Arquivos – Arkivoj

Vizitantoj – Visitantes:

Pri la Aŭtoritato – Frederiko Engelso / Sobre a Autoridade – Friedrich Engels

Pri la Aŭtoritato

Frederiko Engelso

Marto 1873

Verkita en: Oktobro 1872 – Marto 1873
Unua Eldono: Decembro 1873 en Artikolaro “Almancco Republicano per l’anno de 1874”.
Fonto: “Sobre a Autoridade”, teksto en la portugala, trovebla ĉe Marxists Internet Archive.
Traduko de: Vitor Luiz Rigoti dos Anjos, Julio 2010.
Kopirajtoj: Vitor Luiz Rigoti dos Anjos, 2010. Kopio aŭ disdonado de tiu ĉi dokumento estas libera kaj senlime garantiita je kondiĉoj de GNU Free Documentation License.

Kelkaj socialistoj komencis, lastatempe, regulan aktivadon kontraŭ tio, kion ili nomas ‘la principo de aŭtoritato’. Sufiĉas diri al ili, ke tia aŭ alia ago estas aŭtoritata kaj ili tuj kondamnas ĝin. Ili trouzas tiun severan manieron de kondamno tiel, ke estas bezonate esplori la aferon pli atente. Aŭtoritato, proprasence, signifas: altrudo de ies volo al nia; kaj, aliflanke, ĝi koncernas subordigon. Nu, dum tiuj du vortoj sonas malbone kaj ilia reprezentita rilato estas malagrabla al la parto subordigita, oni devas scii, ĉu eblas vivi sen ili, kaj – konsiderante la aktualajn kondiĉojn de la societo – ĉu ni povos doni al la vivo alian socialan staton, en kiu tia aŭtoritato ne plu havas bezonon por ekzisti kaj kie, do, ĝi devas malaperi.

Esplorante la kondiĉojn ekonomikajn, industriajn kaj terkulturajn kiuj estas en la bazo de nuna burĝa societo, ni konstatas, ke ili emas anstataŭigi pli kaj pli la izolitan agadon per la unuigita agado de individuoj. La moderna industrio anstataŭigis la etajn metiejojn de izolitaj produktistoj per grandaj fabrikoj kaj manufakturoj, kie centoj da laboristoj kontrolas maŝinojn kompleksajn movigitaj de vaporo; la aŭtoj kaj kamionetoj sur la grandaj ŝoseoj estas superitaj de la vagonaro sur fervojoj, same kiel la etaj skunoj kaj ŝarĝboatoj estis superitaj de vaporŝipoj. La terkultivo mem estis alproprigita iom post iom de la maŝino kaj vaporo, kiuj anstataŭigas, malrapide sed senrevene, la malfortajn terposedantojn per la fortaj kapitalistoj kiuj kultivas, per la helpo de salajraj laboristoj, grandajn areojn de tero. Ĉiuflanke la sendependa agado de individuoj estas anstataŭita de la kombinita agado, la komplekso de procesoj interdependaj. Sed, kiu diras “kombinita agado”, tiu diras “organizo”; nu, ĉu eblas ekzisti organizo sen la aŭtoritato?

Ni supozu, ke socia revolucio maltronigis la kapitalistojn, kiuj estras nun la produkadon kaj la cirkuladon de riĉaĵoj. Ni supozu – por enmeti nin tute en la vidpunkton de la kontraŭ-aŭtoritatuloj – ke la tero kaj la laboriloj fariĝis la kolektiva posedaĵo de la laboristoj, kiuj ilin uzas. Ĉu la aŭtoritato malaperis aŭ simple ĝi nur aliformiĝis? Ni analizu.

La ekzemplo estas unu kotono-ŝpinejo. La kotono devas trapasi almenaŭ ses sinsekvaj procedoj antaŭ ol ĝia ŝpiniĝo, procedoj faritaj, plej multe, en malsamaj ĉambroj. Krome, por ke la maŝinoj estu en daŭra funkcio, estas bezonata inĝeniero kiu kontrolu la vapor-maŝinon, meĥanikistoj kiuj faru ĉiutagajn riparojn kaj multaj servantoj kiuj transportas la varojn de unu ĉambro al alia, ktp.

Ĉiuj tiuj laboristoj, viroj, virinoj kaj infanoj estas devigataj komenci kaj fini sian laboron je la horo difinita de la aŭtoritato de vaporo, kiu ne interesiĝas pri la individua aŭtonomio. Estas bezonate, do, unue, ke la laboristoj konsentu pri la labor-horoj kaj ke tiuj horoj, post difino, fariĝu regulo al ĉiuj, senescepte. Poste, ĉiu-ĉambre kaj konstante, aperas demandoj detalaj pri la produkt-maniero, pri la disdono de materialoj, ktp., demandoj, kiujn oni devas tuj solvi por ke la produktado ne haltiĝu; ĉu ili solviĝas per decido de iu delegito proponita de iu labor-branĉo, ĉu, laŭeble, per la voĉdono de plejmulto da homoj, la individua volo devas ĉiam subordiĝi; tio signifas, ke la demandojn oni solvos aŭtoritate. La meĥanikismo aŭtomata de iu fabriko estas multe pli tiraneca ol la etaj kapitalistoj kiuj dungas la laboristojn iam sukcesos fariĝi. Eĉ dum labor-horoj oni povas skribi ĉe la pordo de la fabriko: “Lasciate ogni autonomia voi che entrate!” [1]. Se, per la scienco kaj la inventemo, la homo submetis la fortojn de la naturo, tiuj ĉi venĝas submetante lin, ĉar ili estas uzitaj, al vera despotismo sendependa de ajn sociala organizaĵo. La volo abolicii la aŭtoritaton en la granda industrio similas al la volo abolicii la industrion mem, al la detruo de vapor-maŝina ŝpinilo por reuzi la rad-ŝpinilon. Ni nun pensu pri la fervojo kiel alia ekzemplo. Ankaŭ tie la koopero de multaj individuoj estas absolute necesa, koopero kiu devas okazi en momentoj tre precizaj por ke katastrofoj ne okazu. Ankaŭ tie la unua kondiĉo por ĝia uzado estas superrega volo kiu solvas ĉiajn subordigitajn demandojn, volo reprezentita ĉu de ununura delegito, ĉu de komitato delegita por plenumi la decidojn de plejmulto de interesiĝintoj.

En tia aŭ alia kazo, ekzistas tre malkaŝita aŭtoritato. Sed, jen grava demando: kio okazus al la unua vagonaro kiu ekmoviĝis se oni abolicius la aŭtoritaton de fervojaj laboristoj sur la respektindaj pasaĝeroj? Tamen, la neceso de aŭtoritato, de ordonema aŭtoritato, ne povas esti pli evidenta ol en ŝipo kiu estas en malproksima maro. Tie, dum danĝeraj momentoj, la vivo de ĉiuj dependas de tuja kaj absoluta obeemo de ĉiuj al la volo de nur unu homo.

Kiam mi prezentas tiajn argumentojn al la plej furiozaj kontraŭ-autoritataj homoj, tiam ili ne scias tion, kion ili devas respondi; “Ha! Tio veras, tamen tio, kion ni donas al la delegitoj ne estas aŭtoritato, sed misio!”. Tiuj sinjoroj pensas, ke ili ŝanĝis la aferojn dum ili nur ŝanĝis la nomojn. Jen la maniero, per kiu tiuj profundaj pensistoj mokas la homojn.

Ni do ĵus rimarkis, ke, unuflanke, ia aŭtoritato, atribuita ajnmaniere, kaj, aliflanke, ia subordigo estas du aferoj, kiuj, sendepende de ĉia sociala organizaĵo, sin devigas al ni pro la kondiĉoj en kiuj ni produktas kaj cirkuligas la produktitaĵojn.

Ni vidis, krome, ke la materiaj kondiĉoj de produktado kaj cirkuligo neeviteble komplikiĝas kune kun la disvolviĝo de la granda industrio kaj la granda agrikulturo kaj emas pli kaj pli grandigi la agad-kampon de tiu aŭtoritato. Do, estas absurde paroli pri la principo de aŭtoritato kvazaŭ ĝi estus ia principo absolute malbona, kaj pri la principo de aŭtonomio kvazaŭ ĝi estus ia principo absolute bona. La aŭtoritato kaj la aŭtonomio estas relativaj aferoj, kies sferoj diversas laŭ la diversaj fazoj de la sociala evoluiĝo. Se la aŭtonomistoj limiĝus diri ke la la estonteca sociala organizaĵo limigos la aŭtoritaton ĉe la limoj, ene de kiuj la kondiĉoj de produktado igas ĝin neevitebla, tiam ni povus interkonsenti; anstataŭ fari tio, ili daŭre estas blindaj antaŭ ĉiuj faktoj, kiuj igas ĝin necesa kaj ribeliĝas kontraŭ la vorto.

Kial la kontraŭ-aŭtoritataj homoj ne limiĝas al stariĝi kontraŭ la politika aŭtoritato, kontraŭ la Ŝtato? Ĉiuj socialistoj konsentas, ke la politika Ŝtato kaj, kun ĝi, la politika aŭtoritato malaperos konsekvence de venonta sociala revolucio; tio estas, ili konsentas, ke la publikaj funkcioj perdos siajn politikan aspekton kaj fariĝos simplaj administrajn funkciojn kiuj protektas la verajn socialajn interesojn. Sed la kontraŭ-aŭtoritatuloj petas, ke la Ŝtato politika aŭtoritata estu aboliciita unufrape, eĉ antaŭ ol la detruiĝo de la socialaj kondiĉoj kiuj naskis ĝin. Ili petas, ke la unua ago de la revolucio estu la abolicio de la aŭtoritato. Ĉu vi iam vidis revolucion, sinjoroj? Revolucio certe estas la afero pli aŭtoritata kion oni povas imagi; ĝi estas la ago per kiu parto de la popolo altrudas sian volon al la alia parto per pafiloj, bajonetojn kaj pafilegoj, iloj pli aŭtoritataj ol multaj iloj; kaj la venkinta partio, se ĝi ne volas esti kombatita vane, devas teni sian potencon per la timo, kiun siaj armiloj inspiras al la reakciemuloj. Ĉu la Komuno de Parizo daŭrus eĉ unu tagon se ĝi ne uzus tian aŭtoritaton de popolo armita kontraŭ la burĝoj? Ĉu ne veras, ke, male, ni devas bedaŭri ĉar oni ne uzis tian aŭtoritaton sufiĉe? Tial, inter la jenaj du ebloj unu estas vero: aŭ la kontraŭ-aŭtoritatuloj ne scias, kion ili diras kaj, ĉi-kaze, nur semas la konfuziĝon; aŭ ili scias, kion ili diras kaj, ĉi-kaze, perfidas la movadon de la laboristaro. Ambaŭkaze, ili servas nur al la reakcio.


[1] Vi enirantoj, forlasu ĉian aŭtonomion! – Temas pri paralelismo al originala teksto de Dante Alighieri, La Dia Komedio. Alveninte Virgilio kaj Dante al la enirejo de infero, tiu ĉi ektimiĝas pro la ŝildo legebla ĉe la porto: “Lasciate ogne speranza, voi ch’intrate” – “Forlasu ĉian esperon, vi enirantoj”.

*******************************************************************

Sobre a Autoridade

Friedrich Engels

Março de 1873

Escrito: Outubro de 1872 – Março de 1873.
Primeira Edição: Dezembro de 1873 na Coletânea”Almancco Republicano per l’anno de 1874″.
Fonte: Sobre a Autoridade, texto em Galego disponível em Marxists Internet Archive.
Tradução de: Paulo Henrique Oliveira Porto de Amorim para o Marxists Internet Archive, setembro de 2005.
HTML de: Fernando A. S. Araújo para o Marxists Internet Archive, outubro de 2005.
Direitos de Reprodução: Marxists Internet Archive (marxists.org), 2005. A cópia ou distribuição deste documento é livre e indefinidamente garantida nos termos da GNU Free Documentation License.

Alguns socialistas abriram, nestes últimos tempos, uma campanha em regra contra aquilo a que chamam ‘o princípio da autoridade’. Basta dizer-lhes que este ou aquele ato é autoritário para que o condenem. Abusam de tal modo desta maneira sumária de proceder que é preciso examinarmos a coisa mais atentamente. Autoridade, no sentido próprio da palavra, quer dizer: imposição da vontade de outrem sobre a nossa; e, por outro lado, autoridade supõe subordinação. Ora, na medida em que estas duas palavras soam mal e que a relação que representam é desagradável para a parte subordinada, trata-se de saber se há meio de passar sem elas e se – dadas as atuais condições da sociedade – poderemos dar à vida um outro estado social no qual essa autoridade não tenha mais razão de existir e onde, por conseguinte, deva desaparecer.

Examinando as condições econômicas, industriais e agrícolas que estão na base da atual sociedade burguesa, verificamos que tendem a substituir cada vez mais a ação isolada pela ação combinada dos indivíduos. A indústria moderna substituiu as pequenas oficinas de produtores isolados pelas grandes fábricas e oficinas onde centenas de operários vigiam máquinas complexas movidas pelo vapor; os carros e as camionetas nas grandes estradas são suplantados pelos comboios nas vias férreas, tal como as pequenas escunas e faluas à vela o foram pelos barcos a vapor. A própria agricultura caiu pouco a pouco no domínio da máquina e do vapor, os quais substituem lenta, mas inexoravelmente, os pequenos proprietários pelos grandes capitalistas que cultivam com a ajuda de operários assalariados grandes superfícies de terrenos. Em todo o lado a ação independente dos indivíduos é substituída pela ação combinada, a complicação dos processos interdependentes. Mas, quem diz ação combinada, diz organização; ora, é possível a organização sem a autoridade?

Suponhamos que uma revolução social tenha destronado os capitalistas que presidem agora a produção e a circulação das riquezas. Suponhamos, para nos colocarmos por completo no ponto de vista dos anti-autoritários, que a terra e os instrumentos de trabalho se tornaram a propriedade coletiva dos trabalhadores que os empregam. A autoridade terá desaparecido ou terá pura e simplesmente mudado de forma? Vejamos.

Tomemos por exemplo uma fiação de algodão. O algodão deve passar pelo menos por seis operações sucessivas antes de ser reduzido a fio, operações que se fazem, na sua maioria, em salas diferentes. Além disso, para manter as máquinas em movimento, é preciso um engenheiro que vigie a máquina a vapor, mecânicos para as reparações cotidianas e numerosos serventes que transportem os produtos de uma sala para a outra, etc.

Todos estes operários, homens, mulheres e crianças são obrigados a começar e a acabar o seu trabalho a horas determinadas pela autoridade do vapor que não se importa com a autonomia individual. É preciso, pois, primeiramente, que os operários se entendam quanto às horas de trabalho, e que essas horas, uma vez fixadas, se tornem a regra para todos, sem nenhuma exceção. Depois, em cada uma das salas e constantemente, surgem questões de detalhe sobre o modo de produção, sobre a distribuição dos materiais, etc., questões que é preciso resolver imediatamente, sob pena de ver parar toda a produção; quer se resolvam pela decisão de um delegado proposto por cada ramo de trabalho, ou, se possível, pelo voto da maioria, a vontade individual deve sempre subordinar-se; quer isto dizer que as questões serão resolvidas autoritariamente. O mecanismo automático de uma grande fábrica é bem mais tirânico do que alguma vez o conseguirão ser os pequenos capitalistas que empregam os operários. Pelo menos nas horas de trabalho pode-se escrever na porta da fábrica: Lasciate ogni autonomia voi che entrate! [1N]. Se, pela ciência e pelo seu gênio inventivo, o homem submeteu as forças da natureza, estas se vingam submetendo-o, já que delas se usa, a um verdadeiro despotismo independente de qualquer organização social. Querer abolir a autoridade na grande indústria, é querer abolir a própria indústria, é destruir a fiação a vapor para voltar à roca de fiar. Tomemos, como outro exemplo, a estrada de ferro. Também aí, a cooperação de uma infinidade de indivíduos é absolutamente necessária, cooperação que deve ter lugar em horas bem precisas para que não ocorram desastres. Também aí, a primeira condição para o seu uso é uma vontade dominante que resolva todas as questões subordinadas, vontade representada quer por um único delegado, quer por um comitê encarregado de executar as decisões de uma maioria de interessados.

Num ou noutro caso, há uma autoridade muito pronunciada. Mas, o que é mais: que aconteceria ao primeiro comboio que partisse caso se abolisse a autoridade dos empregados da estrada de ferro sobre os senhores passageiros? Porém, a necessidade da autoridade, e de uma autoridade imperiosa, não pode ser mais evidente que num navio em alto mar. Aí, no momento do perigo, a vida de todos depende da obediência instantânea e absoluta de todos à vontade de um único.

Quando avanço tais argumentos contra os mais furiosos anti-autoritários, estes não sabem o que responder:”Ah! Isso é verdade, mas o que damos aos delegados não é uma autoridade, mas sim uma missão!”. Estes senhores julgam ter mudado as coisas quando só mudaram os nomes. Eis como estes profundos pensadores gozam com as pessoas.

Acabamos, pois de ver que, por um lado, certa autoridade, atribuída não importa como, e, por outro lado, certa subordinação são coisas que, independentemente de toda a organização social, se impõem a nós devido às condições nas quais produzimos e fazemos circular os produtos.

Vimos, além disso, que as condições materiais de produção e da circulação se complicam inevitavelmente com o desenvolvimento da grande indústria e da grande agricultura e tendem cada vez mais a estender o campo dessa autoridade. É, pois, absurdo falar do princípio da autoridade como de um princípio mau em absoluto, e do princípio da autonomia como de um princípio bom em absoluto. A autoridade e a autonomia são coisas relativas cujos domínios variam nas diferentes fases da evolução social. Se os autonomistas se limitassem a dizer que a organização social do futuro restringirá a autoridade aos limites no interior dos quais as condições de produção a tornam inevitável, poderíamos entender-nos; em vez disso, permanecem cegos perante todos os fatos que a tornam necessária, e levantam-se contra a palavra.

Porque é que os anti-autoritários não se limitam a erguer-se contra a autoridade política, contra o Estado? Todos os socialistas concordam em que o Estado político e com ele a autoridade política desaparecerão como conseqüência da próxima revolução social, ou seja, que as funções públicas perderão o seu caráter político e se transformarão em simples funções administrativas protegendo os verdadeiros interesses sociais. Mas os anti-autoritários pedem que o Estado político autoritário seja abolido de um golpe, antes mesmo que se tenham destruído as condições sociais que o fizeram nascer. Pedem que o primeiro ato da revolução social seja a abolição da autoridade. Já alguma vez viram uma revolução, estes senhores? Uma revolução é certamente a coisa mais autoritária que se possa imaginar; é o ato pelo qual uma parte da população impõe a sua vontade à outra por meio das espingardas, das baionetas e dos canhões, meios autoritários como poucos; e o partido vitorioso, se não quer ser combatido em vão, deve manter o seu poder pelo medo que as suas armas inspiram aos reacionários. A Comuna de Paris teria durado um dia que fosse se não se servisse dessa autoridade do povo armado face aos burgueses? Não será verdade que, pelo contrário, devemos lamentar que não se tenha servido dela suficientemente? Assim, das duas uma: ou os anti-autoritários não sabem o que dizem, e, nesse caso, só semeiam a confusão; ou, sabem-no, e, nesse caso, atraiçoam o movimento do proletariado. Tanto num caso como noutro, servem à reação.


[1N] Vós que aqui entrais, abandonai toda a autonomia! – Trata-se de um paralelismo ao texto original de Dante Alighieri, A Divina Comédia. Chegando Virgílio e Dante à entrada do inferno, este se assombra com a inscrição que se lê no portal: “Lasciate ogne speranza, voi ch’intrate” -“Deixai toda esperança, ó vós que entrais”.

Deixe um comentário

Free Web Hosting