Arquivos – Arkivoj

Vizitantoj – Visitantes:

La Biografio de Monsinjoro Óscar Romero

La Biografio de Monsinjoro Óscar Romero

El Vikipedio, la libera enciklopedio – https://eo.wikipedia.org/wiki/%C3%93scar_Romero
Aŭtoro: Vitor Luiz Rigoti dos Anjos – la 27-a de majo 2015
Biografio tradukita el la hispana versio publikigita en: https://es.wikipedia.org/wiki/%C3%93scar_Romero
Beata Martiro Óscar Arnulfo Romero y Galdámez
Murpentraĵo de Óscar Romero en la Fakultato de Juro kaj Sociaj Sciencoj de la Universitato de Salvadoro
Murpentraĵo de Óscar Romero en la Fakultato de Juro kaj Sociaj Sciencoj de la Universitato de Salvadoro
ĉefepiskopo
Naskiĝo en la 15-a de aŭgusto 1917 en Ciudad Barrios, Salvadoro Salvadoro
Morto en la 24-a de marto 1980 (62) en San-Salvadoro, Salvadoro Salvadoro
Adorita en Salvadoro, Latina Ameriko, Katolika Eklezio
Beatigita en la 23-a de majo 2015, San-Salvadoro, Salvadoro de Angelo Cardenal Amato
Ĉefsanktejo Metropola Katedralo de San-Salvadoro
Festotago en la 24-a de marto
Atributoj la voĉo de la senvoĉuloj
Patroneco Caritas Internationalis
Monsinjoro Óscar Arnulfo Romero y Galdámez
Óscar Arnulfo Romero signature.svg
subskribo de monsinjoro Óscar Arnulfo Romero y Galdámez
Biografio
Ordinado: en la 4-a de aprilo 1942
Konsekrado: en la 21-a de junio 1970, laŭ la moto “Sentire cum Ecclesia”[1]
Episkopo de katolika Eklezio
Antaŭulo: Luis Chávez y González
Sekvanto: Arturo Rivera y Damas

Óscar Arnulfo Romero y Galdámez (Ciudad Barrios, la 15-an de aŭgusto 1917 – San-Salvadoro, la 24-an de marto 1980), konata kiel monsinjoro Romero,[2] estis katolika pastro salvadora kaj la kvara metropola Ĉefepiskopo de San-Salvadoro (1977-1980), fama pro sia predikado en defendo de la homaj rajtoj kaj ĉar oni murdis lin dum li celebris la meson.

Kiel ĉefepiskopo, li denuncis en siaj dimanĉaj predikoj la multnombrajn violadojn de homaj rajtoj kaj manifestis publike sian solidarecon al la viktimoj de la politika perfortado de sia lando.[3] Lia murdo provokis la internacian protestadon por la respekto al homaj rajtoj en Salvadoro. En la Katolika Eklezio oni konsideris lin kiel episkopon, kiu defendis la «preferan opcion al malriĉuloj». En unu de siaj predikoj, monsinjoro Romero asertis: «La misio de la Eklezio estas identigi sin al malriĉuloj, tiumaniere la Eklezio trovas sian saviĝon» (la 11-an de novembro 1977).

La 24-an de marto 1990 okazis la komenco de la kaŭzo de sanktproklamo de monsinjoro Romero. En 1994 oni prezentis formale la peton por lia sanktproklamo al lia posteulo Mons-ro Arturo Rivera y Damas. Ekde tiu procezo, monsinjoro Romero ricevis la titolon de Servanto de Dio.[4] La 3-an de februaro 2015 li estis agnoskita de la Katolika Eklezio kiel martiro «pro malamo al la kredo», post la Papo Francisko aprobis la koncernan dekreton de martireco publikigita de la Kongregacio por la Kaŭzoj de Sanktuloj.[5][6] En Latina Ameriko kelkaj alnomas lin kiel sanktan Romeron de Ameriko.[7][8][9] Ekstere de la Katolika Eklezio, li estas honorita de aliaj branĉoj de la Kristanismo,[10] inkluzive de Anglikana Komunumo, kiu aldonis lin al sia listo de sanktuloj.[11][12] Li estas unu el la dek martiroj de la 20-a jarcento reprezentataj en la statuoj de la abatejo de Westminster, en Londono,[13][14] kaj estis sugestita al Paca Nobel-Premio en 1979,[15] laŭ propono de la Brita Parlamento.[16] La 23-an de majo 2015 li estis beatproklamita en la Monumento al la Dia Savanto de la Mondo (Placo Savanto de la Mondo) proksime de la 10:30h. Laŭ kalkuloj de katolikaj komunikmedioj, la kvanto de partoprenantoj en la celebrado estis ĉirkaŭ 300 mil homoj el 57 landoj,[17] dum aliaj internaciaj komunikmedioj kalkulis la ĉeeston de minimume 250 mil homoj.[18][19] Se trata del primer salvadoreño en ser elevado a los altares y el primer arzobispo mártir de América.[16]

1 Infanaĝo kaj junaĝo

Óscar Romero kiel seminariano en Romo, 1941

Li naskiĝis en la 15-a de aŭgusto 1917 en Ciudad Barrios, en la Departamento de San Miguel (Salvadoro). Li estis la dua inter 8 gefratoj, gefiloj de la paro formita de la telegrafisto kaj laboristo de poŝtejo s-ro Santos Romero kaj s-ino Guadalupe Galdámez.[2] Li estis baptita la 11-an de majo 1919, en la paroĥo de sia naskiĝurbo. Ekde la infanaĝo lia sano estis tre fragila. En la publika bazlernejo kie li studis, li elstariĝis en humanaj fakoj pli multe ol en matematiko.

De sia infanaĝo li praktikis la noktan preĝadon kaj la veneradon al la Senmakula Koro de Maria.

2 Sacerdoto kaj episkopo

En 1930, 13-jaraĝa, li eniris la bazan seminarion de la salvadora urbo San Miguel, tiam regata de misiistaj pastroj klaretanoj. Poste, en 1937, li eniris la Seminarion de Sankta Jozefo de la Monto de San-Salvadoro.[2] En tiu sama jaro, li vojaĝis al Romo, kie li daŭrigis sian studadon pri teologio en la Pontifika Gregoriana Universitato. Li loĝis en la lernejo Pio Latinamerika (domo kiu akceptas studentojn el Latina Ameriko), ĝis esti ordinita sacerdoto la 4-an de aprilo 1942 je la aĝo de 24 jaroj.[20] En Romo, li estis instruato de monsinjoro Giovanni Batista Montini, estonta Papo Paŭlo la 6-a.

Li revenis al Salvadoro en 1943 kaj estis nomumita paroĥestro de la urbo Anamorós en la salvadora Departamento de La Unión; li poste estis sendita al la urbo San Miguel, kie li servis kiel paroĥestro en la Katedralo de urbo San Miguel dediĉita al Nia Sinjorino de la Paco kaj kiel sekretario de la dioceza Episkopo monsinjoro Miguel Ángel Machado.

Poste oni nomumis lin sekretario de la Episkopa Konferenco de Salvadoro en 1968. La 21-a de aprilo 1970, la Papo Paŭlo la 6-a nomumis lin Helpepiskopo de San-Salvadoro, kaj li ricevis la episkopan konsekron la 21-an de junio 1970 de la manoj de la apostola nuncio Girolamo Prigrione.[20] En la 15-a de oktobro 1974, li estis nomumita episkopo de la diocezo de Santiago de María en la Departamento de Usulután. Li estis en tiu ĉi sidejo dum du jaroj.[20]

3 Ĉefepiskopo

Skulpturo kiu reprezentas la ĉefepiskopon Óscar Romero, inter Martin Luther King, Jr. maldekstre kaj la pastoro Dietrich Bonhoeffer dekstre, en la galerio Dek Martiroj de la 20-a Jarcento, kiu estas sur la granda okcidenta pordo de la abatejo de Westminster, en Londono. La statuo de monsinjoro Romero estis desegnita de Tim Crawley kaj skulptita de John Roberts.[14]

3.1 1977

En la 3-a de februaro 1977, li estis nomumita de la Papo Paŭlo la 6-a kiel Ĉefepiskopo de San-Salvadoro, por anstataŭigi monsinjoron Luis Chávez y González.[20]

Multaj sacerdotoj kaj laikoj de la Ĉefdiocezo ne bone komprenis lian nomumon, ĉar ili preferis, ke la posteno estu donita al Mons-ro Arturo Rivera y Damas, helpepiskopo de Mons-ro Chávez.[21] Kelkaj konsideris monsinjoron Romero kiel la kandidaton de la konservemaj sektoroj[22] kiuj deziris bremsi la sektorojn de la ĉefdioceza Eklezio kiuj defendis la “preferan opcion al malriĉuloj” (konataj kiel la medeĝinista pastraro).

En la 10-a de februaro 1977, en intervjuo farita de la ĵurnalo La Prensa Gráfica, la nomumita ĉefepiskopo asertis:

La registaro ne devas konsideri la sacerdoton kiu parolas favore al la socia justeco kiel politikiston aŭ ribeligeman ulon, dum tiu sacerdoto plenumas sian mision en la politiko de komuna bono.[23]

En la 20-a de februaro, dum la ĉefdiocezo pretigis sin al la enposteniĝo de la nova ĉefepiskopo, la lando estis en tempo de balotadoj por elekti prezidenton. Post la tempo de politikaj paroladoj, en la 26-a de februaro la Centra Konsilio de Balotadoj deklaris la venkon de la generalo Carlos Humberto Romero, kandidato de la Partio de Nacia Koncilado, (reganta la landon ekde 1962). La opoziciaj fortoj denuncis balotan fraŭdon de granda skalo kaj alvokis popolan amasiĝon en la Plaza Libertad de San-Salvadoro. En la 28-a de februaro, la registaraj fortoj de sekureco dispelis perforte tiun popolan amasiĝon, kaj la rezulto estis dekoj da mortintoj kaj malaperintoj.

Dum la semajno antaŭa al la enposteniĝo de Mons-ro Romero kiel ĉefepiskopo, la registaro de prezidento Arturo Armando Molina arestis kaj forigis de la salvadora teritorio la sacerdotojn Bernard Survill (usonano) kaj Willibrord Denaux (belgo), anoj de la ĉefdioceza pastraro. Tri semajnoj antaŭe, fine de januaro, estis arestita kaj forigita de Salvadoro la kolombia sacerdoto Mario Bernal.

En la 22-a de februaro, Mons-ro Romero enposteniĝis kiel Ĉefepiskopo de San-Salvadoro en simpla ceremonio celebrita en la kapelo de la Alta Seminario de Sankta Jozefo de la Monto, en kiu partoprenis la apostola nuncio Mons-ro Emanuele Gerada kaj la aliaj episkopoj de Salvadoro. En tiu sama tago, la registaro anoncis, ke la pluraj religiuloj kiuj estis ekster la lando, inter kiuj la hispana Benigno Fernández (jezuito) kaj la nikaragva Juan Ramón Vega Mantilla, ne devos reveni.

En la 5-a de marto, dum speciala asembleo de episkopoj, oni elektis monsinjoron Romero kiel vicprezidanton de la Episkopa Konferenco de Salvadoro kaj oni pretigis komunikon por denunci la persekutadon de la Eklezio en la lando.

En la 12-a de marto 1977, la pastro Rutilio Grande, jezuito, grava amiko de Mons-ro Romero, estis murdita en la urbo Aguilares kune kun du kamparanoj. Pastro Rutilio Grande estis dum 4 jaroj la estro de la paroĥo de Aguilares, kie li promociis la kreadon de bazaj ekleziaj komunumoj kaj la organizadon de kamparanoj de tiu regiono. La prezidento de la Republiko mem informis al Mons-ro Romero pri la morto de Rutilio Grande kaj promesis esploradi la faktojn. La ĉefepiskopo reagis kontraŭ tiu murdo alvokante unikan meson por montri la unuecon de sia pastraro. Tiu ĉi meso okazis en la 20-a de marto en la placo Barrios de San-Salvadoro, malgraŭ la opozicio de apostola nuncio kaj de aliaj episkopoj.[24]

3.2 1978-1979

Óscar Romero (pentraĵo)

En tiuj jaroj, monsinjoro Romero ŝanĝis sian predikadon kaj komencis defendi la rajtojn de la neprotektatoj. Li denuncis en siaj homilioj la atakojn al la rajtoj de la kamparanoj, de la laboristoj, de siaj sacerdotoj kaj de ĉiuj homoj kiuj iris al li en la kunteksto de perfortado kaj milita premado tiam okazanta en la lando. En siaj homilioj post la murdo de pastro Rutilio Grande, li prenis sentime la tekstojn de la Konferenco de Medeĝino kaj petis pli grandan justecon en la socio. Dum la sekvaj tri jaroj, liaj homilioj, elsenditaj de la dioceza radio YSAX, denuncis la perfortadon fare kaj de la milita registaro kaj de la maldekstraj armitaj gerilanoj. Li speciale montris perfortaĵojn, kiel la murdojn faritaj de murdgrupoj kaj la altruditan malaperigon de homoj fare de policaj sekurecaj grupoj. En aŭgusto 1978, li publikigis paŝtistan leteron, en kiu li reasertis la rajton de la popolo al organiziĝo kaj al paca postulo pri ĝiaj rajtoj.

4 Morto

En oktobro 1979, monsinjoro Romero ricevis kun ia espero la promesojn de la nova administrado de la Revolucia Registara Grupo, sed post kelkaj semajnoj li denove denuncis la novajn fiagojn de subpremado faritaj de la policaj sekurecaj grupoj.[25] En la 2-a de februaro 1980, la Katolika Universitato de Lovaino koncedis al Romero la titolon de Doctor honoris causa agnoskante lian lukton favore al la homaj rajtoj. Okaze de la akcepto de tiu honora titolo, monsinjoro Romero eldiris paroladon, kiun oni konsideras kiel lian profetan testamenton:[25]

Citaĵo
 La malriĉaj plejmultoj de nia lando estas subpremataj kaj sufokataj ĉiutage de la ekonomiaj kaj politikaj strukturoj de nia lando. Inter ni, ankoraŭ veras la teruraj vortoj de la profetoj de Izraelo. Vivas inter ni tiuj, kiuj vendas la justulon pro mono kaj la malriĉulon pro paro da ŝuoj; kiuj akumulas perforton kaj rabitajn trezorojn en siaj palacoj; kiuj premas la kapon de senhavuloj; kiuj, kuŝitaj sur eburaj litoj, faras, ke venu regno de perfortado; kiuj unuigas domon al domo kaj kampon al kampo ĝis okupi la tutan lokon kaj resti solecaj en la lando. […]
Nu, estas klara fakto, ke nia Eklezio estis persekutata dum la lastaj tri jaroj. Sed estas plej grave observi, kial oni ĝin persekutas. Oni ne persekutas ĉiun ajn sacerdoton, nek atakas ĉiun ajn institucion. Oni persekutas kaj atakas tiun parton de la Eklezio kiu metis sin en la flankon de la malriĉa popolo kaj defendas ĝin. Kaj denove ni ĉi tie trovas la ŝlosilon por kompreni la persekutadon al la Eklezio: la malriĉuloj. Denove estas la malriĉuloj, kiuj igas nin kompreni tion, kio reale okazas. Kaj pro tio la Eklezio komprenis la persekutadon ekde la flanko de la malriĉuloj. La persekutado stariĝis pro la defendo al la malriĉuloj kaj ĝi ne estas io ajn ol havi la saman destinon de la malriĉuloj. […]
La mondo de la malriĉuloj kun siaj tre konkretaj politikaj kaj sociaj aspektoj instruas al ni la lokon, kie la Eklezio devas enkarniĝi por eviti la falsan universaliĝon, kiu ĉiam fariĝas konsentado kun la potenculoj. La mondo de la malriĉuloj instruas al ni la manieron, kiel iam estos la kristana, kiu certe serĉas la pacon, sed ankaŭ rivelas la falsan pacismon, la rezignadon kaj la malaktivecon; kiu certe devas esti senpaga, sed ankaŭ devas atingi la historian efikon. La mondo de la malriĉuloj instruas al ni, ke la sublimeco de la kristana amo devas iri tra la postulema bezono de justeco al la plejmultoj kaj ne devas eviti la honoran lukton. La mondo de la malriĉuloj instruas al ni, ke la liberiĝo alvenos ne nur tiam, kiam la malriĉuloj estos la simplaj ricevantoj de la bonoj de registaroj aŭ de la Eklezio mem, sed kiam ili mem estos agantoj kaj aktivuloj de sia lukto kaj de sia liberiĝo, tiel rivelante la plej profundan radikon de la falsaj patrismoj eĉ ekleziaj. Kaj ankaŭ la reala mondo de la malriĉuloj instruas al ni tion, pri kio temas la kristana espero
.[26][27] 
— Óscar Romero

En la Palm-Dimanĉo de 1980, unu tago antaŭ ol sia morto, Romero faris en la katedralo energian alvokon al la salvadora armeo, en la homilio titolita La Eklezio, servo de liberiĝo persona, komunuma, transcenda,[28], kiun oni poste konis kiel Fajra Homilio:[29][30]

Citaĵo
 Mi volas fari alvokon, speciale, al la homoj de la armeo. Kaj, konkrete, al la bazoj de la Nacia Gardistaro, de la polico, de la kazernoj… Fratoj, vi estas de la sama popolo. Vi mortigas viajn proprajn kamparajn fratojn. Kaj antaŭ la ordono donita de iu por murdi, devas havi unuan vicon la leĝo de Dio, Kiu diras: “Ne mortigu”. Neniu soldato estas devigita obei ian ordonon kontraŭ la leĝo de Dio. Se la ordono estas malmorala, neniu devas plenumi ĝin. Jam estas tempo, ke vi reprenu vian konsciencon kaj obeu antaŭ ĉio ajn vian konsciencon, ne la ordonon de la peko. La Eklezio, defendanto de la rajtoj de Dio, de la Leĝo de Dio, de la homa digneco, de la homoj, ne povas resti muta antaŭ tiom da abomenaĵoj. Ni volas, ke la registaro ja komprenu, ke al nenio servas la reformoj se ili okazas per elverŝo de sango. Je la nomo de Dio, do, kaj je la nomo de tiu suferanta popolo, kies bedaŭroj supreniras al la ĉielo pli kaj pli tumultaj ĉiutage, al vi mi petegas, mi pledas, mi ordonas je la nomo de Dio: Ĉesigu la subpremadon.[29][31][32] 
— Óscar Romero

En la 24-a de marto 1980, lundo, monsinjoro Romero estis murdita dum li celebris meson en la kapelo de la hospitalo de la Dia Providenco en la kvartalo Miramonte de San-Salvadoro. Pafo subite farita de kaŝpafisto trafis lian koron, post li eldiris sian homilion, iomete antaŭ ol la Sankta Eŭkaristio. Li tiam estis 62-jaraĝa.

La mortaj restaĵoj de Beata Mons-ro Romero restas en la kripto de la Metropola Katedralo de San-Salvadoro, sub la plej granda altaro de la templo kaj en maŭzoleo, sur kiu estas lia nomo. La funebra monumento estas strukturo el bronzo, kiu reprezentas la korpon de Romero ĉirkaŭita de kvar anĝeloj, kij simbolas la kvar evangeliojn. Ĝi estis donacita de la Komunumo Sankta Egidio, kies eklezia konsilanto estas monsinjoro Vincenzo Paglia, oficiala postulanto de la beatproklama kaŭzo, kaj estis prilaborita de la itala artisto Paolo Borghi. La kripton jam vizitis gravaj homoj, inter kiuj la Papo Johano Paŭlo la 2-a, Barack Obama kaj Ban Ki-moon.[33][34]

5 Postaj esploradoj

En 1993, la Komisio de la Vero por Salvadoro, kreita de la Pacakordo de Ĉapultepeko por esplori la plej gravajn krimojn de la Intercivitana Milito de Salvadoro, konkludis, ke la murdo de monsinjoro Romero estis farita de kaŝpafisto. En 2004, tribunalo de Usono deklaris civile respondeca de la krimo la kapitanon Saravia.[35][36]

En la 6-a de novembro 2009, la salvadora registaro prezidita de Mauricio Funes decidis esplori la murdon de Romero por akcepti ordonon de la Interamerika Komisio de Homaj Rajtoj de la jaro 2000.[37]

31 jaroj post la murdo, oni konis la nomon de la murdinto de Romero: temas pri Marino Samayor Acosta, subserĝento de la 2-a sekcio de la estingita Nacia Gardistaro kaj ano de la sekureca grupo de la eksprezidento de la Republiko; Marino deklaris, ke li ricevis la murdordonon de majoro Roberto d’Aubuisson, kreinto de la murdgrupoj kaj fondinto de dekstra partio ARENA (Revolucia Nacia Alianco), kaj de kolonelo Arturo Armando Molina.[38][39] Marino Samayor Acosta estus ricevinta 114 dolarajn por realigi tiun agon.[40] Marisa d’Aubuisson, fratino de Roberto d’Aubuisson sed opozicia al lia pensmaniero, kreis post kelkaj jaroj la fondaĵon, kiu antaŭenigis la beatproklamadon de la salvadora episkopo.[41]

5.1 Argentina kunlaborado

Okaze de la beatproklamado, la ĵurnalisto Horacio Verbitsky rivelis dokumentojn de la Kancelario kaj de la Episkopa Konferenco de sia lando, kiuj montras “supozeblan” kunlaboradon antaŭ ol la krimo.[42]. En tiuj dokumentoj, estas priskribitaj indikoj faritaj pri Romero de parto de ultrakonservema sektoro de la Argentina Episkopado kaj estas enmetita en la fokuson de la afero la Kardinalo Antonio Quarracino, kiu renkontis Mons-ron Romeron en 1979, kiam, en etoso de akuzoj kontraŭ Mons-ro Romero, la Kardinalo estis nomumita por fari “apostolan viziton” al Salvadoro kaj esplori la agadojn de la ĉefepiskopo kaj raporti siajn konkludojn al Romo. Quarracino intervjuis plurajn laboristojn de la loka Eklezio kaj reviziis la dokumentojn prezentitaj de monsinjoro Romero, en tono de respekto kaj eĉ de pardonpeto, asertante, ke lia ĉeesto okazis danke al aliaj homoj: li estis tie “ĉar oni ordonis min”.[43] Laŭ la aserto de monsinjoro Jesús Delgado, unu el la plej proksimaj kunlaborantoj kaj vikario de Mons-ro Romero, Quarracino deklaris, ke li “neniam trovis episkopon tiel sanktan kiel Romeron”.

Malgraŭ la rekomendo de nomumo de apostola administranto “plensideja” por kunordigi la politikajn aferojn de la ĉefdiocezo pro la internaj dividoj de la loka Eklezio, Quarracino egale rekomendis, ke Mons-ro Romero restu en la posteno de Ĉefepiskopo de San-Salvadoro kun aŭtoritato en spiritaj aferoj[43]. Aliflanke, la Kardinalo Stanislaw Dziwisz, kiu laboris kiel persona sekretario de Papo Joahno Paŭlo la 2-a, antaŭ nelonge diris, ke, post la intervjuo kun Mons-ro Romero, la Papo “estis tiel konvinkita de la argumentoj de Romero, ke li ĉiam defendis Romeron ene de la Kurio”.[44]

6 Procezo de sanktproklamo

Interna parto de la kripto de monsinjoro Romero en la Metropola Katedralo de San-Salvadoro.

En la 24-a de marto 1990 komenciĝis la kaŭzo de sanktproklamo de Mons-ro Romero kaj oni nomumis la pastron Rafael Urrutia kiel postulanton de la kaŭzo.[45] En la 12-a de majo 1994, dum la dioceza parto de la proceso, oni formale prezentis la peton por lia sanktproklamo al lia sekvanto, la metropola ĉefepiskopo Arturo Rivera y Damas.[45] La dioceza parto de la proceso finiĝis en la 1-a de novembro 1996, kaj en la 4-a de julio 1997 la Sankta Sidejo akceptis la kaŭzon kiel validan.[45] La kaŭzo estis movita al la Kongregacio por la Kaŭzoj de Sanktuloj, en Vatikanurbo, kiu en 2000 sendis ĝin al la Kongregacio por la Doktrino de la Kredo (tiam estrata de la germana kardinalo Joseph Ratzinger, posta Papo Benedikto la 16-a) por la strikta analizado de la skribaĵoj kaj homilioj faritaj de monsinjoro Romero. Post la fino de tia analizado, en 2005 la postulanto de la kaŭzo de sanktproklamo, monsinjoro Vicenzo Paglia, informis al la komunikiloj la konkludojn de la priesplorado: «Romero ne estis revolucia episkopo, sed homo de la Eklezio, de la Evangelio kaj de la malriĉuloj».[46][47]

Kelkaj vatikanaj analizistoj indikis la ekziston de ia «bloko al la laŭzo» ekde 1997, pro ideologiaj motivoj.[40] La postulanto mem, monsinjoro Vicenzo Paglia, klarigis, ke li havis «kelkajn» miskomprenojn kun Papo Johano Paŭlo la 2-a, ĉar, laŭ lia juĝo, la informoj kiuj venis en tiu momento de Salvadoro «estis ĉiuj en unu sama direkto»: la politika dekstro, la salvadoraj ambasadoroj en la Sankta Sidejo kaj kelkaj kardinaloj akuzis, ke Romero «estis malekvilibra» kaj «estis komunisto».[48] Tamen, monsinjoro Paglia indikis, ke okazis momento, en kiu la pola Papo ŝanĝis sian sintenon: «En lia unua vojaĝo al Salvadoro li ŝanĝis la vojon kaj volis iri al la Katedralo, kaj atendis dum dek minutoj ĉar ĝi estis malfermita. Tie li etendis siajn manojn super la tombo de Romero. Krome, li diris al mi en multaj okazoj, ke Romero estas de la Eklezio».[48] Simile, Karol Wojtyla memorigis pri monsinjoro Romero en la celebrado pri novaj martiroj dum la Jubileo de la jaro 2000, intermetante lian nomon —forestinta en la teksto— en la finan oremus (ni preĝu).[48] Aliflanke, Paglia informis, ke la Papo Benedikto la 16-a estis tiu, kiu malblokis la proceson de beatproklamo en la 20-a de decembro 2012, malmultajn monatojn antaŭ li rezignis je la posteno.[48]

De la flanko de la Sankta Sidejo, oni respondis, ke la kaŭzo de beatproklamo de Óscar Arnulfo Romero neniam estis blokita.[49] Malgraŭ ĉio, Jesús Delgado, sekretario de monsinjoro Romero, agnoskis la ekziston de ekonomia, socia kaj politika opozicio al lia beatproklamo, kaj diris: «Kelkaj diras, ke (Kardinalo Alfonso) López Trujillo estis tiu, kiu prokrastis la proceson, kaj eble tio pravas, ĉar li estis la nomumito pri la aferoj de Latina Ameriko».[50] Dum la pontifikado de Papo Francisko, la kaŭzo estus ricevinta la klaran subtenon de la Papo.[40][51]

En la 3-a de februaro 2015 Papo Francisko permesis la publikigon de la dekreto de la Kongregacio por la Kaŭzoj de la Sanktuloj, kiu deklaris, ke Óscar Romero estas martiro de la Eklezio, murdita pro «malamo al la kredo».[52]

La ceremonio de beatproklamo, prezidita de kardinalo Angelo Amato okazis proksime de la Monumento al la Dia Savanto de la Mondo de la urbo San-Salvadoro en la 23-a de majo 2015.[53]

La Papo Francisko esprimis per letero sendita al la episkopo de San-Salvadoro, José Luis Escobar Alas, ke la beatproklamo de monsinjoro Romero «estas motivo de granda ĝojo al la salvadoranoj kaj al ĉiuj, kiuj ĝuas la ekzemplon de la plej bonaj gefiloj de la Eklezio»,[53] kaj aldonis:

Citaĵo
 […] Monsinjoro Romero invitas nin al la kormildeco kaj al pripensado, al respekto al la vivo kaj al la konkordo. Estas bezonate rezigni je «la perforto de glavo, de la malamo», kaj vivi «la perforton de la amo, kiu lasis Kriston pendita sur kruco, kiu ĉiu homo faras por venki siajn egoismojn kaj por ke ne plu ekzisti malegaleco tiel kruela inter ni». Li sciis vidi kaj spertis en sia propra karno «la egoismon kaŝita en tiuj, kiuj ne volas cedi ion sian por la bono de la aliaj». Kaj, kun koro de patro, li zorgis pri «la malriĉaj plejmultoj», petante al la potenculoj, ke ili konvertu «pafilojn en falĉiloj por la laborado». […][53] 

7 Ricevitaj honoroj

Ŝildo de la monumento al monsinjoro Romero en San-Salvadoro.
  • Doktoro Honoris Causa de la Universitato de Lovaine, Belgio (1980).
  • Doktoro Honoris Causa de la Universitato de Georgetown, Usono (1978).
  • Doktoro Honoris Causa de la Universitato de Salvadoro (1980).
  • Doktoro Honoris Causa de la Centro-Amerika Universitato José Simeón Cañas (UCA) de Salvadoro.
  • Paco-Premio de la Sveda Ekumena Agado (1980).
  • Meritega Filo Post Mortem de la Leĝa Asembleo de la Republiko de Salvadoro (2000).
  • Grava Civitano de la urbo Ciudad Barrios (1970).
  • Nacia Tago de Monsinjoro Óscar Arnulfo Romero en ĉiu 24-a de marto, deklarita de la Leĝa Asembleo de la Republikao de Salvadoro (2010).[54]
  • Internacia Tago por la Rajto al la Vero rilate al la Gravaj Malrespektoj de la Homaj Rajtoj kaj por la Digneco de la Viktimoj, deklarita de la Unuiĝintaj Nacioj al ĉiu 24-a de marto, en agnosko de la valoroj de monsinjoro Romero kaj lia sindediĉo al la servo al la homaro (rezolucio de la 71-a plena sesio de la 21-a de decembro 2010).[55]

8 Patroneco

  • Óscar Romero estas patrono de Internacia Karitas, honoro kiun li havas kune kun Tereza de Kalkuto kaj Marteno de Porres.[56]

9 Monsinjoro Romero en la popola kulturo kaj la artoj

Romero estis simbolo de la unuiĝo al la malriĉuloj dum la milito en Salvadoro (19801992). Nuntempe li estas konsiderata simbolo de la Katolika Eklezio en Salvadoro kaj de aliaj partoj de la mondo. Kelkaj sektoroj nomas lin «Sankta Romero de Ameriko»,[57][58], kromnomo elpensita de la religiulo Pedro Casaldáliga.[59]

En 1982 la kostarika dramaturgo Samuel Rovinski verkis la teatraĵon El martirio del pastor (La martirigo de la pastoro), kiu temas pri la lastaj jaroj de la vivo de Romero.[60]

En la filmo Choices of the Heart (Opcioj de la Koro) de 1983, pri la murdo de 4 nordamerikaj misiistinoj en 1980, la aktoro René Enríquez rolas kiel Romero.

La filmo Romero, farita en 1989, baziĝas sur lia biografio. John Sacret Young verkis la enhavon kaj Raúl Julia estis la ĉefaktoro de tiu filma produktado reprezentante monsinjoron Óscar Romero.

La kanzono El Padre Antonio y el Monaguillo Andrés (Pastro Antonio kaj la Sakristiano Andrés), de Rubén Blades, rakontas la historion de sacerdoto murdita dum la meso, kiel omaĝo al “bona pastro: Óscar Arnulfo Romero”.

Ankaŭ multaj popolaj kantistoj dediĉis siajn muzikajn kapablojn por memori la laboron farita de Mons-ro Romero tra la jaroj de paŝtista aktivado; inter la kanzonoj, jen kelkaj: Monseñor Romero, profeta, mártir y pastor. Aliaj: Farabundo y Romero (de Luis Enrique Mejía Godoy), Hymn to Oscar Romero (de Nancy White), Gorrión de amor (de la ĉilia grupo Sol y Lluvia), SLM80 (de Super Pakito Chac) kaj Monseñor (de la hondura grupo Pez Luna).

Okaze de la 25-a Datreveno de la Martirigo, du novaj diskoj aperis: nova versio de la Misa Popular Salvadoreña (Popola Salvadora Meso) kun la partopreno de grupanoj de Exceso de Equipaje: Guillermo Cuéllar, Alberto Masferrer kaj Paulino Espinoza, la voĉoj de la ĥoro de la Teknologia Universitato kaj aliaj muzikistoj invititaj, kaj la albumo Profeta, 25 años después, surbendigita de gejunuloj de la Red de Músicos Católicos Caritas Christi de Salvadoro. Kanzonoj kiel Romero de las Américas (Christos), Bienaventurados (Mateo Guzmán), Donde está esa voz (Grupo Fiat), Resucitó (Mauro Arévalo), “Monseñor” (Roberto Damas), “La humildad de un pastor” (Juan Carlos García Melgar), “Corazón de maíz” (Preludio) kaj “Naciste al morir” (Ricardo Amaya) estas parto de tiu omaĝo.

La franca violinisto kaj komponisto de nuntempa ĵazo Jean-Luc Ponty komponis instrumentan muzikon nomita Eulogy to Oscar Romero.

Ankaŭ ekzistas fondaĵo, kiu kontribuas ne nur al elstarigado de la valoroj de la Evangelio al la plej mizeraj homoj, sed ankaŭ al disvolvigo de socia-kulturaj aktivadoj de formado kaj akompanado al aliaj popolaj organizaĵoj, kies nomo estas “Fundación Monseñor Romero” (Fondaĵo Monsinjoro Romero).[61]

10 Vidu ankaŭ

11 Referencoj

  1. Iglesia de la Pascua: primera carta pastoral de monseñor Oscar A. Romero, 1977, Universidad Tulane, Nueva Orleans, acceso: 25 de marzo de 2015
  2. 2,0 2,1 2,2 Biblioteca Virtual “Miguel de Cervantes”, Apunte biográfico, konsultita la 2an de aprilo de 2007
  3. Oficina de Canonización del Arzobispado de San Salvador, Biografía de Óscar Arnulfo Romero, konsultita la 2an de aprilo de 2007
  4. Oficina de Canonización del Arzobispado de San Salvador, Proceso de canonización de monseñor Romero, konsultita la 2an de aprilo de 2007
  5. Iglesia católica reonoce martirio de Óscar Romero por odio a la fe
  6. BBC Mundo: Papa aprueba declarar mártir al arzobispo salvadoreño Óscar Romero, konsultita la 3an de februaro 2015.
  7. Pedro Casaldáliga, San Romero de América, konsultita la 15an de aŭgusto de 2007
  8. San Romero de América Tribuna, El País, Madrid, 23a de marto 2015, Ediciones El País S.L, Juan José Tamayo
  9. San Romero de América camina junto a los pueblos de nuestro continente, Cuba Debate, La Habana, 23a de marto de 2015, Universidad de las Ciencias Informáticas, Adolfo Pérez Esquivel
  10. Revista Raíces, Desde el viejo Vancouver: memorias de Jon Cortina, noticia sobre el homenaje a Mons. Romero en una iglesia unitaria de Canadá, konsultita la 15an de aŭgusto de 2007
  11. Episcopales Latinos, “San Romero de América, konsultita la 15an de aŭgusto 2007
  12. Revista Raíces, Monseñor Romero y Sudáfrica, konsultita la 15an de aŭgusto de 2007
  13. Monseñor Romero en Westminster, 22a de julio 1998, Revista Proceso, Universidad Católica Argentina, volumen 19, número 816, ISSN 0259-9864, konsultita la 15an de aŭgusto de 2007
  14. 14,0 14,1 Treasures of Westminster Abbey, 2008, Londres, Scala Pub. Limited, paĝo 122, ISBN 978-1-85759-454-6, en angla
  15. Monseñor Romero-Apunte biográfico, cervantesvirtual.com.
  16. 16,0 16,1 Monseñor Óscar Romero. Pasión por la Iglesia, 2015, Ediciones Palabra, Madrid, ISBN 978-84-9061-244-6
  17. Mgr Oscar Romero déclaré bienheureux devant 300 000 fidèles, 23a de majo de 2015: 300 000 fidèles, venus de 57 pays, ont assisté, samedi 23 mai, à San Salvador à la béatification de Mgr Oscar Romero assassiné le 24 mars 1980.
  18. Oscar Romero beatification draws huge El Salvador crowds, BBC News, 23a de majo 2015: At least 250,000 people have filled the streets of the capital San Salvador for the ceremony.
  19. El Salvador celebrates beatification of martyred archbishop Óscar Romero, The Guardian, 23a de majo de 2015: […] as more than 250,000 people gathered in the capital to celebrate the country priest […]
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 Catholic-Hierarchy, Archbishop Oscar Amulfo Romero y Galdamez, konsultita la 2an de aprilo de 2007
  21. Piezas para un retrato, paĝoj 74-77: testimonios de César Jérez S.J., Ricardo Urioste y José Simán
  22. Monseñor Romero, Su vida, su testimonio y su palabra, paĝo 11
  23. La Prensa Gráfica, 10a de februaro 1977, citita en La palabra queda, paĝo 13
  24. Se sigue aquí la descripción de los primeros cien días del arzobispado de Mons. Romero hecha en La palabra queda, paĝoj 12-32
  25. 25,0 25,1 Figa Sastrengener, María Esperanza; Vázquez García, Norma Lilia; Rodríguez, Daniel. “De la utopía a la acción: cuatro experiencias de promoción popular”, 1995, 1a eldono, México D. F., Universidad Iberoamericana, ISBN 968-859-181-5, paĝoj 253-254, konsultita la 1an de majo 2015
  26. Cartas pastorales y discursos de Monseñor Óscar Arnulfo Romero, IV arzobispo de San Salvador: en el XXIII aniversario de su muerte, 2003, Luis Eduardo Ramírez, Arquidiócesis de San Salvador y Fundación Mons. Romero, paĝoj 124 kaj venontaj, alirita la 1an de majo 2015
  27. La dimensión política de la fe desde la opción por los pobres (Discurso de Mons. Oscar Arnulfo Romero al recibir el doctorado honoris causa por la Universidad de Lovaina), Diario digital ContraPunto, El Salvador, 25a de marto 2014 (diskurso de la 2a de februaro 1980), konsultita la 1an de majo de 2015}}
  28. Mons. Oscar A. Romero, su pensamiento: antología, últimas homilías (nov. 79 al 24 marzo 1980): X aniversario de su muerte martirial, 1990, San Salvador, Arzobispado de San Salvador, paĝo 28, alirita la 1an de majo de 2015
  29. 29,0 29,1 Pérez Murillo, María Dolores – ĉapitro Teología de la Liberación y procesos revolucionarios. Romero: “La memoria filmada: historia socio-política de América Latina a través del cine. La visión desde el Norte”, 2009, Madrid, IEPALA, ISBN 978-84-89743-50-2, paĝoj 195-196, konsultita la 1an de majo 2015
  30. Argueta Mejía, María del Rosario: “El pensamiento de monseñor Óscar Arnulfo Romero y sus implicaciones, promoción y lucha por la defensa de los derechos humanos en El Salvador con los vendedores ambulantes del Departamento de La Paz”, 2013, El Salvador, Universidad de El Salvador, paĝo 26, konsultita la 1an de majo 2015
  31. Mons. Oscar Arnulfo Romero, arzobispo y mártir: Su muerte y reacciones, Arzobispado de San Salvador, 1982, El Salvador, Publicaciones Pastorales del Arzobispado, página 467, alirita la 1an de majo de 2015
  32. Monseñor Romero, 1989, Madrid, IEPALA, ISBN 84-85436-63-6, página 205, konsultita la 1an de majo 2015
  33. Diaro co Latino: Mausoleo Monseñor Oscar Romero Catedral Metropolitana De San Salvador
  34. Ban Ki-moon visita la tumba de monseñor Romero en la Catedral de San Salvador
  35. El Faro, Álvaro Saravia: El primer condenado, konsultita la 3an de aprilo de 2007
  36. Centro para la Justicia y Responsabilidad, Nota de prensa sobre el proceso de Fresno, konsultita la 15an de aŭgusto de 2007.
  37. El Salvador acepta investigar el asesinato de arzobispo Oscar Romero. AFP. konsultita la 7an de novembro de 2009.
  38. Valencia, Francisco Elías; Castellón, Gabriela; Pérez, David: El francotirador que disparó contra Monseñor Romero fue un ex Guardia Nacional, Diario Co Latino, 9a de septembro de 2011, konsultita la 24an de majo 2013
  39. Después de 31 años se supo quién asesinó al arzobispo Arnulfo Romero, Diario Clarín, 11a de septembro de 2011, konsultita la 24an de majo 2013
  40. 40,0 40,1 40,2 Algañaraz, Julio: El Papa activa la beatificación de un obispo de El Salvador, Diario Clarín, 24a de majo de 2013, konsultita la 24an de majo 2013
  41. Guillemí, Rubén: El Salvador cierra heridas con la beatificación de monseñor Romero, La Nación (Argentina), 23a de majo de 2015, konsultita la 23an de majo 2015
  42. Paĝo 12 de la 24a de majo de 2015
  43. 43,0 43,1 James R. Brockman; A Life (Orbis, 1989)
  44. La conexión argentina
  45. 45,0 45,1 45,2 Monseñor Romero: proceso de canonización, Oficina de la Causa de Canonización, 2009, konsultita la 6an de februaro 2015
  46. Piruetas, Mario E. Cabrera, Bloomington: Palibrio, 2012, konsultita la 22an de marto 2015
  47. “No le sirve a Óscar Romero la canonización, nos sirve a nosotros”: Paglia, Hermanos Dutriz. San Salvador: La Prensa Gráfica, 11a de marto de 2015, konsultita la 22an de marto 2015, Irvin Alvarado
  48. 48,0 48,1 48,2 48,3 El Vaticano reconoce que hubo campaña de desprestigio contra Óscar Romero y revela que Benedicto XVI desbloqueó la causa, Europa Press, 4a de februaro de 2015, konsultita la 6an de februaro de 2015
  49. Causa de beatificación de Monseñor Romero nunca estuvo bloqueada, ACI Prensa, 23a de aprilo 2013, konsultita la 6an de februaro 2015
  50. Ordaz, Pablo: Roma admite que las críticas contra Romero frenaron su beatificación, El País, 4a de februsro 2015, paĝo 29, konsultita la 6an de februaro 2015
  51. Dalton, Juan José: El Papa ordena desbloquear el proceso de beatificación de Monseñor Romero, El País, 23a de aprilo 2013, konsultita la 6an de februaro 2015
  52. Promulgazione di Decreti della Congregazione delle Cause dei Santi, 03.02.2015 (Bollettino), Oficina de Prensa de la Santa Sede, Sala Stampa della Santa Sede, 3a de februaro de 2015, alirita la 4an de februaro de 2015, en itala: […] il martirio del Servo di Dio Oscar Arnolfo Romero Galdámez, Arcivescovo di San Salvador; nato il 15 agosto 1917 a Ciudad Barrios (El Salvador) e ucciso, in odio alla Fede, il 24 marzo 1980, a San Salvador (El Salvador) […]
  53. 53,0 53,1 53,2 Júbilo en El Salvador por la beatificación de monseñor Óscar Arnulfo Romero, Univision.com y Agencias, 23a de majo de 2015, konsultita la 23an de majo de 2015
  54. Asamblea declara “Día nacional de monseñor Óscar Arnulfo Romero”
  55. Proclamación del 24 de marzo como Día Internacional para el Derecho a la Verdad en relación con las Violaciones Graves de los Derechos Humanos y para la Dignidad de las Víctimas.
  56. Monseñor Romero, nuevo patrono de Cáritas Internacional, Verdad Digital, 19a de majo 2015, konsultita la 23an de majo 2015
  57. San Romero de América.
  58. Romero de América, BBC Mundo.
  59. San Romero de América. Diario Vasco.
  60. Shoaf, Kristin E.: El martirio del pastor dentro del contexto del pensamiento de la liberación: el papel de la Iglesia como opción preferencial para los pobres. Cuadernos Americanos, volumen 75, paĝoj 201-207, 1999, alirita la 5an de februaro 2015
  61. Nuestro lema: “El pastor tiene que estar donde está el sufrimiento”, 2014. Fundación Monseñor Romero, Colonia Médica, San Salvador, El Salvador, konsultita la 5an de februaro 2015

12 Bibliografio

  • James R. Brockman S. J., La palabra queda. Vida de Monseñor Óscar A. Romero. UCA Editores, Colección Teología Latinoamericana, primera edición en español, San Salvador, El Salvador, 1985. ISBN 84-8405-075-0
  • Jesús Delgado Acevedo, Oscar A. Romero. Biografía, Ediciones Paulinas, Madrid, España, 1986. ISBN 84-285-1084-9
  • Miguel Cavada, Monseñor Romero, Su vida, su testimonio y su palabra, Imprenta Criterio y Fundación Monseñor Romero, Cuarta edición, San Salvador, El Salvador, 2005.
  • María López Vigil, Piezas para un retrato, UCA Editores, primera edición, San Salvador, El Salvador, 1993. ISBN 84-8405-188-9 (edición en formato electrónico)
  • Roberto Morozzo Della Rocca, Monseñor Romero. Vida, pasión y muerte en El Salvador Ediciones Sígueme, Salamanca. 2010. ISBN 978-84-301-1729-1
  • Santiago Mata, Monseñor Óscar Romero. Pasión por la Iglesia. Madrid: Ediciones Palabra, 2015, 544 páginas, ISBN 978-84-9061-244-6, acceso:23 de mayo de 2015

13 Eksteraj ligiloj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Óscar Romero en la hispana Vikipedio.