Free Hosting

Free Web Hosting with PHP, MySQL, Apache, FTP and more.
Get your Free SubDOMAIN you.6te.net or you.eu5.org or...
Create your account NOW at http://www.freewebhostingarea.com.

Cheap Domains

Cheap Domains
starting at $2.99/year

check

Arquivos – Arkivoj

Vizitantoj – Visitantes:

Kristanismo kaj marksismo – Frei Betto

ESPERANTO

Frei Betto – Kristanismo kaj marksismo*

Frei Betto estas brazila dominika fratulo, konata en la tuta mondo ekde tiam, kiam li publikigis aron da diskutoj pri religio kun Fidel Castro; ili estas tradukitaj al 14 lingvoj kaj publikigitaj en la tuta Latinameriko. Enkarcerigite de la brazila armea diktatora reĝimo inter 1969 kaj 1973 pro helpo al revolucia movado estrita de Carlos Marighella, Frei Betto en lastaj jaroj fariĝis unu el la ĉefaj konsilantoj de la Bazaj Ekleziaj Komunumoj en Brazilo kaj grava teologiisto de liberigo. Li ankaŭ havas fratajn ligojn al la nova brazila sindikala movado kaj al la Partio de Laboristoj. Frei Betto apartenas al grupo de teologiistoj de liberigo kiu multe uzis la marksistan metodon en sia laboro. Tio ne signifas malkritikan sintenon, sed aktivan interesiĝon pri marksismo kiel scienco kaj utopio, kiel teorio kaj praktikado. Tio kapabligas lin situi la konverĝon inter kristanoj kaj marksistoj en la plej decida kampo – la revolucia sindevigo.

La rilatoj inter marksistoj kaj kristanoj

Marksismo estas, antaŭ ĉio, teorio de revolucia praktikado. Tio ne malpermesas, ke kelkaj marksistoj volu transformi ĝin al speco de religio kun ties dogmoj, fondita sur la fundamenteca legmaniero kiu faras de la verkoj de Markso, Engels kaj Lenin “novan biblion”. Fakte, marksismo, simile al ajn teoria verko, neniam povas havi nur unu legmanieron. La epistemologia procezo instruas, ke teksto estas ĉiam legita laŭ la kunteksto de la leganto. Tiuj ĉi “okulvitroj” de la realaĵo determinas la interpretadon de la teorio.

Tiel, la verkon de Markso oni povas legi laŭ la vidmaniero de pozitivista materialismo de Kautsky, de nov-kantismo de M. Adler, de hegelismo volontulista de Gramsci aŭ objektivista de Lukacs, de ekzistencialismo de Sartro, de strukturalismo de Althusser, same kiel je la lumo de kamparana lukto de Mao Zedong, de kuba gerilo, de perua realaĵo de Jozefo Karlo Mariátegui aŭ de popola insurekcio sandinista.

Gravas, ke oni uzu la marksistan teorion kiel liberigilon de subpremataj popoloj, ne kiel totemon nek talismanon. Frukto de la proletara lukto, la marksismo ĉiam devas esti reguligita laŭ tiu ĉi lukto, ĉar nur tiel ĝi ne perdos sian revolucian viglecon kaj ne fariĝos akademia abstraktaĵo.

Tiusence, la marksismo kaj la marksistoj ne povas ignori la novan aspekton de Kristanismo kiel fermentigilo de liberigo de subpremataj masoj de Latin-Ameriko. Tamen, por kompreni tiun revolucian potencon de Kristanismo, la marksismo devas rompi la trudkitelon de sia objektivista vidmaniero kaj agnoski la rolon de humana subjektiveco en la historio. Tio signifas la superon de ekonomikista tendenco kaj, en socialistaj reĝimoj, de ia “metafiziko de Ŝtato” por akcepti la relativan aŭtonomion de superstrukturoj. La revolucia praktikado transiras la koncepton kaj ne elĉerpiĝas en analizadoj strikte sciencaj, ĉar ĝi nepre enhavas etikajn, mistikajn kaj utopiajn dimensiojn. La progreso atingita de socialistaj landoj kaj la ideologio akceptita de la partio estas nesufiĉaj por ekvaciigi ĉiujn aspektojn de la interpersona rilato kaj ties sociaj kaj politikaj konsekvencoj.

Nu, kiu kontraŭdiro ekzistus inter la grava rolo de la humana subjektiveco kaj la historia materialismo? Estante grava “en lasta instanco”, la ekonomika sfero rezultas de la kompleksaĵo farita de la produktivaj fortoj kaj la fortoj de produktantoj. Tiuj produkt-rilatoj determinas la aspekton de la produktivaj fortoj. Paroli pri produkt-rilatoj signifas akcepti, ke “en unua instanco” estas la klasaj rilatoj, la revolucia aktiveco de subpremataj klasoj, kies konscienco kaj praktikado estas determinaj en la ekonomika sfero. Male, nei la gravecon de humanaj subjektiveco kaj intenceco signifas deziri redukti la markismon al pure scienca teorio, signifas fali en specon de nov-hegelismo kiu redonas la marŝon de historio al la kontrolado fare de absoluta kaj universala racio. La riĉeco kaj la originaleco de la marksista teorio estas ĝuste en sia ligo al la revolucia praktikado, kiu, per sia dinamiko, generas kaj kontestas la inspirantan kaj gvidantan teorion. Sen tiu dialektika rilato inter teorio kaj praktikado, la marksismo skleroziĝas en akademia ortodokseco danĝere manipulebla de kontrolantoj de la mekanismoj de potenco.

Tia primareco de la praktikado kondukas la marksistojn al agnosko, ke foje iliaj konceptoj pri la religio estas “religiaj”, en la senco de dogmaj opinioj sen ligoj al historia praktikado. Pro tio, konsiderante la nunajn faktojn en Latin-Ameriko, la 2-a Kongreso de la Kuba Komunista Partio, en decembro 1980, aprobis rezolucion en kiu ĝi proklamas, ke:

la signifa procezo de amasa kaj aktiva enkorporigo de kristanaj grupoj kaj organizaĵoj, inkluzive de elementoj de la pastraro katolika kaj de aliaj branĉoj, en la luktoj de nacia liberiĝo de la popoloj de Latin-Ameriko, kiel Nikaragvo, El-Salvadoro kaj aliaj, kaj la apero de institucioj kaj ekumenaj centroj disvolvantaj aktivaĵojn nepre progresistajn kaj promociantaj la politikan respondecon kaj la kombateman unuiĝon inter kristanoj revoluciaj kaj marksistoj, favore al profundaj socialaj ŝanĝiĝoj en la kontinento, atestas la konvenecon de daŭra kontribuado al la sukcesa solidigo de la komuna fronto en nia hemisfero kaj en la tuta mondo.

La plej granda avanco en la rilato inter kristanismo kaj populara reĝimo okazas nuntempe en Nikaragvo, kie, unuafoje en la historio, la kristanoj partoprenis aktive en la procezo de liberiĝo. Tiu ĉi fakto faligas per si mem la aksioman aspekton donita al la aserto, ke “la religio estas la opio de la popolo”. Tiel, ke, unuafoje en la historio, revolucia partio reganta – la Sandinista Fronto de Nacia Liberiĝo – eldonis oficialan komunikon en oktobro 1980 pri la religio, en kiu tekstas jene:

Kelkaj aŭtoroj asertas, ke la religio estas mekanismo de alienado de la homoj, kaj servas por justigi la ekspluatadon de unu klaso al la alia. Tia aserto, sendube, havas historian valoron, ĉar, en diferentaj historiaj epokoj, la religio servis kiel teoria subteno al la politika superregado. Sufiĉas rememori la rolon de la misiistoj en la procezo de superregado kaj koloniizado de nialandaj indiĝenoj. Tamen, ni sandinistoj asertas, ke nia sperto elmontras, ke, kiam la kristanoj, surbaze de sia kredo, estas kapablaj respondi al la bezonoj de la popolo kaj de la historio, ilia kredo mem kondukas ilin al la revolucia aktivado. Nia sperto elmontras, ke oni povas esti kredanto kaj samtempe revoluciulo kaj konsekvenca kaj, ke ne ekzistas nesolvebla kontraŭeco inter ambaŭ aferoj.

Do, falsaj certaĵoj estas malmuntataj de la historia praktiko. En lastaj 20 jaroj, en la landoj de Tria Mondo, speciale en Latin-Ameriko, la kristanismo komencas riveli sian liberigan aspekton kiel esprimon de rezistado kaj lukto de subprematoj. Kaj, aliflanke, kontraŭ ĉiaj akademiaj prognozoj, la religio ne malaperis en la socialistaj reĝimoj. Male, la eklezioj estas, nuntempe, grava forto en la lukto por la paco kaj la kvanto da fideluloj kreskas. Restas, ja, internaj kaj eksteraj ekleziaj malfacilaĵoj. En la eklezioj, la episkopoj kaj paŝtistoj ne havas sufiĉan klarecon kaj konsenton pri la maniero de paŝtista enmetiĝo en la socialistaj reĝimoj. Ekster la eklezioj, ĉefe en sfero de regantaj partioj, kelkaj kontraŭreligiaj antaŭjuĝoj nutras la diskriminacion, kiu fortigas la proksimecon inter kristanoj kaj sektoroj kontraŭrevoluciaj.

Estas vere, ke ankaŭ inter kristanoj restas la tabuoj rilate al socialismo. La kapitalista propagando estas tre forta por nutri terurajn fantomojn kiuj provokas malsekurecon kaj timon. Kaj multfoje la sektismo de kelkaj marksistaj aktivuloj fortigas la ideon de novaj krucistoj kombatantaj je la nomo de nova kredo kun totalismaj konsekvencoj. Se nuntempe estas pli malfacile trovi, en oficialaj dokumentoj de la Katolika Eklezio, la energiajn proklamojn kontraŭkomunistajn de la tempo de Papo Pio XII, ankaŭ ne abundas la simpatioj rilate al la socialismo. Ekzistas, fakte, politikaj kaj doktrinaj malfermoj: supereco de la sociala aspekto de la terpropraĵo, la socialigo de varoj, la supereco de la uz-rajto super la posed-rajto kaj, en politiko, la realeca diplomatio de Vatikano kreante proksimajn rilatojn al preskaŭ ĉiuj socialistaj landoj. Unu el la plej raraj ekzemploj de klara socialista opcio, koncerne la episkopojn, estas en tiuj ĉi regionaj dokumentoj disvastigitaj en la jaroj pli violentaj de la brazila armea diktaturo, kiam la Eklezio mem estis intense frapata:

Nepras venki la kapitalismon. Ĝi estas la plej granda malbono, la akumulita peko, la putra radiko, la arbo, kiu produktas tiujn ĉi fruktojn konatajn de ni: la malriĉeco, la malsateco, la malsanoj, la morto de la granda plejmulto. Tial ĉi nepras, ke la posedo de produktorimedoj (de fabrikoj, de grundo, de komerco, de bankoj, de kredit-fontoj) estu superata […] Tial ĉi, ni volas mondon, kie ekzistu nur unu popolo, sen divido inter riĉloj kaj malriĉuloj.

Malpli populara, la teksto de tiu ĉi alia dokumento estas pli bone artikita:

La historia procezo de la socio de klasoj kaj la kapitalista superregado kondukas fatale al la alfronto inter klasoj. Malgraŭ tio ĉi estas fakto pli kaj pli evidenta, tiu alfronto estas neata de la subpremantoj, sed estas asertata ankaŭ en la neado mem. La subpremataj amasoj da laboristoj, terkultivantoj kaj nombraj malbone dungituloj ekkonscias pri tio kaj progrese akiras novan liberiĝeman konsciencon. La superregata klaso ne havas alian opcion por liberiĝi ol la longdaŭra kaj malfacila kampanjo, jam marŝanta, favore al la sociala posedo de la produktorimedoj. Tiu ĉi estas la ĉefa fundamento de giganta historia projekto por la tutmonda transformo de la aktuala socio al nova socio, kie eblas krei la objektivajn kondiĉojn por ke la subprematoj rehavu sian forĵetitan humanecon, faligu sur teron la ĉenojn de siaj suferoj, venku la klasan kontraŭecon, konkeru, fine, la liberecon.

Marksistoj kaj kristanoj havas pli da komunaj arketipoj ol nia vana filozofio supozas. Unu el la arketipoj estas la utopio de la homa feliĉo en la historia futuro – espero, kiu fariĝas mistiko en la praktikado de sennombraj aktivuloj kiuj ne timas oferi eĉ sian vivon. Markso nomas tiun plenecon regno de libereco, kaj la kristanoj regno de Dio. En la tria volumo de La Kapitalo li skribas, ke “la regno de libereco komencas tie, kie ĉesas la laboro kondiĉita de bezoneco kaj ekstera premado; do la regno de libereco situas, pro la forto de la aferoj, trans la sfero de materiala produktado”. Nu, nenio en politiko aŭ en historio garantias la realiĝon de tiu celo, same kiel la saviĝo esperata de la kristanoj ne havas historian eksplikon, ĝi estas donaco de Dio. Sed ekzistas, en la plej profunda loko de nia estaĵo, la komuna deziro de sennombraj marksistoj kaj kristanoj, ke la homaro forviŝu ĉiajn barojn kaj absurdaĵojn kiuj dividas aŭ disigas la homojn. Tiu deziro estas la nebremsebla espero, ke la futuro estos simila al la preta tablo, ĉirkaŭ kiu ĉiuj fratiĝintaj homoj havos sian parton en la abundo de pano kaj la ĝojo de vino. La vojo kapabla konduki al tiu ĉi aspiro, faligante antaŭjuĝojn kaj provokante la unuecon, certe ne estos la teoriaj pridiskutadoj, sed la efektiva respondeco en la lukto de liberigo de subprematoj.

Teksto prenita el la libro “Marksismo en Latin-Ameriko”, organizita de Michael Löwy.

***************************

PORTUGUÊS

Frei Betto

Cristianismo e marxismo*

Frei Betto é um sacerdote dominicano brasileiro, conhecido em todo o mundo desde que publicou uma série de discussões sobre religião com Fidel Castro; elas foram traduzidas em 14 idiomas e publicadas em toda a América Latina. Preso pela ditadura militar de 1969 a 1973 por auxiliar o movimento revolucionário liderado por Carlos Marighella, Frei Betto, em anos recentes, tornou-se um dos principais conselheiros das Comunidades de Base no Brasil e um importante teólogo da libertação. Também mantém vínculos fraternos com o novo movimento sindical brasileiro e com o Partido dos Trabalhadores. Frei Betto encontra-se entre um grupo de teólogos da libertação que usou o método marxista extensamente no seu trabalho. Isso não implica uma postura acrítica, mas interesse ativo pelo marxismo como ciência e como utopia, como teoria e como prática. É isso que o capacita a situar a convergência entre cristãos e marxistas no campo mais decisivo de todos – o do compromisso revolucionário.

As relações entre marxistas e cristãos

O marxismo é, sobretudo, uma teoria da práxis revolucionária. Isso não impede que certos marxistas queiram transformá-lo numa espécie de religião com seus dogmas, fundada na leitura fundamentalista que faz das obras de Marx, Engels e Lenin uma nova bíblia. Afinal, o marxismo, como qualquer obra teórica, jamais poderá ter uma única leitura. O processo epistemológico ensina que um texto é sempre lido a partir do contexto do leitor. Esses “óculos” da realidade determinam a interpretação da teoria.

Assim, a obra de Marx pode ser lida pela ótica do materialismo positivista de Kautsky, do neokantismo de M. Adler, do hegelianismo voluntarista de Gramsci ou objetivista de Lukacs, do existencialismo de Sartre, do estruturalismo de Althusser, bem como à luz da luta camponesa de Mao Tsé-Tung, da guerrilha cubana, da realidade peruana de José Carlos Mariátegui ou da insurreição popular sandinista.

O que importa é utilizar a teoria marxista como ferramenta de libertação dos povos oprimidos e não como uma árvore totêmica ou um talismã. Fruto da luta do proletariado, o marxismo deverá ser sempre aferido por essa mesma luta, pois só assim não perderá seu vigor revolucionário para transformar-se numa abstração acadêmica.

Nesse sentido, o marxismo e os marxistas não podem ignorar o novo papo do cristianismo como fermento de libertação das massas oprimidas da América Latina. Contudo, para apreender esse potencial revolucionário do cristianismo, o marxismo deverá romper a camisa-de-força de sua ótica objetivista e reconhecer o papel da subjetividade humana na história. Isso implica a superação da tendência economicista e, nos regimes socialistas, de uma certa “metafísica do Estado”, para se admitir a autonomia relativa das superestruturas. A prática revolucionária extrapola o conceito e não se esgota em análises estritamente científicas, pois encerra necessariamente dimensões éticas, místicas e utópicas. O progresso alcançado pelos países socialistas e a ideologia encarnada pelo partido são insuficientes para equacionar todos os aspectos da relação interpessoal e suas consequências sociais e políticas.

Aliás, que contradição haveria entre o papel determinante da subjetividade humana e o materialismo histórico? Como determinante ”em última instância”, a esfera econômica resulta no complexo formado pelas forças produtivas e pelas de produção. São essas relações de produção que determinam o caráter das forças produtivas. Falarem em reações de produção é admitir que, “em primeira instância , estão as relações de classe, a militância revolucionária das classes dominadas, cuja consciência e prática são determinantes na esfera econômica. Ao contrário, negar a importância da subjetividade e da intencionalidade humanas é pretender reduzir o marxismo a uma teoria puramente científica, é incorrer numa espécie de neo-hegelianismo que devolve a marcha da história ao controle de uma razão absoluta e universal. A riqueza e a originalidade da teoria marxista reside justamente em estar vinculada a prática revolucionária que, cm sua dinâmica, confere e contesta a teoria que a inspira e orienta. Sem essa relação dialética teoria-práxis, o marxismo se esclerosa numa ortodoxia acadêmica perigosamente manipulável por quem controla os mecanismos de poder.

Esse primado da prática tem levado os marxistas a reconhecerem que, por vezes suas concepções a respeito da religião são religiosas no sentido de dogmáticas desvinculadas da prática histórica. Por isso, de olho no que se passa hoje na América Latina, o 2º Congresso do Partido Comunista Cubano, em dezembro de 1980, aprovou uma resolução na qual proclama que

o significativo processo de incorporação massiva e ativa de grupos e organizações cristãs, incluindo elementos do clero católico e de outras denominações, nas lutas de libertação nacional dos povos da América Latina, como Nicarágua, El Salvador e outros, e o surgimento de instituições e de centros ecumênicos que desenvolvem atividades decididamente progressistas e promovem o compromisso político e a união combativa de cristãos revolucionários e marxistas, a favor de profundas mudanças sociais no continente, demonstram a conveniência de continuar contribuindo para a consolidação sucessiva da frente comum em nosso hemisfério e em todo o mundo.

O avanço maior na relação entre cristianismo e regime popular dá-se hoje na Nicarágua, onde pela primeira vez na história os cristãos participaram ativa-mente do processo de libertação. Esse fato por si só derruba o caráter de axioma dado à afirmação de que “a religião é o ópio do povo”. Tanto que, pela primeira vez na história, um partido revolucionário no poder – a Frente Sandinista de Libertação Nacional – emitiu um comunicado oficial em outubro de 1980 sobre a religião, no qual se diz:

Alguns autores afirmam que a religião é um mecanismo de alienação dos homens, que serve para justificar a exploração de uma classe sobre a outra. Essa afirmação, sem dúvida, tem um valor histórico, na medida em que, em diferentes épocas históricas, a religião serviu de suporte teórico à dominação política, Basta recordar o papel desempenhado pelos missionários no processo de dominação e de colonização dos indígenas de nosso país. Entretanto, os sandinistas afirmamos que nossa experiência demonstra que quando os cristãos apoiando-se em sua fé, são capazes de responder as necessidades do povo e da história, suas mesmas crenças os levam à militância revolucionária. Nossa experiência demonstra que se pode ser crente e, ao mesmo tempo, revolucionário e consequente e que não há contradição insolúvel entre ambas as coisas.

Portanto, falsas certezas estão sendo desmontadas pela prática histórica. Nos últimos 20 anos, nos países do Terceiro Mundo, especialmente na América Latina, o cristianismo passa a revelar seu caráter libertador como expressão de resistência e luta dos oprimidos. E, por outro lado, contrariando todos os prognósticos acadêmicos, a religião não desapareceu nos regimes socialistas. Ao contrário, as igrejas constituem, hoje, importante força na luta pela paz e cresce o número de seus fiéis, Perduram, sim, dificuldades intra e extra-eclesiais. Dentro das igrejas, bispos e pastores não tem suficiente clareza e consenso quanto à maneira de inserção pastoral nos regimes socialistas. Fora, sobretudo no âmbito dos partidos no poder, certos preconceitos anti-religiosos nutrem a discriminação que reforça a proximidade entre cristãos e setores contra-revolucionários.

É verdade que também entre cristãos permanecem tabus com relação ao socialismo. A propaganda capitalista é bastante forte para alimentar terríveis fantasmas que provocam insegurança e medo. E muitas vezes o sectarismo de certos militantes marxistas reforça a ideia de novos cruzados combatendo cm nome de urna nova fé de consequências totalitárias. Se hoje é mais difícil encontrar, em documentos oficiais da Igreja Católica, as veementes proclamações anticomunistas do tempo do Papa Pio XII, também não abundam simpatias para com o socialismo. Há, sim, aberturas doutrinárias e políticas: primado do caráter social da propriedade, a socialização dos bens, primado do direito de uso sobre o direito de posse e, na política, a diplomacia realista do Vaticano estreitando relações com quase todos os países socialistas. Um dos raros exemplos de clara opção socialista, por parte de bispos, está nestes documentos regionais divulgados no período mais negro da ditadura militar brasileira, quando a própria Igreja era intensamente atingida:

É preciso vencer o capitalismo. Ele é o mal maior, o pecado acumulado. a raiz estragada, a árvore que produz esses frutos que nós conhecemos: a pobreza, a fome, a doença, a morte da grande maioria. Por isso é preciso que a propriedade dos meios de produção (das fábricas, da terra, do comércio, dos bancos, fontes de crédito) seja superada […] Por isso, queremos um mundo em que haja um povo só, sem a divisão entre ricos e pobres.

Menos popular, o discurso deste outro documento é melhor articulado:

O processo histórico da sociedade de classes e a dominação capitalista conduzem fatalmente ao confronto das classes. Embora seja isto um fato cada dia mais evidente, este confronto é negado pelos opressores, mas é afirmado também na própria negação. As massas oprimidas dos operários, camponeses e numerosos subempregados dele tomam conhecimento e assomem progressivamente uma nova consciência libertadora. A classe dominada não tem outra saída para se libertar, senão pela longa e difícil caminhada, já em curso, em favor da propriedade social dos meios de produção. Este é o fundamento principal do gigantesco projeto histórico para a transformação global da atual sociedade numa sociedade nova, na qual seja possível criar as condições objetivas para os oprimidos recuperarem a sua humanidade despojada, lançarem por terra os grilhões de seus sofrimentos, vencerem o antagonismo de classes, conquistarem, por fim, a liberdade.

Marxistas e cristãos têm mais arquétipos em comum do que supõe a nossa vã filosofia. Um deles é a utopia da felicidade humana no futuro histórico -esperança que se faz mística na prática de inúmeros militantes que não temem o sacrifício da própria vida. Marx chama esta plenitude de reino da liberdade e, os cristãos, de reino de Deus. No terceiro volume de O Capital ele escreve que “o reino da liberdade inicia ali onde cessa o trabalho condicionado pela necessidade e pressão externa; o reino da liberdade está situado, pois, e por força das coisas, além do âmbito da produção material”. Ora, nada na política ou na história garante a realização dessa meta, como também a salvação esperada pelos cristãos não tem explicação histórica, é dom de Deus. Mas há, no mais profundo do nosso ser, o desejo comum de inúmeros marxistas e cristãos de que a huma nidade elimine todas as barreiras e contradições que dividem ou separam os homens. E a esperança incontida de que o futuro será como a mesa posta em tomo da qual, irmanados, todos haverão de partilhar a fartura do pão e a alegria do vinho O caminho capaz de levar a essa aspiração, derrubando preconceitos e provocando a unidade, não será certamente o das discussões teóricas, mas sim o do compromisso efetivo com a luta de libertação dos oprimidos.

Texto retirado do livro O Marxismo na América Latina, organizado por Michael Löwy.