton de la kristana kredo, laŭ la instigo, kiun la Papo faras en sia apostola letero “Porta Fidei”.

En tio helpis nin la animzorgado de niaj paŝtistoj, kune kun la intervenoj de aliaj laikaj prelegantoj.

Ni ĝojas ankaŭ, ke ni povis konatiĝi kun la grava historio kaj vivo de la Eklezio de Pécs, kaj ni estas profunde dankemaj al Lia Ekscelenco Mon-ro D-ro György Udvardy, episkopo, pro la patreca akcepto kaj bonvolemo, kiun li elmontris al ni, sed ĉefe pro lia paŝtista instruo.

Tiuj en Pécs estis por ni tagoj de kredo esprimata per konfesado, celebrado, travivado kaj preĝado.

Nia sindevigo estas, ke la spertojn kune travivatajn ni portos en niaj koroj al niaj hejmoj, kaj ni partoprenigos ilin al niaj proksimuloj. Ni daŭrigos unuope la iradon kiun ni profundigis kaj prifortigis en Pécs, per konstanteco en preĝado, studado kaj partopreno en la Liturgio.

Je la fino de ĉi tiu Kongreso ni adresas nian fratan saluton kaj la esprimon de kristana estimo al la Diocezo de Pécs.

Ni adresas ankaŭ fratan saluton al niaj gefratoj de IKUE kiuj ne povis esti kun ni. Specialan saluton ni adresas al la evangelianaj gefratoj de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI), esprimante la deziron, ke ni baldaŭ realigu plian ekumenan iniciaton, laŭ unu el la aŭspicioj je la bazo de la Jaro de la Kredo.

Por ĉiuj ni preĝas kaj al ĉiuj ni petas preĝi por la agado de la kristanaj Esperantistoj.

Dio benu!

——————————–
IKUE
www.ikue.org

Marija Belosevic
Vic-prezidantino de IKUE
ikuekongreso@gmail.com

================================

FOTOJ PRI LA URBO PECS, LA KATEDRALO KAJ LA EPISKOPA PALACO:

urbo Pecs 01

urbo Pecs 01

urbo Pecs 02

urbo Pecs 02

urbo Pecs 03

urbo Pecs 03

urbo Pecs 04

urbo Pecs 04

urbo Pecs 05

urbo Pecs 05

urbo Pecs 06

urbo Pecs 06

urbo Pecs 07

urbo Pecs 07

urbo Pecs 08

urbo Pecs 08

urbo Pecs 09

urbo Pecs 09

urbo Pecs 10

urbo Pecs 10

urbo Pecs 11

urbo Pecs 11

urbo Pecs 12

urbo Pecs 12

urbo Pecs 13

urbo Pecs 13

urbo Pecs 14

urbo Pecs 14

urbo Pecs 15

urbo Pecs 15

urbo Pecs 16

urbo Pecs 16

urbo Pecs 17

urbo Pecs 17

urbo Pecs 18

urbo Pecs 18

urbo Pecs 19

urbo Pecs 19

urbo Pecs 20

urbo Pecs 20

urbo Pecs 21

urbo Pecs 21

urbo Pecs 22

urbo Pecs 22

urbo Pecs 23

urbo Pecs 23

urbo Pecs 24

urbo Pecs 24

urbo Pecs 25

urbo Pecs 25

urbo Pecs 26

urbo Pecs 26

urbo Pecs 27

urbo Pecs 27

urbo Pecs 28

urbo Pecs 28

urbo Pecs 29

urbo Pecs 29

urbo Pecs 30

urbo Pecs 30

urbo Pecs 31

urbo Pecs 31

urbo Pecs 32

urbo Pecs 32

urbo Pecs 33

urbo Pecs 33

urbo Pecs 34

urbo Pecs 34

urbo Pecs 35

urbo Pecs 35

urbo Pecs 36

urbo Pecs 36

Katedralo de Pecs - nokte

Katedralo de Pecs – nokte

katedralo de Pecs 01

katedralo de Pecs 01

katedralo de Pecs 02

katedralo de Pecs 02

katedralo de Pecs 03

katedralo de Pecs 03

katedralo de Pecs 04

katedralo de Pecs 04

katedralo de Pecs 05

katedralo de Pecs 05

katedralo de Pecs 06

katedralo de Pecs 06

katedralo de Pecs 07

katedralo de Pecs 07

katedralo de Pecs 08

katedralo de Pecs 08

katedralo de Pecs 09

katedralo de Pecs 09

episkopa palaco de Pecs 01

episkopa palaco de Pecs 01

episkopa palaco de Pecs 02

episkopa palaco de Pecs 02

episkopa palaco de Pecs 03

episkopa palaco de Pecs 03

episkopa palaco de Pecs 04

episkopa palaco de Pecs 04

episkopa palaco de Pecs 05

episkopa palaco de Pecs 05

episkopa palaco de Pecs 06

episkopa palaco de Pecs 06

episkopa palaco de Pecs 07

episkopa palaco de Pecs 07

episkopa palaco de Pecs 08

episkopa palaco de Pecs 08

episkopa palaco de Pecs 09

episkopa palaco de Pecs 09