Arquivos - Dosieroj

Categorias - Kategorioj

Enquete - Enketo:

Como você avalia este site? Kiel vi taksas ĉi tiun retpaĝon?

View Results

Loading ... Loading ...

Tago de Mortintoj: Ni mortas por Resurekti / Dia de Finados: Morremos para Ressuscitar

NI MORTAS POR RESUREKTI

Ni rememoras en la Tago de Mortintoj ĉiujn niajn forpasintojn: familianoj, parencoj kaj geamikoj kiuj jam estas en la ĉielo. Ni volas rememori ilin sopire, reasertante, plian fojon, ke ni ne ĉesas ami ilin pro ilia iro ĉe Dion ĉar, laŭ la libro Saĝeco de Salomono: “Tiuj, kiuj fidas al Li, komprenos [...]

Kiu mortigis la bebon? / Quem matou o bebê?

Karaj geamikoj,

Sube troviĝas ligilo, per kiu oni povas elŝuti la komikson “Kiu mortigis la bebon?”, Esperantigita de mi, reviziita de slovaka amiko Pavol Petrík kaj plibonigita de ĉeĥa amiko Petr Adam Dohnálek.

Ĉi tiun komikson oni povas libere kopii, dissendi, printi, ktp.

Tradukita kaj adaptita el la angla kontraŭ-abortiga libreto “Who killed Junior?”, amase eldonita en 1973 [...]

Komboniana misiisto agresita en brazila ŝtato Roraima / Roraima: missionário comboniano é agredido

KOMBONIANA MISIISTO AGRESITA EN ŜTATO RORAIMA, BRAZILO

Braziljo, la 15-a de oktobro - La Eklezia Komisio pri Kampo (CPT - Comissão Pastoral da Terra, portugallingve) disvastigis hieraŭ la informon pri la agreso fare de bienestro, en ŝtato Roraima (Horajma), kontraŭ Pastro Joaquim Fonseca (Ĵoakim’ Fonseka), komboniana misiisto portugala.

Laŭ informoj de retpaĝo de CPT, la agreso okazis [...]

Homaj Rajtoj en Ĉinio / Direitos humanos na China

Homaj Rajtoj en Ĉinio
Nask-kontrolo daŭre estigas viktimojn

De Pastro John Flynn, LC

ROMO, dimanĉo, la 14-a de junio 2009 (Zenit.org) - Pri homaj rajtoj, Ĉinio estis refoje la ĉefa rolulo la 4-an de junio, tago de 20-a datreveno de la sangoplena haltigo al protestoj pro-demokratio en Placo Tiananmen, Pekino.

La tuta rigardo de la ĵurnalistaro turniĝis al la [...]

Prezentaĵo pri Dom Oscar Romero / Apresentação sobre Dom Oscar Romero

Karegaj,

Sube estas ligilo al prezentaĵo en Esperanto pri Dom Oscar Romero, salvadora ĉefepiskopo kiu estis mortigita la 24-an de marto 1980 dum celebrado de Sankta Meso en la kapelo de publika hospitalo de San-Salvadoro, ĉefurbo de El-Salvadoro.

Mi tradukis iom haste el la hispana originalo sendita anonime al mia retadreso, do sugestoj por plibonigi miajn tekstojn [...]

Ĉu Dio havas rubujon? / Deus tem caixa de lixo?

Ĉu Dio havas rubujon?

Leonardo Boff *

Nuntempe, viglas la intereso pri la apokrifaj evangelioj, la ne-oficialaj evangelioj kiuj pli rilatas al fantazio ol al historio. Sed la fantazio ankaŭ havas siajn rajtojn. Pro tio la apokrifaj libroj estas historie signifaj ĉar montras la ĉiutagan vivon de Jesuo kaj liaj amikoj. Jen transskribo de parto de apokrifa [...]

Nord-koreaninon oni murdis eble ĉar ŝi portis Biblion

Saluton karaj amikoj !

Jen sube malĝoja novaĵo el informejo Zenit pri la persekuto de kristanoj en Nord-Koreio. Dio benu la persekutatojn pro la Evangelio, kaj donu forton al ni ĉiuj por ke neniu rezignu je nia alvokiĝo favore al la Regno de Dio. Neniu ŝtato haltos la Sanktan Spiriton !

Frate en Kristo,
Vitor Luiz

Nord-koreaninon oni murdis [...]

Usonaj Episkopoj Deklaras, ke Hejki-terapio Estas Nekristana - US Bishops Declare Reiki Therapy Unchristian

ZE09040103 - 2009-04-01 - Permalink: http://www.zenit.org/article-25540?l=english

Usonaj Episkopoj Deklaras, ke Hejki-terapio Estas Nekristana

Kaj Denoncas Ĝian Uzadon en Katolikaj Instituicioj

WASHINGTON, D.C., la 1-a de aprilo 2009 (Zenit.org) - Hejkio (”Reiki”), japana alternativa kurac-metodo, ne havas sciencan fidindecon kaj estas ekster la Kristana kredo, kaj tiuj aspektoj igas ĝin neakceptebla por Katolikaj institucioj de zorgo pri sano, laŭ [...]

Io bela al Dio (Beata Tereza de Kalkuto) - Algo de belo para Deus (Beata Tereza de Calcutá)

*ĈIUTAGA EVANGELIO*
Sinjoro, al kiu ni iru? Ci havas vortojn de eterna vivo (Joh 6, 68)

Merkredo, la 13-a de Majo 2009 - Nia Sinjorino de Fatima

Apokalipso 21, 1-5.

Kaj mi vidis novan ĉielon kaj novan teron; ĉar la unua ĉielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis. Kaj mi vidis la sanktan urbon, [...]

Preĝo de Sankta Rita el Kasja - Oração de Santa Rita de Cássia

Ne forgesu la malĝojojn de la Tero

Sankta Virgulino,
en viaj gloroplenaj tagoj,
ne forgesu la malĝojojn de la Tero.
Ĵetu bonecan rigardon
sur tiujn kiuj suferas,
sur tiujn kiuj luktas kontraŭ la malfacilaĵoj
kaj tiujn kiuj ne ĉesas malsekigi siajn lipojn
je la amarecoj de tiu ĉi vivo.
Kompatu tiujn kiuj reciproke sin amis kaj nun estas disigitaj!
Kompatu la solecon de l’ koro!
Kompatu [...]

Esse é o nosso país

Esse é o nosso país
Essa é a nossa bandeira
É por amor a essa pátria Brasil
Que a gente segue em fileira

Queremos que abrace essa terra
Por ela quem sente paixão
Quem põe com carinho a semente
Pra alimentar a nação

Amarelos são os campos floridos
As faces agora rosadas
Se o branco da paz se irradia
Vitória das mãos calejadas

Queremos mais felicidades
No céu [...]

Oficializada a grilagem da Amazônia

A Coordenação Nacional da Comissão Pastoral da Terra, CPT, se junta ao clamor nacional diante de mais uma agressão ao patrimônio público, ao meio ambiente e à reforma agrária.

No último dia 4 de junho, o Senado Federal aprovou a MP 458/2009, já aprovada com alterações pela Câmara dos Deputados, e que agora vai à sanção [...]

Prelego pri luterana pastoro Dietrich Bonhoeffer - Siegfried Krüger, 2003

16‑a EKUMENA KONGRESO EN RIMINI (IT)
30.8. – 6.9.2003
“VI ESTOS MIAJ ATESTANTOJ”

Dietrich Bonhoeffer (1906 – 1945)

La kongresa temo instigis min prezenti al vi Dietrich Bonhoeffer, martiro dum la hitlera reĝimo. Li estis germano, Berlinano kaj protestanto kiel mi, kiu hodiaŭ nur estas atestanto de rimarkinda atestinto. Des pli, ĉar en ADORU li estas honorigata [...]

Aktivulo kontraŭ-AIDS-a diras ke Afrikanoj ne bezonas kondomojn - AIDS Worker Says Africans Don’t Need Condoms

Aktivulo kontraŭ-AIDS-a diras ke Afrikanoj ne bezonas kondomojn

Retpaĝo raportas katolikan sperton pri la pandemio

De Genevieve Pollock

KAMPALA, Ugando, la 25-a de marto 2009 (Zenit.org) - La direktoro de afrika centro por trakti malsanulojn je AIDS subtenas la vortojn de Papo Benedikto la 16-a pri la malefikeco de kondomoj dum la batalo kontraŭ la disvastiĝo de [...]

Lavi inter ni la piedojn - Lavar os pés uns dos outros

LAVI INTER NI LA PIEDOJN

Antônio Iraildo Alves de Brito, SSP

Dum nia vivo ni kutime pli petas ol dankas. Ni same kutimas rigardi fikse nur la mankojn de aliaj kaj forgesi ties kvalitojn. La hodiaŭa liturgio sugestas al ni aliajn sintenojn. La donacemo estas unu el ili.

Ŝajnas eĉ strange paroli pri donacemo dum estas kutime [...]

Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas!

ĈIUTAGA EVANGELIO
“Sinjoro, al kiu ni iru? vi havas la vortojn de eterna vivo.” (Joh 6, 68)

Mardo, la 03-a de Februaro 2009, 4-a semajno de Ordinara Tempo

Sankta Johano Krisostomo : «Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas.»

Letero al la Hebreoj 12, 1-4

Tial ankaŭ ni, havante ĉirkaŭ ni tian nubegon da atestantoj, formetu [...]

Misiistoj por la Paco - Missionários da Paz

MISIISTOJ POR LA PACO

Lia Eminenco Dom Geraldo Majella – Kardinalo Ĉefepiskopo de Salvador, Bahia

Jesuo resurektis kaj tuj serĉis la apostolojn por ke ili ne dubu pri Lia dieco kaj kredu je la resurekto. Sen trumpetoj nek lukso, Li eniras fermitan domon, kie ili kunvenis pro timo je la aŭtoritatuloj. La saluto estas simpla: “La [...]

Memore de virinoj de nia tero - Em memória das mulheres da terra

MEMORE DE VIRINOJ DE NIA TERO

Antônio Iraildo Alves de Brito, SSP

Tiu ĉi Internacia Tago de la Virino, krom esti momento por celebro, estas ankaŭ tago por pridiskuti kaj interŝanĝi pensojn pri la luktoj, venkoj kaj, super ĉio, la graveco de virina rolo hodiaŭe. Ĝi estas oportuna tago por koni plu la verajn heroojn de [...]

La Vivo - A Vida

LA VIVO

Vivu la Vivon.
La vivo estas oportunaĵo, eluzu ĝin.
La vivo estas belaĵo, miru ĝin.
La vivo estas feliĉaĵo, gustumu ĝin.
La vivo estas sonĝo, realigu ĝin.
La vivo estas defio, alfrontu ĝin.
La vivo estas devo, plenumu ĝin.
La vivo estas ludo, ludu ĝin.
La vivo estas karega, zorgu pri ĝi.
La vivo estas riĉaĵo, konservu ĝin.
La vivo estas amo, elĝuu ĝin.
La [...]

La Statutoj de la Homo

LA STATUTOJ DE LA HOMO
(Institucia Ago Poreterna)

Artikolo 1-a
Estas dekretite, ke nun estas valora la vero,
Nun estas valora la vivo,
Kaj kun manoj alligitaj,
Ni marŝos ĉiuj por la vera vivo.

Artikolo 2-a
Estas dekretite, ke ĉiuj tagoj de la semajno,
Inkluzive de la mardoj plej grizaj,
Rajtas fariĝi dimanĉaj matenoj.

Artikolo 3-a
Estas dekretite, ke ekde nun
Estos heliantoj sur ĉiuj fenestroj,
Ke la heliantoj [...]

La virino kaj la drako - en kiu flanko vi volas resti ?

La ekstremoj sin tuŝas. La Genezo sin tuŝas al la Apokalipso. Komence kaj fine de la Biblio ni trovas virinon (Gen 3, 15; Apo 12, 1). Kaj ambaŭloke ni trovas la kontraŭanton de la virino: en la Genezo, li estas la serpento (Gen 3, 1); en la Apokalipso, li estas la drako (Apo 12, 3), [...]

La Senmakula Koncipiĝo

La Dio neesprimebla, kies vojoj estas mizerikordo kaj vero, kies volo estas ĉiopoveco, kies saĝeco atingas la universon, de unu flanko al alia, kun ĉefeca forto, kaj disponigas ĉion per mirinda dolĉeco, antaŭvidis ekde la tuta eterneco la veindan ruiniĝon al kiu la atenco de Adamo devus altiri la tutan homaron; kaj, en la profundaj [...]

Feliĉan Kristnaskon kaj Dibenitan 2009 !!!

Kun okuloj tre malfermitaj

Ekzistas iom da eŭforio en la etoso, ĉefe de la urboj. Oni ne bezonas multe da cerbumo por noti, ke, proksime de jarfino, ĉio verŝajne ĥaosiĝis. Kvazaŭ finiĝis io, kio pasis rapide, kaj restas nur kelkaj minutoj por ĝui ĝin.

Stratoj kaj butikoj de etaj kaj grandaj urboj atestas tian spirit-staton: ili estas plenplenaj, fakte kongestaj. [...]

Deklaro de Kristanoj solidaraj al Bolivio

Ni, kristanoj, nin sentas devigitaj tralegi la ĵustempajn okazojn en la lando de niaj boliviaj fratoj kaj eldiri vortojn pri la bedaŭrindaj agoj.

La unuajn vortojn ni diras kune kun la profeto: “Mia malĝojo estas super ĉiuj malĝojoj, mia koro en mi doloras” (Jeremia 8, 18). La travivaĵo de niaj fratoj boliviaj nin memorigas pri la [...]