Arquivos – Arkivoj

Vizitantoj – Visitantes:

Alia maniero solvi la kverelojn – Leonardo Boff – EO PT

Uma outra forma de resolver os conflitos

* Leonardo Boff

A humanidade, especialmente, sob o patriarcado, conheceu conflitos de toda ordem. A forma predominante de resolvê-los foi e é a utilização da violência, para dobrar o outro e enquadrá-lo numa determinada ordem. Esse é o pior dos caminhos, pois deixa nos vencidos um rastro de amargura, humilhação e de vontade de vingança. Estes sentimentos suscitam uma espiral da violência que hoje ganha especialmente a forma de terrorismo, expressão da vingança dos humilhados. Será esta o única forma de os seres humanos resolverem suas contendas?

Houve alguém que se considerava “um louco de Deus”(pazzus Dei), Francisco de Assis que poderia ser também o atual Francisco de Roma que perseguiu outro caminho. O anterior era o de ganha-perde. Este último, o ganha-ganha, esvaziando as bases para o espírito belicoso. Tomemos exemplos da prática de Francisco de Assis. Sua saudação usual era desejar a todos: “paz e bem”. Pedia aos seguidores:”Todo aquele que se aproximar, seja amigo ou inimigo, ladrão ou bandido, recebam-no com bondade”(Regra não bulada,7).

Consideremos a estratégia de Francisco face à violência. Tomemos duas legendas, que, como legendas, guardam o espírito melhor que a letra dos fatos: os ladrões do Borgo San Sepolcro e o lobo de Gubbio (Fioretti, c. 21).

Um bando de ladrões se escondiam nos bosques e saqueavam a redondeza e os transeuntes. Movidos pela fome foram ao eremitério dos frades para pedir comida. São atendidos mas não sem remorços destes:”Não é justo que demos esmola a esta casta de ladrões que tanto mal faz neste mundo”. Apresentam a questão a Francisco. Este sugeriu a seguinte estratégia: levar ao bosque pão e vinho e gritar-lhes:”Irmãos ladrões, vinde cá; somos irmãos e lhes trouxemos pão e vinho. Felizes, comem e bebem. Em seguida falem-lhe de Deus; mas não lhes peçam que abandonem a vida que levam porque seria pedir demais; apenas peçam que ao assaltar, não façam mal às pessoas. Numa outra vez, aconselha Francisco, levem coisa melhor: queijo e ovos. Mais felizes ainda os ladrões se refestelam. Mas ouvem a exortação dos frades: “larguem esta vida de fome e sofrimento; deixem de roubar; convertam-se ao trabalho que o bom Deus vai providenciar o necessário para o corpo e para a alma”. Os ladrões, comovidos por tanta bondade, deixam aquela vida e alguns até se fizeram frades.

Aqui se renuncia ao dedo em riste acusando e condenando em nome da aproximação calorosa e da confiança na energia escondida neles de ser outra coisa que ladrões. Supera-se todo maniqueismo que distribui a bondade de um lado e a maldade do outro. Na verdade, em cada um se esconde um possível ladrão e um possível frade. Com terno afeto se pode resgatar o frade escondido dentro do ladrão. E ocorreu.

Claramente aparece esta estratégia da renúncia da violência na legenda do lobo de Gubbio que atacava a população da pequena cidade. Supera-se de novo a esquematização: de um lado o “lobo grandíssimo, terrível e feroz” e do outro o povo bom, cheio de medo e armado. Dois atores se enfrentam cuja única relação é a violência e a destruição mútua. A estratégia de Francisco não é buscar uma trégua ou um equilíbrio de forças sob a égide do medo. Nem toma partido de um lado ou de outro, num falso farisaismo: “mau é o outro, não eu, e por isso deve ser destruído”. Ninguém se pergunta se dentro de cada um não pode se esconder um lobo mau e e ao mesmo tempo um bom cidadão?

O caminho de Francisco é desocultar esta união dos opostos e aproximar a ambos para que possam fazer um pacto de paz. Vai ao lobo e lhe diz:”irmão lobo, és homicida péssimo e mereces a forca; mas também reconheço que é pela fome que fazes tanto mal. Vamos fazer um pacto: a população vai te alimentar e tu deixarás de ameaçá-la”. Em seguida se dirige à população e lhes prega:”voltem-se para Deus, deixem de pecar. Garantam alimento suficiente ao lobo e assim Deus os livrará dos castigos eternos e do lobo mau”. Diz a legenda que a cidadezinha mudou de hábitos, decidiu alimentar o lobo e este passeava entre todos, como se fosse um manso cidadão.

Houve intérpretes que leram essa legenda como uma metáfora da luta de classes. Pode ser. O fato é que a paz consequida não foi a vitória de um dos lados, mas a superação dos lados e dos partidos. Cada um cedeu, verificou-se o ganha-ganha e irrompeu a paz que não existe em si, mas que é fruto de uma construção coletiva entre os cidadãos e o lobo.

Conclusão: Francisco não acirrou as contradições nem remexeu a dimensão sombria onde se acoitam os ódios. Confiou na capacidade humanizadora da bondade, do diálogo e da mutua confiança. Não foi um ingênuo. Sabia que vivemos na “regio dissimilitudinis”, no mundo das desigualdades (Fioretti c. 37). Mas não se resignou a esta situação decadente. Intuía que para além da amargura, vigora no fundo de cada criatura uma bondade ignorada a ser resgatada. E o foi.

Chegará o dia em que os seres humanos assumirão a inteligência cordial e espiritual, cuja base biológica, os novos neurólogos identificaram e que completa a razão intelectual que divide e atomiza. Então teremos inaugurado o reino da paz e da concórdia. O lobo seguirá lobo mas não ameaçará mais ninguém.

Leonardo Boff escreveu Francisco de Assis: ternura e vigor, Vozes 2000.

Fonte: https://leonardoboff.wordpress.com/2015/09/18/uma-outra-forma-de-resolver-os-conflitos/ (Acesso em 18 set 2015)

Alia maniero solvi la kverelojn

* Leonardo Boff

La homaro, speciale sub la patriarka reĝimo, travivis ĉiajn kverelojn. La plej kutima formo solvi ilin estis kaj estas la uzado de perforto, por venki la kontraŭulon kaj enkadrigi lin en ia sistemo. Tiu estas la plej malbona vojo, ĉar postlasas en la venkitoj ŝpurojn de amareco, humiligo kaj venĝemo. Tiaj sentoj inspiras spiralon de perforto, kiu hodiaŭe havas la specifikan formon de terorismo, esprimo de venĝemo de humiligitoj. Ĉu tiu estas la unusola formo per kiu la homoj devas solvi siajn disputojn?

Ekzistis homo kiu konsideris sin “frenezulo de Dio” (pazzus Dei), Francisko de Asizo (sed ankaŭ la nuna Francisko de Romo povus tiel nomiĝi), kiu iris tra alia vojo. La antaŭa vojo estis “venko kaj perdo”. La vojo de sankta Francisko estis “venko kaj venko”, malplenigante la bazojn kiuj subtenas la militeman spiriton. Ni prenu ekzemplojn el la praktiko de Francisko de Asizo. Lia kutima saludo estis deziri al ĉiuj “pacon kaj bonon”. Li petis al liaj sekvantoj Pedia aos seguidores: “Ĉiu kiu proksimiĝas, kaj amiko kaj malaniko, tiu estu ricevita de vi bonkorece” (Eksterbulea Regulo, 7).

Ni konsideru la strategion de Francisko antaŭ la perforto kaj rememoru du legendojn, kiuj tiuforme konservas la esencon pli bone ol la literoj de faktoj: la ŝtelistoj de Borgo San Sepolcro kaj la lupo de Gubbio (Fioretti, ĉap. 21).

Grupo de ŝtelistoj kaŝis sin en boskoj kaj kutime ŝtelis la ĉirkaŭaĵojn kaj la vojirantojn. Movitaj de la malsato, ili iris al la monaĥejo de la frajloj por peti manĝaĵon. La frajloj helpis ilin, kvankam iom kontraŭvole: “Ne justas, ke ni donu almozon al tiu ĉasto de ŝtelistoj kiuj kaŭzas tiom da malbonoj en tiu ĉi mondo”. Ili prezentis la aferon al Francisko, kiu sugestis al ili la jenan strategion: alporti al la bosko panon kaj vinon kaj krie voki: “Fratoj ŝtelistoj, venu ĉi tien; ni estas fratoj kaj alportis al vi panon kaj vinon”; ili ĝoje manĝos kaj trinkos; sekve, vi parolas al ili pri Dio, sed ne petu, ke ili ŝanĝu sian nunan vivon, ĉar tio estus troa peto; nur petu, ke ili ne faru malbonon al la homoj dum ŝtelado. En venonta okazo, konsilas Francisko, vi alportu pli bonan manĝaĵon: fromaĝon kaj ovojn. Pli ĝoje ol antaŭe, la ŝtelistoj festenas, sed aŭskultas la admonon de frajloj: “forlasu tian vivon de malsato kaj suferado, ne plu ŝtelu, konvertiĝu al la laboro kaj la Bona Dio providence donos la bezonataĵon al la korpo kaj animo”. La ŝtelistoj, kortuŝitaj de tiom da bona volo, forlasas tian vivon kaj kelkaj eĉ fariĝas frajloj.

Ĉi-maniere oni rezignas uzi la “rigidan fingron” de akuzado kaj kondamnado kaj preferas la varman akceptadon kaj la konfidon, ke ili kaŝe havas energion por esti io alia krom ŝtelistoj. Tiel estas superebla ĉia dualismo kiu apartigas la bonecon unuflanke kaj la malbonecon aliflanke. Fakte, en ĉiu el ili estas kaŝita la ŝtelisto kaj la frajlo. Per tenera konduto oni povas elaĉeti la frajlon kaŝitan ene de la ŝtelisto. Kaj tio okazis.

Klare aperas tiu ĉi strategio rezigni perforton en la legendo de la lupo de Gubbio kiu atakis la popolon de la urbeto. Oni nove superas la duopon: unuflanke, la “grandega, terura kaj feroca lupo” kaj aliflanke la popolo bona, plentimanta kaj armita. Du aktoroj batalas, kaj la ununura rilato inter ili estas la perforto kaj reciproka detruado. La strategio de Francisko ne estas starigi armisticon nek fortoekvilibron sub la regado de timo. Li ankaŭ ne partianiĝis en iu aŭ alia flanko, kio estus falsa fariseismo: “la malbona estas la alia, ne mi, kaj tial li devas esti detruita”. Ĉu neniu demandas al si, ke eble kaŝiĝas en iu, samtempe, la malbona lupo kaj la bona civitano?

La vojo de Francisko estas malkaŝigi tian unuecon de malsamoj kaj alproksimigi ambaŭ flankojn por ke ili starigu pacan pakton. Li iras al la lupo kaj diras al ĝi: “frato lupo, vi estas malbonega murdanto kaj meritas esti pendumita; sed mi ankaŭ agnoskas, ke vi faras tiom da malbonoj pro la malsato. Ni faru pakton: la popolo nutros vin kaj vi ne plu minacos ĝin”. Sekve li turnas sin al la popolo kaj predikas al ĉiuj: “turnu vin al Dio, ne plu peku; asekuru sufiĉan manĝaĵon al la lupo kaj tiel Dio liberigos vin de la eternaj punoj kaj la malbona lupo”. La legendo diras, ke la urbeto ŝanĝis sian kondutojn, decidis nutri la lupon kaj tiu ĉi promenis inter ĉiuj, kvazaŭ ĝi estis milda civitano.

Kelkaj interpretantoj komprenis tiun legendon kiel metaforon de la lukto de klasoj. Eblas. Sed la fakto estas, ke la atingita paco ne estis rezulto de la venko de unu el la flankoj, sed la superado de flankoj kaj partioj. Ĉiuj cedis, poste rimarkis la ambaŭflanka venko kaj elrompiĝis la paco kiu ne ekzistas en si mem, sed kiu estas la frukto de kolektiva konstruado inter la civitanoj kaj la lupo.

Konkludo: Francisko ne akrigis la kontraŭdirojn nek tuŝis la ombran dimension, kie la malamoj vivas. Li konfidis je la humaniga kapablo de boneco, dialogo kaj reciproka konfido. Li ne estis naivulo kaj sciis, ke ni vivas en la “regio dissimilitudinis”, mondo de malegalaĵoj (Fioretti ĉap. 37). Sed li ne konformiĝis al tiu dekadenca situacio. Li intuicie komprenis, ke, trans la amareco, en la fundo de ĉiu kreitaĵo viglas boneco ignorita kaj elaĉetinda. Kaj tiel li agis.

Alvenos la tago, kiam la homoj praktikos la elkoran kaj spiritan racion, kies biologian bazon la novaj neŭrologoj trovis, kaj kiu kompletigas la intelektan racion kiu dividas kaj atomigas. Tiam, ni inaŭguros la regnon de paco kaj konkordo. La lupo ankoraŭ estos lupo sed ne plu minacos iun ajn.

* Leonardo Boff verkis la libron “Francisko de Asizo: tenereco kaj vigleco”, eldonejo Vozes, 2000 (en la portugala).

Fonto: https://leonardoboff.wordpress.com/2015/09/18/uma-outra-forma-de-resolver-os-conflitos/ (Vizitita en la 18-a de septembro 2015)