Arquivos – Arkivoj

Vizitantoj – Visitantes:

Homoj aŭ Maŝinoj – Antonio Gramsci

Homoj aŭ Maŝinoj – Antonio Gramsci
La 24-an de decembro 1916

Unua Eldono: Avanti!”, jaro XX, n-ro 351, la 24-an de decembro 1916.
Fonto: GRAMSCI, Antonio. Cronache Torinesi (1913 – 1917). Torino: Einaudi, 1980. (A cura di Sergio Caprioglio). pp. 669 – 671.
Traduko: Vitor Luiz Rigoti dos Anjos (komentoj, sugestoj kaj kritikoj bonvenas!)
Kopirajtoj: La kopiado aŭ distribuado de tiu ĉi traduko estas libera kaj senfine garantiata laŭ la reguloj de GNU Free Documentation License.

La mallonga diskutado okazinta dum lasta kunveno inter niaj kamaradoj kaj kelkaj reprezentantoj de la plejmulto concerne la programojn por la profesiula instruado bezonas ricevi komentojn, kvankam mallonge kaj resume. La rimarko de kamarado Zini (“La humanista frakcio kaj la profesiula frakcio ankoraŭ sin frapas pri populara instruado: oni provas fandi ilin, sed oni ne forgesu, ke antaŭ ol la laboristo ekzistas la homo, al kiu oni ne devas forpreni la eblon moviĝi ene de la plej ampleksaj horizontoj de la spirito por subigi lin al la maŝino”) kaj la protestoj de la urba konsilanto Sincero kontraŭ la filozofio (“la filozofio trovas kontraŭulojn special tiam, kiam ĝi asertas verojn kiuj vundas la partikularajn interesojn) ne estas simplaj epizodoj polemikaj kaj kontingencaj: ili estas konfliktoj necesaj inter tiuj, kiuj reprezentas principojn fundamente malsamajn.

1. Nia partio ankoraŭ ne esprimis sian ideon pri konkreta lerneja programo kiu estas malsama ol la tradiciaj programoj. Ni kontentiĝis, ĝis nun, aserti la ĝeneralan principon de kulturo, ĉu elementa, ĉu profesiula, ĉu altnivela, kaj ni disvolvis tian principon, disvastigante ĝin vigle kaj energie. Ni povas aserti, ke la malapero de analfabeteco en Italio ne ŝuldigas tiom al la leĝoj pri la deviga instruado kiom al la spirita vivo, al la sento de kelkaj determinoj bezonataj al la interna vivo, kiujn la socialista propagando sciis inspiri al la proletaj tavoloj de la itala popolo. Tamen, ni ne iris pluen. En Italio, la lernejo daŭre estas organizo klare burĝa, en la plej malbona senco de tiu vorto. Al la lernejoj mez-nivela kaj alt-nivela, kiuj apartenas al la Ŝtato, tio estas, kiuj estas pagataj per ĝeneralaj enspezoj kaj, do, ankaŭ per la rektaj impostoj pagataj de proletaro, nur povas iri la junaj gefiloj de la burĝa klaso, kiuj ĝuas la ekonomikan sendependecon bezonata por studi trankvile. Proleto, eĉ inteligente, eĉ posedanta ĉiujn bezonatajn eblojn por fariĝi homo plena je kulturo, estas altrudata damaĝi siajn kvalitojn en diversaj laboroj, aŭ fariĝi obstinulo, memlernisto, tio estas (krom kelkaj homoj), duon-homo, homo kiu ne povas doni ĉion kion li povus se li sukcesus fariĝi completa kaj forta en la lerneja instruado. La kulturo estas privilegio. La lernejo estas privilegio. Kaj ni ne volas, ke ĝi tiel estu. Ĉiuj gejunuloj devus esti egalaj koncerne la kulturon. La Ŝtato ne devas pagi, per ĉies mono, ankaŭ por la gefiloj mezkvalitaj kaj idiotaj de riĉuloj, dum ĝi ekskludas la gefilojn inteligentajn kaj kapablajn de la proletoj. Nur povas studi en lernejoj mez-nivela kaj alt-nivela tiuj, kiuj scias montri, ke ili estas kapablaj lerni tie. Se la ĝenerala intereso estas, ke tiaj lernejoj ekzistu kaj estu tenata kaj reguligita de la Ŝtato, la ĝenerala intereso ankaŭ estas, ke en ĝi studu ĉiuj, kiuj estas inteligentaj, sendepende de ilia ekonomika kondiĉo. La sufero de la kolektivo estas justa nur tiam, kiam ĝi okazas por la bono de tiuj, kiuj estas meritaj. La sufero de la kolektivo, tial, devas utili speciale por doni al meritantoj tian ekonomikan sendependecon bezonata por ke ili trankvile dediĉu sian propran tempon al studado kaj sukcesu studi serioze.

2. La proletaro, kiu estas ekskludita de la lernejoj de meza kaj alta gradoj danke al aktualaj sociaj kondiĉoj determinantaj ian specialiĝon al la homoj – kontraŭnaturan, ĉar ĝi ne estas bazita sur la diferenco de kapabloj kaj, do, damaĝeman kaj frakaseman al la produktado –, nur povas aliĝi al paralelaj lernejoj: teknikaj kaj profesiaj. Tiuj ĉi, starigitaj per demokratiaj kriterioj de la ministro Kasati, suferis, pro la bezonoj kontraŭdemokratiaj de la ŝtata bilanco, grandan transformon, kiu multe ŝanĝis ties naturon. Plejmulto el ili estas, ekde nun, senutila ripeto de la klasikaj lernejoj, kaj ankaŭ naiva enfluejo por la dungismo malalt-burĝa. La aliĝ-kotizoj en daŭra kreskado, kune kun la konkretaj ebloj kiujn la lernejoj donas en la praktika vivo, ankaŭ igis ilin esti privilegio kaj, krome, la proletaro estas ekskludata de ili, aŭtomate kaj plejparte, pro la necerta kaj aleatora vivo kiun la salajrulo estas devigata travivi; vivo, kiu certe ne estas la plej favora por profite daŭrigi kurson kaj studi.

3. La proletaro bezonas lernejon sen interesoj. Lernejo, kie oni donas al la junulo la eblon formi sin, fariĝi persono, akiri tiujn ĝeneralajn kriteriojn utilaj al disvolviĝo de sia karaktero. Resume, humanista lernejo komprenita same kiel la antikvuloj kaj, antaŭ kelkaj jarcentoj, la homoj de la Renesanco komprenis. Lernejo, kiu ne hipoteku la estontecon de la junulo kaj ne konstriktu ties volon, inteligentecon, formiĝantan konsciencon tiel, ke ĝi moviĝu laŭ direkto, kies celon oni determinis antaŭe. Lernejo de libereco kaj de libera iniciato, ne lernejo de sklaveco kaj mekanikeca direktado. Ankaŭ la gefiloj de proletoj devas havi antaŭ si ĉiujn eblojn, ĉiujn liberajn kampojn por realigi sian propran individuecon en plej bona maniero kaj, tial, en la plej produktema maniero por ili kaj por la kolektivo. La profesiula lernejo ne devas fariĝi nesto de monstretoj akrege instruitaj al ia ofico, sen ĝeneralaj ideoj, sen animo kaj nur kun okulo neerarema kaj mano firma. Ankaŭ per la profesia kulturo eblas aperigi personon el la junulo, kondiĉe, ke la kulturo estu edukema kaj ne nur informema, aŭ ne nur praktika kaj manlabora. La urba konsilanto Sincero, kiu estas industriulo, estas filistro troŝparema dum li protestas kontraŭ la filozofio.

Estas certe, ke al la industriuloj avarege burĝaj estas pli utile havi laboristoj-maŝinojn ol laboristoj-homojn. Sed la suferoj al kiuj la tuta kolektivo submetas sin libervole, por plibonigi sin mem kaj elvenigi el sia sino la plej bonajn kaj plej perfektajn homojn kiuj plialtigos la kolektivon ankoraŭ plu, devas havi bonfarajn rezultojn por la tuta kolektivo, ne nur por unu kategorio aŭ unu socia klaso.

Temas pri problemo de rajto kaj de forto. Kaj la proletaro devas esti atenta por ne suferi novan trompon aldone al tiom da trompoj kiujn ĝi jam suferas.

******************************************************************************

Homens ou Máquinas – Antonio Gramsci
24 de dezembro de 1916

Primeira Edição:Avanti!”, ano XX, n.351, 24 de dezembro de 1916.
Fonte: GRAMSCI, Antonio. Cronache Torinesi (1913 – 1917). Torino: Einaudi, 1980. (A cura di Sergio Caprioglio). pp. 669 – 671.
Tradução: Thiago Chagas Oliveira para o Marxists Internet Archive.
HTML: Fernando A. S. Araújo, Junho 2007.
Direitos de Reprodução: A cópia ou distribuição deste documento é livre e indefinidamente garantida nos termos da GNU Free Documentation License.
Fonte: https://www.marxists.org/portugues/gramsci/1916/12/24.htm, visitado em 13/08/2018.

A breve discussão ocorrida na última reunião entre os nossos companheiros e alguns representantes da maioria a propósito dos programas para o ensino profissional merece ser comentada, ainda que de forma breve e resumida. A observação do companheiro Zini (“A corrente humanística e a profissional ainda chocam-se no campo do ensino popular: ocorre tentar fundi-las, mas não se deve esquecer que antes do operário existe o homem, ao qual não deve ser retirada a possibilidade de movimento nos mais amplos horizontes do espírito para submetê-lo subitamente à máquina”) e os protestos do vereador Sincero contra a filosofia (a filosofia encontra especialmente adversários quando afirma verdades que ferem os interesses particulares) não são simples episódios polêmicos contingentes: são conflitos necessários entre quem representa princípios fundamentalmente diversos.

1. O nosso partido ainda não se pronunciou sobre um programa escolar concreto que se diferencie dos tradicionais. Contentamo-nos, até agora, em afirmar o princípio geral da cultura, seja elementar, profissional ou superior, e desenvolvemos este princípio, o difundido com vigor e energia. Podemos afirmar que a diminuição do analfabetismo na Itália não se deve tanto às leis sobre o ensino obrigatório quanto à vida espiritual, ao sentimento de certas determinações necessárias à vida interior, que a propaganda socialista soube suscitar nos estratos proletários do povo italiano. Mas não fomos mais do que isso. Na Itália, a escola continua a ser um organismo francamente burguês, no pior sentido da palavra. A escola média e superior, que é do Estado, isto é, paga com receitas gerais, e, portanto, também com os impostos diretos pagos pelo proletariado, não pode ser freqüentada a não ser pelos jovens filhos da burguesia, que gozam de independência econômica necessária para a tranqüilidade dos estudos. Um proletário, ainda que inteligente, ainda que possua todos meios necessários para tornar-se homem de cultura, é constrangido a estragar suas qualidades em atividades diversas, ou a se transformar num obstinado, um autodidata, isto é (com as devidas exceções), um meio homem, um homem que não pode dar tudo o que poderia caso tivesse se completado e fortalecido na disciplina da escola. A cultura é um privilégio. A escola é um privilégio. E nós não queremos que seja assim. Todos os jovens deveriam ser iguais diante da cultura. O Estado não deve pagar, com o dinheiro de todos, também para os filhos medíocres e idiotas dos ricos, ao passo que exclui os filhos inteligentes e capazes dos proletários. A escola média e superior deve ser feita somente por aqueles sabem demonstrar que são dignos delas. Se é do interesse geral que ela exista e seja mantida e regulada pelo Estado, é também do interesse geral que possam ter acesso a ela todos os que são inteligentes, qualquer que seja sua potencialidade econômica. O sacrifício da coletividade somente é justificado quando é usado em benefício de quem o merece. O sacrifício da coletividade, por isso, deve servir especialmente para dar aos que merecem aquela independência econômica que é necessária para poder dedicar tranquilamente o próprio tempo ao estudo e poder estudar seriamente.

2. O proletariado, que está excluído das escolas de cultura média e superior por causa das atuais condições da sociedade, que determinam certa especialização nos homens – antinatural, já que não baseada na diferença de capacidades e, portanto, destruidora e prejudicial à produção – tem de ingressar nas escolas paralelas: técnicas e profissionais. Estas, instituídas com critérios democráticos pelo ministro Casati, sofreram, em face das necessidades antidemocráticas do balanço estatal, uma transformação que, em grande parte, as desnaturou. São, de agora em diante, em grande parte, uma repetição inútil das escolas clássicas, bem como um inocente desaguadouro para o empreguismo pequeno-burguês. As taxas de matrícula em contínua ascensão, assim como as possibilidades concretas que dão para a vida prática, fizeram também delas um privilégio e, de resto, o proletariado é excluído, automaticamente e em sua grande maioria, por causa da vida incerta e aleatória que o assalariado é obrigado a viver; vida que, seguramente, não é a mais propícia para seguir com proveito um curso de estudos.

3. O proletariado necessita de uma escola desinteressada. Uma escola que seja dada ao menino a possibilidade de formar-se, de tornar-se um homem, de adquirir aqueles critérios gerais que servem para o desenvolvimento do caráter. Em suma, uma escola humanista, como entendiam os antigos e, mais recentemente, os homens do Renascimento. Uma escola que não hipoteque o futuro do menino e constrinja sua vontade, sua inteligência, sua consciência em formação a mover-se num sentido cujo objetivo seja prefixado. Uma escola de liberdade e de livre iniciativa, não uma escola de escravidão e de orientação mecânica. Também os filhos dos proletários devem possuir diante de si todas as possibilidades, todos os campos livres para poder realizar sua própria individualidade da melhor forma e, por isso, do modo mais produtivo para eles e para a coletividade. A escola profissional não deve se transformar numa incubadora de pequenos monstros aridamente instruídos para um ofício, sem idéias gerais, sem alma, mas apenas com olho infalível e mão firme. Também através da cultura profissional é possível fazer brotar do menino um homem; desde que essa cultura seja educativa e não só informativa, ou não só prática e manual. O vereador Sincero, que é um industrial, é um burguês demasiadamente mesquinho quando protesta contra a filosofia.

É certo que, para os industriais mesquinhamente burgueses, pode ser mais útil ter operários-máquinas em vez de operários-homens. Mas os sacrifícios ao qual toda a coletividade se submete voluntariamente, a fim de melhorar a si mesma e fazer nascer do seu seio os melhores e mais perfeitos homens, que a elevem ainda mais, devem repercutir beneficamente sobre toda a coletividade e não só sobre uma categoria ou uma classe.

É um problema de direito e de força. E o proletariado deve estar alerta, para não sofrer um novo abuso, além dos tantos que já sofre.

Deixe um comentário

Free Web Hosting