Arquivos - Dosieroj

Categorias - Kategorioj

Enquete - Enketo:

Como você avalia este site? Kiel vi taksas ĉi tiun retpaĝon?

View Results

Loading ... Loading ...

La Monujo - tradukita el la portugala originala verko “A Carteira”

La Monujo

Maŝado de Asizo (Machado de Assis)

…Subite, Honorio rigardis la grundon kaj ekvidis monujon.

Malleviĝi, preni kaj teni ĝin estis kelksekunda tasko. Neniu lin vidis, escepte de viro, kiu estis ĉe la pordo de butiko, kaj, sen lin koni, diris al li ridante:

- Ho, se vi ne ĝin trovus; vi poreterne ĝin perdus.

- Jes ja, [...]

Aktivulo kontraŭ-AIDS-a diras ke Afrikanoj ne bezonas kondomojn - AIDS Worker Says Africans Don’t Need Condoms

Aktivulo kontraŭ-AIDS-a diras ke Afrikanoj ne bezonas kondomojn

Retpaĝo raportas katolikan sperton pri la pandemio

De Genevieve Pollock

KAMPALA, Ugando, la 25-a de marto 2009 (Zenit.org) - La direktoro de afrika centro por trakti malsanulojn je AIDS subtenas la vortojn de Papo Benedikto la 16-a pri la malefikeco de kondomoj dum la batalo kontraŭ la disvastiĝo de [...]

Lavi inter ni la piedojn - Lavar os pés uns dos outros

LAVI INTER NI LA PIEDOJN

Antônio Iraildo Alves de Brito, SSP

Dum nia vivo ni kutime pli petas ol dankas. Ni same kutimas rigardi fikse nur la mankojn de aliaj kaj forgesi ties kvalitojn. La hodiaŭa liturgio sugestas al ni aliajn sintenojn. La donacemo estas unu el ili.

Ŝajnas eĉ strange paroli pri donacemo dum estas kutime [...]

Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas!

ĈIUTAGA EVANGELIO
“Sinjoro, al kiu ni iru? vi havas la vortojn de eterna vivo.” (Joh 6, 68)

Mardo, la 03-a de Februaro 2009, 4-a semajno de Ordinara Tempo

Sankta Johano Krisostomo : «Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas.»

Letero al la Hebreoj 12, 1-4

Tial ankaŭ ni, havante ĉirkaŭ ni tian nubegon da atestantoj, formetu [...]

Misiistoj por la Paco - Missionários da Paz

MISIISTOJ POR LA PACO

Lia Eminenco Dom Geraldo Majella – Kardinalo Ĉefepiskopo de Salvador, Bahia

Jesuo resurektis kaj tuj serĉis la apostolojn por ke ili ne dubu pri Lia dieco kaj kredu je la resurekto. Sen trumpetoj nek lukso, Li eniras fermitan domon, kie ili kunvenis pro timo je la aŭtoritatuloj. La saluto estas simpla: “La [...]

Memore de virinoj de nia tero - Em memória das mulheres da terra

MEMORE DE VIRINOJ DE NIA TERO

Antônio Iraildo Alves de Brito, SSP

Tiu ĉi Internacia Tago de la Virino, krom esti momento por celebro, estas ankaŭ tago por pridiskuti kaj interŝanĝi pensojn pri la luktoj, venkoj kaj, super ĉio, la graveco de virina rolo hodiaŭe. Ĝi estas oportuna tago por koni plu la verajn heroojn de [...]

La Vivo - A Vida

LA VIVO

Vivu la Vivon.
La vivo estas oportunaĵo, eluzu ĝin.
La vivo estas belaĵo, miru ĝin.
La vivo estas feliĉaĵo, gustumu ĝin.
La vivo estas sonĝo, realigu ĝin.
La vivo estas defio, alfrontu ĝin.
La vivo estas devo, plenumu ĝin.
La vivo estas ludo, ludu ĝin.
La vivo estas karega, zorgu pri ĝi.
La vivo estas riĉaĵo, konservu ĝin.
La vivo estas amo, elĝuu ĝin.
La [...]

La Statutoj de la Homo

LA STATUTOJ DE LA HOMO
(Institucia Ago Poreterna)

Artikolo 1-a
Estas dekretite, ke nun estas valora la vero,
Nun estas valora la vivo,
Kaj kun manoj alligitaj,
Ni marŝos ĉiuj por la vera vivo.

Artikolo 2-a
Estas dekretite, ke ĉiuj tagoj de la semajno,
Inkluzive de la mardoj plej grizaj,
Rajtas fariĝi dimanĉaj matenoj.

Artikolo 3-a
Estas dekretite, ke ekde nun
Estos heliantoj sur ĉiuj fenestroj,
Ke la heliantoj [...]

La virino kaj la drako - en kiu flanko vi volas resti ?

La ekstremoj sin tuŝas. La Genezo sin tuŝas al la Apokalipso. Komence kaj fine de la Biblio ni trovas virinon (Gen 3, 15; Apo 12, 1). Kaj ambaŭloke ni trovas la kontraŭanton de la virino: en la Genezo, li estas la serpento (Gen 3, 1); en la Apokalipso, li estas la drako (Apo 12, 3), [...]

La Senmakula Koncipiĝo

La Dio neesprimebla, kies vojoj estas mizerikordo kaj vero, kies volo estas ĉiopoveco, kies saĝeco atingas la universon, de unu flanko al alia, kun ĉefeca forto, kaj disponigas ĉion per mirinda dolĉeco, antaŭvidis ekde la tuta eterneco la veindan ruiniĝon al kiu la atenco de Adamo devus altiri la tutan homaron; kaj, en la profundaj [...]

Feliĉan Kristnaskon kaj Dibenitan 2009 !!!

Poluição

“Poluição sem fronteira,
mata virgem é salvação
destrua sua lavoura!”
Grita em coro
um mundo tolo.
Nunca ouvi tanta besteira!
Ecologia de folha
que não chega a raiz
assim como você mesmo
desconhece seu nariz.
A plantação é o que mata,
sem piedade e a esmo,
posso até lhe dar razão,
mata a fome do infeliz
que vegeta na cidade
e nunca sabe o que diz.
Ou então,
pr’a falar mesmo verdade
botando [...]

Kun okuloj tre malfermitaj

Ekzistas iom da eŭforio en la etoso, ĉefe de la urboj. Oni ne bezonas multe da cerbumo por noti, ke, proksime de jarfino, ĉio verŝajne ĥaosiĝis. Kvazaŭ finiĝis io, kio pasis rapide, kaj restas nur kelkaj minutoj por ĝui ĝin.

Stratoj kaj butikoj de etaj kaj grandaj urboj atestas tian spirit-staton: ili estas plenplenaj, fakte kongestaj. [...]

Kontraŭ la morto, Resurekto!

Sube eblas legi du artikolojn tradukitajn de mi el la portugala - «LI ESTAS DIO NE DE MORTINTOJ, SED DE LA VIVANTOJ» kaj «PIEDOJ SUR TERO KAJ RIGARDO AL LA ETERNO» -, ambaŭ pri la subjekto ‘morto kaj resurekto’, kiu estas ofta en kristanaj pripensoj.

Bonan legadon

Amike,
Vitor Luiz

«LI ESTAS DIO NE DE MORTINTOJ, [...]

Konscienco pri Negreco

Colatina, Brazilo – la 20-a de Novembro - Semajno de la Konscienco pri Negreco

Nacia Tago de Konscienco pri Negreco - Tago de Pripenso kaj Agado!

“Tago de Konscienco pri Negreco” raportas lukton por la historia memoro

Konservi la memoron estas unu el la formoj por konstrui la historion. Por daŭrigi tiun memoron oni celebras en la 20-a [...]

Se mi estus mi

Kiam mi ne scias, kie mi konservis gravan paperon kaj la serĉado montriĝas senutila, tiam mi demandas min: se mi estus mi kaj mi havus gravan paperon por konservi, kiun lokon mi elektus? Kelkfoje tio efikas. Sed multfoje mi estas tiel premita de la frazo “se mi estus mi”, ke la paper-serĉado fariĝas malgrava, kaj [...]

4000-a Esperanto-elsendo de Radio Vatikana !!!

La 5-an de oktobro 2008 Radio Vatikana disaŭdigis sian 4000-an (!!) elsendon en Esperanto.

La unua elsendo okazis en la nokto inter la 17-a kaj la 18-a de aprilo 1976 (tio signifas inter la Sankta Sabato kaj la Paska Dimanĉo), en la kadro de la programo «Kun ni en la nokto». Kiel raportite en “Espero Katolika” [...]

Preĝu en la 24-a de septembro intence de Kristanoj persekutataj en Hindujo

Hinduismaj ekstremistoj bruligas katedralon de Jabalpur

Helpo al la Suferanta Eklezio vokas al preĝado en la 24-a de septembro

BHOPAL, vendredo, la 19-a de septembro 2008 (Fonto: ZENIT.org). – La katedralo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo de Jabalpur estis bruligita hieraŭ, verŝajne de du hinduismaj ekstremistoj, laŭ la informo de novaĵ-servo de Hinda Episkopa Konferenco.

La damaĝoj [...]

Deklaro de Kristanoj solidaraj al Bolivio

Ni, kristanoj, nin sentas devigitaj tralegi la ĵustempajn okazojn en la lando de niaj boliviaj fratoj kaj eldiri vortojn pri la bedaŭrindaj agoj.

La unuajn vortojn ni diras kune kun la profeto: “Mia malĝojo estas super ĉiuj malĝojoj, mia koro en mi doloras” (Jeremia 8, 18). La travivaĵo de niaj fratoj boliviaj nin memorigas pri la [...]

61a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista

De la 30a de augusto ĝis la 6a de septembro Rimini gastigis la 61an Kongreson de IKUE. Temo de la Kongreso VERBUM DOMINI — LA PAROLO DE DIO “NIA POLITIKO: PAROLI KAJ PREĜI” (PAŬLO la 6a) allogis esperantistojn el Austrio, Brazilo, Bulgario, Ĉeĥio, Germanio, Italio, Kamerunio, Kongo, Kroatio, Litovio, Madagaskaro kaj Nederlando.

Gravas la mencio, ke [...]

Bildkartoj - elmontro de internacieco de Esperanto

Mi estas esperantisto de septembro-2004, kiam mi eklernis Esperanton en loka universitato; tiam mi faris bazan kurson dum du monatoj kaj poste mi daŭrigis la lernadon per interreto.

Dum tiuj jaroj kiel esperantisto mi povis rigardi, ke - bedaŭrinde - multaj homoj havas malbonan impreson pri la internacia lingvo: kelkaj dubas pri ĝia internacieco, aliaj pri [...]

Pri Ekumenismo

Saluton estimataj samideanoj !

Sube estas du artikoletoj verkitaj en portugala lingvo pri Ekumenismo, kiujn mi tradukis al Esperanto. La verkintino estas ano de CONIC - Nacia Konsilo de Kristanaj Eklezioj, en Brazilo.

Mi esperas, ke - malgraŭ miaj kutimaj eraroj - la supersignoj estu legeblaj al ĉiuj kaj ĉio estu komprenebla kaj ĝuebla

Duboj, kritikoj, [...]

Sombras da ditadura militar pairam sobre Raposa Serra do Sol

“O problema grave de nosso tempo, com relação aos direitos do homem, não é mais o de fundamentá-los, e sim o de protegê-los. Com efeito, o problema que temos diante de nós não é filosófico, mas jurídico e, num sentido mais amplo, político. Não se trata de saber quais e quantos são esses direitos, qual [...]

Os povos indígenas do Xingu e a hidrelétrica Belo Monte

Por Dom Erwin Kräutler - Bispo do Xingu e Presidente do Cimi

“É teu povo, Senhor, que eles massacram,
é tua herança que eles humilham!”
(Sl 93 (94),5)

Uma história que não é de hoje

O Xingu é um rio peculiar e único. Não dá para compará-lo com qualquer outro rio da Amazônia. Só ele faz aliança com o majestoso [...]

Brazila Asocio “Virinoj por la Vivo”

Saluton karaj samideanoj !

Sube vi povos legi malgrandan raporton pri la agadoj de brazila “Nacia Asocio Virinoj por la Vivo”.

La celo de tiu ĉi traduko estas disvastigi, per Esperanto, la bonegajn agadojn de tiu asocio favore gravedulinojn, kiuj iam planis abortigi sian bebon.

Mi kore antaŭdankas, se vi tralegos la tekston kaj, poste, faros unu el [...]

Pri la Resurekto - Sobre a Ressurreição

Jen la bibliaj tekstoj kaj komentoj pri ili, elsenditaj de romkatolika retservo “Ĉiutaga Evangelio”, faritaj de Sankta Anastasio de Antiokio, kaj tradukitaj de la portugala lingvo al Esperanto.

Temas pri la ĉefa aspekto de la kristana vero: la Resurekto, en la portugala kaj Esperanto.

Bonan kaj ĝuan legadon

Frate en Kristo,

Vitor Luiz

ĈIUTAGA EVANGELIO
“Sinjoro, al kiu ni [...]